H.C.Andersen

 


Vivis antaŭ nelonge marfiŝeto el respektinda familio. Lian nomon mi jam ne bone memoras nun, sed mi scias, ke li havis dek ok mil fratojn kaj fratinojn, ĉiujn samaĝajn kiel li. Ili neniam konis sian patron nek sian patrinon, kaj, kiam ili naskiĝis, estis necese, ke ili tuj elserĉu por si nutraĵon. Por trinki ili disponis la tutan oceanon; koncerne la nutraĵon li turniĝis, kiel ili povis, migrante de maro al maro, laŭmezure kiam ne plu restis io manĝebla ĉirkaŭ ili.

Belega estis tiu tago. La suno brilis kaj travidebligis la lazurajn marfluojn; en tiuj oni ekvidis tutan mondon el strangaj kreitoj; tie troviĝis monstroj, kiuj povus, malfermante sian teruran faŭkon, unuglute formanĝi la dek ok mil fiŝetojn.


Tiuj, senzorgaj pri la danĝero, naĝis en densa kuniĝo, kiel haringoj; dum ili gaje petolis, jen subite, kun bruego, falis meze inter ili io longa kaj peza. Pluraj centoj da ili estis premmortigitaj de la ekfrapo, aliaj suferis kontuzegojn, kaj dume la aĵo longiĝis ĉiam pli, kaj enprofundiĝis en la maron; ĝi longis jam plurajn leŭgojn, kaj oni ankoraŭ ne ekvidis ĝian finon.

Ne nur niaj etaj fiŝoj sed ankaŭ la fortaj kaj la dikaj, kaj konkaĵoj kaj la testudoj, entute ĉiuj loĝantoj de la maro sentis sin tute varmigitaj de timego ĉe la vido de tiu grandega angilo; ĉar, - inverse al ni homoj, tiel efikas la timo al ili, - kiuj estas nature malvarmsangaj.

Kio estis do tiu fenomeno? Vi jam divenis: Temis pri kablego, kiun oni tiam mergis inter Eŭropo kaj Ameriko.

Ne kvietiĝis la emocio en la submaraj regionoj; flugantaj fiŝoj, por pli bone eskapi la danĝeron, pafis sin en la aero pli alten ol dum la lasta tertremo. Pluraj rapidaj naĝantoj senhalte vojiris ĝis la fundo de la maro, kaj anoncis la alvenon de la monstro al moruoj kaj aliaj voremuloj trankvile okupataj formanĝi siajn samspecanojn. La novaĵo vekis timegon; polpo tial lasis fuĝi predon, kiun ĝi ĵus buŝkaptis; pluraj omaroj eksentis tian emocion, ke ilia karapaco krakis, kaj iu markankro tiel konfuziĝis, ke ĝi ekpaŝi antaŭen, kiel kutimas ĉiuj.

Meze de tiu tohuvabohuo, la dek ok mil fiŝetoj perdis la spuron unuj de la aliaj kaj disiris tra la Oceano; nur unu grupo de ĉirkaŭ cent restis kunaj, alpremiĝintaj kontraŭ roko, rigitaj kaj senmovaj.

Post kelkaj horoj, vidante ke nenio okazas, ili eliris singardeme el sia kaŝejo kaj, riskante rigardon al la flanko kie eble troviĝis la monstro, ili vidis tiun kuŝanta sur la marfundo, plene inerta kaj ŝajne ne preta movi sin.

"Tio estas nur ruzo", diris la plej singarda el la bando; "Ni ne proksimiĝu, ni lasu ĝin trankvila, kaj ni zorgu pri tio, ĉu estas eble al ni retrovi iujn el niaj perdiĝintaj fratoj. Ni ne plu okupiĝu pri tiu entrudulo."

Sed la plej beleta el tiuj fiŝetoj, kiu estis ankaŭ la plej scivolema, nepre celis akiri kelkajn informojn pri la monstro kaj ekscii, kial ĝi venis rekvizicii la Oceanon.

"Ni reiru al la surfaco de la akvo", li diris, "ja de la supro venis malsupren la besto, do ĉe la supro ni plej bone povos ricevi informon."

Kaj la tuta fiŝetaro naĝis en la direkto al la ĉielo; kiam ili atingis la supron, ili trovis kvietan kaj belegan veteron. Sur la trankvila marsurfaco, delfeno lude faris transkapiĝojn kaj kapriolojn.
La fiŝetoj diris al ĝi tiel ofte restas ekster la akvo, ĝi certe vidis la monstron impeti en la maron, kaj ili petis de ĝi kelkajn detalojn pri la okazaĵo. Sed la delfeno, tre fiera pri la gracio kun kiu ĝi petoladis, okupiĝis nur pri tio, ke oni admiru sian personon; ĝi estis nenion vidinta kaj, - ĉar ĝi havis neniun informon por ili, - ĝi restis malŝate silenta, plu plonĝis kaj duoble pli ofte dancosaltis. Tiam ili sin turnis al iu marhundo, kiu estis mezprofunde naĝanta; tio estis danĝera, ĉar marhundo sufiĉe ŝatas frandi fiŝetojn; sed en tiu tago, satiĝinte, ĝi montriĝis tiel ĝentila kaj respondis:


"Mi povas kontentigi vian scivolon. Vi ja scias, ke mi kapablas laŭplaĉe eliri el la akvo kaj vivi en la aero".

"Tre ofte, en la nokto, mi suriras klifojn, kaj mi vidas tion, kio okazas sur la tero. Tie for loĝas kreitaĵoj plenaj je malico kaj perfido; en sia lingvo, ili nomas sin homoj. La homoj pasigas sian tutan tempon sternante retojn kontraŭ ni, sed ni ofte elglitas el ilia kapto, kaj ĝuste tion ĵus faris la granda marangilo, kiu tiom multe interesas vin."

Ĝi estis sub ilia povo, kaj sendube ili jam delonge altiris ĝin sur la teron, per ruzo aŭ perforto. Kaj jen antaŭ nelonge, ili metis ĝin sur grandegan ŝipon por ĝin forporti al iu malproksima lando. Mi vidis, kiel malfacile estis al ili loki ĝin sur la ŝipo; ili tamen tion sukcesis; verŝajne ĝia forto malpliiĝis pro la eksterakva restado. Ili ronde kunrulis ĝin; mi aŭdis la tutan bruegon kaj frakason de la lukto.

Sed tuj kiam komenciĝis la marveturo, jen ĝi forfuĝis de ili kaj ŝoviĝis en la akvon. Mi vidis multegon da homoj provi per sia tuta forto reteni ĝin, sed ĝi senĉese malvolvadis siajn ringojn kaj rapidis al la fundo de la Oceano, kie ĝi verŝajne ripozas nun.

"Ĝi estas iom maldika kompare kun sia longo", diris unu el la fiŝetoj.

"Ej! Probable ili malsatigis ĝin", la marhundo respondis. "Nun, ĉar ĝi estas reveninta en sian vivmedion, ĝi baldaŭ reakiros sian dikon. Koncerne min, mi kredas, ke temas pri tiu fama marserpentego, pri kiu parolas la homoj, kaj kiun ili tiom multe timas. Iam mi ne kredis, ke ĝi ekzistas; sed hodiaŭ, kiam mi vidis ĝin per la propraj okuloj, mi scias, ke ne estas fabelo."

Tion dirinte, la marhundo faris plonĝon kaj malaperis.

"Kia evento, kia historio!" Babilis inter si la fiŝetoj. "Kiel bone ĝi estas! Tamen, ni ne devus laŭde paroli pri ĝi, kiu tiel ofte ŝatas vori nin. Kaj nun, informiĝinte pri la tuta afero, ni iru ĝoje petoladi, kiel estas dece por junaj fiŝetoj.

"Nu do!" diris la plej beleta el ili, kiu estis ankaŭ - tion vi memoras - la plej scivolema, "Ĉu vi ne volas akiri certecon pri tio, ĉu la diroj de la marhundo estas ja la vero ? Ĉu vi ne volas de proksime vidi la grandan marserpenton, kiu timigas la homojn, niajn kruelajn malamikojn?"

Sed por aliaj jam estis sufiĉe. Tiam la etulo decidis provi sola, kaj lasinte siajn fratojn li denove naĝis malsupren al la fundo de la Oceano. Antaŭe, kiam li vojaĝis en la mala direkto, ĉiam li troviĝis premita, envolvita meze inter siaj gefratoj, kaj li vidis preskaŭ neniujn el la ĉevojaj preteraĵoj. Tial ĉi-foje li estis ege surprizita ekvidante ĉiujn strangajn mirindaĵojn, kiujn entenas la maro.

Komence li devis kiel eble plej rapide flankeniri por lasi la vojon al vastega haringaro, kiu milionope alvenis el la polusa regiono. Poste li renkontis specojn de fiŝoj ĉiugrandaj kaj apartaformaj. Li vidis ankaŭ ŝvebi meduzojn kaj aliajn nekutimajn kreitaĵojn, duonplantajn, duonfiŝajn.
La marfundon tegis stranga vegetaĵaro, en kiu svarmis miliardoj da konkuloj.

Subite nia fiŝeto ekvidis nigran aĵon kun tute nekomuna aspekto; tio estis skeleto de rompita ŝipo. Li eniris tra ferdekpordo, sed retroiris tre timigita. Tie kuŝis virino premante sian infaneton ĉe la koro; ŝi ŝajnis dormanta, kun milda rideto sur la lipoj. Malrapidaj akvomovoj levis ŝin kaj ŝajnis luli ambaŭe ŝin kaj ŝian infanon. Marplantoj kreskinte tra la fendoj de la tabuloj lasis sian foliaron pendi ĉirkaŭ la patrino kaj la bebo. Tio faris kortuŝan vidaĵon; sed la fiŝeto ne sentis sin tre komforta, kaj li estis kontenta, kiam, retroirinte tra la ferdekpordo, li denove troviĝis meze inter siaj samspeculoj.


Sed terura surprizo atendis lin; en la momento kiam li foriris el la ŝipo, li ĵetiĝis en la faŭkon de balenido, kiu estis jam giganta rilate sian aĝon.

"Ne glutu min", li ekkriis per petega voĉo, "tiom eta mi estas; por vi mi estas nur ereto."

"Konsentite!", rebatis la balenido, "sed diru al mi, kion vi havas por fari ĉi tie, kie oni kutime neniam renkontas viaspecan fiŝon."

Tiam la etulo rakontis la historion de tiu longega angilo aŭ serpento, kies veno kaŭzis perturbon kaj emocion, eĉ al plej aŭdacaj logantoj de la maro.

"Ho! Ho!", diris la balenido.

Kaj samtempe ĝi ensuĉis enorman akvomason, impetis al la surfaco de la Oceano kaj ŝprucigis ĝin en formo de potenca akvogarbo. Larĝe spirinte ĝi samrapide revenis kaj aldonis:

"Ho! Ho! Do, ĝi estas tiu objekto, kiu antaŭ nelonge pasis sur mia dorso kaj kiun mi surprizis dika ŝnurego. Mi frotis min kontraŭ ĝi por grati al mi la dorson, kiu jukis. Mi ekhavas ideon: Mi iru iom ekzameni tiun kuriozan beston; laŭ tio, kio vi rakontas, ŝajne ĝi estas amfibia kiel mi."

Kaj ek! Ambaŭ foriris en serĉo alia monstro; la fiŝeto tenis sin sufiĉe distanca por ne esti kuntrenata de la kirlo, kiun estigis la dika balenido tranaĝante la marakvon.

Ili renkontis ŝarkon kaj spadfiŝon, kaj ankaŭ tiuj aŭdis pri la ĵus alveninta angilo, kiun oni asertis tiel longa kaj tiel maldika. Ĉiuj pluvojis kune; iom pli fore, marlupo aliĝis al ilia grupo.

"Se, kiel vi tion anoncas", ĝi diris, "tiu besto estas ne pli dika ol ŝipa kablo, per unu mordo mi tranĉos ĝin en du partojn."

Samtempe ĝi malfermis sian faŭkon kaj montris la ses vicojn de siaj teruraj dentegoj.

"Eĉ sur feraj ankroj mi kapablas enpremi la markon de miaj dentoj", ĝi aldonis. "Tial en mia kompanio, vi bezonas nenion timi".

"Nu, jen ĝi estas tie for", ekkriis la balenido, kiu pro sia juneco estis tromemfida kaj kredis, ke ĝi vidas pli malproksimen ol la aliaj. "Rigardu do, kiel ĝi tordiĝas, kiel ĝi volvas kaj malvolvas siajn ringojn."


Sed tio ne estis ĝi; tio estis nur marangilo, el la ordinara speco; tamen ĉu tiu havis escepte grandan longon. Ili sin turnis al ĝi kaj sciigis ĝin pri la granda novaĵo.

"Ĉu ĝi estas pli longa ol mi?" diris la angilo. "Vi kredas, ke jes. Nu do, mi iros kun vi por akiri pri tio certecon. Ve al ĝi, se tio veras! Mi ne toleros rivalon. "Kaj jen denove ili daŭrigis sian ekspedicion. La trian tagon de sia vojaĝo ili kunpuŝiĝis kun giganta monstro, kiun oni povus konfuzi kun flosanta insulo. Tio estis baleno, la plej maljuna el la tuta Oceano. Ĝian kapon preskaŭ tute kaŝis marplantaj tufoj; ĝian dorson rimesis sennombraj konkuloj kaj multego da aliaj bestoj; ĝia haŭto, nature nigra, ŝajnis blanka kaj rozkolora.

"Venu kun ni", ili kriis al ĝi. "Ni iras ekstermi entrudulon, kiu volas konkeri la imperion de la maro. Vi helpos nin per la sperto, kiun vi akiris dum plurjarcente longa vivo."

La baleno respondis:

"Iru solaj kaj lasu min, kompatindan oldulon, serĉi rimedon por elteni la kriplaĵojn de mia grandaĝeco. Mi tuj streĉos miajn fortojn por reiri al la marsurfaco; nur tie mi eksentas ioman faciliĝon. Ĉar la karaj marbirdoj alkuras instali sin sur mia dorso, kaj ili plezurege voras la vermaron, kiu tiel multe suferigas min. Ili laboradas per sia beko kun mirinda fervoro, kaj kiam ili satas, aliaj alvenas.

Iun tagon, unu el tiuj birdoj, ĝojante malkovri tian festenon, alkrampis sin tiel forte al mia lardo per siaj piedoj, ke neniel ĝi povis malimpliki sin. Kiam mi denove enmariĝis, ĝi pereis, kaj fiŝoj forvoris ĝian korpon. Nun, restas de ĝi nur skeleto, kiun vi povas ekvidi sur mia dorso. Nu, brava spadfiŝo, se vi tien donus kelkajn trafajn frapojn per via spado, vi vere malembarasus min."

La spadfiŝo, forgesante ke ĝi estas denaske malamika al la balenoj, plenumis la petitan servon, pro la granda kompato kiun ĝi ekhavis al la oldulo, kaj poste ili vojis plu. Fine, la dekan tagon, ili atingis la lokon, kie kuŝis la transatlantika kablo, kiu, ligante Eŭropon al la Nova Mondo, etendiĝis super la montoj, la abismoj, la koralarbaroj, kiuj konsistigas la fundon de la Oceano. En la momento, kiam ili alvenis, ili tre penis por transpasi potencan submarfluon, kiu, koliziante kun akvokirlego, ŝveligis ondojn en ĉirkaŭo de plurleŭga radiuso.

"Jen do, tio estas la monstro", ĉiuj samtempe ekkriis. La kablon preskaŭ tute kovris spongoj, polipoj, gorgonoj; laŭ la moviĝado de la akvo, oni momente ekvidis ĝin, poste ĝi malaperis sub tiu neimagebla fatraso, en kiu svarmis miriadoj da krustuloj, polpoj, araneoj, hidaj kraboj, asterioj, longaj, gluecaj vermoj kun repuŝe malbelaj formoj. La kablo restis senmova, sed penso trairadis ĝin de unu ekstremaĵo al la alia.


"Ĝi ne moviĝas," diris la balenido. "Ĉu pro timo, ĉu pro perfido? Kion pri tio vi opinias?

"Lasu min fari", diris polpo, "mi havas longajn brakojn kaj mi tuj palpos ĝin."

Ĝi etendis siajn longajn, hidajn tentaklojn kaj turnis ilin plurfoje ĉirkaŭ la kablo.

"Ĝi havas eĉ ne unu plej malgrandan skvamon", diris la polpo, eĉ haŭton ĝi ne havas; ĝi estas malmola kiel roko."

"Se tiel estas, mi pardonas ĝin, ke ĝi estas pli longa ol mi", diris la angilo, kiu elstreĉis sin por kompari sian longon al la ĝia. Se ĝi posedas nek haŭton nek suplon, ĝi jam estas sufiĉe punita."

"Kiu do vi estas?" ekkriis la balenido. "Ĉu vi estas fiŝo aŭ amfibiulo? Aŭ ĉu pro nura hazardo vi venas enloĝi en la maron?"

La kablo ne respondis; paroli tamen ĝi kapablas, sed ĉiam trans centoj da leŭgoj kaj en lingvo, kiun neniu komprenas en la fundo de la Oceano.

"Se vi ne respondas, ni tuj dispecigos vin", diris la ŝarko, kiu ne kutimas pacienci."

La kablo neniel reagis.

"Se ili disŝiros min", ĝi pensis, "oni levos min por min ripari kaj tio spicos mian ekziston per ioma ŝanĝiĝo."

Cetere ĝi baldaŭ ne plu havis tempon por priatenti tiun tutan kompanieton; Ĝi telegrafis kaj retelegrafis novaĵojn, kiuj devis malkvietigi ambaŭ hemisferojn. En tiu momenta la suno subiris en flamantan maron; ĝiaj rebriloj enigis lumon ĝis en la profundaĵojn, kie troviĝis la bando. Tiu heliĝo kuraĝigis ilin, kaj ekkriante "Sturm! Sturm!" la spadfiŝo, balenido kaj angilo impetis al la kablo. Sed la marlupo antaŭis ilin, kaj pretis ekpremi ĝin en siaj teruraj makzeloj, kiam la spadfiŝo, pro troa sinhasto, trafis ĝin de malantaŭe per majstra frapo de la spado.


Tio estigis belan kaĉon; kverelo ekfajris; iuj partianiĝis por la lupo, aliaj por la spadfiŝo. Rezultis ĝenerala miksbatalo, fine de kiu la grandaj kaj la fortaj forvoris la pli etajn.

Dume noktiĝis; sur tero estis mallume, tamen glimis la ondoj pro la fosforeska efiko de pluraj miliardoj da miliardoj da lumetantaj bestetoj. Paco regis denove en la fundo de la Oceano, kaj plian fojon oni demandis sin, kio do povas esti tiu stranga besto falinta el la ĉielo.

Per paŝo malrapida kaj solena alvenis maljuna foko; ĝi aspektis kiel saĝulo kaj opiniis sin saĝa.


"Nur mi", ĝi diris, "povas forblovi el via kapo tiun maltrankvilon kaj informi vin pri tio, kio tiel multe zorgigas vin. Nenion sekretan havas por mi la Oceano, sed mi scias krome ĉion, kio okazadas ekster la akvo. Tiu estaĵo, kiu venis de la marsurfaco malsupren, kaj kiu timigas vin, nu do, ĝi estas mortnaskita, kaj morta ĝi restos, senenergia kaj senforta. Ne plu timu ĝin, nur stulta elpensaĵo de la homoj ĝi estas."

La fiŝeto, kiu saviĝis el la batalo danke al sia eteco, timeme aŭdigis kontraŭdiron, sed oni abrupte silentigis lin, kaj la foko daŭrigis sian parolon, dum ĉiuj admiris kun gapante buŝo ĝian mirigan kleron.

"Jes, tio estas nur komploto de niaj senkompataj malamikoj, kies sola celo estas trovi novajn rimedojn por kapti nin. Ne sufiĉas al ili posedi retojn kaj hokojn. Jen ili nun etendis tiun senmezuran ŝnuron por kapti tiujn el ni, kiuj estos tiel senprudentaj kaj almordos ĝin. Sed sufiĉas, ke vi retiriĝu kaj tenu vin for de ĝi, kaj ili neniel profitos el la gigantaj sumoj elspezitaj por tiu ilia ruzaĵo."

Tiam la tuta fiŝa gento sin fortenis de la kablo kun malŝato, fierante tiel spiti la malicon de la homoj.

"Oni neniam sukcesos forigi el mia kapo la ideon, ke tio ja estas la fama kaj mistera marserpentego, sola", diris la fiŝeto.

En tio li estas verŝajne ne tute prava. Temas pli ĝuste pri tiu serpentego de Midgard, heroldita de la nordula mitologio. Mortiginte la malican lupon Benrir, ĝi envolvos la tutan terglobon; ĝia veneno estas potenca, kaj en fatala tempo ĝi pereigos la mondon. Sed, post tiu kataklismo, oni vidos renaskiĝi novan teron, kie regos senlima feliĉo. Tion ja profetis niaj antikvaj skandinavaj skaldoj.


Rimarkoj:

Eldonita kadre de la memorfesto de la ducentjariĝo de la naskiĝo de
Hans Christian Andersen, aprilo 2005.

Tradukita de la grupo Esperanto-Limousin, Francio,
okaze de la renkontiĝo en Pomarbo, Aŭgusto 2004.

Korektita de Sinjoro Paul Signoret.

Ilustrita de la infanoj de la distraĵocentro de (87) Rochechouart.