La 2-an de aprilo 1805
naskiĝis Hans Christian Andersen en la malgranda urbo Odense
en Danujo, en plej malriĉa medio, sub ŝajne plej malbonaj
kondiĉoj por feliĉa estonteco, kaj tamen li fariĝis la plej
fama filo de sia lando, unu el la plej grandaj
fabelverkistoj de la mondo. En sia maljuneco li vidis sian
nomon flanke de la nomoj de Homer, Dante, Cervantes,
Shakespeare, Goethe. Estis - kiel li mem sentis kaj esprimis
tion - fabelo en la realeco, realeco pli miriga ol la
elpensaĵoj de la fantazio.
Kiel tio okazis? Ĉu ni povas doni klarigon
aŭ ĉu ni nur diru: Genio! Kaj meditu pri la enigmoj de la
estado? Ni respondu, ke ni povas kompreni almenaŭ iom de la
enigmo. Enigmoj ordinare estas klarigataj per malofta kaj
stranga kombino de cirkonstancoj kaj hazardoj, mozaikenigmo
de la sorto. Ni ankaŭ simple povas nomi tion "bonŝanco". Ni
bone vidas, ke la hazardo kaj la "bonŝanco" estis
netakseblaj helpoj por la energio kaj preskaŭ neŝanceligebla
memfido de Hans Christian -"kuraĝulo ĉion atingas" diras
dana proverbo - kaj ni ankaŭ povas diveni, ke se la bonŝanco
nur en unu punkto ne helpus al li, tiam nun ne estus
ekzistanta ia H. C. Andersen. Fakte la malfacilaĵoj kelkfoje
estis tiom fortaj, ke li preskaŭ perdis la esperon. Oni
rajtas kredi, ke multaj grandaj talentoj en la mondo pereis
aŭ malaperis en la forgeson de la historio, ĉar "la
bonŝanco" forestis, ĉar la cirkonstancoj ne estis favoraj al
la talenta infano, ĉar tio simple ne estis ebla. Ĉiuj
parencoj, gekonantoj kaj protektantoj de la eta Hans
Christian insiste malrekomendis al li strebi al la altaj
celoj, kaj ili havis ĉian prudenton kaj antaŭsenton je sia
flanko. Liaj planoj estis tiom fantaziaj, ĝis preskaŭ la
limo de mensa malsano, sed samtempe li estis tiom simpatia
kaj naive kortuŝanta, ke oni sentis helpemon kaj bonecon al
li.
Unu el la kaŭzoj de la sukceso de Hans
Christian estis la speciale amik-patriarka karaktero de la
ŝtatoficistoj en la eta absoluta monarkio de Frederiko la
Sesa. Kompreneble H. C. Andersen estis speciale talenta
infano de sia naskiĝo, ekipita per abnorma sentemo
(frenezeco estis en la patra familio) kaj tre viva fantazio.
Li havis la sorton esti sola infano, kaj la feliĉon esti
sola infano en bona kaj amika hejmo, kie la gepatroj amis
unu la alian, kaj amis la knabon. Li kreskis en kvieto, kiel
trankvila introspekta infano, kiu ludis kun si mem, en la
mondo de la fantazio, kun bildoj kaj historioj kaj pupoj kaj
teatro. Li estis karakterize kreanta, produktiva infano, kaj
male de aliaj malriĉaj infanoj li povis sekvi sian naturon,
povis esti kiel li volis, jes, li tute simple dorlotiĝis,
anstataŭ esti ŝarĝata per laboroj kaj devoj, por kio certe
estus sufiĉe da kaŭzo en la malriĉa hejmo. La patro estis
"liber-ŝuisto", tio estas ŝuisto ekster la korporacio, sed
memstara, pensema kaj kritikema animo, kiu sentis sin
destinita por io pli alta ol la ŝuisto; li kapablis voĉlegi
antaŭ sia filo la fabelojn de "1001 noktoj" kaj la komediojn
de Holberg (dana komediverkisto) . La patrino estis multe
pli aĝa kaj naskis infanon antaŭ la geedziĝo. Post la morto
de la patro en 1816 la malriĉeco fariĝis premanta, iom post
iom fakte mizera (la patrino sin vivtenis kiel lavistino kaj
poste fariĝis drinkema), sed Hans Christian daŭre vivis en
sia mondo de revoj kaj ludo.
La proleta medio donis al la estonta
fabelverkisto du grandajn aktivojn, du specojn da spertoj,
kiuj ne estis je dispono por liaj samaĝaj talentuloj de pli
altaj ŝtupoj en la socio. La unua estis la proleta sfero en
kiu li kreskis, primitiva aŭ nur antikva mondo plena je
restaĵoj de popolkredo, popollegendoj, magio kaj idoleco,
precipe lia patrino estis tre superstiĉa, kaj detaloj en la
vivhistorio de H. C. Andersen forte substrekas, kiom
profunde la kredo pri magio de la objektoj sidis en li mem.
Tio signifis grandan fortigon kaj nutradon por lia fantazio.
La alia flanko de la proleta medio male fortigis lian
realsenton, lian realan senton pri postuloj de la vivo. Kiel
proleto li vidis la socion de malsupre: mizero kaj
ĉifonuloj, drinkemo kaj prostitucio, homruino en la
malliberejo aŭ en la frenezulejo en Odense. Li vizitis
multajn hejmojn, ĉar li estis interesa infano, kiu povis
rakonti historiojn kaj kanti memfaritajn kantojn.
La travivaĵo, en la teatro de Odense, vidi
reĝan teatran prezentadon estis decidiga por lia estonteco:
Li deziras fariĝi dancisto aŭ kantisto ĉe la teatro! Kaj
kontraŭ ĉies konsiloj kaj avertoj la 14-jara longa kaj
strangaspekta knabo iris al Kopenhago por serĉi bonŝancon
kun 10 taleroj (malnova monunuo dana) en la poŝo, kaj krom
tio nur kun sia forta memfido kaj kredo je la boneco de la
sorto. Kompreneble li malsukcesis, la direktantoj de la reĝa
teatro lin malakceptis, same faris la dancistino, kiun li
vizitis kaj konsternigis dancante en ŝia ĉambro soldancon.
Sed tamen la bonŝanco kaj liaj strangaj ecoj havigis al li
protektantojn inter kopenhagaj artistoj, tiel ke li ricevis
monon por iom lertigi sin. Li vivis tre malbone en la
ĉefurbo dum tri jaroj, poste eĉ pli mizere kaj finfine sur
la rando de la senespero. Kiel statisto en la reĝa teatro li
ensorbis la ravan atmosferon de la teatro, kaj li komencis
verki teatraĵojn. Nun li devus fariĝi poeto, ĉar lia bela
kantvoĉo malaperis, kaj lia aspekto faris lin maltaŭga kiel
artiston. Du dramojn li verkis, laŭ la plej bonaj modeloj de
la tempo. Senhelpaj kaj neintence komikaj ili estis, sed ili
fariĝis lia savo. La teatra direkcio trovis ilin promesaj
kaj la plejgranda protektanto de H. C. Andersen, la
financdeputito Jonas Collin, unu el la plej potencaj viroj
de la ŝtato, helpis lin - el la plej granda mizero - kaj
metis lin helpe de la reĝo en la latinlernejon de Slagelse.
Abiturienta, studenta ekzameno, tiam estis
necesa akceptilo al la parnaso, kaj la pli altaj
kultur-rondoj. Sen klasika edukado la proleta knabo de
Odense neniam estus pli ol mizera originalulo. Estis por li
granda provo, terura tempo. Jen du kontraŭaj fortoj
karambolis, kvazaŭ fajro kaj akvo: Senpera, impulsema,
kreanta kaj improvizanta naturo devis porti la ĉenojn de
ordemo, diligenteco disciplino, precizeco kaj ekzameno laŭ
la malnova lerneja formo. La rektoro de la lernejo fariĝis
pli kaj pli ekscitita pri li, fine rekte malamika kaj moke
ironia. Kiel neniam antaŭe aŭ poste H. C. Andersen ĉi tie
estis "la malbela anasido". Li suferis, plendis kaj
humiliĝis, en sia mizero preta rezigni pri ĉiuj revoj, sed
denove li saviĝis, forprenita de la lernejo (la adiaŭaj
vortoj de la rektoro estis: "Iru al la infero") kaj
preparata por ekzameno per privata instruado. Li trapasis la
lernejan purigadon, konservante sian artistan naturon, sed
tio estis por li multekosta: la daŭra timo kaj humiliĝo de
ĉi tiuj lernejaj jaroj estas la ĉefaj kaŭzoj de lia neŭroza
karaktero dum la resto de la vivo, de lia malplivalora sento
kaj de la de tio devenanta - abnorma sentemo antaŭ kritiko
kaj abnorma bezono por laŭdoj kaj gloroj, kaj lia fama kaj
senlima vanteco.
Post la ekzameno en 1828 H. C. Andersen
daŭrigis la studadon ankoraŭ unu jaron, sed tiam ĉesis kaj
povis de tiam vivteni sin per sia plumo. Li nun estis
akceptita en la literaturaj rondoj. Kopenhago tiam estis, en
la tempo 1825 - 50, la centro de malofta spirita evoluo, tre
nekutima intereso pri filozofio, literaturo kaj arto, eble
speco de rekompenco por la politika neaktiveco dum la
absolutismo. Etika klereco estis la celo de tiu tempo kaj la
reĝa teatro estis la centro de la vivo. Tiun tempon oni
nomas "la dana orepoko" kaj tiam vivis la poetoj
Oehlenschlæger kaj Grundtvig, la skulptisto Thorvaldsen, la
sciencisto H. C. Ørsted kaj la filozofo Søren Kierkegaard,
krom multaj aliaj eminentaj personoj, kies nomoj ne estas
konataj ekster la limoj de Danujo. Estis fruktedona tempo,
sed ankaŭ eta mondo, kie oni tro bone konis unu la alian,
kaj kie kritiko, ironio kaj ĉikano bone floris. Ankaŭ tiu ĉi
delikata, preskaŭ superkulturita atmosfero estis por H. C.
Andersen bona lernejo. Jen oni postulis ne nur personecon
kaj ideriĉecon, sed en eĉ pli alta grado la formalan
virtuozecon, la elegantecon, la spritecon kaj la akran
plumon kiel defendilojn. H. C. Andersen estis kutima gasto
ĉe multaj el la altrangaj familioj de la urbo kaj ĉe
signifaj poetoj kaj artistoj. Lia spirito abunde nutriĝis.
Grandan influon al lia viv- kaj artpercepto havis la amikeco
kun H. C. Ørsted. Kaj en la multnombraj situacioj, kie li
daŭre sentis la protektantan ŝajnafablecon, malrespekton aŭ
sentis la venensagojn de la kritiko, li lernis uzadon de
siaj talentoj por humoro kaj ironio. Li vere hardiĝis kaj
aklimatiziĝis al la diversaj rondoj. Liaj denaskaj kapabloj,
lia kreskado en la proleta medio, liaj konfuzaj kaj
turmentaj studjaroj en la teatro kaj en la latinlernejo, kaj
lia literatura kleriĝo en la plej altaj rondoj de la ĉefurbo
- jen la kondiĉoj por lia verkado.
Lia aŭtoreco jam komenciĝis en la jaro
1822, tuj antaŭ lia restado en la lernejo en Slagelse, per
eta kajero "Junecaj klopodoj" sub pseŭdonimo William
Christian Walter(William laŭ Shakespeare, kaj
Walter laŭ Walter Scott!). Per freŝa emo li post la
studjaroj komencis produktadon en multaj diversaj formoj: de
poemoj, vojaĝpriskriboj, romanoj kaj teatraĵoj. En la
teatro, kiu posedis lian amon, li havis nur malmulte da
sukceso, tamen estis akceptita la dramo Mulatten (la
Mulato 1840), la opero-teksto de Liden Kirsten (Eta
Kirsten 1846) kaj la komedio Den ny Barselstue (La
nova akuŝejo 1844). Vojaĝi kaj vidi fremdajn landojn estis
por li, dum la tuta vivo, la plej granda ĝojo kaj inspiro,
lia unua prozaĵo estis fantaziplena priskribo de Fodreise
fra København til Østpynten af Amager (Piedvojaĝo de
Kopenhago ĝis la orienta marbordo de Amager 1829), poste
sekvis la de Heine inspirata Skyggebilleder ( Ombraj
bildoj 1831), priskribo de vojaĝo al Harzen, kaj en postaj
jaroj li daŭre entreprenis novajn vojaĝojn, precipe al suda
Eŭropo. Longa vojaĝo tra Germanujo - Italujo - Grekujo
-Turkujo kaj hejmen laŭ Danubo kaŭzis la brilan priskribon
En Digters Bazar (Bazaro de poeto 1842). Poste venis
la vojaĝpriskriboj En Svedujo (1831) kaj En
Hispanujo (1863). Ĉi tiuj vojaĝlibroj elradias liajn
specialajn observpovon kaj vojaĝĝojon, lian senton por la
poezio de la realeco kaj de la ĉiutago, kaj interalie ili
montras al ni, kiel li meze en la romantika tempo ĝojis pri
la teknika evoluo kaj sentis ĝian enorman eblecon. Li povis
fantazii pri la flugmaŝino kaj pri fenomenoj similaj al la
radio.
Pli konata li fariĝis pro siaj romanoj.
Post sia raveco pri la travivaĵoj de la kolorriĉa popolvivo
en Italujo li ekverkis ĉi tiujn romanojn: Improvisatoren
(La improvizanto 1835), kiu rapide fariĝis vera sukceso,
tradukita kaj konata en eksterlando. Poste sekvis O. T.
(1836) kaj Kun en Spillemand (Nur muzikisto 1837).
Komunaj por tiuj tri romanoj estas la fortaj elementoj da
membiografio kaj memtravivaĵoj, impresoj de liaj infaneco
kaj juneco, la mizero kaj la suferoj de la malriĉa artisto,
enkadritaj de pitoreskaj kaj veremaj rakontoj similaj al la
vojaĝpriskriboj. En De to Baronesser (La du baroninoj
1848) malaperis la subjektiva elemento, dum la substreko de
la socia nejusteco estas pligrandigita. Ambaŭ heroinoj de la
libro montriĝas esti naskitaj en la plej malaltaj rondoj de
la socio. La lastaj romanoj estas At være eller ikke være
(ĉu esti aŭ ne esti 1857), kiu temas pri la lukto inter
kredo kaj scio, kaj Lykke-Peer (Bonŝanculo 1870).
Ĉiuj la supre cititaj verkoj estus
povintaj havigi al H. C. Andersen grandan reputacion en lia
tempo, sed la mondfamon kaj posttempan amon kaŭzis
kompreneble La fabeloj. La unua kajero kun la fabeloj
(Fajrilo, Malgranda Niko kaj Granda Niko, Reĝidino sur pizo,
Floroj de la malgranda Ida) aperis 1835, en la sama jaro
kiel "La Improvizanto", kaj antaŭ la fino de la jaro
ankoraŭ unu kajero (enhavante interalie Elinjo-Fingreto kaj
Vojkamarado). Tria kajero (enhavante interalie: La virineto
de la maro kaj La novaj vestoj de la reĝo) aperis 1837.
Estis malgrandaj modestaj kajeroj, kiuj ne vekis tro da
intereso, sed la saĝa H. C. Ørsted jam tiam diris: "La
romanoj famigis Andersen, sed la fabeloj faros lin
senmorta". La verkisto mem apenaŭ komprenis, ke jen li
trovis sian veran esprimformon, tiun stilon, kiu kunigis
ĉiujn liajn fortojn en unu tuto, sed la akcepto de la
fabeloj ĉirkaŭe en la mondo verŝajne iom post iom montris
tion al li. Li daŭrigis ĝis siaj lastaj jaroj, kun paŭzoj de
tempo al tempo, aperigi novajn kolektaĵojn da fabeloj kaj
historioj, ĉefe en serioj 1843-48, 1852-53 kaj 1857-72. Dum
la unuaj kolektaĵoj estis nur "Fabeloj rakontitaj por
infanoj" li poste en la daŭro de la jaroj agordigis kaj
riĉigis la formon tia, ke la fabeloj ofte sin turnas kaj al
infanoj kaj al plenkreskuloj. Jes, kelkfoje nur al
plenkreskuloj. La historioj ofte kreskis ĝis longaj noveloj
aŭ ĝis profundaj vivfilozofiaj simboloj.
Kiel infano H. C. Andersen estis
fantazianta, improvizanta, rakontanta naturtalento. Dum sia
juneco li uzis sian genian rakontpovon por la infanoj de
tiuj kopenhagaj familioj, kiuj lin gastigis. Li fariĝis
verkisto en la romantika tempo, kiam oni entuziasmiĝis pri
popolfabeloj kaj fantazia verkado, kaj kiam precipe
germanaj, sed ankaŭ danaj verkistoj denove vivigis tiujn
formojn. Estas kompreneble, ke Andersen devis uzi la fabelan
formon, kaj ke li superu ĉiujn siajn kunulojn. Kial? Kio
estas la sekreto de la forto de liaj fabeloj? Mi opinias, ke
oni povas montri al du ĉefkaŭzoj. Unue la magia kaj mirakla
mondo de la fabeloj estis por H. C. Andersen kaj lia
infanmedio io natura kaj vera, io, en kio li kreskadis kaj
kun kio li vivis. Li ne bezonis, kiel devis liaj germanaj
antaŭuloj Tieck kaj E. T. A. Hoffmann kaj Chamisso, imiti
malnovan formon, ne surpreni sur sin rolon de naiva
rakontanto, kaj senpera infaneca naturo. Li estis
tia. Tial oni sentas liajn fantaziaĵojn, lian ludon kun la
objektoj, liajn inspirojn de floroj, insektoj, pilkoj kaj
stansoldatoj kiel konvinkan artistan veron.
Due, lia propra vivo formis sin kiel pruvo
je la enhavo de la popolfabeloj: La revo de la ordinaraj
homoj pri sukceso, la privenko de ĉiuj malfacilaĵoj kaj
altrangaj konkurantoj de la malriĉa knabo, la optimisma
kredo je la plej interna justeco de la estado, la kredo, ke
natureco kaj sana prudento privenkos riĉecon, snobecon,
hipokritecon kaj maljustecon. Liaj propraj spertoj, liaj
venkoj same kiel liaj humilaĵoj, eniras kiel vivanta ŝtofo
en la plej multajn de la fabeloj. Do ankaŭ ĉi tie vero
anstataŭ imitaĵo. Krome la fabela formo donis al li eblecon,
pere de bildlingvo kaj ruza simboliko esprimi tion, kion li
ne povis permesi al si elparoli rekte: Li povis esprimi
siajn suferojn kaj sian fieron (La malbela anasido),
sed ankaŭ ironii pri siaj propraj malfortoj; li povis
rakonti pri sia malfeliĉa patrino (Ŝi estis tute
sentaŭga), montri sian simpation por la malfeliĉuloj en
la socio (Ĉio sur sian ĝustan lokon), kaj ataki la
entuziasmon pro la malnova tempo (Galoŝoj de feliĉo),
kaj li povis ataki siajn kontraŭulojn, venĝi pro nejusteco
kaj humiliĝo kaj inciteti la kritikantojn. Li estis majstro
pri la laste nomita. Multaj moketoj kaj malicaĵoj sin kaŝas
en la naiveco de la fabeloj. Ni bone konas liajn vivon kaj
pensojn. Li skribis taglibron, skribis amasojn da leteroj,
kaj plurfoje li donis sian membiografion.
28-jara li verkis sian unuan,
"Levnedsbogen" (Vivpriskribon - eldonita nur en 1926),
sed ĉefa verko estas Mit Livs Eventyr (La fabelo de
mia vivo 1855), la preciza rakonto pri lia malfacila vojo al
la famo. En tiu ĉi jaro li jam atingis la grandan
reputacion, fariĝis konata ekster la limoj de Eŭropo, kaj
lia famo kreskis de jaro al jaro. Lia vanteco estis
kontentigata pro tiuj admiro kaj honorigo, kiujn oni ĉie
montris al li, tamen pli multe en eksterlando ol en lia
naskiĝlando.
En Danujo li prefere restadis en la
grandbienoj, en la plej altrangaj rondoj, kaj li estis
ŝatata gasto ĉe la kortegoj kaj hejme kaj eksterlande. Li
vivis el la varmo de la admiro kaj famo, ne povis vivi sen
ĝi, ĉar li estis soleca homo, al kiu normala homa feliĉo ne
estis destinita: la tragedian finon de juneca enamiĝo certe
kaŭzis li mem, kaj lia tre priparolita amo al la sveda
kantistino Jenny Lind ne estis reciproka. Ni povas dubi pri
tio, sed li mem diris, ke li estas feliĉa kaj li dankis al
Dio pro tio: "La historio de mia vivo instruos al la mondo,
kion ĝi instruas al mi: Ke ekzistas bona Dio, kiu gvidas
ĉion plej bone."
Li mortis en Kopenhago la 4-an de aŭgusto
1875.