|
Vi certe konas la
koboldeton, sed ĉu vi ankaŭ konas la sinjorinon, la
edzinon de la ĝardenisto? Ŝi estis legemulino, parkere
sciis poemojn kaj eĉ kapablis senpene mem verki poemojn;
nur la rimoj, "la rimbelsonoj", kiel ŝi nomis ilin, kaŭzis
al ŝi kelkajn malfacilaĵojn. Ŝi havis talenton por skribi
kaj paroli, ŝi povus esti fariĝinta pastrino, almenaŭ
edzino de pastro.
"La tero estas bela en sia dimanĉa
robo!" ŝi diris, kaj tiun penson ŝi estis espriminta en
prozo kaj "rimbelsonoj", eĉ en kanto, same bela kiel
longa.
La seminariano s-ro Kisserup - la nomo
ja ne gravas - kuzo de la ĝardenisto, iam vizitis ilin, li
aŭskultis la poemon de la sinjorino, kaj lia sento estis
profunde impresata. " Vi vere havas spiriton, sinjorina
moŝto!" li diris.
"Sensenca babilaĵo!" diris la
ĝardenisto, "ne imagigu al ŝi ion tian! Virino devas esti
korpo, natura korpo, kaj prizorgi siajn kuirpotojn por ne
bruldifekti la kaĉon."
"Tian bruldifekton mi forprenas per arda
ligno", diris la sinjorino, "kaj bruldifekton sur vi mi
forprenas per kiseto. Oni povus opinii, ke vi nur pensas
pri brasiko kaj terpomoj, kvankam vi ankaŭ ŝatas florojn!"
kaj tiam ŝi kisis lin. "La floroj estas la spirito!" ŝi
diris.
"Zorgu pri via kuirpoto!" li diris kaj
iris en la ĝardenon, kiu estis lia kuirpoto.
Sed la seminariano sidis ĉe la sinjorino
kaj interparolis kun ŝi. Pri ŝiaj belaj vortoj, "la tero
estas bela" li kvazaŭ faris predikon siamaniere: "La tero
estas bela; faru ĝin obeema al vi, estas skribite, por ke
vi regu ĝin. Unu regas per spirito, alia per korpo. Unu
naskiĝis kiel surpriza ekkria signo, alia kiel interrompa
streketo, tiel ke oni emas demandi lin, kion li efektive
volas ĉi-tie. Unu fariĝas episkopo, alia nur malriĉa
seminariano, sed ĉio estas saĝe aranĝita. La tero estas
kaj restas bela en sia dimanĉa robo! Tio estas pensiga
poemo de via sinjorina moŝto, plena de sento kaj
geografio".
"Vi havas spiriton, s-ro Kisserup",
diris la sinjorino, "multan spiriton, tion mi certigas al
vi! Parolante kun vi oni fariĝas klara en la kapo".
Kaj tiamaniere ili daŭrigis interparoli,
same bele kaj same bone; sed ekstere en la kuirejo ankaŭ
estis iu, kiu parolis; tiu estis la koboldeto, malgranda
grizvestita koboldo kun ruĝaj haroj; vi certe konas lin.
La koboldeto estis sidanta en la kuirejo kaj rigardis en
la poton; li paroladis, sed neniu aŭdis lin, krom la
granda nigra kato, la "kremŝtelisto", kiel la sinjorino
nomis lin.
La koboldeto estis tre kolera kontraŭ
ŝi, ĉar ŝi ne kredis je lia ekzistado; tion li sciis.
Kvankam Ŝi neniam estis vidinta lin, tamen ŝi, kiu legis
tiel multe, efektive devus scii, ke li ekzistas, kaj ŝi
devus fari al li malgrandan komplezon. Ŝi neniam ekhavis
la ideon, je kristnasko elmeti al li eĉ kulerplenon da
kaĉo; kaĉon ĉiuj liaj prauloj estis ricevintaj eĉ de
sinjorinoj, kiuj nepre ne estis tiaj legemulinoj, kaj ties
kaĉo estis naĝinta en butero kaj kremo. - La kato aŭdante
tion fariĝis tute malseka ĉirkaŭ la barbo.
"Ŝi nomas min nura stranga ideo", diris
la koboldeto, "tion mi tute ne povas kompreni. Ŝi sekve
neas min! Tion mi ŝtelaŭskultis, kaj ĵus mi denove
ŝtelaŭskultis; ŝi sidas ĉe la knabbatisto, la seminariano,
kaj flustradas kun li. Mi diras la samon kiel paĉjo, ŝia
edzo: Prizorgu vian kuirpoton. Sed tion ŝi ne faras. Nun
mi dum bolado transfluigos la poton: Kaj la koboldeto
blovis en la fajron, kiu ekflamis kaj ekbrulis.
"Surre-rurre-rup!" kaj jen la kaĉo fluanta elfluis. "Nun
mi eniros kaj pinĉos truojn en la ŝtrumpojn de paĉjo",
diris la koboldeto, "mi volas fari en ili grandan truon,
antaŭan kaj malantaŭan, tiam ŝi estas devigata ripari
ilin, kondiĉe ke ŝi ne devas verki poemojn. Poemema
sinjorino, riparu la ŝtrumpojn de l'edĉjo!"
Jen la kato ternis, ĉar ĝi estis
malvarmumita, malgraŭ tio ke ĝi ĉiam havis pelton sur si.
"Mi malfermis la pordon de la
manĝaĵejo", diris la koboldeto, "tie staras konfitita
kremo, same dika kiel farungluaĵo. Se vi ne volas leki,
tiam mi volas."
"Ĉar estas mi, kiu ricevos la kulpon kaj
la batojn", diris la kato, "tial lasu min leki la kremon!"
"Unue la kremon kaj poste la baton",
diris la koboldeto."Sed nun mi iros en la ĉambron de la
seminariano, pendigos liajn ŝelkojn sur la spegulon kaj
metos liajn duonŝtrumpojn en la lavkuveton; tiam li
kredos, ke la punĉo estis tro forta, kaj li sentos sin
konfuza. Ĉi-nokte mi sidis sur la ŝtiparo apud la hundejo
kaj amuzis min inciteti la alligitan hundon, mi igis miajn
gambojn subenpendi kaj pendole svingi. La hundo ne povis
atingi ilin, kiel ajn alte ĝi saltis, tio ĉagrenis ĝin, ĝi
senĉese bojadis, dum mi daŭrigis pendoli; estiĝis granda
bruo. La seminariano per tio vekiĝis, levis sin trifoje
kaj rigardis eksteren, sed li ne vidis min, kvankam li
surhavis okulvitrojn, ĉar li ĉiam dormas kun okulvitroj."
"Diru miaŭ, kiam la sinjorino venos!" diris la kato. "Mi
ne povas aŭdi bone, ĉar hodiaŭ mi estas malsana."
"Vi estas malsana pro lekemo!" diris
la koboldeto,"forleku la malsanon; sed viŝu vian barbon,
por ke la kremo ne restu pendanta en ĝi. Nun mi iros kaj
ŝtelaŭskultos".
Kaj la koboldeto stariĝis ĉe la pordo,
kiu estis nur duonfermita; estis neniu en la ĉambro krom
la sinjorino kaj la seminariano. Ili interparoladis pri
afero, kiu, diris la seminariano, estas tiel bela, ke
oni en ĉiu mastrumo devus estimi ĝin pli alte ol la
kuirpoton: la spiritajn kapablecojn.
"S-ro Kisserup", diris la sinjorino,
"nun mi tiuokaze montros al vi ion, kion mi neniam
montris al iu viva estaĵo: miajn poemetojn! kelkaj ja
estas iom longaj, mi nomis ilin "rimbelsonoj de
danlandulino", ĉar mi multege ŝatas grandaĝajn vortojn."
"Oni vere devas ŝati ilin!" diris la
seminariano,"oni devas ekstermi la germanajn vortojn el
nia lingvo."
"Tion mi ankaŭ faras", diris la
sinjorino; neniam vi aŭdos min diri "Kleiner" (bakaĵeto)
aŭ "Butterdeig" (buterpasto), sed mi diras grasokuko kaj
foliopasto."
Kaj ŝi prenis el la tirkesto
skriblibron kun helverda kovrilo kaj du inkmakuloj.
"Estas multe da seriozo en tiu libro",
ŝi diris."Mi havas plej fortan sentemon por malĝojo. Jen
estas "Sopiro dum nokto", "Mia vespera ĉielruĝo" kaj
"Kiam mi edziniĝis al Klemmensen", mia edzo; tiun vi ja
povas transsalti, malgraŭ tio ke ĝi estas profunde
sentita kaj pripensita. "La devoj de mastrino" estas la
plej bona poemo. Ĉiuj poemoj estas tre malĝojigaj, ĉar
tio respondas al mia inklino. Unu nura poemo estas
ŝercema; ĝi enhavas kelkajn gajajn pensojn, kiajn oni ja
tiam kaj tiam ekhavas, pensojn - ne ridu - pri la
profesio de poeto. Tion nur scias mi mem, mia tirkesto
kaj nun ankaŭ vi, s-ro Kisserup! Mi ŝategas la poezion,
ĝi ekokupas, fantaziigas, influegas kaj regas min. Tion
mi esprimis per la surskribo "Koboldeto". Vi certe konas
la malnovan kamparsuperstiĉon pri domaj koboldetoj, kiuj
vizitas la domojn. Mi imagas, ke mi mem estas la domo,
kaj ke la poezio, la sentoj en mi, estas la koboldeto,
la spirito, kiu regas; ties potencon kaj altecon mi
prikantis en "Koboldeto", sed vi devas mane kaj buŝe
promesi al mi, ke vi neniam malkaŝu tion al mia edzo aŭ
iu ajn. Legu ĝin laŭte, tiel ke mi aŭdos, ĉu vi
komprenas mian skribon."
La seminariano legis, kaj la sinjorino
aŭskultis, kaj la koboldeto faris la samon; li
ŝtelaŭskultis, kiel vi ja scias; li estis veninta ĵus,
kiam la surskribo "Koboldeto" estis laŭtlegata.
"Tio ja koncernas min!" li diris. "Mi
estas scivolema, kion ŝi skribis pri mi. Jes, mi pinĉis
ŝin, prenis ŝiajn ovojn, ŝtelis ŝiajn kokidojn,
forprenis la grason de la grasbovido. Eble la sinjorino
ŝanĝis sian opinion!"
Kaj li ŝtelaŭskultis pintigante la
buŝon kaj streĉante la orelojn, sed kiam li aŭdis lin
legi pri la gloro kaj la potenco de la koboldeto, per
ties rego super la sinjorino - ni memoru, ke estis la
poezio, al kiu ŝi celis, dum la koboldeto kredis, ke la
surskribo celas lin mem - tiam la etulo ridetis pli kaj
pli, liaj okuloj ekbriletis pro ĝojo, kaj kvazaŭ aperis
io distingita en liaj buŝanguloj. Li eklevis siajn
kalkanojn, ekstaris sur la piedfingroj kaj fariĝis tutan
colon pli granda ol antaŭe; li ege ĝojis pri tio, kio
estis dirata pri la koboldeto.
"La sinjorino estas spirita kaj
klereca. Kiel maljuste mi pensis pri tiu virino! ŝi
donis al mi lokon en siaj rimbelsonoj, kiuj estos
presataj kaj legataj. De nun estu malpermesate al la
kato trinki ŝian kremon, tion mi mem faros. Unu ja
trinkas malpli ol du, per tio oni povas ŝpari, kaj mi
volas enkonduki ŝparecon kaj estimi kaj honori la
sinjorinon!"
"Kiel multe li similas al homoj, tiu
koboldeto!" diris la maljuna kato."Se la sinjorino nur
miaŭetas pri li, tiam li tuj ŝanĝas sian opinion. Ŝi
estas ŝanĝanima, la sinjorino!"
Sed ne estis ŝi, kiu estis ŝanĝanima,
sed la koboldeto, ĉar li estis homo.
Se vi ne povas kompreni tiun
historieton, demandu iun, sed demandu nek la koboldeton,
nek la sinjorinon .
|
|
Fabelo el
1867.
El: Dansk Esperanto-Blad, en 3 numeroj: februaro 1944, marto
1944 kaj aprilo 1944.
Traduko: K. Knopf. Ilustraĵo: Helen Claesson (en 2004).
Enhavo:

|