H. C. Andersen,
La neĝulo.

Dane: Sneemanden.
Traduko: Chr. Heilskov

 

Knaregas en mi, tiel rave malvarme estas! diris la neĝulo. La vento vere povas morde vivigi onin! Kaj kiel gapas la varmegulo tie! Estis la suno, al kiu li aludis; ĝi estis ĝuste subironta. Ŝi ne sukcesos igi min palpebrumi, mi bone povas firmteni la rubojn.

La okuloj estis du grandaj, triangulaj ruboj; la buŝo estis peco de malnova rastilo, tial li havis dentojn.

Li naskiĝis, dum hurakriis la knaboj, kaj li estis salutata per tintila sonado kaj vipokrakoj de la glitveturiloj.

La suno subiris, la plenluno leviĝis, ronda kaj granda, klara kaj belega, en la blua aero.

Jen ŝi denove estas, sed de alia flanko, diris la neĝulo. Li kredis, ke estas la suno, kiu reaperis. Mi igis ŝin fini la gapadon! Nun ŝi povas pendi tie kaj lumigi tiel, ke mi povas vidi min mem. Se nur mi scius, kiamaniere oni povas sin transloki! Mi ege deziras transloki min! Se mi tion povus, mi volus gliti sur la glacio, kiel mi vidis la knabojn fari, sed mi ne scias kuri.

For! For! bojetis la maljuna ĉenhundo; li estis iom raŭka, tia li estis de post kiam li estis ĉambra hundo kaj kuŝis sub la forno. La suno certe igos vin kuri! Tion mi vidis koncerne al via antaŭulo pasintjare kaj al lia antaŭulo; for! for! kaj for ili ĉiuj estas.

Mi ne komprenas vin, kamarado!, diris la neĝulo. Ĉu tiu tie supre igos min kuri? li aludis al la luno; nu, ŝi ja efektive kuris antaŭe, kiam mi fikse rigardis ŝin, nun ŝi ŝteliras de alia flanko.

Vi scias nenion, diris la ĉenhundo, sed vi ja estas nur ĵuse farita! Tiu, kiun vi nun vidas, nomiĝas la luno, tiu, kiu foriris, estas la suno, ŝi revenos morgaŭ, ŝi certe igos vin kuri en la remparfosaĵon. Ni baldaŭ havos veterŝanĝon, mi tion povas senti en mia maldekstra malantaŭ-kruro, tirdoloras en ĝi. Ni havos veterŝanĝon.

Mi ne komprenas lin, diris la neĝulo, sed mi sentas, ke estas io malagrabla, kion li diras. Ŝi, kiu gapis kaj subiris, kaj kiun oni nomas la suno, ŝi krome ne estas mia amiko, tion mi sentas.

For! for! bojetis la ĉenhundo, iris trifoje ĉirkaŭ si mem kaj post tio kuŝiĝis en sia domo por dormi.

Efektive okazis ŝanĝo de la vetero. Nebulo, tiel densa kaj malseketa, kovris en la mateno la tutan regionon; en la tagiĝo blovetis; la vento estis tiel glaciiga, la frosto vere streĉis siajn fortojn, sed kiel belege estis, kiam la suno leviĝis! Ĉiuj arboj kaj arbustoj staris kun prujno, estis kvazaŭ tuta arbaro de blankaj koraloj, kvazaŭ ĉiuj branĉoj estus superŝutitaj de brile blankaj floroj. La senfine multaj kaj delikataj disbranĉiĝoj, kiujn oni somere ne povas vidi pro la multaj folioj, nun ĉiuj aperis; estis punto, kaj tiel brile blanka, kvazaŭ blanka brilo elradius de ĉiu branĉo. La pendbetulo moviĝis en la vento, estis vivo en ĝi kiel en la arboj dum somero; estis nekomparebla belegeco! Kaj kiam la suno brilis, ho, kiel tiam brilegis ĉio, kvazaŭ ĝi estus superpudrita per diamantpolvo, kaj de la neĝotavolo sur la tero brilis la grandaj diamantoj, aŭ oni ankaŭ povus kredi, ke brulas sennombraj tre etaj kandeloj, eĉ pli blankaj ol la blanka neĝo.

Estas nekomparebla belegeco, diris junulino, kiu kun junulo eniris la ĝardenon kaj haltis ĝuste apud la neĝulo, kie ili rigardis la brilajn arbojn. Pli belegan vidaĵon oni ne havas dum la somero! ŝi diris, kaj ŝiaj okuloj brilis.

Kaj ĉi tian ulon oni ja tute ne havas, diris la junulo montrante al la neĝulo. Li estas bonega.

La junulino ridis, kapsignis al la neĝulo kaj dancis kun sia amiko sur la neĝo, kiu grincis sub ili, kvazaŭ ili irus sur amelo.

Kiuj estis tiuj du? la neĝulo demandis al la ĉenhundo, vi estas pli malnova en la bieno ol mi; ĉu vi konas ilin?

Jes, certe! diris la ĉenhundo. Ŝi ja karesis min, kaj li donis al mi viandoston; ilin mi ne mordas.

Sed kion ili signifas ĉi tie? demandis la neĝulo.

Gefianĉojn! diris la ĉenhundo. Ili loĝiĝos en hundejon kaj kune skrapos ostojn. For! for!

Ĉu la du signifas tiom, kiom vi kaj mi? demandis la neĝulo.

Ili ja apartenas al la gemastroj, diris la ĉenhundo, estas vere tre malmulte, kion oni scias, kiam oni estas naskita hieraŭ; tion mi rimarkas je vi! Mi havas aĝon kaj scion, mi konas ĉiujn en ĉi bieno! Kaj mi konis tempon, kiam mi ne staris ĉi tie en malvarmo kaj kateno; for! for!

La malvarmo estas belega, diris la neĝulo. Rakontu, rakontu! Sed vi ne klaketu per la kateno, ĉar tiam io rompetiĝas en mi.

For, for bojetis la ĉenhundo. Hundido mi iam estis, eta kaj ĉarma, ili diris, tiam mi kuŝis en velurseĝo tie en la bieno, kuŝis en la sino de la plej altrangaj gesinjoroj, estis kisata sur la buŝon kaj viŝata sur la piedojn per brodita poŝtuko; mi nomiĝis la plej aminda, Nusenuse, sed dume mi iĝis al ili tro granda; tiam ili donis min al la mastrumantino; mi translokiĝis en la keletaĝon! Vi povas rigardi en ĝin de tie, kie vi staras; vi povas rigardi en la ĉambreton, kie mi estis mastro; ĉar mastro mi estis ĉe la mastrumantino. Efektive estis pli modesta loko ol supre, sed ĉi tie estis pli agrable; mi ne estis ĉifpremata de la infanoj kiel supre. Mi havis same bonan nutraĵon kaj pli multan! Mi havis mian propran kusenon, kaj plie estis forno, ĝi estas dum ĉi tiu sezono la plej agrabla en ĉi tiu mondo! Mi rampis tute sub ĝin, tiel ke mi malaperis. Ho, pri tiu forno mi ankoraŭ revas; for! for! Ĉu forno aspektas tiel belege? demandis la neĝulo. Ĉu ĝi similas min?

Ĝi estas ĝuste la malo de vi! Karbonigra ĝi estas! Havas longan kolon kun latuna cilindro: Ĝi manĝas lignon tiel, ke la fajro elstaras el ĝia buŝo. Oni devas esti flanke de ĝi, proksime ĉe, sub ĝi, estas ega agrablaĵo! Vi certe tra la fenestro povas vidi ĝin de tie, kie vi staras!

Kaj la neĝulo rigardis, kaj efektive li vidis nigran, brile poluritan objekton kun latuna cilindro; la fajro lumis el de malsupre. La neĝulo estis tute strange impresata; Li havis senton, kiun li ne mem povis klarigi al si; li estis kaptata de io, kion li ne konis, sed kion konas ĉiuj homoj, se ili ne estas neĝuloj.

Kaj kial vi forlasis ŝin? diris la neĝulo. Li sentis, ke certe estas ina estaĵo. Kiel vi povis forlasi tian lokon?

Pro simpla neceso, diris la ĉenhundo, ili ĵetis min eksteren kaj enkatenigis min ĉi tie. Mi estis mordinta la kruron de la plej juna junkro, ĉar li forpuŝis de mi la oston, kiun mi rodis; kaj oston pro osto, mi pensas! Sed ili tion malbone akceptis kaj de post tiu tempo mi restas katenita kaj estas perdinta mian klaran voĉon, aŭdu, kiom raŭka mi estas: For! For! Tia fariĝas la fino.

La neĝulo ne plu aŭskultis, li konstante rigardis en la keletaĝon de la mastrumantino, en ŝian ĉambron, kie la forno staris sur siaj kvar piedoj kaj impresis laŭ grandeco kiel la neĝulo mem. Knaras strange en mi! li diris. Ĉu mi neniam envenos tien? Estas modesta deziro, kaj niaj modestaj deziroj ja sendube efektiviĝos. Estas mia plej granda deziro, mia sola deziro, kaj estus preskaŭ maljusto, se ĝi ne plenumiĝus. Mi devas enveni tien, mi devas klini min al ŝi, eĉ se mi frakasos la fenestron.

Tien vi neniam venos, diris la ĉenhundo, kaj se vi venus al la forno, tiam vi estus for! for! Mi estas preskaŭ for, diris la neĝulo, mi rompiĝos, mi kredas.

La tutan tagon la neĝulo staris rigardante tra la fenestron; en la krepusko la ĉambro fariĝis eĉ pli alloga; de la forno lumis tiel milde, kiel ne lumas la luno, kaj eĉ ne la suno, ne, kiel povas lumi nur la forno, se estas fajro en ĝi. Kiam ili movis la pordon, la flamo eliĝis, tio estis ĝia kutimo; lumegis vere ruĝe en la blanka vizaĝo de la neĝulo, lumis ruĝe rekte sur lian bruston.

Mi tion ne eltenos, li diris. Kiel beligas ŝin eligi la langon!

La nokto estis tre longa, sed ne al la neĝulo; li staris profunde okupata pri siaj propraj belegaj pensoj, kaj ili frostiĝis tiel, ke ili knaris.

En la mateno la kelfenestroj estis glaciiĝintaj, ili portis la plej belegajn glaciflorojn, kiujn povus postuli iu neĝulo, sed ili kaŝis la fornon. La glacifloroj ne volis degeli, li ne povis vidi ĝin. Krakis, knaris, estis ĝuste frostvetero, kiu povus plezurigi neĝulon, sed li ne estis kontenta; li povus kaj devus senti sin feliĉa, sed li ne estis feliĉa, li havis fornsopiron.

Estas maloportuna malsano al neĝulo, diris la ĉenhundo; ankaŭ mi estas suferinta pro tiu malsano, sed mi venkis ĝin. For! for! - Nun ni havos veterŝanĝon.

Kaj efektive venis veterŝanĝo, ŝanĝiĝis al degelo.

La degelo kreskis, la neĝulo malkreskis. Li diris nenion, li ne plendis, kaj tio estas la ĝusta signo.

Iun matenon li falegis. Io simila al balailstango elstaris tie, kie li estis staranta, ĝin la knaboj estis starigintaj kiel lian spinon.

Nun mi povas kompreni lian sopiradon! diris la ĉenhundo, la neĝulo havis fornskrapilon en la korpo; estas ĝi, kiu estas sin movinta en li; nun tio estas finita; for! for!

Kaj baldaŭ ankaŭ la vintro estis for.

For! for! bojetis la ĉenhundo; sed la knabinetoj en la bieno kantis:

Ekkresku, freŝa konvalet',
kaj vi, salik', vi sunprofet'!
Kukol', alaŭdo, kantu, ĉar
jen jam printemp' en februar',
kunkantas mi: kukuk! kvivit!
sun' kara, venu sen hezit'!
Tiam neniu pensas pri la neĝulo.!


Rimarkoj:
Fabelo el 1861.
El: Dana Antologio, eld. de Libro-Servo de Centra Dana Esperantista Ligo, 1961.
Traduko de Christian Heilskov, († 1955). Ilustraĵoj de Helen Claesson (2004).
L.L.Zamenhof ankaŭ tradukis la fabelon, vidu ĉi-tie:
Neĝulo.

kaj ankaŭ alia traduko - klak: Neĝoviro