Jutland' kuŝas inter maroj
kiel granda runbaston'.
Runoj estas tombegaroj
meze de arbara kron.!
Sur erikejo revas ni
:: en silenta :: fantazi'.
Sur la vastaj teroj floras
erikeja arbustar';
flortapiŝo bonodoras
dolĉe vasten tra kampar';
sed nun baldaŭe ĝia bril'
:: malaperas :: sub plugil'.
Jutland' kuŝas inter maroj
kiel granda runbaston',
pri pasintaj mil' da jaroj
nun rakontas ĉiu ŝton',
Al estonteco el la mar'
:: sonas laŭte :: himno klar'.