H. C. Andersen
La galanto *)

Dane: Sommergjækken
Traduko:
Kopenhagaj Esperantistoj

 
Estis vintro. Aero malvarma. Vento akra, sed ene estis varmete kaj bone, ene kuŝis la floro, ĝi kuŝis en sia bulbo sub tero kaj neĝo.

Iun tagon pluvis; la gutoj penetris tra la neĝtavolo en la teron, tuŝis la florbulbon, anoncis la luman mondon supre; baldaŭ fajna sunradio bore penetris tra la neĝo, suben al la bulbo kaj pikis ĝin.

"Eniru!" diris la floro.

"Mi ne povas!" diris la sunradio; "mi ne estas sufiĉe forta por malfermi! mi fortiĝos somere."

"Kiam estos somero?" demandis la floro, kaj ripetis tion ĉiufoje, kiam nova sunradio penetris. Sed la somera tempo estis longe for; neĝo ankoraŭ kuŝis, la akvo glaciiĝis ĉiunokte.

"Kiom daŭras! kiom daŭras!" diris la floro. "Mi sentas tiklojukojn, mi devas elŝoviĝi, mi devas streĉiĝi, mi devas malfermi, mi devas eliri! matensaluti la someron, tio estos feliĉega tempo!"

Kaj la floro elŝoviĝis kaj streĉiĝis kontraŭ la maldika ŝelo, kiun la ekstera akvo jam moligis, la neĝo kaj tero varmigis, la sunradio piketis. Ĝi trapenetris la neĝon, kun blank-verda burĝono sur sia verda tigo, kun mallarĝaj dikaj folioj, kiuj kvazaŭ intencus ŝirmi ĝin. La neĝo estis malvarma, sed trabrilata de la lumo, samtempe facile penetrebla, kaj nun la sunradio venis kun pli da forto ol antaŭe.

"Bonvenon! bonvenon!" kantis kaj sonoris ĉiu radio, kaj la floro leviĝis super la neĝon en la luman mondon. La sunradioj karesis kaj kisis ĝin, tiel ke ĝi plene malfermiĝis, blanka kiel la neĝo kaj ornamita per verdaj strioj. Ĝi klinis sian kapon ĝoje kaj humile.

"Belega floro!" kantis la sunradioj. "Kiel freŝa kaj delikata vi estas! Vi estas la unua, vi estas la sola! Vi estas nia amo! Vi aŭguras la someron, ĉarman someron al kamparo kaj urbo! Ĉia neĝo degelu! La malvarmaj ventoj estu forpelataj! Ni regu! Ĉio verdiĝos! Kaj tiam sekvos vin siringoj kaj laburnoj kaj fine la rozoj, sed vi estas la unua, tiel fajna kaj delikata!"

Estis granda ĝojo. Estis kvazaŭ la aero kantis kaj tintis, kvazaŭ la brilo de la lumo penetris ĝiajn foliojn kaj tigon; jen ĝi staris tiel delikata kaj facile rompebla kaj tamen tiel forta, june perfekta; ĝi staris en blanka tuniko kun verdaj bendoj laŭdante la someron. Sed daŭris longe ĝis la somero, nuboj kovris la sunon, akraj ventoj blovis sur la floron.

"Vi venis tro frue!" diris vento kaj vetero. "Ni ankoraŭ regas! Tion vi devas senti kaj toleri! vi devus esti restinta ene, ne eliri kaj fanfaroni, ankoraŭ ne estas la tempo!"

Estis froste malvarme! La tagoj alportis neniun sunbrilon! estis vetero, kiu froste frakasus tian etan fragilan floron. Sed en ĝi estis pli da forto, ol ĝi mem konsciis; ĝi estis forta pro ĝojo kaj fido pri la somero, kiu devas veni; kiu estis al ĝi aŭgurita dum ĝia profunda dezirego kaj konfirmita de la varma sunbrilo, kaj tial ĝi staris fide en sia blanka vesto, en la blanka neĝo, kun klinita kapo, kiam la neĝflokoj falis densaj kaj pezaj, dum la glaciiĝantaj ventoj hurlis preter ĝi.

"Vi rompiĝos!" ili diris. "Velkos, glaciiĝos! Kion vi volis ele! Kial vi lasis vin logi, la sunbrilo trompis vin! Jen vi prizorgu vin mem, galanto!"

"Galanto!" ĝi ripetis en la malvarma mateno.

"Galanto!" jubilis infanoj, kiuj eniris la ĝardenon, "tie staras unu, tiel admirinda, tiel rava, la unua, la sola!"

Kaj tiuj vortoj konsolis la floron, estis vortoj kvazaŭ varmaj sunradioj. La floro en sia ĝojo eĉ ne rimarkis, ke ĝi estis plukata; ĝi kuŝis en infana mano, estis kisata per infana buŝo, estis portata en la varman ĉambron, rigardata de mildaj okuloj, metata en akvon, tiel fortige, tiel vivige. La floro kredis, ke subite ĝi estas en la somero.

La filino de la familio, ĉarma knabineto, ŝi estis konfirmaciita, ŝi havis koramikon, ankaŭ konfirmaciitan, li studis por akiri ekzistadrimedon. "Li estu mia galanto!" ŝi diris; prenis la delikatan floron, metis ĝin en pecon de odoranta papero, sur kiu estis skribita strofo, strofo pri la floro, kiu komenciĝis per galanto kaj finiĝis per galanto, "amiketo, estu vintra galanto!" ŝi trompetis lin pri la somero. Ĉio estis metita en la strofo, kaj ĝi estis faldita kiel letero, la floro kuŝis ene, kaj estis mallume ĉirkaŭ ĝi, same kiam ĝi kuŝis en la bulbo. La floro vojaĝis, kuŝis en poŝta sako, estis premita kaj tordita, tute ne estis agrable; sed ankaŭ tio finiĝis.

La vojaĝo finiĝis, la kara amiko malfermis kaj legis la leteron; li estis tiel ĝoja, li kisis la floron, kaj, envolvita en sia strofo ĝi estis metita en tirkeston, en kiu kuŝis pluraj ĉarmaj leteroj, sed ĉiuj sen floro, ĝi estis la unua, la sola, kiel nomis ĝin la sunradioj, kaj estis plezuro pripensi tion.

 

Longtempe ĝi povis pripensi tion, ĝi pensis, dum la somero pasis, la longa vintro pasis, kaj iĝis denove somero, tiam ĝi reaperis. Sed tiam la junulo ne estis ĝoja; li firme premis la paperojn, forĵetis la strofon, tiel ke la floro falis planken, plata kaj velkinta ĝi estis fariĝinta, sed malgraŭ tio ĝi ne estu ĵetata planken; tamen tie ĝi kuŝis pli bone ol en la fajro, tie ekflamis la strofoj kaj la leteroj. Kio estis okazinta? Tio kio ofte okazas. La floro trompis lin, estis ŝerco; la junulino trompis lin, ne estis ŝerco; ŝi elektis al si alian amikon pasintsomere.

Matene la suno brilis sur la platpremita galanto, kiu aspektis kvazaŭ ĝi estus pentrita sur la planko. La servistino, kiu balais, prenis ĝin, metis ĝin en libron sur la tablo, ĉar ŝi supozis ke ĝi elfalis kiam ŝi ordigis kaj metis sur ĝustan lokon. Kaj la floro denove kuŝis inter strofoj, presitaj strofoj, kaj tiuj estas pli noblaj ol manskribitaj, almenaŭ ili kostas pli.

Jaroj pasis, la libro staris sur la breto: jen ĝi estis prenita, malfermita kaj legita; estis bona libro: kantoj kaj kanzonoj de la dana poeto Ambrosius Stub, kiu estas koninda. Kaj la viro, kiu legis la libron, turnis la folion. "Jen kuŝas floro!" li diris, "galanto! verŝajne estas laŭ iu signifo, ke ĝi estas metita ĉi tie; povra Ambrosius Stub! ankaŭ li estis speco de galanto, poeta borulo! li venis tro frue laŭ sia tempo, kaj tial li akiris pluvneĝon kaj akrajn ventojn, ĉirkaŭis inter la fuenaj **) nobeluloj, kvazaŭ floro en vazo, floro en la rimletero! neĝborulo, pajaco, ŝerco kaj trompaĵoj, kaj tamen la unua, la sola, la junulfreŝa dana poeto. Jes, kuŝu kiel marko en la libro, galanteto! Vi estas metita tien kun signifo."

Kaj la galanto denove estis metata en la libro, kaj ĝi sentis sin honorita kaj gaja sciante, ke ĝi estas marko en la ĉarma kantlibro, kaj ke tiu, kiu la unua prikantis kaj priskribis ĝin, ankaŭ estis neĝborulo, estis pajaco dum la vintro. La floro nun komprenis tion en sia maniero, same kiel ni en nia maniero.

Tio estis la fabelo pri la galanto!


Rimarkoj:
*)La dana vorto por galanto (NPIV p. 380) estas hodiaŭ "Vintergæk" (vintrotrompanto), sed en la tempo de H.C.Andersen oni nomis ĝin pli ĝuste "Sommergæk" (somertrompanto). Ĝi ja trompas nin pri somero meze en la vintro.
La saman vorton ("gjæk", nuna dana "gæk") oni ŝerce/karese uzas por homoj, kiuj trompas/estas trompitaj.
Oni uzas por la floro ankaŭ la vorton neĝborulo (NPIV p. 166). En la lasta parto de la fabelo oni skribas pri Ambrosius Stub, dana poeto, kiu estis "antaŭ sia tempo", do, kvazaŭ floro, kiu venas tro frue.


**) FYN estas dana insulo (inter Jylland kaj Sjælland) kaj la danoj nomas ĝin en esperanto Fueno. - - fuenaj nobeluloj estas do nobeluloj de la insulo Fyn.

Fabelo el la jaro 1862.
Tradukita en 2004 de
Kopenhagaj Esperantistoj.
Desegnaĵo de Helen Claesson.

Alian tradukon de La Galanto de Manfred Retzlaff ĉi-tie: La Galanto.

Vidu la eldonon en
"www.argiope.poezio.net"