H.C.Andersen
La najtingalo.

Dane: Nattergalen
Traduko: Chr. Heilskov.

 

En Ĉinujo vi ja scias, la imperiestro estas ĉino, kaj ĉiuj, kiujn li havas ĉirkaŭ si, estas ĉinoj. Nur estas antaŭ multaj jaroj, sed ĝuste pro tio estas dezirinde aŭdi la historion, antaŭ ol oni forgesos ĝin! La palaco de la imperiestro estis la plej pompa en la mondo, tute kaj plene el delikata porcelano, tiom multekosta, sed tiom rompebla, tiom malfacile tuŝebla, ke oni ĝuste devis sin gardi. En la ĝardeno oni vidis la plej mirindajn florojn, kaj ĉe la plej belegaj estas ligitaj arĝentaj sonoriloj, kiuj sonoris, por ke oni ne preteriru sen rimarki la floron. Jes, ĉio estis tiom elpensita en la ĝardeno de la imperiestro, kaj ĝi etendiĝis tiom longe, ke la ĝardenisto mem ne sciis la finon de ĝi; se oni daŭrigas la iradon, oni venos en la plej ĉarman arbaron kun altaj arboj kaj profundaj lagoj. La arbaro etendiĝis tute ĝis la maro, kiu estis blua kaj profunda; grandaj ŝipoj povis veturi ĝis sub la branĉoj, kaj en ili loĝis najtingalo, kiu kantis tiom benate, ke eĉ la malriĉa fiŝkaptisto, kiu havis tiom multe da alio prizorgi, kuŝis trankvile kaj aŭskultis, kiam li dum la nokto estis ekstere por suprentiri la fiŝreton kaj tiam aŭdis la najtingalon.

"Sinjor' Dio , kiom bele estas!" li diris, sed tiam li devis prizorgi siajn aferojn kaj forgesis la birdon; tamen la proksiman nokton, kiam ĝi denove kantis, kaj la fiŝkaptisto venis tien, tiam li diris same: "Sinjor' Dio, kiom do estas bele!" De ĉiuj landoj de la mondo venis vojaĝantoj al la urbo de la imperiestro, kaj ili admiris ĝin, la palacon kaj la ĝardenon, sed aŭdinte la najtingalon ili ĉiuj diris: Ĝi tamen estas la plejbono!"

Kaj la vojaĝantoj veninte hejmen rakontis pri la urbo, la palaco kaj la ĝardeno, sed la najtingalon ili ne forgesis, ĝi estis plej supren metata, kaj tiuj, kiuj povis fari versojn, skribis la plej belegajn poemojn, ĉiujn pri la najtingalo en la arbaro ĉe la profunda lago.

Tiuj libroj venis dise en la mondon, kaj kelkaj do ankaŭ iam venis al la imperiestro. Li sidis sur sia orseĝo, legis kaj legis, ĉiun momenton li kapsignis, ĉar li ĝojiĝis legante la grandiozajn priskribojn de la urbo, de la palaco kaj de la ĝardeno. "Sed la najtingalo tamen estas la plejbono!" staris skribite.

"Kio!" diris la imperiestro, "la najtingalo! Ĝin mi ja tute ne konas! Ĉu estas tia birdo en mia imperio, eĉ en mia ĝardeno! Tion mi neniam aŭdis! Ion tian oni devas sperti legante!"

Kaj tiam li alvokis sian kavaliron, kiu estis tiom altranga, ke se iu, kiu estas pli simpla ol li, kuraĝis paroli al li, aŭ demandi pri io, tiam li ne respondis pli ol "P!," kaj tio signifas nenion.

"Laŭdire ja estas ĉi tie treege mirinda birdo, kiu nomiĝas najtingalo!" diris la imperiestro, "oni diras, ke ĝi estas super ĉio en mia granda regno! Kial oni neniam estas dirinta ion pri ĝi al mi?" "Mi neniam aŭdis ĝian nomon!" diris la kavaliro. "Ĝi neniam estis prezentita ĉe la kortego."


Rimarkoj:
Fabelo el 1843.
Trad.: Chr. Heilskov.
El:"Hans Christian Andersen; Liaj vivo kaj verkoj", Orienta Kuriero,
Hong Kong 1938.
Notu: Ĉi tiu eldono estas mallongiĝo de la fabelo, sed absolute bonega eldono! Se vi dezirus legi la tutan fabelon, vidu la tradukon de L. L. Zamenhof,
ĉi-tie: La najtingalo.