|
Inter
la gravaj temoj de H. C. Andersen estas amo kaj morto. El la
35 fabeloj en la tria volumo de la fabeloj eldonitaj de
Esperantista Centra Librejo, Parizo, en 1932, almenaŭ duono
pritraktas morton, pluraj mallongaj fabeloj pritraktas amon
ŝerce kaj amuze, kaj kelkaj pli longaj rakontoj pritraktas
romantikan, eĉ malfeliĉan amon. En la amrakontoj la ĉefroluloj
ofte travivas komunan infanaĝon, unu estas malriĉa aŭ pli
malalte taksata en la socia rango, la alia estas pli riĉa kaj,
kiam plenkreskulo, fariĝas eĉ pli altranga, sukcesas en la
socio, forgesante siajn unuajn planojn kaj sian originan
intencon vivi ĉiam kune kun kaj edziniĝi al la infanaĝa amiko.
Jes, tiu forgesanto kutime estas knabino, pro kiu la ĉiam
sopiranta junulo suferas, kien ajn li vagas en la mondo kaj
kiel ajn li sukcesas en sia metio. Lin konsolos nur la Morto.
Por Andersen la morto neniam estas makabra,
ĝi estas granda enigmo kaj liberiganto. Andersen donas al ni
esperon pri postmorta vivo kaj belan bildon pri transiro el
nunaj suferoj kaj difektoj al ĝojo, fortiĝo kaj perfektiĝo. La
fabeloj plenas je filozofio, kiun infano ne povus rimarki,
kompreni kaj aprezi. Tial ne ĉiuj Andersenaj fabeloj estas
infanliteraturo, kaj pro tio multaj el ili estas malpli
konataj, kompare kun la tutmonde konataj fabeloj, kiel ekz.
Princino sur pizo,... La najtingalo...La malbela
anasido...Neĝa reĝino...Ruĝaj ŝuoj...Knabineto kun alumetoj.
Oftege Andersen simboligas kaj alegorias por
trakti grandajn aferojn per modestaj vortoj kaj bildoj. En la
fabelo Lino Andersen ŝajne parolas nur pri la bluflora
planteto lino, uzata por teksaĵoj, sed samtempe li priskribas
vivoĝojon, humilan rezignacion al laboro, maljuniĝo kaj
aliformiĝo eĉ ĝis cindriĝo, reviviĝo kaj releviĝo, kiun oni
povus nomi resurekto. Je la fino de la fabelo la ĉifona lino
fariĝas papero kaj finfine estas bruligata. Ekbrulante la lino
pensas: "Nun mi leviĝas rekte al suno!" ..."kaj supren ŝvebas
malgrandaj etaj estaĵoj en nombro egala al la nombro de la
floraĵoj de la lino..."(kiuj susuras) "Neniam la kanto finiĝas,
tio en la tuta afero estas la plej bela...sed la infanoj ne
povis tion aŭdi aŭ kompreni, kaj tion ili ankaŭ ne devis, ĉar
infanoj ne bezonas ĉion scii."
En la fabelo pri fenikso la temo de morto
estas simbolige pritraktata: "En la ĝardeno de la paradizo,
sub la arbo de la sciado, staris rozarbetaĵo; ĉi tie, en la
unua rozo, naskiĝis birdo, kiu kun sia flugado povis konkuri
kun la lumo kaj kies koloroj estis admirindaj, kies kantado
belega...sed kiam Eva deŝiris la frukton de la sciado, kiam ŝi
kaj Adam estis elpelitaj el la ĝardeno de Eden, tiam de la
flamanta glavo de la kerubo falis fajrero en la neston de la
birdo kaj ekbruligis ĝin. La birdo mortis en la flamo, sed el
la arda ovo ekflugis nova...ĉiam sola birdo fenikso."
Ĉe Andersen la fenikso simbolas ĉion belegan,
solenan, konsolan, ĝi simbolas la nerompeblajn vivoforton kaj
ĝojon, kiujn nenio aŭ neniu kapablas nerevokeble detrui kaj
kiuj estas ne nur personaj sed universalaj. Ĝuste tial ĉe
Andersen la morto neniam estas makabra aŭ mizera aŭ vere
funebra; kontraŭe, ĝi estas VENKO, eniro al iu alia
ekzisto. Pri la fenikso Andersen plue fabelas, ke la birdo
estis kisita de Dio, kiu nomis ĝin poezio.
Andersen estas tre poezia fabelisto sorĉanta
per vortoj. Li ŝanĝas malbonajn sentojn en bonajn, konvertas
egoisman riĉulon en infanon de Dio kaj plialtigas sinceran
malriĉulon kaj feliĉigas lin.
En Ŝtono de la saĝuloj Andersen
filozofas: "Kio fariĝas kun la homo, kiam venas la anĝelo de
la morto? Kian signifon havas la morto? La korpo dissolviĝas,
kaj la animo...kio ĝi estas? Kio ĝi fariĝas? Kien ĝi iras? "Al
eterna vivo", diras la konsolo de la religio. Sed kia estas la
transiro? Kie oni vivas kaj kiel? "En la ĉielo supre!" diras
la piuloj; "supren ni iras!" - Tiajn enigmojn kovas en sia
cerbo la Saĝulo de la fabelo, sed el la globa formo de la tero
li vidas, ke supre kaj malsupre estas la sama afero,
depende de la vidpunkto, kiun oni okupas ĉi tie, kaj li humile
opinias: "Kiel malgranda estas nia sciado! Eĉ la plej saĝa
homo (Salomono) sciis nur malmulte el tio, kio por ni estas la
plej grava". Helpe de sia blinda filino la Saĝulo ekscias pri
la longe serĉita vero nur unu vorton, kiu aperas sur la alie
nelegebla lasta paĝo de la libro, kie devus troviĝi ĉapitro
pri postmorta vivo. Tiu ĉapitro ege interesus la Saĝulon, sed
li rajtas legi nur la solan vorton kredo. Tiun vorton
la blinda filino aperigas por li pere de grajnetoj de la vero,
kiujn ŝi, endanĝerigante sin mem kaj kun grandega peno,
kolektadis por la kara patro per sincereco kaj purkora amo.
Troveblas fabeloj, en kiuj Andersen parolas
pri morto malpli solene sed ne malpli filozofe. Oni dirus, ke
li babilas pri morto en la fabelo Bona humoro,
kie li promenigas la leganton en iu tombejo kaj ĉe ĉiu tombo
rakontas etan humuraĵon pri la mortinto: "Ĉi tie kuŝas tre
avara virino; kiam ŝi ankoraŭ vivis, ŝi leviĝadis en la nokto
kaj miaŭadis, por ke la najbaroj pensu, ke ŝi havas katon,
tiel avara ŝi estis." Apud alia tombo la fabelisto diras: "Ĉi
tie kuŝas homo, kiu en la daŭro de sepdek sep jaroj penadis
eldiri bonan spritaĵon." Kiam la homo finfine trovis la sufiĉe
bonan spritaĵon, li mortis pro ĝojo antaŭ ol kapabli eldiri
ĝin al iu! Nun la mortinto ne trovas ripozon en la tombo, ĉar
li daŭre dezirus eldiri sian spritaĵon al iu, sed ne ja decas
al noktomeza fantomo ĉirkaŭen vagi spritante!
En la fabeloj de H.C.Andersen la etosoj
povas esti romantikaj, sopiraj, filozofaj, ŝercaj - kaj subite
ŝanĝiĝi de unu speco al alia, ĉefe pro la elekto de vortoj kaj
surprizaj simboloj. Aplombon kaj troan memfidon Andersen
malaltigas por anstataŭe plialtigi humanecon kaj konsoli per
liberigo kaj toleremo. Li primokas nian faton, li priridas la
mallarĝecon de la homa penso, li trafe karakterizas homajn
difektojn, mankojn, peketojn kaj pekegojn, sed li ĉiam revenas
al pardonemo, toleremo kaj espero.
Inter la trajtoj, kiujn Andersen vipadas,
estas egoismo, vana pedanteco, burokratismo, troa valorigo de
socia rango aŭ materia riĉo. Li plorigas la leganton per
bagateloj kaj igas lin priridi tiel nomatajn gravaĵojn. En la
fabelo Kolumo li enamigas la kolumon al ŝtrumpa rubando
kaj lasas niajn homajn sentojn esprimiĝi pere de tiuj ĉiutagaj
nenoblaj objektoj. La malfeliĉe enamiĝinta kolumo fanfaronas
kaj ŝanĝas la veron tiel, ke ne li sed la ŝtrumpa rubando
enamiĝis kaj ke la kompatinda stultulino ĵetis sin en la
lavkuvon pro manko de reamo.
Tiel spegulante komplikajn plenkreskulajn
sentojn kaj farojn Andersen verkis ne nur por infanoj sed por
la gepatroj kaj por si mem.
H. C. Andersen asertas, ke la plej sankta
tago de ĉiuj niaj tagoj sur la tero estas tiu, en kiu ni
mortas. Li persvadas, ke hipokritoj kaj malsinceruloj ne
rajtas eniri la ĉielon. Antaŭ la fina pordego ne validos fiero
kaj supozita alta rango. Tie validas korfavoreco, humileco,
sincero, vero. Laŭ li la tago de nia morto estas tago de
aliformiĝo, kaj li demandas, ĉu ni jam nun serioze meditis pri
tio (fabelo La lasta tago).
Salutojn de Andersen al ontaj kaj intaj
kritikoj:
"Tion mi povus esprimi pli bone!", pensis la
granda kritikisto, "sed li tion ne diris laŭte, kaj tio jam
estis io." (El la fabelo:”IO”.)
Rimarkoj:
Saliko (Raita Pyhälä) el Finnlando, universitata magistro pri la franca kaj la angla, nun emeritino.
Lerta esperantistino, kiu dum multaj jaroj jam verkis i.a. por la revuo Monato kaj aliaj revuoj. Partoprenas la laboron por
onta finna esperanto-vortaro
Grava partoprenanto je la tradukoj en ĉi tiu hejmpaĝo
|