Ruĝaj, acidaj sorpoj kreskis kiel la plej riĉa ornamo
ĉirkaŭ liaj domo kaj ĝardeno. Tamen estis en ĝi ankaŭ
pirarbo, sed ĝi ne liveris eĉ unu piron, kaj tamen la
feliĉo troviĝis en ĉi tiu pirarbo, metita en la
nevideblaj piroj.
Iun nokton la vento blovegis tute
freneze; oni rakontis en la gazetoj, ke la granda
diliĝenco pro la ventego estis levita de la vojo kaj
forĵetita kvazaŭ ĉifono. Facile do granda branĉo de la
pirarbo povis derompiĝi.
La branĉo estis metata en la
laborejon, kaj la viro tornis, ŝerce, de ĝi grandan
piron, plian ankoraŭ grandan, poste unu malpli grandan
kaj kelkajn malgrandajn. "La arbo do iam donu pirojn,"
diris la viro, kaj li donis al la infanoj la pirojn kiel
ludilojn.
Al la vivbezono en humida lando
apartenas efektive pluvombrelo. La tuta domo posedis por
komuna uzo nur unu; se la vento tro forte blovis, la
ombrelo inversiĝis; eĉ kelkajn fojojn ĝi rompiĝis, sed
la viro tuj remetis ĝin en bona stato; sed plej
ĉagrenis, ke la butono, kiu devus teni ĝin en faldita
stato, tro ofte forsaltis, tiel ke la ringo ĉirkaŭ ĝi
rompiĝis.
Iun tagon forsaltis la butono; la viro
serĉis ĝin sur la planko kaj tie ekkaptis unu el la plej
malgrandaj piretoj; unu el tiuj, kiujn ricevis la
infanoj kiel ludilojn.
"La butono ne troveblas," diris la
viro, "sed la etaĵo same taŭgas!" Tiam li boris truon en
ĝi, tratiris ŝnuron, kaj la eta piro bone adaptiĝis en
la rompita ringo. Ĝi estis la plej bona kuntenilo, kiun
havis ĝis nun la ombrelo.
Kiam la venontan jaron la viro devis
sendi ombrelotenilojn al la ĉefurbo, kien li liveris
tiajn, li sendis ankaŭ kelkajn tornitajn piretojn
ĉirkaŭitajn per duona ringo, kaj petis elprovi ilin, kaj
tiamaniere ili venis al Ameriko. Tie oni baldaŭ
rimarkis, ke la pireto taŭgas multe pli bone ol iu alia
butono, kaj nun oni postulis de la komercisto, ke ĉiuj
sekvaj ombreloj estu fermataj per pireto.
Nu, ekestis laboro! Piroj milope!
Lignaj piroj sur ĉiuj ombreloj! La viro devis laboregi.
Li tornis kaj tornadis. La tuta pirarbo fariĝis etaj
lignaj piroj! Tio donis monerojn, donis talerojn!
"En tiu pirarbo estis metita mia
feliĉo!", diris la viro. Li nun akiris grandan laborejon
kun metiistoj kaj iliaj helpantoj. Ĉiam li estis
bonhumora kaj diris: "La feliĉo povas esti en
bastoneto!" La samon diras ankaŭ mi, kiu rakontas la
historion.
Ekzistas esprimo: "Metu blankan
bastoneton en la buŝon, kaj vi fariĝas nevidebla!", sed
devas esti la ĝusta bastoneto, tiu, kiu estas donata al
ni kiel feliĉodonaco de Nia Sinjoro. Tiun mi ricevis,
kaj mi povas, same kiel la viro, akiri tintantan oron,
trembrilantan oron, la kiel eble plej bonan, tiun, kiu
brilas de infanokuloj, tiun, kiu tintas el infana buŝo
kaj ankaŭ de paĉjo kaj panjo. Ili voĉlegas la
historiojn, kaj mi staras meze de la ĉambro ĉe ili, sed
nevidebla, ĉar mi havas la blankan bastoneton en la
buŝo; se mi sentas, ke ili ĝojas pro mia rakontado, nu,
tiam ankaŭ mi diras: La feliĉo povas esti en bastoneto!