|
Antaŭ multe da jaroj
vivis imperiestro, kiu tiel treege ŝatis belajn novajn vestojn,
ke li elspezis sian tutan monon por esti ĉiam bele ornamita.
Li ne zorgis pri siaj soldatoj, ne ŝatis komedion kaj nek
veturi en arbaro, krom nur se tio donis al li okazon montri
siajn novajn vestojn. Li havis robon por ĉiu horo de la tago,
kaj kiel ordinare oni diras pri ĉiu alia rego, ke li estas en
la konsilistaro, tiel oni ĉiam diris ĉi tie: "La imperiestro
estas en la vestoŝranko!"
En la granda urbo, kie li loĝis, la vivo
estis tre gaja, ĉiutage venis multaj fremduloj. Iun tagon
venis du fraŭdistoj; ili ŝajnigis sin teksistoj kaj diris, ke
ili komprenas teksi la plej ravan ŝtofon, kiun oni povas imagi
al si. Ne nur la koloroj kaj la desegno estis io
eksterordinare bela, sed la vestoj, kiujn oni kudris el la
ŝtofo, havis tiun mirindan econ, ke ili fariĝas nevideblaj por
ĉiu homo, kiu ne taŭgas por sia ofico, aŭ kiu estas
nepermeseble stulta.
"Tio estus ja bonegaj vestoj," pensis la
imperiestro; "portante ilin, mi povus ekscii, kiuj viroj en
mia regno ne taŭgas por tiu ofico, kiun ili havas; mi povus
distingi la saĝajn de la stultaj! Jes, tiun ŝtofon oni tuj
devas teksi por mi!" Kaj li donis al la du fraŭdistoj grandan
antaŭpagon, por ke ili komencu sian laboron.
Ili ankaŭ starigis du teksilojn kaj ŝajnigis,
kvazaŭ ili laborus, sed ili havis tute nenion en la teksilo.
Senĝene ili postulis la plej delikatan silkon kaj la plej
bonan oron; sed tion ili metis en sian propran sakon kaj
laboris per la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis malfrue en la
nokto.
"Nun mi tre ŝatus scii, kiom ili atingis pri
la ŝtofo!" pensis la imperiestro, sed li havis iom strangan
senton ĉe la koro pro la penso, ke tiu, kiu estas stulta aŭ
malbone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi ĝin; nu, li ja
kredis certe, ke li ne bezonas timi pro si mem, sed tamen li
volis unue sendi alian personon por rigardi, kiel statas la
afero. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kiun mirindan forton
havas la ŝtofo, kaj ĉiuj estis avidaj por vidi, kiel maltaŭga
aŭ stulta estas lia najbaro.
"Mi sendos al la teksisto mian maljunan,
honestan ministron!" pensis la imperiestro, "li povas plej
bone vidi, kiel aspektas la ŝtofo, ĉar li havas kapablon, kaj
neniu prizorgas sian oficon pli bone ol li!"
Nun la maljuna, bonkora ministro eniris en
la salonon, kie la du fraŭdistoj sidis laborantaj per la
malplenaj teksiloj. "Dio gardu nin!" pensis la maljuna
ministro kaj malfermegis la okulojn, "mi ja povas nenion vidi!"
Sed tion li ne diris.
Ambaŭ fraŭdistoj petis lin bonvole
proksimiĝi kaj demandis, ĉu ne estas bela desegno kaj ravaj
koloroj. Tiam ili montris al la malplena teksilo, kaj la
kompatinda maljuna ministro daŭre malfermegis la okulojn, sed
li povis nenion vidi, ĉar nenio estis. "Sinjoro Dio!" li
pensis, "Ĉu eble mi estas stulta? Tion mi neniam kredis, kaj
tion neniu homo rajtas scii! ĉu eble mi ne taŭgas por mia
ofico? Ne, mi ne povas riski rakonti, ke mi ne povas vidi la
ŝtofon!"
"Nu, vi nenion diras pri ĝi!" diris unu el
la teksantoj. "Oo, ĝi estas bela! nepre plej dolĉa!" diris la
maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj, "tiu
desegno kaj tiuj koloroj! Jes, mi diros al la imperiestro, ke
ĝi treege plaĉas al mi!"
"Nu, tio ĝojigas nin!" diris ambaŭ teksistoj,
kaj nun ili nomis la kolorojn kaj la kuriozan desegnon. La
maljuna ministro atente aŭskultis, por ke li povu diri la
samon, kiam li venos hejmen al la imperiestro, kaj tion li
faris.
Nun la fraŭdistoj postulis pli da mono, pli
da silko kaj oro, tion ili devis uzi por teksado. Ili metis
ĉion en siajn proprajn poŝojn, en la teksilon venis eĉ ne unu
fadeno, sed kiel antaŭe ili pluteksis per la malplena teksilo.
Baldaŭ la imperiestro denove sendis alian
bonkoran oficiston por vidi, kiel statas la teksado, kaj ĉu la
ŝtofo baldaŭ estos preta. Okazis por li tiel same kiel por la
ministro, li rigardis kaj rigardis, sed ĉar estis nenio krom
la malplenaj teksiloj, li povis nenion vidi.
"Jes, ĉu ĝi ne estas bela ŝtofo!" diris
ambaŭ fraŭdistoj kaj montris kaj klarigis la ravan desegnon,
kiu tute ne estis.
"Stulta mi ne estas!" pensis la viro, "do
estas mia bona ofico, por kiu mi ne taŭgas? Tio estas tre
stranga! sed tion oni ne lasu iun senti!" kaj tiam li laŭdis
la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis al ili sian ĝojon
pri la belaj koloroj kaj la rava desegno. "Jes, ĝi estas nepre
plej dolĉa!" li diris al la imperiestro.
Ĉiuj homoj en la urbo parolis pri la belega
ŝtofo.
Nun la imperiestro mem volis vidi ĝin, dum ĝi ankoraŭ estis
en la teksilo.
Kun tuta aro da elektitaj viroj, inter
kiuj la du maljunaj, bonkoraj oficistoj, kiuj jam antaŭe
estis tie, li nun iris al la du ruzaj fraŭdistoj, kiuj nun
teksis per ĉiuj fortoj, sed sen ŝnureto aŭ fadeno. " "Jes,
ĉu ĝi ne estas magnifique!" diris ambaŭ bonkoraj
oficistoj. "Ĉu Via Moŝto vidas, kian desegnon, kiajn
kolorojn!" kaj tiam ili montris al la malplena teksilo, ĉar
ili pensis, ke la aliaj kredeble povas vidi la ŝtofon.
"Kion!" pensis la imperiestro, "mi vidas
nenion! Tio estas ja terura! ĉu mi estas stulta? Ĉu mi ne
taŭgas por esti imperiestro? Ĉi tio estas la plej terura,
kio povus okazi al mi!" "0o, ĝi estas tre bela!" diris la
imperiestro, "ĝi havas mian plej altan aprobon!" kaj li
kapgestis kontente kaj rigardis la malplenan teksilon; li ne
volis diri, ke nenion li povas vidi. La tuta sekvantaro,
kiun li havis kun si, rigardis kaj rigardis, sed ne vidis
pli ol ĉiuj aliaj, sed same kiel la imperiestro ili diris,
"0o, ĝi estas tre bela!" kaj ili konsilis al li preni
vestojn el tiu nova belega ŝtofo unuafoje por la granda
procesio okazonta. "ĝi estas magnifique! belega, eminenta!"
oni diris de buŝo al buŝo, kaj ili ĉiuj estis tiel sincere
ĝojaj. La imperiestro donis al ĉiu el la fraŭdistoj
kavaliran krucon por fiksi en la butontruo kaj la titolon
teksojunkro.
La tutan nokton antaŭ tiu antaŭtagmezo,
kiam la procesio devis okazi, la fraŭdistoj sidis laborantaj
kaj havis pli ol dek ses kandelojn lumigitaj. Oni povis vidi,
ke ili estas forte okupitaj finpretigi la novajn vestojn de
la imperiestro. Ili ŝajnigis, kvazaŭ ili deprenus de la
teksilo la ŝtofon, ili tondis en la aero per grandaj
tondiloj, ili kudris per kudrilo sen fadeno kaj finfine
diris: "Rigardu, nun la vestoj estas pretaj!"
Kun siaj plej distingitaj korteganoj la imperiestro mem
venis tien, kaj ambaŭ fraŭdistoj levis unu brakon, kvazaŭ
ili ion tenus, kaj diris: "Rigardu, jen la pantalono! Jen
la robo! Jen la mantelo!" kaj tiel plue. "Ĝi estas malpeza,
kiel araneaĵo! Oni devus kredi, ke nenio estas sur la
korpo, sed ĝuste tio estas ĝia avantaĝo!"
"Jes!" diris ĉiuj korteganoj, sed ili
povis nenion vidi, ĉar nenio estis.
"Ĉu nun plej grace plaĉus al Via
Imperiestra Moŝto depreni la vestojn!" diris la fraŭdistoj,
kaj ni surmetos al Vi la novajn ĉi tie antaŭ la granda
spegulo!"
La imperiestro demetis ĉiujn siajn
vestojn, kaj la fraŭdistoj faris, kvazaŭ ili surmetus ĉiun
pecon de la novaj, kiuj devus esti kudritaj, kaj ili
prenis lin ĉe la talio kaj faris, kvazaŭ ili alligus ion,
tio estis la trenaĵo, kaj la imperiestro turnis sin kaj
turnadis sin antaŭ la spegulo. "Dio, kiel tio belvestas!
kiel rave ĝi sidas!" diris ili ĉiuj. "Kia desegno! kiaj
koloroj! Ĝi estas multekosta vesto!"
"Ekstere oni staras kun la baldakeno,
kiu en la procesio estos portata super Via Moŝto!" diris la
supera ceremoniestro.
"Jes, mi estas ja preta!" diris la
imperiestro. "Ĉu ĝi ne bone sidas!" Kaj tiam ankoraŭfoje
li turnis sin antaŭ la spegulo, por ke tio ŝajnigu, kvazaŭ
li vere rigardus sian ornamaĵon.
La ĉambelanoj, kiuj devis porti la
trenaĵon, palpis per la manoj laŭ la planko, kvazaŭ ili
prenus la trenaĵon, ili iris kaj tenis en la aero, ili ne
kuraĝis sentigi, ke nenion ili povis vidi.
Kaj tiam la imperiestro iris en la
procesio sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la
strato kaj en la fenestroj diris: "Dio, kiel senkomparaj
estas la novaj vestoj de la imperiestro! Kiel ravan
trenaĵon li havas sur la robo! Kiel bonege ĝi sidas!"
Neniu volis sentigi, ke nenion li vidas, ĉar do ankaŭ li
ja ne taŭgus en sia ofico, aŭ estus tre stulta. Neniu el
la vestoj de la imperiestro havis tiom da sukceso.
"Sed li ja havas nenion sur si!" diris
eta infano. "Sinjoro Dio, aŭdu la
voĉon de la senkulpulo!" diris la patro; kaj oni
flustris unu al alia, kion diris la infano.
"Li havas nenion sur si, diras eta
infano, li havas nenion sur si!"
"Li havas nenion sur si!" kriis
finfine la tuta popolo. Kaj malagrabliĝis en la
imperiestro, ĉar ŝajnis al li, ke ili pravas, sed li
pensis jene: "Nun mi devas elteni la procesion." Kaj
tiam li tenis sin ankoraŭ pli fiere, kaj la ĉambelanoj
iris portante la trenaĵon, kiu tute ne estis.
|