Ie en la kamparo
staris malnova bieno, kaj en ĝi vivis olda grandsinjoro,
kiu havis du filojn. Ili estis tiel spritaj, ke duono
sufiĉus. Ili volis svatiĝi al la filino de la reĝo, kaj
tion ili kuraĝis, ĉar ŝi proklamigis, ke ŝi akceptos kiel
edzon tiun, kiu plej bone parolos antaŭ ŝi.
La duopo preparis sin dum ok tagoj, tio
estis la maksimumo je dispono, sed tio ankaŭ sufiĉis, ĉar
ili havis bazo-sciojn, kaj tiaj utilas. La unua parkere
konis la tutan latinan leksikonon kaj la ĵurnalojn de
l'urbo dum tri jaroj de komenco ĝis fino kaj retro. La dua
detale okupadis sin kun ĉiuj statutoj de la gildoj kaj pri
ĉio, kion ĉiu gildestro devas scii. Tial li povis diskuti
pri la ŝtato, li opiniis. Krome li kapablis brodi ŝelkojn,
ĉar li estis fajngusta kaj fingrolerta.
"Mi akiros la princinon!" ambaŭ diris,
kaj tiam la patro donis al ili po belan ĉevalon. Li, kiu
konis la leksikonon kaj la ĵurnalojn, ricevis karbe
nigran, kaj li, kiu havis saĝon de gildestro, ricevis
lakte blankan, kaj tiam ili ŝmiris la buŝangulojn per
fiŝoleo, ke tiuj pli elastiĝu. La tuta servistaro staris
sur la korto por vidi ilin surĉevaliĝi, sed ĝuste tiam
alvenis tria frato, ĉar tri ili estis, kvankam neniu
konsideris lin frato. Li ja ne havis klerecon kompareblan
kun tiu de la duopo, kaj lin ili simple nomis
Plump-Johano.
"Kien do en festovestoj?" li demandis.
"Al la kortego por babilakiri la filinon
de la reĝo. Ĉu vi ne aŭdis, kion proklamas tamburoj tra la
tuta lando?" Kaj tiam ili rakontis al li.
"Sanktuloj! Se tiel, do ankaŭ mi iros!"
diris Plump-Johano. Sed la fratoj priridis lin kaj
forrajdis.
"Paĉjo, lasu al mi ĉevalon!" kriis
Plump-Johano. "Subite mi ekemas edziĝi. Se ŝi akceptos
min, ŝi akceptos min, kaj se ne, mi tamen akceptos ŝin!"
"Sensencaĵo!" diris la patro. "Al vi mi
donas neniun ĉevalon. Vi ja ne povas paroli. Ne, la fratoj
havas talentojn!"
"Se neniu ĉevalo," diris Plump-Johano,
"mi prenas la kapron. Ĝi apartenas al mi kaj tute bone
portas min!" Kaj tiam li diskrure grimpis la kapron,
agitis ĝiajn flankojn per la kalkanoj kaj urĝis laŭ la
vojo. Hu-uj! Kia flugo!
"Jen venas mi!" kriis Plump-Johano kaj
kantis ĝis plej alta falseto.
Sed la fratoj trankvile plurajdis. Ili
parolis eĉ ne unu vorton, ĉar ili devis pripensi ĉiun
eblan ideon por prezento. Plano ja nepre estu cerbumita.
"A-hoj!" vokis Plump-Johano. "Jen venas
mi! Vidu kion mi trovis sur la vojo!" Kaj li montris al
ili mortan kornikon, kiun li trovis. "Plumpo!" ili diris.
"Kion vi volas per ĝi?"
"Donaci al la princino!"
"Bone, faru tion!" ili diris, ridis kaj
plurajdis.
"A-hoj! Jen venas mi! Vidu kion mi nun
trovis. Tion oni ne trovas ĉiutage sur la vojo."
Kaj
la fratoj denove sin turnis por vidi, kio estas.
"Plumpo!" ili diris.- "Estas ja nur
malnova lignoŝuo kun ledo trivita. Ĉu la princino ankaŭ
ricevu tion?"
"Ricevu!" respondis Plump-Johano, kaj la
fratoj ridis kaj rajdis, ĝis ili longe antaŭis.
"A-hoj! Jen estas mi!" vokis
Plump-Johano. "Ne-ne! Nun progresas pli kaj pli aĉe!
A-hoj! Estas tute sen komparo!"
"Kion vi nun trovis?" demandis la
fratoj.
"Ho!" diris Plump-Johano. "Preskaŭ ne
estas eble rakonti. Kiom ŝi ĝojos, la princino!"
"Brr! Fi!" kriis la fratoj. "Estas
ŝlimkoto rekte el la fosejo."
"Jes, fakte estas," diris Plump-Johano,
"kaj de la plej delikata speco. Ne eblas reteni en la
mano!" Kaj tiam li plenigis la poŝon.
Sed la fratoj rajdadis, ĝis preskaŭ
krevis la rimenoj, kaj tiel ili antaŭis plenan horon ĝis
halto ĉe pordego de l'urbo, kaj tie la svatiĝantoj ricevis
numerojn laŭvice, sesope kaj tiel dense, ke neniu povis
movi la brakojn, kaj tio estis saĝa, ĉar alie ili
distranĉus dorserojn, unu de la alia, nur ĉar kelkaj
antaŭis aliajn.
Ĉiuj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭ
la palaco, kompakte ĝis la fenestroj, por rigardi la
princinon akcepti la svatiĝantojn, kaj tuj kiam unu eniris
la ĉambron, klik-ĉesis lia parol-kapablo.
"Ne taŭgas!" diris la princino. "For!"
Nun venis la frato, kiu povosciis la
leksikonon, sed tion li pure forgesis starante en la vico,
kaj la planko knaris, kaj la plafono konsistis el vitro,
tiel ke li vidis sin mem stari surkape, kaj ĉe ĉiu
fenestro staris tri skribistoj kaj unu gildestro, kiuj
notis ĉion diritan, ke ĝi tuj aperu en la ĵurnalo por
vendo je du groŝoj sur la stratangulo. Estis terure, kaj
plue oni tiom hejtis la kahelfornon ke la cilindro estis
tute ruĝa.
"Estas tre varme ĉi tie!" diris la
svatiĝanto.
"Tiel estas, ĉar hodiaŭ mia patro rostas
virkokidojn!" diris la princino.
Be! Tie li staris. Tian alparolon li ne
atendis. Eĉ ne unu vorton li havis por diri, kvankam ion
amuzan li intencis diri. Be!
"Ne taŭgas!" diris la princino. "For!"
Kaj tiam li devis foriri.
Nun venis la dua frato. "Estas terure
varme ĉi tie!" li diris.
"Jes, ni rostas virkokidojn hodiaŭ"
diris la princino.
"Ki-kion?" li diris, kaj ĉiuj skribistoj
skribis Ki-kion!
"Ne taŭgas!" diris la princino. "For!"
Nun venis Plump-Johano. Li rajdis sur la
kapro rekte en la ĉambron.
"Kia fajro-varmego!" li diris.
"Tio estas, ĉar mi rostas virkokidojn!"
diris la princino.
"Kiel agrable!" diris Plump-Johano. "Do
vi eble povas rosti por mi kornikon?"
"Tute certe mi povas," diris la
princino. "Sed ĉu vi havas ujon por rosti ĝin, ĉar mi
havas nek poton nek paton!"
"Sed mi havas!" diris Plump-Johano. "Ĉi
tie estas kuirujo kun stankrampo!" Kaj tiam li malkovris
la malnovan lignoŝuon kaj metis la kornikon en ĝin.
"Sufiĉe por plena menuo!" diris la
princino, "sed de kie la saŭco?"
"Ĝin mi havas en la poŝo!" diris
Plump-Johano. "Mi havas tiom multe, ke superfluas!" Kaj
tiam li verŝis iomete da ŝlimkoto el la poŝo.
"Tion mi ŝatas!" diris la princino. "Vi
povas respondi, kaj vi povas paroli, kaj vin mi edzigos!
Sed ĉu vi scias, ke ĉiu vorto de ni dirata kaj dirita
estas skribita kaj morgaŭ aperos en la ĵurnalo? Ĉe ĉiu
fenestro vi vidas tri skribistojn kaj oldan gildestron,
kaj la oldulo estas la plej malica, ĉar li nenion
komprenas!" - Kaj tion ŝi diris por timigi lin, kaj ĉiuj
skribistoj henis kaj faris inkmakulon sur la planko.
"Jen do staras la moŝtuloj!" diris
Plump-Johano. "Se tiel, mi donacu al la gildestro la
plej-bonon!" Kaj tiam li transturnis la poŝojn kaj ĵetis
la koton al li rekte en la vizaĝon.
"Elegante!" diris la princino." Tion mi
ne povus fari! Sed certe mi lernos!"
Kaj tiam
Plump-Johano iĝis reĝo, ricevis geedzan duonon kaj kronon,
kaj sidigis sin sur tronon, kaj tion ni scias rekte el la
ĵurnalo de la gildestro - kaj ĝi ne estas fidinda.