|
Iun
vesperon la vetero fariĝis treege malbona; fulmadis kaj
tondris, kaj senĉese falis de la ĉielo pluvego. Nun iu frapis
sur la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna reĝo iris por
malfermi.
Ekster la pordego staris princino. Sed, - ho
ĉielo -, kian aspekton ŝi havis! De ŝia hararo kaj de la
vestaĵo gutegis la akvo; ĝi tute trafluis ŝiajn ŝuojn kaj
elgutadis el la kalkanumo, kaj dum ŝi staris ĉi tie en la
pluvego, ŝi diris, ke ŝi estas vera princino. Nu, ĉi tion ni
facile ekscios! pensis la maljuna reĝino. Ŝi nenion diris, sed
iris en la dormoĉambron, kaj forpreninte la tutan litaĵon, ŝi
metis pizon sur la fundon de la lito. Ŝi prenis nun dudek
matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj sur la matracojn ŝi
metis dudek pli da kusenegoj faritaj el la plej mola lanugo,
kiu ekzistas.
En tiu ĉi lito la princino devis dormi nokte.
Je la mateno, oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis. "Ho malbonege!"
la princino respondis, "mi preskaŭ ne ripozis la tutan nokton,
kaj mi ne komprenas, kio troviĝas en la lito. Mi kuŝis sur iu
malmolaĵo, kaj mia tuta korpo fariĝis bruna kaj blua. Estis
terure."
Nun oni povis kun certeco scii, ke ŝi estas
vera princino. Tian sentemon povus neniu posedi escepte de
vera princino.
Post ĉi tio la princo edziĝis kun ŝi, ĉar nun li scias, ke li
havas veran princinon. Kaj la pizon oni metis en la muzeon de
la reĝo. Tie ĝi ankoraŭ troviĝas, se neniu ĝin forŝtelis.
Vidu, tio estis verema historio! |