Tiuj vortoj de juna, tridekjara verkisto sonis profetaj, kaj la tempo pravigis ilin. Post la unua eldono la historioj estis represitaj fojon post fojo. Ili estas troveblaj en la tuta mondo, tradukitaj en ĉiun gravan lingvon.
La plej fruaj el la historioj de H. C. Andersen estas bazitaj sur popolfabeloj, sed li ne simple rerakontis la historiojn. - Li pluevoluigis kaj rekreis ilin, kaj laŭ tio li diferencas de ĉiuj aliaj verkistoj, kiuj en sia verkado uzis materialon el malnovaj fabeloj.
Ĉirkaŭ 1843 li transiris al siaj propraj originalaj historioj. "Nun mi rakontas historiojn el mia plena koro, kaptas ideon por la plenkreskuloj kaj tiam rakontas historion por la junuloj, dum mi memoras, ke ofte paĉjo kaj panjo aŭskultas, kaj ankaŭ al ili ni donu iom por pripensi. Mi havas abunde da materialo, pli ol por iu alia speco de verkado. Ofte ŝajnas al mi, kvazaŭ ĉiu ligna barilo kaj ĉiu eta floro dirus al mi: "Rigardu min, nur momenton, kaj tiam mia historio sorbiĝos en vin". Kaj se mi volas, mi ricevos la historion.
Ĝuste tiel okazis. La inspiro por la fabelo povis veni de tiel multaj diversaj lokoj, - de memoroj el la infanaĝo, de vojaĝaj travivaĵoj aŭ de malgrandaj ĉiutagaj okazaĵoj. Tiaj fabelĝermoj troviĝas ĉie en lia verkado. En multaj jaroj ili povis kuŝi profunde en lia memoro. "Ili kuŝis en miaj pensoj kiel semero; ili bezonis nur malfortan movon, sunan radion aŭ guton el la taso de amaro, por burĝoni kaj ekflori".
Ankaŭ per sia abundo da naturpriskriboj la fabelverkado de H. C. Andersen diferencas de la popolfabeloj. Eksterordinara estis lia kapablo klare ekvidi la belaĵojn de la naturo, kaj krome liaj historioj estas plenaj de humuro. De komenco ĝis fino oni rimarkas, ke multe da spriteco troviĝas en liaj etaj akraj kaj trafaj rimarkoj. La amikoj de la soldato en "La Fajroŝtalo", kiuj forlasas lin, ĉar estas tiel multe da ŝtuparoj supren al li, la viro en "Malgranda Niko kaj granda Niko", kiu ne toleris vidi sakristianojn. Kelkfoje la historio en si mem povas esti satiro, kiel en "La Novaj Vestoj de la Imperiestro" kaj "Estas Tute Certe".
Ĝuste la fabelo estis tiu speco de arto, kiu povis tute riveli la apartan talenton de H. C. Andersen, kaj ĝi estis la rimedo, per kiu li tiel lerte povis malkaŝi ordinarajn homajn malfortaĵojn, kaj ankaŭ - kiam venis okazo - povis sendi saluton al siaj personaj malamikoj. Estas dirite, ke ĉiu historio enhavas iom de la korsango de la poeto, kaj ĝuste tial ili estas senmortaj.
El tio oni komprenas, ke ekzistas intima rilato inter la verkado kaj la vivhistorio de H. C. Andersen - vivhistorio, kiun li mem konsideris fabelo, historio pri la malriĉa knabo, kiu fariĝis mondfama poeto, historio pri la malbela anasido, kiu fariĝis bela cigno.
Li naskiĝis en Odense, Danlando, la 2-an de aprilo 1805. Lia hejmo estis malriĉa. Lia patro estis ŝuisto, fantaziema kaj romantika. Trajtoj de la karaktero de la patro reaperis ĉe la filo. Lia patrino estis granda forta virino, kiu laŭ siaj kapabloj klopodis kunteni la malgrandan hejmon, kaj kiam poste H. C. Andersen rigardis sian infanaĝan hejmon tra la koloraj okulvitroj de la memoro, ĝi aperis en plia beleco. Ĝi estis la kadro ĉirkaŭ la revoj de lia infanaĝo. Ĉi tie li ludis per la pupoteatro, kiun lia paĉjo faris por li. Li mem faris la kostumojn por la pupoj, kaj laŭ la ideoj, kiujn li ricevis el donacitaj teatraj afiŝoj, li mem verkis la teatraĵojn. Nur malofte li havis okazon iri en la veran teatron, kie malfermiĝis por li nova fikcia mondo.
Tre frue li estis konata kiel strangulo, diferenca de aliaj knaboj. Li estis granda kaj aparta kiel la malbela anasido, kaj tial li fariĝis objekto de mokado. Li ricevis nur la plej modestan lernejan instruadon, kvankam li havis bonajn kapablojn pri kelkaj fakoj.
La Napoleonaj militoj ĵetis sian ombron sur lian infanaĝan hejmon. Lia patro cedis sub sia inklino pri aventuroj kaj dungigis sin ĉe la militistaro. Povas esti, ke financaj cirkonstancoj devigis lin fari tiun paŝon. La patrino de H. C. Andersen devis gajni la ĉiutagan panon per lavado por aliaj, kaj, kiam post kelke da jaroj la patro revenis hejmen, lia sanstato estis tiom subfosita, ke baldaŭ poste li mortis. Lia patrino denove edziniĝis, kaj tiam la malgranda H. C. Andersen ankoraŭ pli estis lasita al si mem.
En vicoj da horoj li povis sidi ĉe la Odense-rivereto kaj revi pri fremdaj landoj, dum li rigardadis la ŝaŭmantan akvon, kiu verŝiĝis trans la radon de la akvomuelilo. Aŭ li povis kelkfoje akompani sian avinon al maljunulejo, kie maljunaj malriĉaj virinoj sidis ŝpinantaj, kaj kie li povis aŭskulti la fabelojn, kiujn ili rakontis, kaj ankaŭ mem rakonti historiojn por impresi ilin per siaj scioj.
Post la infanaĝo li devis decidi pri okupo. Lia patrino opiniis, ke li lernu metion, kaj ankaŭ aliaj konsilis tion. En tiu tempo kun tre grandaj sociaj baroj tio ŝajnis la plej alta, kion povas atingi knabo de la malaltaj tavoloj.
Sed la imagokapablo de la knabo portis lin pli alten, kaj li klarigis al sia familio, ke li fariĝos fama, kaj ke, kvankam li eble suferos gravajn malfacilaĵojn, li estas tute certa, ke iam li atingos famon.
La teatro estis la objekto de lia ambiciemo. Li memoris sian pupoteatron kaj la aktorojn, kiujn li vidis en la teatro de Odense, kaj homoj diris, ke li havas belan voĉon. Iam li staris sur ŝtono ĉe la rivereto kaj kantis el plena gorĝo por atentigi pri si - en proksima ĝardeno oni havis societon, kaj tie partoprenis kelkaj aktoroj de La Reĝa Teatro. Li havis la senton, ke La Reĝa Teatro havigu al li la famon, al kiu li strebas.
Iun tagon en septembro 1819 la 14-jara knabo adiaŭis sian patrinon kaj avinon kaj vojaĝis al Kopenhago. Li vivis en mizero en la granda fremda urbo, sed sukcesis fariĝi lernanto en la teatro, pri kiu li sentis - tiam kaj ĉiam - malfeliĉan amon.
Sed li ne estis destinita por fariĝi aktoro. Lia talento ne ampleksis tiun kampon, kaj post kelke da jaroj ĉe la teatro la tago alvenis, kiam oni maldungis lin. Laŭ la ordinaraj spertoj oni nun atendus, ke H. C. Andersen fariĝus tute senhelpa kaj destiniĝus por profundiĝi ĝis la fundo de la socio. Li ne havis fakan edukon aŭ kapablon, per kiu li povus gajni por la vivado. Li havis eĉ ne unu parencon, kiu povus helpi lin, sed li firme kredis je Dio, kiu certe lin helpos, kaj li havis firman decidon pri sukceso. Sendube estis tiu stranga memfido, kiu altiris la atenton de influhavaj homoj kaj malfermis por li rondojn, kiuj alie estus fermitaj.
Tio, ke unu el la direktoroj de La Reĝa Teatro, Jonas Collin, interesiĝis pri Andersen, havis la plej grandan signifon por lia estonta kariero. Li rimarkis, ke antaŭ ĉio necesis havigi al H. C. Andersen tiun edukon kaj tiujn sciojn, kiuj mankis al li. Li aranĝis, ke Andersen venis en "latinan lernejon."
Regula laboro ne harmoniis kun la kapo de Andersen, kaj ankaŭ ne estis agrable por li sidi en la suba klaso kune kun multe pli junaj knaboj. Denove liaj kamaradoj trovis lin "granda kaj aparta". Tamen, post multaj premaj malfacilaĵoj li sukcesis plenumi abiturienta ekzamenon en 1829 kaj nun povis dediĉi sin al tiu speco de poeziverkado, kion jam en la premaj jaroj li faris en sekreto.
Li komencis kiel lirika kaj humura poeto per "La Mortanta Infaneto", kiu estis presita anonime en 1827. La humura "Promenado de Holmens Kanalo ĝis la Orienta Pinto de Amager" diskonigis lian nomon.
Dum unu el siaj vizitoj sur Fueno en 1830 li enamiĝis en Riborg Voigt, filino de riĉa komercisto, sed ŝi jam estis fianĉino. La frukto de tiu malfeliĉa enamiĝo estis aro da poeziaĵoj, kiuj laŭ beleco estas kompareblaj kun la plej belaj en la dana literaturo. Por konsoliĝi li vojaĝis en 1831 por la unua fojo eksterlanden - al norda Germanujo, kiun li priskribas en la libro "Promenoj en Harzen". Tiu unua vojaĝlibro malkaŝas maloftan, akran observon, kiu estas tiel karakteriza por ĉiuj liaj postaj laboroj.
Tiel li komencis tiun direkton, kiun li sekvis sian tutan vivon. Lia vojaĝo al Italujo 1833-34 formis novan periodon en lia vivo, kaj ĝia frukto estis la libro "La Improvizisto", kiu tradukiĝis en la germanan kaj anglan lingvojn kaj per tio havigis al li eŭropan famon. La libro publikiĝis en 1835, kaj en tiu sama jaro eldoniĝis liaj unuaj fabeloj, sed ilin H. C. Andersen mem konsideris nur bagatelaĵoj. Li havis la opinion, ke noveloj estas la literaturo plej konvena por li, kaj en la sekvantaj jaroj li elsendis nombron da verkaĵoj, kiuj jam paliĝis en la lumo de liaj fabeloj, sed kiuj tamen havas forton en si mem kaj estas plenaj de vivaj scenoj de liaj vojaĝoj.
Sian interesiĝon pri la teatro li neniam perdis. Li prilaboris verkojn de eksterlandaj aŭtoroj, por kelkaj li sukcesis atingi prezentadon en La Reĝa Teatro, kaj li verkis originalajn teatraĵojn, el kiuj kelkaj estis melodramaj kaj ne tre valoraj, dum en aliaj li sonigis popolecan tonon kaj vestis ilin per tiu brilaĵo, kiu trovis favoron ĉe liaj samtempuloj.
Tamen la fabelo estis la krono sur lia verko. Ĉiujare eldoniĝis malgranda libro kun tiuj historioj, ĉiu el ili perfekta laŭ formo kaj enhavo - superaj majstraĵoj, kiuj famigis lian nomon ankaŭ tre malproksime de lia patrolando.
Oni diras, ke la historio pri "La Malbela Anasido" estas la vivhistorio de H. C. Andersen. Same prave oni povas diri, ke la historio "Abio" esprimas tiun inklinon pri ŝanĝiĝo, kiu kuŝis profunde en la animo de H. C. Andersen.
H. C. Andersen neniam edziĝis. Li estis ravita de la filino Louise de Jonas Collin. Li pasie enamiĝis en la granda sveda kantistino, Jenny Lind, kiun li renkontis en Kopenhago kaj Berlino en la kvardekaj jaroj, sed neniam li havis propran hejmon, nur tian, kiel li trovis ĝin ĉe bonaj amikoj kaj antaŭ ĉio ĉe la familio Collin. Kun siaj ĝojoj kaj malĝojoj li turnis sin al tiu hejmo, kie li estis konsiderata kvazaŭ membro de la familio.
En la H. C. Andersen-muzeo en Odense ni povas vidi lian vojaĝan ekipaĵon, lian vojaĝosakon, promenbastonon kaj ombrelon. Tio estas simbola por li. Vojaĝoj estis por li absolute necesa afero, ĉar li serĉis kontakton kun aliaj homoj kaj en sia patrolando kaj eksterlande.
De la mezo de la tridekaj jaroj li estis ofta kaj bonvena gasto en danaj kasteloj kaj bienegoj, kie oni kun ĝojo aŭskultis liajn historiojn, kaj kie li mem ĝojis en la belaj ĉirkaŭaĵoj kaj trovis inspiron por sia verkado. Tiuj restadoj estis interrompitaj de liaj multaj eksterlandaj vojaĝoj, kiuj entute okupis preskaŭ naŭ jarojn de lia vivo. Tiuj vojaĝoj ankaŭ kreis por li agrablan kaj intiman kontakton kun gravaj personoj. Li ofte vojaĝis al Germanujo, kie li ĝuis grandan gastamon ĉe la reĝaj kortegoj, precipe en Weimar. En 1847 kaj 1857 li vojaĝis al Anglujo, kie li amikiĝis kun Charles Dickens. Efektive li vizitis ĉiujn landojn en Eŭropo. Italujo fariĝis lia preferata lando. Promenante en la stratoj de Romo li sentis sin tute hejme, kaj li ĝojis pro la blua mediteranea maro kaj la brila sunlumo. Li havis amikojn en Svisujo, kaj la grandioza pejzaĝo profunde impresis lin, kaj tion li priskribis en la historio "Neĝa Reĝino".
En 1840-41 li faris la longan vojaĝon al Grekujo kaj Turkujo, kaj li priskribis siajn impresojn en la freŝe rava vojaĝfabelo "Bazaro de Poeto". Hispanujon, Portugalujon, Nederlandon, Svedujon kaj Norvegujon li vizitis unu aŭ kelkajn fojojn. "Vojaĝi signifas vivi" estis unu el liaj preferataj esprimoj. Li notis siajn observojn kaj desegnis skizojn de la domoj kaj pejzaĝoj, kiujn li vidis, kaj tion li faris kun la intenco, ke tio fiksiĝu en la memoro, por ke iun tagon li povu reelpreni ilin por uzo en sia verkado.
En la vintro, kiam li denove estis hejme en Kopenhago, li devis konservi la kontaktojn akiritajn, kaj li skribis leterojn al siaj amikoj. Li skribis sennombrajn leterojn, tiel riĉajn kaj distrajn kiel liaj historioj, kaj ili donas la plej bonajn informojn pri lia vivo.
H. C. Andersen estis treege sentema. Tre malfacile li toleris kritikon, kaj li fariĝis iom amara, kiam danaj kritikistoj, cetere tre prave, kritikis liajn dramajn laborojn kaj trovis erarojn en liaj noveloj. Pasis iom da tempo antaŭ ol li komprenis, ke estas la fabeloj, kiuj levis lin super la samtempajn poetojn. Tamen li profunde emociiĝis kaj kortuŝiĝis, kiam li renkontis rekonon. Li sentis, ke lia talento estas aprezata pli en la eksterlando, kaj ke tie oni malpli inklinas rimarki lian malaltan devenon.
Tamen la vero estas, ke lia patrolando rekonis lin grandskale. Li ĝuis la bonvolemon kaj favoron de la reĝa familio, li estis honorita per titoloj kaj ordenoj, kaj laŭ la jaroj lia amareco anstataŭiĝis per profunda sento de komuneco kun sia patrolando, sento, kiu post la malvenko de Danlando en la milito kontraŭ Germanujo en 1864 evoluis al plia profundeco. En 1867 li nomiĝis honora civitano en sia naskiĝurbo. Odense estis iluminita, torĉa procesio estis aranĝita por li, kaj tiam li sentis, kiel mirinde Dio gvidis lin, kaj ke lia vivo vere estas fabelo, riĉa kaj feliĉa.
La lastaj jaroj de lia vivo estis markitaj de kreskanta malsano, kaj nur malfacile li povis fari siajn vojaĝojn. En Kopenhago li estis intime ligita al pograndisto M. C. Melchior, kies edzino ameme zorgis pri li, kaj en la hejmo de Melchior li mortis la 4-an de aŭgusto 1875.
Aliaj poetoj atingis en sia vivo similan famon, sed nur verkoj de malmultaj poetoj vivas post la tempo, en kiu ili kreiĝis. La historioj de H. C. Andersen postvivas. Ili estis verkitaj por infanoj, sed Andersen havis la esperon, ke ankaŭ iliaj gepatroj aŭskultos, kaj pluraj el liaj historioj estas pli por plenkreskuloj ol por infanoj - ĉar nur evoluintaj homoj povas kompreni la profundecon de tiuj poeziaĵoj. Ankoraŭ tri kvaronojn de jarcento post lia morto la nomo de H. C. Andersen brilas inter la plej brilaj nomoj de la mondliteraturo, kaj liaj historioj restas same freŝaj kaj vivaj, ĉar ili koncernas la sentojn de la homaro tra ĉiuj tempoj, kaj per tio ili estas levitaj super la limigoj de tempo kaj loko.