H.C.Andersen
Fingrulino.

Dane: Tommelise.
Traduko: H. Sirk.

 

Iam estis virino. Ŝi sopiris al eta infano. Sorĉistino plenumis ŝian deziron kaj donis al ŝi sorĉan hordegrajnon, el kiu kreskis tulipo. Meze de la floro sidis eta knabino, ne pli granda ol fingro. Tial la virino nomis ŝin Fingrulino. Nuksoŝelon ŝi ricevis por lulilo, violfoliojn por matracoj kaj rozofoliojn por kovrilo.

Iam nokte aĉa bufo rampis tra la fenestro kaj trenis Fingrulinon kun la nuksoŝelo en sian marĉon, kie si fariĝu la edzino de ĝia filo. Por ke ŝi ne forkuru, ili metis ŝin sur nimfean folion en la rivereto.

Fingrulino vekiĝis frumatene kaj ekploregis. La fiŝoj bedaŭris, ke la ĉarma knabino devus subeniĝi al la bufo: Tial ili tramordis la tigon de la folio kaj Fingrulino estis libera. Per sia zono ŝi ligis la nimfean folion al la flugiloj de papilio kaj velis rapide antaŭen for de la aĉa bufo.

Subite alpaŝis melolonto, kaptis la knabinon kaj flugis kun ŝi sur arbon. Sed la aliaj melolontoj diris: "Ŝi ja nur havas du gambojn kaj neniujn antenojn! Ŝi aspektas kvazaŭ homo! Fi, kiom aĉe!"

Poste ŝi ne plu plaĉis al la grasa melolonto, kaj li metis ŝin sur lekanteton.

Dum la tuta somero Fingrulino vivis en la arbaro. La dolĉaĵo de la floroj estis ŝia nutraĵo kaj la roso ŝia trinkaĵo. El herbotigoj ŝi konstruis al si liton sub lapofolio.

Kiam en aŭtuno la birdoj forflugis kaj la folioj velkis, ŝi sentis teruran froston, ĉar ŝiaj vestoj estis disŝiritaj kaj ŝi estis tiom eta kaj delikata kaj kiam eĉ falis la unua neĝero, ŝi tremis pro frosto. Nun ŝi erarvagis tra stoplejo kaj venis al loĝejpordo de kampmuso. Malsata ŝi diris: "Donu al mi hordegrajnon!" Al la bonkora muso plaĉis la knabino kaj ŝi diris: "Vi povas resti dum la vintro ĉe mi, sed vi devas purigi mian ĉambron kaj rakonti al mi historiojn, ĉar mi tre ŝatas tiujn."

Fingrulino estis ĝoja pri tio kaj restis. Ofte venis tra longa malluma irejo la najbaro de la muso, la instruita talpo, en sia nigra peltvesto fari viziton. Fingrulino devis kanti antaŭ li. Sed ŝi ne ŝatis lin, ĉar li ne toleris florojn kaj la sunon.

Kiam ili iam iris laŭ la malluma irejo kaj la talpo lumigis per putra lignopeco, ili trovis mortan hirundon. Fingrulino bedaŭris la besteton. Ŝi plektis tapiŝon el herboj kaj kovris ĝin per tio.

"Adiaŭ, eta birdo", ŝi diris. "Dankon por la belaj kantoj, kiujn vi kantis somere!"

Poste ŝi metis sian kapon al la brusto de la birdo. Kiel ŝi ektimis, kiam ŝi aŭdis ankoraŭ bati la koron de la birdo. La hirundo tute ne estis morta. Ĝi estis nur rigida kaj nun reviviĝis. Dum la tuta vintro Fingrulino sekrete flegis la hirundon kaj printempe ĝi adiaŭis. Kun plezuro ĝi emis kunporti la knabinon, sed ŝi ne volis ĉagreni la muson kaj restis.

La somero venis kaj la araneoj teksis je la doto por Fingrulino; aŭtune ŝi estis edziniĝonta kun la talpo. Sed ŝi tute ne estis ĝoja. Neniam plu ŝi estus vidonta la sunon kaj aŭdonta kanti la birdojn.

Kiam ŝi estis adiaŭanta de la belan mondon, alflugis la hirundo. Ĝi surdorsigis Fingrulinon kaj flugis kun ŝi en forajn, varmajn landojn.

Ĉe blua lago staris marmora kastelo. Tie la hirundo havis sian hejmon. Ĉirkaŭe kreskis belegaj floroj, en kies kalikoj loĝis floranĝeloj. La hirundo flugis kun Fingrulino malsupren kaj sidigis ŝin sur la plej belan floron.

Sed en tiu floro loĝis la reĝo de la floroj. Li surhavis oran kronon kaj estis travidebla kiel vitro. La knabino plaĉis al li tiom, ke li surmetis al ŝi sian kronon kaj demandis, ĉu ŝi volas fariĝi lia edzino.

Jen venis ĉiuj floranĝeloj kaj alportis donacojn. Fingrulino ricevis belajn flugilojn, per kiuj ŝi povis flugi de floro al floro kaj estis nomata Maja, la reĝino de la floroj.


Rimarkoj: Fabelo el la jaro 1835.
Tradukis: H. Sirk, Aŭstrio, el la germana lingvo. La fabelo estas iom mallongita de la tradukinto.
El: "Libreto "Fingrulino", Verlag Waldheim, Eberle, Wien, 1953.
Desegnaĵo: Helen Claesson en 2004.
Vidu ankaŭ la tradukon de L.L.Zamenhof, ĉi-tie:
Elinjo-fingreto.
 


Enhavo: