Sed Margareta tute ne respondis. Ŝi ne ŝatis, ke oni nomas
ŝin sinjorino, ĉar ŝi ja estis fraŭlino, do ne edzino. Li
demandis duan fojon, sed ĉar li ne povis eligi eĉ unu
vorton de ŝi, li tediĝis plu demandi kaj forflugis por
svatiĝo.
Estis en la frua printempo. Abundis
galantoj kaj krokusoj. "Vere beletaj !" diris la papilio,
"kvazaŭ ĉarmaj konfirmotinoj - nur iom nesalitaj." Li -
kiel ĉiuj junuloj - ŝatis rigardi pli aĝajn knabinojn.
Tiam li flugis al la anemonoj, sed ili estis iomete tro
amaraj, la violoj iom tro romantikemaj, la tulipoj tro
pompaj, la lilioj tro burĝaj, la tilifloroj tro malgrandaj
kaj krome kun tro da familio.
Efektive la pomfloroj similis al rozoj,
sed ili restas nur hodiaŭ kaj forfalos morgaŭ laŭ la volo
de l'vento, tro mallonga edzeco, li opiniis. La pizfloro
estis la plej plaĉa, tiel ruĝa kaj blanka, tiel delikate
travidebla. Ĝi apartenis al la hejmemaj knabinoj, kiuj
bone aspektas kaj taŭgas por la kuirejo. Preskaŭ li
eksvatiĝis, kiam li apude vidis piz-folion kun velkinta
floro ĉe la pinto. "Kiu estas tiu?" li demandis. "Estas
mia fratino," respondis la pizfloro.
"Do, tia vi aspektos poste," timigite
pensis la papilio kaj forflugis.
La kaprifolioj ŝvelis sur la barilo,
amasis fraŭlinoj, longvizaĝaj kaj flavhaŭtaj. Tiajn li ne
ŝatis. Bone! Sed kion do li ŝatas? Demandu lin!
Pasis la printempo, kaj pasis la somero,
kaj jam venis la aŭtuno. Ankoraŭ li ne elektis. La floroj
aperadis en plej delikataj vestoj, sed al li egale. Mankis
la freŝa, odoranta juneca ardo. Ĝuste odoron bezonas la
koro, kiam ĝi ekmaljuniĝas, kaj odoroj ne multas ĉe dalioj
kaj malvoj. Tiam la papilio atingis la krispmenton.
"Efektive ĝi tute ne havas florojn, sed
ĝi mem tute estas floro, odoro de radiko ĝis pinto,
florbalzamo en ĉiu folio. Ŝin mi volas!"
Kaj finfine li eldiris sian svatiĝon.
Sed la krispmento staris rigida,
senmova, ĝis fine ŝi respondis: "Amikeco, sed ne pli! Mi
estas maljuna, kaj vi estas maljuna. Ni tute bone povas
vivi unu por la alia, sed geedziĝi - ne! Ni evitu mokojn
en nia alta aĝo!"
Kaj tiel la papilio akiris neniun. Li
serĉis tro longe, kaj tiel oni ne faru. La papilio restis
fraŭlo - aŭ piprulo, kiel oni diras.
Malfrue estis en la aŭtuno, pluvo kaj
aerpuŝoj. La vento blovis malvarme laŭ la dorso de la
maljunaj salikoj, tiel ke ili laŭte knaris. Ne estis bone
flugi ekstere en somera vestaĵo, tiam oni meritas la
amtrakton, kiel oni diras. Sed la papilio ne flugis
ekstere. Hazarde li estis en domo kun fajro en la forno,
jes tute somera varmo. Li povis vivi, sed "vivo ne
sufiĉas!" li diris. "Sunbrilo, libero kaj eta floro
necesas!"
Kaj li flugis kontraŭ la fenestron,
estis vidata, admirata kaj - fiksata sur pinglo en kesto
de kuriozaĵoj. Tio sufiĉis pri li.
"Nun ankaŭ mi sidas sur trunketo same
kiel la floroj," diris la papilio, "sed ne tute agrable!
Eble similas al la edzeco - oni estas fiksita!" Kaj per
tio li konsoliĝis.
"Malbona konsolo!" diris la potfloroj en
la ĉambro.
"Al potfloroj oni ne kredu," opiniis la
papilio, "ili tro multe interrilatas kun homoj."