H.C.Andersen
La ŝtormo translokas ŝildojn

Dane: Stormen flytter Skilt
Trad. Esperanto-Unuiĝo Nęstved (EUN)
 

 

En malnovaj tagoj, kiam mia Avo estis tre malgranda knabo kaj portis ruĝan pantalonon, ruĝan bluzon, skarpon ĉirkaŭ la talio kaj plumon en la kaskedo, ĉar tiel en liaj infanjaroj estis vestitaj la knabetoj, kiam ili estis vere belvestitaj, tiam multo estis tute alia ol nun; ofte estis festo en la strato tiel, kiel ni ne plu vidas, ĉar ĝi estas nuligita, ĝi estiĝis eksmoda; sed estas amuze aŭdi Avon rakonti pri ĝi.

Certe estis vere feste tiam vidi la ŝuistojn transloki sian ŝildon, kiam ili ŝanĝis gildodomon. Ilia silka standardo flirtis; sur ĝi estis pentritaj granda boto kaj aglo kun du kapoj; la plej junaj submajstroj portis la bonvenigan kalikon kaj la gildan keston, kaj ruĝaj kaj blankaj bendoj flirtis ĉe iliaj ĉemizaj manikoj; la pli aĝaj portis elingigitan rapiron kun surpinta citrono. Ĉie estis muziko, kaj la plej bela el la instrumentoj estis la "birdo", kiel Avo nomis la grandan stangon kun la surmetita duonluno kaj ĉiuspeca tintanta svingetaĵo, vere turka muziko. Ĝi estis levata kaj svingata, ĝi tintis kaj sonoris, kaj la okuloj forte blindiĝis de la suno, kiu brilis al tiu amaso da oro, arĝento aŭ latuno.

Antaŭ la procesio kuris Arlekeno, en vestoj kunkudritaj de ĉiaj koloraj ĉifonoj, kun nigra vizaĝo kaj kun tintiloj surkape kvazaŭ sleda ĉevalo; kaj li frapis al la homoj per sia knarilo, kiu klakis sen dolorigi, kaj la homoj premis unu la aliajn por retiriĝi aŭ por antaŭeniĝi; knabetoj kaj knabinetoj stumblis en la stratan defluejon; maljunaj sinjorinoj puŝis per la kubutoj, okulgrimacis kaj skoldis. Unu ridis, alia babilis; homoj troviĝis sur ŝtuparoj kaj en fenestroj, ja eĉ sur la tegmento. La suno brilis; ankaŭ pluvetis, sed tio taŭgas al la terkulturistoj, kaj kiam ili fariĝis plej malsekaj, tio estis vera beno por la lando.

Ho, kiel Avo sciis rakonti! Kiel knabeto li vidis tiujn festojn en ilia plej granda belo. La plej aĝa gilda submajstro parolis de la trabaĵo, kie estis pendigata la ŝildo, kaj la parolado estis en versoj, kvazaŭ ĝi estus poemo, kaj tia ĝi ja estis; triope ili estis verkintaj ĝin, unue trinkinte bovloplenon da punĉo por ke ĝi fariĝu vere bona. Kaj la homoj hurais por la parolado, sed eĉ pli ili hurais por Arlekeno, kiam li aperis sur la trabaĵo kaj karikaturis la paroladon. La pajaco bonege karikaturis kaj trinkis medon el brandaj glasoj, kiujn li poste ĵetis inter la homojn, kiuj kaptis ilin en la aero. Avo posedis unu el tiuj, kiun la kalkopreparisto estis kaptinta kaj donacinta al li. Vere tio estis amuza. Kaj la ŝildo pendis kun floroj kaj verdaĵo sur la nova gildodomo.

Tian feston oni neniam forgesos, kiel ajn maljuna oni fariĝos, diris Avo, kaj li ja neniam forgesis ĝin, kvankam li poste vidis multan alian festaĵon kaj brilaĵon kaj rakontis pri tio, sed amuze estis aŭdi lin rakonti pri translokado de ŝildoj ankaŭ en granda urbo.

Avo ja kiel knabeto vojaĝis tien kune kun siaj gepatroj; tiam li neniam antaŭe estis vidinta la plej grandan urbon de la lando. Estis tiom da homoj surstrate, ke li kredis, ke oni translokos ŝildojn, kaj troviĝis multaj ŝildoj translokeblaj; oni povus plenigi cent ĉambrojn per bildoj, se oni metus ilin endome kaj ne eksterdome. Ekzemple estis pentritaj ĉe la tajloro ĉiuspecaj homvestaĵoj, li povus retajlori homojn de krudo al fajno; estis ŝildoj de tabaklaboristoj kun plej ĉarmaj knabetoj fumantaj cigaron, same kiel en la reala vivo; estis ŝildoj kun butero kaj peklitaj haringoj, pastraj kolumoj kaj ĉerkoj, kaj krome surskriboj kaj afiŝoj; oni povus tutan tagon iri laŭlonge de la stratoj kaj satrigardi bildojn, kaj tiam oni tuj ekkonus, kiaj homoj loĝas interne, ĉar ili mem pendigis sian ŝildon, kaj estas bone, diris Avo, kaj lernige en granda urbo scii, kiu loĝas endome.

Sed jen okazis hazarde tiu ŝildoafero, ĝuste kiam Avo venis al la urbo; li mem rakontis tion, kaj li ŝajne ne estis petolema, kiel Panjo kutime diris pri li, kiam li volis false kredigi al mi ion; li aspektis tute fidinde.

La unuan nokton, kiam li alvenis al la granda urbo, ekestis la plej terura vetero, pri kiu oni iam legis en la gazeto: Vetero, kiun oni antaŭe ne spertis dum memorebla tempo. Tuta la aero estis plenigita per tegoloj; kadukaj tabulbariloj renversiĝis; jes, estis eĉ puŝĉareto, kiu per si mem kuris laŭ la strato, nur por savi sin. En la aero hurlis, muĝis kaj taŭzis, estis ŝtormo furioza. La akvo de la kanaloj superverŝis la kajon, ĝi ne sciis, kie ĝi kuraĝas esti. La ŝtormo rapidegis super la urbon kaj kunprenis la kamentubojn; pli ol unu aĝa, nobla preĝeja turpinto devis cedi kaj neniam poste konsoliĝis pri tio.

Gardistejo troviĝis ekstere ĉe la domo de la maljuna, bonanima fajrobrigada ĉefo, kiu ĉiam alvenis kun la lasta fajropumpilo; la ŝtormo ne volis permesi al li havi la gardistejon, ĝi estis ŝirita de la tenono kaj ruliĝis laŭlonge de la strato, kaj strange, ĝi leviĝis kaj restis staranta antaŭ la domo, en kiu loĝis la povra ĉarpentista submajstro, kiu estis savinta la vivon de tri homoj dum la pasinta brulo; sed la gardistejo ne pensis ion pri tio.

La ŝildo de la barbiro, la granda latuna telero, estis deŝirita kaj translokita en la fenestran niĉon de la Justickonsilanto, kaj tio estis kvazaŭ malico, diris ĉiuj najbaroj, ĉar ili kaj la plej proksimaj amikinoj nomis lian edzinon la Raztranĉilo. Ŝi estis tre saĝa, ŝi sciis pli pri la homoj, ol la homoj sciis pri si mem.

Ŝildo kun skizo de skrapstriita sekigita gado flugis ĝuste super la pordon, kie loĝis viro, kiu verkis gazeton. Estis stulta ŝerco de la ŝtormo, ĝi verŝajne ne memoris, ke gazetverkisto tute ne toleras ŝercon, li estas reĝo de sia propra gazeto kaj laŭ sia propra opinio.

La ventokoko flugis sur la tegmenton de la najbaro, kaj tie ĝi staris kiel la plej nigra malico, diris la najbaroj.

La barelo de la tinisto estis pendigita ĉe "Sinjorinaj Akcesoraĵoj".

La menulisto de la manĝodomo, kiu en solida kadro pendis ĉe la pordo, estis de la ŝtormo metita precize super la enirejon de tiu teatro, kiun homoj neniam frekventis; estis kurioza afiŝo: "Krenosupo kaj farĉita brasikokapo". Sed jen homoj venis!

La vulpa felo, respektinda ŝildo de la peltisto, estis translokita sur la sonorilŝnuron de la junulo, kiu ĉiam frekventis la frumatenan diservon, aspektis kiel faldita pluvombrelo, strebis al la vero kaj estis "ekzemplo", diris lia onklino.

La surskribo "Supera eduka instituto" estis translokita al la bilarda klubejo, kaj la edukejo ricevis la ŝildon: "Ĉi tie infanoj estas mamnutrataj per boteloj"; tio tute ne estis amuza, nur maldeca, sed la ŝtormo ja faris tion, kaj ĝin oni ne povas bridi.

Estis terura nokto; kaj matene, imagu nur: tiam preskaŭ ĉiuj ŝildoj de la urbo estis translokitaj; kaj kelkloke kun tia malico, ke Avo ne volis paroli pri tio, sed li ridis kaŝe, tion mi vidis, kaj eble li interne ĝuis la ŝercon.

La kompatindaj homoj en la granda urbo, precipe la fremduloj, neeviteble mistrafis la homojn, kiujn ili serĉis laŭ la ŝildoj. Kelkaj deziris partopreni tre seriozan kunvenon de pliaĝuloj, kiuj intencis pritrakti plej gravajn temojn, kaj jen ili eniris lernejon, kie kriegantaj knaboj preskaŭ saltadis sur la tablojn.

Estis ankaŭ homoj, kiuj eraris rilate al la preĝejo kaj la teatro, kaj tio ja estas terura!

Tia ŝtormo tamen neniam blovis en niaj tagoj, nur Avo travivis ĝin, kaj kiel tute malgranda knabo; tia ŝtormo eble ne venos en nia tempo, sed eble en tiu de niaj nepoj; tiam ni vere preĝu kaj esperu, ke ili restos endome, dum la ŝtormo translokas ŝildojn.


Rimarko:
La fabelo estas el 1865, tradukita, febr-marto 2004 de grupo de Esperanto-Unuiĝo de Nęstved, Danio (EUN) kun helpo de s-ino Saliko, Finnlando. Ilustraĵo de Helen Claesson 2004.


Enhavo: