H.C.Andersen
La plej ĉarma rozo de la mondo

Dane: Verdens dejligste Rose.
Traduko: Andr. Nissen

 

Estis iam potenca reĝino, kiu en sia ĝardeno havis plej ĉarmajn florojn de ĉiu sezono kaj de ĉiuj regnoj de la mondo, sed speciale estis la rozoj, kiujn ŝi amis; tial ŝi posedis de tiuj-ĉi plej diversajn specojn: de la sovaĝa arbeto kun pomodoraj kaj verdaj folioj, ĝis la carmega rozo de Proveneo, kaj ili vegetis sur la muroj de la kastelo -, ĉirkaŭplektis la kolonojn kaj la fenestrajn fostojn, kaj kreskis en la koridoroj kaj sub la plafono en ĉiuj haloj, kaj la rozoj estis diversaj laŭ bonodoro, formo kaj koloro.

Sed malĝojo kaj turmento loĝis tie-ĉi; la reĝino kuŝis sur la mortkuŝejo, kaj la kuracistoj klarigis, ke ŝi baldaŭ mortos,

"Estas tamen unu savo por ŝi" diris la plej saĝa el la kuracistoj." Portu al ŝi la plej ĉarman rozon de la mondo, tiun, kiu estas la esprimo de la plej potenca kaj plej pura amo; se ĝi venos, antaŭ ol ŝiaj okuloj estingiĝos, ŝi ne mortos."

Kaj gejunuloj kaj gemaljunuloj venis el ĉie kun rozoj, la plej ĉarmaj, kiuj floris en ĉiu ĝardeno; sed tiuj-ĉi rozoj ne estis la ĝustaj; el ĝardeno de la amo necese estis, ke la floro estu alportata, sed kiu rozo tie estas la esprimo de la plej granda, potenca, kaj pura amo!

Kaj la poetoj kantis pri la plej ĉarma rozo de la mondo, ĉiu nomis sian rozon. Kaj oni sendis admonon al ĉiu rango kaj al ĉiu aĝo.

"Neniu ankoraŭ nomis la floron", diris la saĝegulo "Neniu montris la lokon en kiu ĝi ekkreskis. Ne estas la rozo sur la ĉerko de Romeo kaj Julio aŭ sur la tombo de Valborg, malgraŭ ke tiuj-ĉi rozoj ĉiam odoros je poezio kaj kantoj, estas nek la rozoj, kiuj kreskis el la sangaj lancoj de Winkelried, el la sango, kiu fluis el la brusto de la heroo mortanta por la patrujo, malgraŭ ke nenia morto estas pli ĉarma, nenia rozo pli ruĝa ol tiu sango, kiu tiel fluas. Estas nek la floro por kiu la viro dum longaj sendormaj noktoj en la soleca ĉambro sian freŝan vivon oferas, la magia rozo de la scienco".

"Mi scias, kie ĝi floras," diris feliĉa patrino, kiu kun sia infaneto venis al la kuŝejo de la reĝino. "Mi scias, kie la plej ĉarma rozo de la mondo troviĝas, tiu-ĉi rozo, kiu estas la esprimo de la plej potenca kaj plej pura amo. Ĝi floras sur la flamaj vangoj de mia ĉarma infano, kiam ĝi, fortigita de la dormo, vekiĝas kaj ridas al mi kun ĝia tuta amo."

"Ĉarma estas tiu-ĉi rozo, sed pli ĉarma rozo troviĝas", diris la saĝegulo. "Jes, multe pli ĉarma rozo troviĝas", diris unu el la virinoj. "Mi ĝin vidis; pli sankta rozo troviĝas, sed ĝi estas pala, kiel folioj de la teo-rozo; sur la vangoj de la reĝino mi ĝin vidis; ŝi forprenis la reĝan kronon kaj iris mem dum la longa dolorplena nokto, kun sia malsana infano, ploris pri ĝi, kisis ĝin kaj preĝis al Dio por ĝi, kiel patrino preĝas je la tempo de la maltrankvilo."
"Sankta kaj mirinda pro sia potenco estas la blanka rozo de la doloro ... , sed tamen ne estas la ĝusta rozo".

"Ne! La plej ĉarman rozon de la mondo mi vidis apud la sankta altaro de Dio", diris pia, maljuna episkopo. "Mi vidis ke ĝi lumis kiel vizaĝo de Anĝelo, la junaj knabinoj komuniiĝis, renovigis iliajn bapto-promesojn, kaj rozoj flamis, kaj paligis sur la freŝaj vangoj; juna knabino staris tie ŝi rigardis supren al Dio kun la tuta pureco kaj amo de la animo:" Tiu estas la esprimo de la plej pura kaj granda amo."

"Benata estu tiu-ĉi amo", diris la saĝegulo, tamen neniu el vi nomis la plej ĉarman rozon de la mondo." Tiam en la ĉambro venis infano, la juna filo de la reĝino, li portis grandan malfermitan libron, ĝia bindo estis el veluro kaj havis grandajn arĝentbukojn.

"Patrino!" diris la infano, "aŭdu kion mi legis, kaj la infano sidiĝis apud la lito kaj legis el la libro pri Tiu, kiu oferis sin mem al la morto sur la kruco por savi homojn, eĉ la gentojn, kiuj ankoraŭ ne naskiĝis. "Pli granda amo ne ekzistas." Rozlumeto transiris la vangojn de la reĝino, ŝiaj okuloj pligrandiĝis kaj klariĝis, ĉar ŝi vidis, ke el folioj de la libro la plej ĉarma rozo de la mondo leviĝis, la rozo kiu naskiĝis el sango de Kristo sur la kruco.

"Mi ĝin vidas," ŝi diris. La homo kiu povas vidi tiun-ĉi rozon, la plej ĉarman de la mondo, neniam mortos".



Tradukis: Andr. Nissen.
El "Dana Esperantisto"; 1910. - Fabelo el 1851.
L.L.Zamenhof ankaŭ tradukis la fabelon, vidu ĉi-tie:
Plej bela rozo de la mondo.