|
Ekzistis
iam malmodesta teujo, kiu estis tre fiera pro sia
porcelano, sia longa beko kaj sia larĝa tenilo. Ĝi havis
kaj ion antaŭe kaj ion malantaŭe, nome la bekon antaŭe
kaj tenilon malantaŭe, pri tio ĝi tre fanfaronadis. Sed
ĝi ne parolis pri sia kovrilo, ĉar ĝi estis disrompita;
ĝi estis vinktita kaj havis difektojn, kaj pri sia
difekto oni ne ŝatas paroli, tion ja sufiĉe faras la
homoj. La tasoj, la laktujo kaj la sukerujo, entute la
tuta teservico, certe memoras kaj priparolas la
facilrompeblecon pli multe ol la bonan tenilon kaj la
belegan bekon, tion sciis la teujo.
"Mi bone konas ilin", ĝi diris ĉe si
mem, "mi sufiĉe konas mian difekton kaj mi konscias ĝin,
en tio konsistas mia humileco kaj mia modesteco;
difektojn ni ĉiuj havas, sed mi ja ankaŭ havas talenton.
La tasoj ricevis tenilon kaj la sukerujo kovrilon, sed
mi ricevis ambaŭ kaj krome objekton, kiun ili neniam
ekhavos, nome bekon, kiu faras min reĝino sur la
tetablo. Al la sukerujo kaj al la laktujo estas
permesate esti servistinoj de bongusto, sed mi estas la
donanto, la konsilanto; mi disvastigas benon inter la
soifanta homaro; en mia interno estas prilaborataj la
ĥinaj folioj en bolanta akvo."
Ĉion tion diris la teujo en sia
memfida junaĝo. Ĝi staris sur la kovrita tablo kaj estis
levata de plej delikata mano; sed la plej delikata mano
estis mallerta, la teujo falis teren kaj la beko
derompiĝis, ankaŭ la tenilo derompiĝis. Ne utilas paroli
pri la kovrilo, ĉar ĝi jam sufiĉe estas priparolita.
Svena kuŝis la teujo sur la planko, kaj la bolanta akvo
elfluis. Estis forta puŝo, kiun ĝi estis ekhavinta, kaj
la plej severa afero estis, ke ili ridis, vere ridis pri
ĝi, sed ne pri la mallerta mano.
"Tion mi certe ĉiam rememoros", diris
la teujo, kiam ĝi poste rakontis sian vivhistorion al si
mem. "Mi estis nomata invalido, metata en angulon kaj la
sekvan tagon fordonacata al virino, kiu petegis pri iom
da graso al tagmanĝo. Mi venis al malriĉuloj, kie estis
kompleta muteco; sed kiam mi staris tie, mia pli valora
vivo komenciĝis. Komence oni estas ia objekto, sed poste
oni fariĝas alia. Oni enigis teron en min; tiel ke mi
havis la impreson kvazaŭ oni enterigus min.
Sed en la teron oni metis bulbon. Kiu enmetis ĝin kaj
kiu donis ĝin, mi ne scias; ĝi certe devis estis
anstataŭo por la ĥinaj folioj kaj la bolanta akvo kaj
krome anstataŭo por la derompitaj tenilo kaj beko. La
bulbo kuŝis en la tero, do en mi; ĝi estiĝis mia koro,
mia vivanta koro, kian mi neniam antaŭe havis.
Ekestis vivo en mi, povoj kaj
fortoj. La pulso batadis kaj la bulbo ĝermadis; ĝi
estis krevonta pro la multo da pensoj kaj sentoj, kiuj
elkreskigis floron - ĝin mi vidis kaj portis, kaj mi
forgesis min mem en ĝia beleco. Estas bena faro
forgesi sin mem pro la aliaj. Ĝi ne dankis kaj memoris
min - oni admiris kaj laŭdegis nur ĝin. Mi estis ege
ĝoja pro tio; kiom ĝoja do devis esti la floro! Unu
tagon mi aŭdis iun diri, ke ĝi meritas pli bonan
poton. Oni batduonigis min, kio multe dolorigis min,
sed la floro estis translokata en pli belan poton, -
kaj mi estis elĵetata en la korton, kaj ĉi-tie mi
estas kuŝanta kiel malnova potopeco - sed al mi restas
la rememoro, kiun mi ne povas perdi..."
|
|
Fabelo el 1863. El Revuo:
"Dansk Esperanto-Blad", decembro 1942.
Traduko: K. Knopf. Desegnaĵo: Helen Claesson (2004).
Enhavo:

|