Hans Chr. Andersen.
Konen med Æggene - - - La virino kun la ovoj
Tradukis H. E. Jensen.

Estis virino kampara
al ŝi kokino tre kara estis
- ĉu eble vi havas imagon:
Ovon ĝi faris ĉiun tagon!
Fine ŝi havis kvar dekojn plene -
jen - ŝajnis al ŝi sufiĉe konvene.
Do ŝi iris kun plena korbo
sur sia kapo nun al la urbo.

Sed tiun iradon ŝi tute ne ĝuis:
pro longa la vojo ŝi baldaŭ enuis,
kvankam ŝi iris per tuta forto,
- Do ŝi kalkulis, ho, belo, sporto!
Kalkulis la prezon tute senĝene, -
jen - ŝajnas al mi - sufiĉe konvene.

"Ho jes!" ŝi diras kun vigla imago,
"jen unu talero estos la pago!
Mi du kokinojn havigos al mi,
kaj do entute mi havas tri. -
- Sed ĉiu havas kokinajn ecojn,
mi baldaŭ ricevos novajn enspezojn:
Tri novajn kokinojn! Jen estas ses!
Mi prenas la ovojn, multajn, ho jes!
La parton duonan mi vendos, retenos
la tutan restaĵon: kokidoj venos!

Mi nun posedas kokejon - ho Dio!
ĝi forte kreskas - ho bela metio!
Ovoj, kokidoj grandskale aperos,
ho, Dio, nun la aferoj prosperos.
Mi, ŝafon aĉetas, kaj du anserojn,

en mian poŝon mi metas monerojn.
Mi vendas ovojn, kokinojn kaj plumojn
kaj fojon post fojo ricevas monsumojn!
Mi havas porkon, nun venas bovino,
jes, eble du, - ho, feliĉa fino!
Kaj jen la rezulto post unu jaro:
bieno, bestoj kaj geservistaro!

Nun venas svatulo kun dolĉa inklino,
mi baldaŭ fariĝos grandsinjorino!
Li havas bienon, pli grandan ol mia,
kaj nun mi ne estos modesta kaj pia!
La babilantoj ricevas vangfrapon,
mi baldaŭ lernos levi la kapon!"

Jes, tion ŝi diris kaj tuj praktikis:
rompitaj la ovoj sur tero efikis!
Kun ili falis la gloro plene,
jen - ŝajnas al mi - sufiĉe konvene!

Notoj
El: La Semajno, n-ro 39, la 15-an de oktobro 1938.
Fabelo el 1836.