Estis terure malvarme;
neĝis kaj komencis fariĝi malluma vespero; estis la lasta
vespero de l' jaro, novjara vespero.
En ĉi-tiu malvarmo, en ĉi-tiu mallumo iris
en la strato malriĉa knabineto kun nuda kapo kaj nudaj
piedoj; ŝi ja portis pantoflojn, kiam ŝi forlasis la domon,
sed por kio povus ili helpi!
Estis
tre grandaj pantofloj, laste ŝia patrino uzis ilin, tiel
grandaj ili estis. Jen rapidege preterpasis du veturiloj,
kaj kurante trans la strato, la knabineto perdis la
pantoflojn. Unu pantoflon ŝi ne povis trovi, kaj knabo
forkuris kun la alia; li diris ke li povos uzi ĝin kiel
lulilon, se li mem havos iam infanetojn. Tie iris nun la
knabineto kun la nudaj piedetoj, ruĝaj kaj bluaj pro
malvarmo; en la malnova antaŭtuko ŝi havis amaseton da
alumetoj kaj paketon ŝi portis en la mano; la tutan tagon
neniu aĉetis alumetajn de ŝi, nek iu donacis al ŝi
monereton; malsata kaj suferante de l' frosto ŝi iris kun
malĝoja mieno tra la stratoj, kompatinda knabineto! La
neĝfloketoj falis sur ŝiajn longajn, blondajn harojn, kiuj
ĉarme bukliĝis ĉirkaŭ la nuko, sed pri ĉi-tiu ornamo ŝi tute
ne pensis. El ĉiuj fenestroj brilis la kandeloj, kaj el la
strato odoris bonege ansera rostaĵo; estis novjara vespero,
kaj pri tio ŝi la tutan tempon pensis.
En anguleto inter du domoj - unu staris
iomete pli antaŭe en la strato ol la alia - tie ŝi sidiĝis
metante la piedetojn sub sin; sed nur ŝi sentis la froston
ankoraŭ pli multe, kaj domen ŝi ne kuraĝis iri, ĉar ŝi ja
neniujn alumetojn vendis, nenian monereton ŝi ricevis; ŝia
patro batus ŝin sendube, kaj estis malvarme ankaŭ dome; tie
la tegmento kuŝis preskaŭ sur la kapo, kaj la vento fajfe
muĝis tra la ĉambreto kvankam oni ŝtopis per pajlo kaj
ĉifonoj la plej grandajn fendojn.
La manetoj de la knabineto estis preskaŭ
tute senvivaj pro malvarmo. Ho! Alumeto povus fari bone al
ŝi. Se ŝi nur kuraĝus eltiri unu solan el la paketo,
ekbruligi ĝin kontraŭ la muro kaj varmigi la fingretojn ĉe
la flamo! Ŝi eltiris unu, ritŝ! Kiel ĝi ŝprucetis, kiel ĝi
brulis! Estis hela, varma flamo - kvazaŭ kandeleto, kiam ŝi
tenis la maneton ĉirkaŭ ĝi! Kia mirinda lumado! Al la
knabineto subite ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sidanta antaŭ
granda ferkameno ornamita per brilaj globetoj kaj cilindro
el latuno. La fajro tie brulas gaje, ĝi varmigas tiel bone;
sed! - kio estas do tio! La knabineto jam proksimigis la
piedetojn al ĝi por varmigi ilin ankaŭ - - sed ho ve!
Estingiĝis la flamo, la kameno malaperis, kaj ŝi sidis tie
kun peceto de elbrulinta alumeto en la mano.
Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis,
ĝi lumadis, kaj en la loko kie la radioj falis sur la domon,
la muro fariĝis diafana kiel krepo; ŝi rigardis en la
salonon, kie staris tablo kovrita de brilblanka tuko, kun
bela porcelanaĵo, kaj bonege vaporetis ansera rostaĵo kun
pomoj kaj sekprunoj; kaj jen tio, kio estis ankoraŭ pli
belega: la ansero saltis el la plado, skuiĝante ĝi iris sur
la planko, portante en la dorso tranĉilon kaj forketon; ĝi
venis rekte al la knabineto; - sed tiam estingiĝis la
alumeto, kaj nur la dika, malvarma muro restis videbla.
La knabineto ekbruligis alian alumeton.
Jen ŝi sidis sub la plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis
ankoraŭ pli granda kaj pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi
vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto, la lastan
Kristnaskan feston. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj
branĉoj, kaj multkoloraj bildoj kiel tiuj, kiuj ornamas la
butikfenestrojn, ŝin rigardis. La knabineto etendis ambaŭ
manetojn; - tiam estingiĝis la alumeto; la multaj kandeletoj
de l'kristnaska arbo leviĝis pli kaj pli alten; ŝi vidis, ke
ili estas nun brilaj steloj; unu stelo falis lasante sur la
ĉielo longan fajrostrion.
"En ĉi-tiu momento mortas iu," diris la
knabineto, ĉar ŝia mortinta avino, la sola persono, kiu
faris bonon al ŝi, ofte diris: "Kiam stelo falas, animo
flugas supren, al Dio!"
Ankoraŭ unu fojon la knabineto ekbruligis
alumeton kontraŭ la muro; ĝi briladis kaj lumis ĉirkaŭe, kaj
en la lumado ŝi vidis sian avinon, tiel hela, tiel belega
kaj dolĉa.
"Avino!" kriis la knabineto, "ho avino,
prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos for de mi, kiam
la alumeto estingiĝos, for de mi kiel la varma kameno, kiel
la belega ansera rostaĵo, kaj la granda, dolĉa
Kristnaska-arbo!" - kaj rapidege ŝi ekbruligis ĉiujn
alumetojn, kiuj restis en la paketo. Ŝi volis nun firme teni
la avinon, kaj la alumetoj lumis kun tia brilo, ke fariĝis
multe pli lume ol ĉe la klara tago. Neniam la avino estis
tiel belega tiel granda; ŝi levis la knabineton supren sur
sian brakon, kaj en brilo kaj ĝojego ili forflugis, tiel
alten, tiel alten, kaj tie estis nenia malvarmo, nenia
malsato, nenia timo; - ili estis ĉe Dio.