H.C.Andersen
La semajnotagoj

Dane: Ugedagene.
Tradukis: Grupo de Esperanto-Unuiĝo de Nęstved - EUN

 

La semajnotagoj iam ŝatus petoli, kunveni kaj festi. Ĉiu tago estis cetere tiel okupata, ke ili, dum la tuta jaro, ne povis disponi pri libera tempo, ili bezonis apartan tutan tagon, sed tiun ili ja fakte havis ĉiun kvaran jaron: la supertagon, kiu estas metita en februaro por reguligi la tempokalkulon.

En la supertago ili do volis kunveni al festo, kaj ĉar februaro estas la monato de la fasto, ili volis veni karnavale vestitaj ĉiu laŭ sia sento kaj destino; bone manĝi, bone trinki, paroladi kaj diri unu al la aliaj flataĵojn kaj malflataĵojn en senĝena kamaradeco. La pratempaj batalantoj ĵetadis inter si dum la manĝado dente skrapitajn ostojn kontraŭ la kapojn, la semajnotagoj kontraŭe volis superŝuti unu la aliajn per spritaĵoj kaj friponaj ŝercoj, kiel povus okazi en ĉastaj fastoamuzaĵoj.

Venis la supertago, kaj ili kunvenis.

Dimanĉo, prezidanto de la semajnotagoj, aperis en nigra silkomantelo; piaj homoj povus kredi, ke li estas vestita kiel pastro survoje al la preĝejo; profanuloj vidis, ke li estas en domeno survoje al amuziĝo, kaj ke la ruĝiĝanta dianto, kiun li portas en la butontruo, estas la malgranda ruĝa lanterno de la teatro, kiu informas: "Ĉio estas elvendita, prizorgu nun, ke vi amuziĝu!"

Lundo, juna homo, parenco de Dimanĉo, kaj precipe inklina al amuziĝo, sekvis. Li forlasis sian metiejon, li diris, kiam la gardistaro komencis sian paradon.

"Mi devas eliri por aŭdi la muzikon de Offenbach; ĝi ne eniras mian kapon, nek mian koron, ĝi tiklas la muskolojn de miaj gamboj, mi devas danci, diboĉi, ricevi okulfrapon, dormi kaj komenci la laboron la sekvantan tagon. Mi estas la nova luno de la semajno!"

Mardo, t.e. la tago de Tir(1), la tago de forto. -

"Jes, tio mi estas!' diris Mardo. "Mi eklaboras, mi albukas la flugilojn de Merkuro sur la botojn de la komercisto, kontrolas en la fabrikoj, ĉu la radoj estas ŝmiritaj kaj turniĝas, observas, ke la tajloro sidas sur la tablo kaj la ŝtonpavimisto sur la pavimŝtonoj; ĉiu faru sian laboron! Mi zorgas pri ĉio, tial mi aperas en polico-uniformo kaj nomas min Polic-tir-tago. Se tio estas malbona spritaĵo, provu mem doni alian pli bonan!"

"Nun venas mi!" diris Merkredo. "Mi staras meze de la semajno. La germano nomas min s-ro Mittwoch. Mi staras kiel asistanto en la butiko, kiel floro en la mezo de la aliaj estimataj semajnotagoj! Se ni ĉiuj marŝas, tiam mi havas tri tagojn antaŭ mi kaj tri tagojn post mi, estas kiel honora gvardio; mi devas kredi, ke mi estas la plej rimarkinda tago de la semajno!"

Ĵaŭdo aperis vestita kiel kupristo kun martelo kaj kuprobolilo, tio estis la atributo de lia nobela klaso.

"Mi estas de la plej alta deveno!" li diris, "pagana, dia! En la landoj de Nordio mi estas nomita laŭ Tor(2), kaj en la landoj de la sudo laŭ Jupiter, kiuj ambaŭ scipovis tondri kaj fulmi; tio restis en la familio."

Kaj li frapis la kuprobolilon kaj tiel pruvis sian altan devenon.

Vendredo estis vestita kiel junulino kaj nomis sin Freja, por ŝanĝo ankaŭ Venus, tio dependis de la lingvouzo de la landoj, kie ŝi aperis. Cetere ŝi estis de kvieta kaj milda karaktero, ŝi diris; sed hodiaŭ eleganta kaj libera; estis ja la supertago, kaj ĝi donas liberecon al la virino, tiam ŝi rajtas, laŭ malnova kutimo, mem svatiĝi kaj ne bezonas lasi sin svatiĝi.

Sabato aperis kiel maljuna dommastrino kun balailo kaj purigo-atributo. Ŝia preferata manĝo estis bierosupo(3), tamen ŝi ne postulis, ke ĝi en ĉi tiu festa okazo estu servata al ili ĉiuj, sed nur ke ŝi ricevu ĝin, kaj ŝi ricevis ĝin.

Kaj nun do sidiĝis la semajnotagoj.

Ĉi tie estas priskribitaj ĉiuj sep, uzeblaj por scenoj en familiaj rondoj; tie oni povas prezenti ilin laŭ sia povo plej eble amuze, sed ni donas ilin ĉi tie nur kiel ŝercon en februaro, la sola monato, kiu ricevas unu kroman tagon.


Rimarkoj de la tradukintoj:
(1) Tir = la dio de milito laŭ la nordia mitologio.
(2) Tor = la dio de tondro laŭ la nordia mitologio (kaj ne la dio de milito, tiel neĝuste
----klarigas NPIV).
(3) Supo kuirita de nigra pano kaj biero.
Fabelo el 1868.
Traduko de Grupo de Esperanto-Unuiĝo de Nęstved - EUN(el: 2006).
Desegnaĵo de L. Frølich (el 1872).