|
Ekster
la fabriko stakite staris alte staplitaj amasoj da ĉifonoj
vaste kolektitaj; ĉiu ĉifono havis sian historion, ĉiu
rakontadis, sed oni ne povas aŭskulti ĉiujn. Kelkaj ĉifonoj
estis enlandaj, aliaj devenis de fremdaj landoj. Jen dana
ĉifono kuŝis apud norvega ĉifono; komplete dana estis la
unua, kaj krude norvega estis la alia, kaj tio estis la
drolo pri ili, dirus ĉiu prudenta norvego kaj dano.
Ili ja rekonis unu la alian per la lingvo,
kvankam ĉiu el tiuj, diris la norvego, estis tiel malsama
kiel la franca kaj la hebrea. "Ni iras montoĉenen por igi
nian lingvon hardita kaj origina,kaj la dano faras sian
sukeritan sengustan poetikan parolon".
La ĉifonoj parolis kaj ĉifono restas
ĉifono ĉiulande, ili gravas nur en la ĉifonamaso.
"Mi estas norvega!" diris la norvego, "kaj
dirante ke mi estas norvega, mi pensas ke tio sufiĉas! Mi
estas fortika en la fibroj, same kiel la prarokoj de la
multaĝa Norvegio, la lando, kiu havas konstitucion kiel la
libera Ameriko! Tiklas miajn fibrojn pensi pri tio, kio mi
estas kaj lasi la penson erce tinti per granitaj vortoj!"
"Sed ni posedas literaturon!"
diris la dana ĉifono. "Ĉu vi komprenas, kio estas tio?"
"Komprenas!" ripetis la
norvego, "vi ebenlanda loĝanto, ĉu mi levu vin monten kaj
boreale aŭroru al vi, vi ĉifono! Kiam degelas la glacio pro
la norvega suno, tiam venas la danaj velŝipetoj al ni kun
butero kaj fromaĝo, tamen manĝeblaj varoj, kaj kiel balasto
dana literaturo. Ni ne bezonas ĝin! oni prefere formetas
malfreŝan bieron tie, kie ŝprucas la freŝa fonto, kaj ĉi tie
temas pri puto, kiu ne estas borita, ne klaĉe eŭrope konata
pere de gazetoj, kamaradeco kaj vojaĝoj de verkistoj
eksterlanden. Libere mi parolas de la pulmo, kaj la dano
devas alkutimiĝi al la libera sono, kaj tion li faros en sia
skandinava alkroĉiĝo al nia fiera montolando, la praroko de
la mondo!"
"Tiel neniam parolus dana
ĉifono!" diris la dano. "Tio ne estas laŭ nia naturo. Mi
konas min mem, kaj kiel mi estas ĉiuj niaj ĉifonoj, ni estas
tiel bonanimaj, tiel modestaj, ni nesufiĉe fidas je ni mem,
kaj per tio oni ja ne ion gajnas, sed mi tre ŝatas tion, mi
konsideras tion tiel rava! Cetere, tion mi povas certigi al
vi, mi plene konscias pri mia propra boneco, sed mi ne
priparolas ĝin, pri tia malvirto neniu povas akuzi min. Mi
estas mola kaj fleksebla, toleras ĉion, envias neniun,
laŭdetas ĉiujn, kvankam la plej multaj aliaj ne estas
laŭdindaj, sed tio estas ilia afero! Mi ĉiam ridindigas tion,
ĉar mi estas tiel saĝa!"
"Ne al mi parolu tiun molan
gluecan lingvon de la ebenlando, tio naŭzas min!" diris la
norvego kaj per la vento liberigis sin de la amaso kaj
eniris alian.
El ili ambaŭ estis farita
papero, kaj la hazardo volis, ke la norvega ĉifono iĝis
papero, sur kiu norvego verkis fidelan amleteron al dana
knabino, kaj la dana ĉifono fariĝis manuskripto de dana odo,
kiu laŭdis la forton kaj gloron de Norvegio.
Io bona ja povas fariĝi el
la ĉifonoj, post kiam ili eliras la ĉifon-amason kaj la
metamorfozo okazas ĝis vero kaj belo, ili lumas
interkonsente kaj en tio estas beno.
Jen la historio, ĝi estas
amuzeta, kaj ofendas absolute neniun krom - la ĉifonojn.
|