H. C. Andersen
Plej malkredinda

Dane: Det Utroligste
Tradukis Sten Johansson.


Kiu povis fari la plej malkredindan aferon, tiu ricevos la reĝidinon kaj duonon de la regno.

Junaj homoj, nu, eĉ maljunuloj, streĉis ĉiujn pensojn, tendenojn kaj muskolojn; du homoj manĝegis ĝismorte kaj unu mortis pro trinkado por fari la plej malkredindan aferon laŭ sia gusto, tamen tiu maniero ne estis la ĝusta. Stratbubetoj ekzercis sin kraĉi sur la propran dorson; tion ili rigardis plej malkredinda.

En difinita tago oni devis prezenti ĉion, kion ĉiuj volis montri kiel la plej malkredindan. Kiel juĝistojn oni komisiis infanojn de tri jaroj ĝis homoj naŭdekjaraj. Kreiĝis tuta ekspozicio el malkredindaj aferoj, sed baldaŭ ĉiuj konsentis, ke la plej malkredinda estas granda starhorloĝo en ujo mirinde elfarita interne kaj ekstere. Je ĉiu plena horo aperis vivantaj bildoj, kiuj montris kioma horo estas; troviĝis plena dekduo da scenoj kun moviĝantaj figuroj kaj kun kantado kaj parolado.

"Jen la plej malkredinda afero!" diris la homoj.

Iĝis la unua horo, kaj jen Moseo staris surmonte skribante sur la tabelojn de la Leĝo la unuan ordonon de la kredo: "Estas nur unu vera Dio."

Iĝis la dua horo, kaj tiam montriĝis la Paradiza ĝardeno, kie Adamo kaj Eva renkontiĝis, ambaŭ feliĉaj, posedante eĉ ne simplan vestaĵon; ili cetere ne bezonis tion.

Je la tria horo montris sin la tri sanktaj reĝoj, el kiuj unu karbe nigra, kion li ne povis ŝanĝi, ĉar nigrigis lin la suno. Ili alportis incenson kaj valoraĵojn.

Je la kvara horo aperis la sezonoj: Printempo kun kukolo sur faga folibranĉo, Somero kun akrido sur matura grenspiko, Aŭtuno kun malplena cikonia nesto, ĉar la birdo formigris, Vintro kun maljuna korniko, kiu povis rakonti malnovajn memorojn en angulo ĉe la kahelforno.

Kiam la horloĝo batis la kvinan horon, montriĝis la kvin sensoj: Vido aperis kiel okulvitro-faristo, Aŭdo kiel kupristo, Flaro vendis violojn kaj odorajn galiojn, Gusto estis kuiristo kaj Tuŝo funebristo kun nigra krepo de la verto ĝis la kalkanoj.

Ĝi batis la sesan horon: Jen sidis ludanto kiu ĵetis kubon, kaj tiu turnis la plej altvaloran flankon supren; ĝi montris seson.

Poste aperis la sep semajntagoj la sep mortomeritaj pekoj, pri tio la homoj ne akordiĝis, ĉar ili ja estis interligitaj kaj ne facile disigeblaj.

Poste venis ĥoro el monaĥoj kantante laŭ oktavoj.

Je la naŭa horo sekvis la naŭ muzoj; unu servis ĉe la astronomio, unu en la historia arkivo, la ceteraj apartenis al la teatro.

Je la deka horo elpaŝis Moseo kun la tabeloj de la Leĝo; sur ili troviĝis ĉiuj dek ordonoj de Dio.
 

Denove la horloĝo batis, kaj tiam knabetoj kaj knabinetoj elsaltis, ili ludis ludon kaj dume kantis: "Dancu sur la stratoj, je dek unu batoj!" Kaj tiom da batoj ja aŭdiĝis.

Jen iĝis la dekdua horo, tiam elpaŝis gardisto kun kapuĉo kaj matena stelo, li kantis la malnovan gardistan strofon:

"Je noktomeza horo
naskiĝis la Savanto!"

Kaj dum li kantis, elkreskis rozoj, kaj ili iĝis kapoj de anĝeloj, portataj de flugiloj en ĉielarkaj koloroj.

Estis mirinde tion aŭdi, estis belege tion vidi. Ĉio estis senkompara artaĵo, la plej malkredinda, diris ĉiuj homoj.

La artisto estis juna viro bonkora, infane ĝoja, fidela amiko kaj helpema al siaj malriĉaj gepatroj; li meritis la princinon kaj duonon de la regno.

Alvenis la decida tago, la tuta urbo pompis kaj la princino sidis sur la regna trono, kiu ricevis novajn ĉevalharojn, tamen ĝi ne iĝis pli komforta kaj agrabla. La ĉirkaŭaj juĝistoj iom ruze rigardis tiun, kiu venkos, kaj jen li staris, brava kaj ĝoja, lia sukceso estis certa, li faris la plej malkredindan aferon.

"Ne, tion nun faros mi!" tiam kriis alta, osteca fortikulo. "Mi estas tiu, kiu faros la plej malkredinan aferon!" Kaj jen li svingis grandan hakilon kontraŭ la artaĵon.

"Kraŝ! Krak! Klak!" Jen ĉio kuŝis. Radoj kaj risortoj disflugis, ĉio estis ruinigita!

"Jen kion mi kapablis!" diris la viro. "Mia ago venkis la lian, kaj ĝi venkis vin ĉiujn; mi faris la plej malkredindan aferon!"

"Frakasi tian artaĵon!" diris la juĝistoj. "Nu, tio estas plej malkredinda!"

La tuta popolo diris same, kaj do li ricevos la princinon kaj duonon de la regno, ĉar leĝo estas leĝo, eĉ se ĝi estas plej malkredinda.

El la muro kaj el ĉiuj turoj de la urbo oni distrumpetis: "Ni festu la geedziĝon!" La princino tute ne estis kontenta pri tio, sed ŝi estis belega kaj riĉe vestita. La preĝejo brilis pro lumoj, estis malfrua vespero, ĉar tiam estas plej impone. La nobelaj fraŭlinoj de la urbo kantante kondukis la fianĉinon antaŭen, la kavaliroj kantante akompanis la fianĉon; li pavis kvazaŭ neniam eblus rompi lin.

Nun la kantado ĉesis, estiĝis tiel silente, ke eblus aŭdi pinglon fali surgrunden, sed meze de tiu silento la granda preĝeja pordo subite malfermiĝis je bruo kaj tondro, kaj jen – "bum! bum!" – la tuta horloĝa mekanismo almarŝis tra la preĝeja navo kaj stariĝis inter la gefianĉoj. Mortintaj homoj ne povas reaperi, tion ni bonege scias, sed artaĵo povas reaperi, la korpo estis ruinigita, sed ne la spirito, reaperis la arta spirito, kaj tio ne estas arta sprito.

Jen staris la artaĵo, same viva kiel antaŭe, kiam ĝi estis sendifekta kaj netuŝita. La horaj batoj sonis, unu post la alia, ekde unu ĝis dek du, kaj la figuroj svarmis el ĝi. Unue venis Moseo, el lia frunto brilis kvazaŭ flamoj, li ĵetis la pezajn ŝtontabelojn de la Leĝo sur la piedojn de la fianĉo, katenante tiujn al la preĝeja planko.

"Mi ne plu povas levi ilin!" diris Moseo. "Vi disrompis miajn brakojn! Restu staranta kiel vi staras!"

Jen venis Adamo kaj Eva, la Magoj el Oriento kaj la kvar sezonoj, kaj ĉiu el ili diris al li malagrablajn verojn: "Honto al vi!"

Sed li ne hontis.

Ĉiuj figuroj, kiujn ĉiu horo povis prezenti, elpaŝis el la horloĝo, kaj ili ĉiuj terure kreskis, ŝajnis kvazaŭ ne restus loko por la realaj homoj. Kaj kiam je la dekdua horo la gardisto elpaŝis kun kapoto kaj matena stelo, fariĝis stranga konfuzo; la gardisto iris rekte ĝis la fianĉo kaj batis lian frunton per la matena stelo.

"Jen kuŝu!" li diris. "Baton pro bato! Ni venĝis nin, kaj ankaŭ nian majstron! Ni malaperas!"

Kaj jen malaperis la tuta artaĵo; sed ĉiuj lampoj en la tuta preĝejo iĝis grandaj lumfloroj, kaj la orumitaj steloj sur la plafono sendis longajn, klarajn radiojn, kaj la orgeno sonoris per si mem. Ĉiuj homoj diris, ke tio estis la plej malkredinda afero, kiun ili iam spertis.

"Ĉu vi do bonvolus voki la ĝustan viron!" diris la princino. "Kiu faris la artaĵon, tiu estu mia edzo kaj sinjoro!"

Kaj li staris en la preĝejo, la tuta popolo estis liaj akompanantoj, ĉiuj ĝojis, ĉiuj benis lin; troviĝis eĉ ne unu homo, kiu enviis tion al li. – Nu, jen la plej malkredinda afero!


Fabelo el 1870. Traduko el la dana lingvo: Sten Johansson, (sveda verkisto).
Desegnaĵo el 2004 de Helen Claesson.
Traduko de la sama fabelo de H. E. Jensen: Ĉi-tie: Det Utroligste



Enhavo: