|
Iam apud la bordo de
Selando, ĉe Holsteinborg, situis du arbare
surkreskitaj insuloj, Vänö kaj Glänö, sur ili
estis preĝeja urbeto kaj bienoj; ili situis la bordon
proksime, ili situis unu la alian proksime, nun nur unu el
la insuloj ekzistas.
Iun nokton la vetero iĝis terura, la maro
altiĝis kiel ĝi ne altiĝis dum la memortempo de homo; la
ventego kreskis furioze; estiĝis vetero de la Lasta Juĝo,
sonis kvazaŭ krevus la Tero; la preĝejaj sonoriloj
balanciĝis kaj sonoris sen homa helpo.
Dum tiu nokto malaperis Vänö en la
profundon de la maro; estis kvazaŭ tiu insulo neniam
ekzistis. Sed poste, multajn somernoktojn, en senmova, klara
malfluso, kiam fiŝkaptisto pikilkaptis angilojn helpe de
fajro stevene de la boato, li vidis, per tre akra vido,
profunde sub si Vänö-n kun sia blanka preĝeja turo kaj la
alta ĉirkaŭtombeja muro. "Vänö atendas Glänö-n", diras la
legendo; li vidis la insulon, li aŭdis desube la sonoron de
la preĝejaj sonoriloj, sed pri tio li eraris, estis certe la
sono de la multaj sovaĝaj cignoj, kiuj ĉi tie ofte kuŝas sur
la akva surfaco; ili blekas kaj lamentas, kvazaŭ oni aŭdus
defone sonorilajn tonojn.
Estis tempo, kiam ankoraŭ multaj maljunaj
homoj sur Glänö bone memoris tiun ŝtorman nokton, kaj ke ili
mem, kiel etuloj, dum malfluso veturis inter la du insuloj,
same kiel oni nuntempe de la bordo de Selando, ne
malproksime de Holsteinborg, veturas al Glänö; la akvo
atingas nur ĝis meze sur la radoj. "Vänö atendas Glänö-n"
estis dirite, kaj tio iĝis legendo kaj certeco.
Multaj knabetoj kaj knabinetoj kuŝis dum ŝtormaj noktoj
pensante: ĉinokte estas la horo, kiam Vänö alprenas
Glänö-n. Kaptitaj de angoro ili preĝis sian Patro nian,
poste endormiĝis, sonĝis bele – kaj la postan matenon
Glänö ankoraŭ ekzistis kun siaj arbaroj kaj grenkampoj,
siaj ĉarmaj kamparanaj domoj kaj lupolaj ĝardenoj; la
birdo kantis, la damao saltis; la talpo ne flaris maran
akvon, kiom longe ĝi eĉ kapablis fosi.
Kaj tamen la tagoj de Glänö estas
nombritaj; ni ne povas diri, kiom multaj ili estas, sed
ili estas nombritaj, iun matenon la insulo estos
malaperinta.
Eble hieraŭ vi estis ĉe la strando,
vidis la sovaĝajn cignojn kuŝi sur la akvo inter Selando
kaj Glänö, velŝipeto kun elstreĉitaj veloj preterglitis la
arbaran densejon, vi mem veturis laŭ la malprofunda
vadejo, estis neniu alia vojo; la ĉevaloj piedfrapis la
akvon, ĉirkaŭ la veturilaj radoj la akvo plaŭdis.
Vi forvojaĝis, vojaĝos eble distanceton
en la vastan mondon kaj revenos post kelkaj jaroj: Tiam vi
vidos, ke la arbaro ĉirkaŭas grandan verdan herbejon, kie
la fojno bonodoras antaŭ kamparanaj domoj. Kie vi estas?
Tie ja ankoraŭ pompas Holsteinborg per sia orumita
turpinto, sed ne proksime de la fjordo, ĝi situas pli
interne en la kamparo; vi marŝas tra arbaro, preter kampo,
al la bordo, - kie estas Glänö? Vi vidas neniun arbaran
insulon antaŭ vi. Vi vidas nur la akvon. Ĉu Vänö prenis
Glänö-n, pri kiu ĝi tiel longe atendis? Kiam estis tiu
ŝtorma nokto, dum kiu ĉi tio okazis, kiam tremis la tero,
tiel ke la malnova Holsteinborg estis movita milojn da
kokopaŝoj en la landon?
Estis en
neniu ŝtorma nokto, estis dum la luma sunriĉa tago. La
homa saĝo metis digon antaŭ la maro, homa saĝo forblovis
la internan akvon, ligis Glänö-n al la firma tero. La
fjordo iĝis herbejo kun sukoplena greso, Glänö estas
kunkreskinta kun Selando. La malnova bieno situas kie ĝi
ĉiam situis. Ne Vänö alprenis Glänö-n, sed Selando
ekkaptis ĝin per longaj digo-brakoj kaj per la buŝo-blovo
de la pumpoj voĉis sorĉajn vortojn, la geedzigajn vortojn,
kaj Selando akiris multajn akreojn de tero kiel geedziĝan
donacon. Tio estas vero; ĝi estas jure konfirmita, la vido
konfirmas la diron, la insulo Glänö estas malaperinta.
|
|
Piednotoj:
1. Vänö kaj Glänö estas nomoj de du etaj insuloj (la dana
vorto ö(ø) signifas insulo),
2. Holsteinborg estas nomo de kastelo situanta proksime al la
bordo kaj la du insuletoj.
3.La fabelo el 1867 estas tradukita en 2004 fare de kolektivo
de Esperanto-Unuiĝo de Næstved (EUN), kun helpo de
s-ino Saliko, Finnlando laŭ la dana teksto.
La desegnaĵon de la infanoj faris Helen Claesson en 2004.
Enhavo:

|