H. C. Andersen
La Neĝoviro

Dane: Snemanden.
Tradukinto: * * *.

 

"Krakegas en mi, tiel malvarmege estas!" diris la neĝoviro.
"La vento certe scias vivigi! Kaj kial la gapantino tie rigardaĉas!" li pensis pri la subiranta suno. "Ŝi ne igos min palpebrumi, mi scias teni miajn rubojn."

Estis du grandaj, triangulaj tegolopecoj, kiujn li havis kiel okuloj; la buŝo estis peco de malnova rastilo, pro tio li havis dentojn.

Li estis naskita dum la knaboj hurakriis, li estis salutita de tintsonorado kaj vipoklakado de la glitveturiloj.

La suno subiris, la plenluno leviĝis, ronda kaj granda, klara kaj bela en la blua aero.

"Ŝi tie reaperas de alia flanko," diris la neĝoviro. Li kredis, ke estas la suno, kiu denove aperis. "Mi dekutimigis ŝin de gapado! Nun ŝi pendu tie kaj lumigu, ke mi povu vidi min mem. Se mi nur scius, kiel oni moviĝas, mi tre ŝatus moviĝi! Se mi povus, mi nun glitus sur la glacio, kiel mi vidis la knabojn fari; sed mi ne scias kuri."

"For! for!" bojis la maljuna ligita hundo; li estis iom raŭk­voĉa, tia li estis, depost tiam, kiam li estis enĉambra hundo kaj kuŝis sub la forno. "La suno instruos al vi kuradi! Tion mi vidis okazi al via antaŭulo pasintan jaron kaj ankaŭ al lia antaŭulo; For! for! kaj ili ĉiuj estas for!"

"Mi ne komprenas vin, kamarado!" diris la neĝoviro; Ĉu ĉi tiu supre instruos al mi kuri?" li pensis pri la luno; jes, ŝi certe kuris antaŭ momento, kiam mi rigide rigardis ŝin, jen ŝi ŝteliras de alia flanko."

"Vi scias nenion", diris la ligita hundo, "sed vi estas ja nur ĵuse farita! Tiu, kiun vi nun vidas, estas nomata la luno; tiu, kiu subiris, estas la suno, ŝi revenos morgaŭ, ŝi certe instruos al vi kuri en la remparfosaĵon. Baldaŭ ŝanĝiĝos la vetero, tion mi sentas en mia maldekstra kruro, doloras en ĝi. La vetero ŝanĝiĝos."

"Mi ne komprenas lin," diris la neĝoviro, "sed mi sentas, ke li diras ion malagrablan. Tiu, kiu gapis kaj subiris, kiun li nomas la suno, ŝi ankaŭ ne estas mia amiko, tion mi sentas."

"For! for!" bojis la ligita hundo, rondiris tri fojojn ĉirkaŭ si kaj tiam iris dormi en sia porhunda dometo.

Vere la vetero ŝanĝiĝis. Nebulo, dika kaj malseketa, kuŝiĝis en la mateno en la tuta regiono; en la tagiĝo blovetis; la vento estis glaciege malvarmega, la frosto ĉirkaŭprenis ĉion, sed kiel belega estis ĉio, kiam la suno aperis! Ĉiuj arboj kaj arbustoj estis kovritaj do prujno; estis kvazaŭ tuta arbaro de blankaj koraloj, estis, kvazaŭ ĉiuj branĉoj estus kovritaj de radiantaj blankaj floroj. La senfine multaj kaj delikataj disbranĉiĝoj, tiuj, kiujn oni en la somero ne povas vidi pro la multaj folioj, nun aperis ĉiu unuope; estis punto kaj tiel blanka, kvazaŭ el ĉiu branĉo fluus blanko, brilo. La pendbranĉa betulo moviĝis en la vento, estis en ĝi vivo kiel ankaŭ en la arboj dum la so­mero; estis ravaĵo sen komparo! Kaj kiam la suno brilis, ho, kiel brilegis ĉio, kvazaŭ ĝi estus superŝutita de diamanta polvo, kaj sur la neĝotavolo de la tero glimbrilis la grandaj diaman­toj, aŭ oni povus ankaŭ kredi, ke sennombraj etaj kandeletoj flamus, eĉ pli blankaj ol la blanka neĝo.

"Estas ravaĵo sen komparo," diris juna knabino, kiu kun juna viro eltretis en la ĝardenon kaj haltis apud la neĝoviro, de kie ili rigardis la glimbrilajn arbojn. "Pli ravan vidaĵon oni ne havas en la somero!" ŝi diris, kaj ŝiaj okuloj brilis.

"Kaj tian viron, kia li oni tute ne havas," diris la juna viro kaj montris al la neĝoviro. "Li estas bonega."

La juna knabino ridis, kapsalutis al la neĝoviro kaj tiam kun sia amiko dancis laŭ la neĝo, kiu knaris sub ili, kvazaŭ ili irus sur katizilo.

"Kiuj estas tiuj du?" la neĝoviro demandis la ligitan hundon; "Vi pli longe ol mi loĝas ĉi tie, ĉu vi konas ilin?"

"Mi konas ilin!" diris la ligita hundo. "Ŝi ja karesis min; kaj li donis al mi oston; tiujn mi ne mordas."

"Sed kio ili estas ĉi tie?" demandis la neĝoviro.

"Gefianĉoj!" diris la ligita hundo. "Ili transloĝiĝos en por­hundan dometon kaj kune mordetos ostojn. For! For!"

"Ĉu tiuj du gravas tiom, kiom vi kaj mi?" demandis la neĝoviro.

"Ili ja apartenas al la gesinjoroj," diris la ligita hundo; "Estas nur malmulte, kion oni scias, kiam oni estas naskita hieraŭ; tio vi montras al mi! Mi havas aĝon kaj scion, mi konas ĉiun en la bieno! Kaj mi konis tempon, kiam ni ne staris ĉi tie en malvarmo kaj katenoj; For! For!"

"La malvarmo estas bona," diris la neĝoviro. "Rakontu, rakontu! Sed vi ne tintu per viaj katenoj; alie io rompiĝos en mi."

"For, for!" bojis la ligita hundo. "Hundido mi estis; eta kaj ĉarma, ili diris, kiam mi kuŝis sur velura seĝo en la bieno, kuŝita sur la genuoj de la plej alta gesinjoraro, estis kisata kaj viŝata sur la piedetoj per brodita poŝtuko; mi nomiĝis "la plej rava", "Kruretuleto", sed mi trograndiĝis por ili; ili min donacis al la mastrumistino; mi venis en la kelon! Vi povas rigardi en la ĉambreton, kie mi estis sin­joro; ĉar tio mi estis ĉe la mastrumistino. Estis loko malpli bona ol tiu supre, sed loko pli agrabla; infanoj ne min ĉifpremis kaj ĉirkaŭportis, kiel ili faris supre. Mia mangaĵo estis tiel bona kiel antaŭe kaj multe pli abunda! Mi havis mian propran kusenon, kaj tie estis forno, ĝi estas en la vintro la plej bona en la mondo! Mi rampis ĝis tute sub ĝi, tiel ke mi malaperis. Ho, pri tiu forno mi ankoraŭ revas; For! for!"

"Ĉu forno aspektas tiel rave?" demandis la neĝoviro. "Ĉu ĝi similas al mi?"

"Ĝi estas precize la malo de vi! Karbonigra ĝi estas! Havas longan kolon kun latuna cilindro. Ĝi manĝegas brullignon, tiel ke la fajro el ĝia buŝo. Oni devas sin teni apud ĝi, proksime al ĝi, sub ĝi, estas agrablaĵo sen fino! Vi povas vidi ĝin tra la fenestro de tie, kie vi staras!"

Kaj la neĝoviro rigardis, kaj vere li vidis nigran, brile poluritan objekton kun latuna cilindroj la fajro ardis el ĝia subo. La neĝoviro sentis strangan maltrankvilon; li sentis ion, kion li mem ne komprenis, lin atakis sento, kiun li ne konis, sed kiun konas ĉiuj homoj, ĉar tiuj ne estas neĝoviroj.

"Kaj kial vi sin forlasis?" diris la neĝoviro. Li sentis, ke devas esti estaĵo virinseksa. "Kiel vi povis forlasi tian lokon?"

"Tion mi devis," diris la ligita hundo. "Ili min elĵetis kaj katenis min ĉi tie. Mi estis mordinta de la plej juna junkro la kruron, ĉar li forpuŝis de mi la oston, kiun mi mordetis; kaj osto anstataŭu oston, mi pensis! Sed tion ili ne ŝatis, kaj depost tiu tempo mi staras katenita kaj mia klara voĉo estas for, aŭskultu, kiel raŭka ĝi estas: For! for! kaj tio estas la fino."

La neĝoviro ne plu aŭskultis; li ankoraŭ rigardis en la kelon de la mastrumistino, en ŝian ĉambron, kie staris la forno sur siaj kvar feraj piedoj kaj montris, ke ĝi estas tiel granda kiel la neĝoviro.

"Krakas strange en mi," li diris. "Ĉu tien mi neniam eniros? Tio estas deziro senkulpa, kaj mi kredas, ke niaj senkulpaj deziroj estos plenumitaj. Tio estas mia plej arda deziro, mia ununura deziro, kaj estus preskaŭ maljuste, se ĝi ne kontentiĝus. Mi devas eniri, mi devas apogi min al ŝi, eĉ se mi devus frakasi la fenestron."

"Vi neniam eniros tien", diris la ligita hundo, "kaj se vi irus al la forno, vi foriĝus! For! for!"

"Mi estas preskaŭ for, li diris la neĝoviro, "mi kredas, ke mi rompiĝos."

La tutan tagon la neĝoviro rigardis tra la fenestro; en la krepusko la ĉambro ŝajnis eĉ pli invita; de la forno lumis tiel milde, kiel ne la luno nek la suno lumas, sed kiel nur la forno povas lumi, kiam en ĝi estas io. Se oni malfermis la pordon, ekflamis la fajro, tio estis ĝia kutimo; flamege ruĝiĝis la blanka vizaĝo de la neĝoviro, ruĝe prilumiĝis lia brusto.

"Tion mi ne eltenos," li diris". "Kiel konvenas al ŝi eligi la langon!"

La nokto estis tre longa, sed ne por la neĝoviro, li staris profunde pensanta ravajn pensojn, kaj tiuj frostis ĝis krakiĝo.

En la matena horo la fenestroj de la kelo estis kovritaj de glacio, ili surhavis la plej belajn glaciflorojn, kiujn povus postuli neĝo­viron; sed ili kaŝis la fornon. La fenestraj vitroj ne malfrostiĝis, li ne povis vidi ŝin. Krakis, krakadis, estis precize tia vetero, kia ĝojigus neĝoviron, sed tiu ne ĝojis, li suferis pro fornosopiro.

"Estas malbona malsano por neĝoviro," diris la ligita hundo; "ankaŭ mi iam suferis pro tiu malsano, sed nun ĝi estas for; For! for! - Jen ŝanĝiĝas la vetero."

Kaj la vetero ŝanĝiĝis, ekdegelis.

La degela vetero kreskis, la neĝoviro malkreskis. Li diris nenion, li ne plendis, kaj tio estas la ĝusta signo.

Iun matenon li falis. Io, simila al balaila stango, elstaris tie, kie iam li staris, ĉirkaŭ ĝi la knaboj siatempe konstruis lin.

"Nun mi povas kompreni lian sopiron," diris la ligita hundo, "la neĝoviro havis fornoskrapilon en la sino, estas tiu, kiu noviĝis en li, nun ĝi estas for; for! for!"

Kaj baldaŭ ankaŭ la vintro estis for.

"For, for!" bojis la ligita hundo; sed kantis la knabietoj de la bieno:

"Freŝe kaj bele, asperulo, floretu!
vian lanan ganton, saliko, surmetu!
kantu kukolo kaj alaŭdaro!
Estas printempo en februaro!
kunkantas mi kiel birdo kukuka,
sidanta en supra de arbo sambuka!"
Tiam neniu pensas pri la neĝoviro.

 


Rimarkoj:
Fabelo el 1861.
Ni ne scias, kiu tradukis ĝin. Se vi scias, bv informu min!
El revureto: "Informoj de Unuiĝo Esperantista de Frederikssund (Danio) - jan.+febr. 1970.

Desegnaĵo de Helen Claesson.

Alia traduko de la fabelo el L.L.Zamenhof, vidu ĉi-tie: Neĝulo,

kaj ankaŭ traduko de Chr. Heilskov: Klaku: Ĉi tie