La poeto H. C. Andersen, kiu vivis dum la tempo de la turismo-pioniroj, pli ol alia samtempulo akiris famon kiel elokventa gvidanto al vojaĝemuloj: kopio de lia romano
La improvizisto iom post iom fariĝis necesa dum la vojaĝo. Ĉi tiu verko, kies medio estas inter diversaj pejzaĝoj kaj urboj, de Italio, instruis al ĉiulandaj vojaĝantoj admiron al la suda naturo, al la artaj trezoroj de la
Eterna Urbo, al la naciaj karakterizaĵoj de la popolo.
La leganto, kiu sekvas la improviziston Antonio, heroo de la romano, en pluraj travivaĵoj de lia vivo, povas tiamaniere kompreni la animon kaj spiriton de Italio. La romano havas ankaŭ apartan gravecon, ĉar ĝi malfermis la pordon de la famo al la aŭtoro: liaj unuaj fabeloj aperis post la publikigo de la romano. Ankaŭ en aliaj verkoj li neniam forgesis Italion; li skribis, ke tiu ĉi lando fariĝis la lando de liaj sonĝoj kaj de lia feliĉo kaj multaj paĝoj de liaj verkoj enhavas amesprimon al tiu lia dua patrujo.
Andersen kvarfoje vojaĝis en Italion. La unuan fojon li estis 28 jara. La improvizisto respegulas la mondon de liaj revoj, kaj tion povas ankaŭ konstati la italaj legantoj per la sole ekzistanta traduko, publikigita unu jarcenton post la apero de la libro. La romano, verkita kun ega viveco, estas plena de pitoreskaj priskriboj, kiuj similas al la pentraĵoj de la danaj romantikaj pentristoj, faritaj dum iliaj studjaroj en Italio. Koncerne la tradukojn de Andersenaj verkoj, oni devas konstati, pri la diversaj lingvoj ĝenerale kaj precipe pri la latinidaj lingvoj, ke granda parto de la origina belo perdiĝas en la traduko. Precipe en la fabeloj okazas, ke la fremda lingvo ne akordiĝas kun la tipaj babiladoj de la rolantoj. Cetere, pri tiuj famaj danaj paĝoj, kiuj apartenas al la internacia literaturo, estus oportune rimarkigi tion al la eksterlandanoj: oni ne konsideru la Andersenajn fabelojn nur porinfana legaĵo; la poeto sin turnis, krom al la infanoj, ankaŭ al plenaĝuloj.
La italaj impresoj ne paliĝis ĉe Andersen dum la postaj jaroj. Kiam, kvindekjara, li verkis la aŭtobiografion La fabelo de mia vivo, la li priskribas la vojaĝon tra Milano, Ĝenovo, Piso kaj Florenco, kie li, dana vizitanto, sentas sin alia persono, kiel li mem asertas, ĉar ĝis tiam li ne estis tre ema al pentra- kaj skulptarto, sed tie li ricevas decidigan impreson de la grandeco kaj beleco de la arto. Dum la kvarmonata restado en Romo, Andersen havis la eblon penetri ĝisfunde en tiun atmosferon de historio kaj civilizo, kiu karakterizas la Eternan Urbon. En la memorfolioj postlasitaj de la poeto, oni povus eltiri topografian panoramon de preskaŭ la tuta duoninsulo.
En Digters Bazar (Bazaro de poeto) estas la plej grava literatura rezulto de la granda vojaĝo de Andersen en la jaroj 1840-41; en tiu vojaĝo, la poeto, trairinte Italion, atingis Konstantinopolon, la Nigran Maron kaj la ebenaĵojn de Rumanujo, tiutempe tre malmute vizitataj. Iu kritikisto saĝe skribis koncerne tiun libron, ke ne temas pri vojaĝpriskribo, sed pri vojaĝo mem, ĉar la leganto povas vidi ĉion, kion la poeto vidis.
Vidaĵo el mia fenestro estas la titolo de unu el la ĉapitroj temantaj pri Napolo. Ni sidiĝu flanke de la poeto kaj per liaj okuloj ni rigardu kiel pasas la ekstera vivo:
"Jen Placo de la Florencanoj ... fronte elstaras la fasado de preĝejeto, en kies portiko najbarulinoj etendis siajn tukojn por la sekigo. Du junaj pastroj, legante la brevieron, promenadas sub la portiko. Ekstere, maljuna avineto vendas monerojn. Ŝi estas la bankistino de la malriĉuloj: la placo estas ŝia oficejo, la tableto ŝia kaso; antaŭ ŝi estas moneroj per kiuj por eta enspezo ŝi ŝanĝas tiujn pli grandajn. Ne malpli ol dekses ŝuriparistoj estas tie, maldekstre sidantaj: kantetante, ili martelas; du el ili jam ekbruligis la kandelon... La domoj, je la teretaĝo, ne havas fenestrojn, sed larĝajn pordojn malfermitajn flanke de la butikoj; antaŭ unu butiko oni rostas kafon, antaŭ alia oni kuiras kastanbulionon; la mastro havas multajn klientojn; kelkaj ĉifonuloj manĝas en potruboj. Nun la suno subiras kaj la sonoriloj sonoras; personoj rapidas al preĝejo, la lumoj ekbrilas el la fenestroj ... Tiu ĉi placeto estas fidela imago de la granda Napolo, fidelega imago, ĉar estis la poeto mem, kiu, restante ĉe la fenestro, desegnis ĉion, kion li vidis ekstere."
Andersen uzis la vorton
desegnis. Sed li ne desegnis nur per vortoj: lia krajono skizis multajn erojn de la italaj naturo kaj vivo. Multaj el tiuj desegnaĵoj troviĝas nun en la domo de Andersen en Odense; lia naskiĝurbo.