Ie
en la kamparo estis malnova grandbieno, kaj en ĝi estis
maljuna grandbienisto, kiu havis du filojn, kiuj estis
tiel spritaj, ke la duono sufiĉus; ili volis svati la
filinon de la reĝo, kaj tion ili kuraĝis, ĉar ŝi
komunikiĝis, ke tiun ŝi prenos kiel edzon, kiun ŝi
trovos plej kapabla por paroli por si.
Tiuj du nun preparis sin dum ok tagoj,
tio estis la plej longa tempo, kiun ili havis por tio,
sed ankaŭ sufiĉis, ĉar ili havis antaŭsciojn, kaj tiaj
estas utilaj. Unu el ili parkere sciis la tutan latinan
leksikonon kaj la gazeton de la urbo de tri jaroj, ne
nur de antaŭe, sed ankaŭ de malantaŭe; la alia sciis
ĉiujn korporaciajn regulojn kaj tion, kion devis scii
ĉiu korporacia plejaĝulo; tial li povis kunparoli pri la
ŝtato, li opiniis, kaj krome li ankaŭ komprenis brodi
ŝelkojn, ĉar li estis delikata kaj fingrolerta.
"Mi ricevos la reĝofilinon!" diris
ambaŭ, kaj tiam ilia patro donis al ĉiu el ili ravan
ĉevalon; tiu, kiu sciis la leksikonon kaj la gazetojn,
ricevis lakte blankan, kaj tiu, kiu estis plejaĝule saĝa
kaj sciis brodi, ricevis karbe nigran, kaj post tio ili
ŝmiris siajn buŝajn angulojn per hepata oleo, por ke ili
fariĝu pli flekseblaj. Ĉiuj geservistoj estis malsupre
en la korto por vidi ilin surĉevaliĝi; kaj en tiu
momento venis la tria frato, ĉar estis tri, sed neniu
kalkulis lin kiel fraton, ĉar li ne havis tiom da klero
kiel la du, kaj lin ili simple nomis Hans-fuŝulo.
"Kien vi iros, ke vi estas en la
festaj vestoj?" li demandis.
"Al la kortego por parole gajni la
reĝofilinon! ĉu vi ne aŭdis, pri kio oni tamburas en la
tuta lando?" kaj tiam ili rakontis tion al li.
"Hej, do mi devas kuniri!" diris
Hans-fuŝulo, kaj la fratoj ridis pri li kaj forrajdis.
"Patro, donu al mi ĉevalon!" kriis
Hans-fuŝulo. "Mi tiel ekemas edziĝi: Se ŝi prenos min,
ŝi prenos min! kaj se ŝi ne prenos min, mi tamen prenos
ŝin!"
"Tio estas babilaĵo!" diris la patro,
"al vi mi ne donos ĉevalon. Vi ja ne scias paroli! ne,
la fratoj ili estas gravuloj!"
"Se mi ne rajtas ricevi ĉevalon,"
diris Hans-fuŝulo, "mi prenos la kapron, ĝi estas mia
propra, kaj ĝi bone povas porti min!" kaj tiam li rajde
sidiĝis sur la kapron, pikis siajn kalkanojn en ĝiajn
flankojn kaj rapidegis laŭ la landvojo. Huj! kiel rapide
li rajdis. "Jen venas mi!" diris Hans-fuŝulo, kaj tiam
li kantis tiel, ke vaste aŭdiĝis resonoj.
Sed la fratoj tute silente rajdis
antaŭen; ili ne parolis unu vorton, ili bezonis pripensi
ĉiujn bonajn spritaĵojn, kiujn ili volis prezenti, ĉar
ĉio devus esti tiel rafinita.
"Halehoj," kriis Hans-fuŝulo, "jen
venas mi! rigardu kion mi trovis sur la landvojo!" kaj
tiam li montris al ili mortintan kornikon, kiun li
trovis.
"Fuŝulo!" ili diris, "kion vi volas
per ĝi?" "Ĝin mi donacos al la reĝofilino!"
"Jes, faru vi tion," ili diris, ridis
kaj plurajdis.
"Halehoj! jen venas mi! vidu, kion mi
nun trovis, tion oni ne trovas ĉiutage sur la landvojo!"
Kaj la fratoj denove turnis sin por
vidi, kio estis. "Fuŝulo!" ili diris, "estas ja malnova
lignoŝuo, kies supro defalis! Ĉu la reĝofilino ricevu
ankaŭ ĝin?"
" Tion ŝi devas!" diris Hans-fuŝulo;
kaj la fratoj ridis, kaj ili rajdis kaj ili venis longe
antaŭen.
"Halehoj! jen estas mi!" kriis
Hans-fuŝulo; "ne, nun fariĝas pli kaj pli terure!
halehoj; tio estas nekomparebla!"
"Kion vi nun trovis?" diris la fratoj.
Oo!" diris Hans-fuŝulo, "ne eblas
paroli pri tio! kiel ĝoja ŝi fariĝos, la reĝofilino!"
"Fi!" diris la fratoj, "estas ja
ŝlimo, ĵus elĵetita el la landvoja foso."
"Jes, ĝuste estas!" diris Hans-fuŝulo,
"kaj ĝi estas el la plej delikata speco, oni ne povas
teni ĝin!" kaj tiam li plenigis la poŝon.
Sed la fratoj rajdis plenforte, kaj
sekve ili antaŭiĝis al li tutan horon kaj haltis ĉe la
pordego de la urbo, kaj tie la svatantoj ricevis numeron
laŭ sia alveno, kaj oni metis ilin en vicojn, sesope kaj
tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn, kaj tio ja
estis tre bona, ĉar alie ili fendus la dorsojn unu de
alia, nur ĉar unu staris antaŭ alia.
Ĉiuj ceteraj enloĝantoj de la lando
staris ĉirkaŭ la palaco, tute ĝis la fenestroj, por vidi
la reĝofilinon akcepti svatantojn, kaj ĝuste kiam unu el
ili venis en la ĉambron, paraliziĝis al li la
parolkapablo.
"Ne taŭgas!" diris la reĝofilino.
"For!"
Nun venis tiu el la fratoj, kiu sciis
la leksikonon, sed ĝin li tute forgesis pro la starado
en vico, kaj la planko knaris kaj la plafono estis el
spegula vitro, pro kio li vidis sin mem kapstari, kaj ĉe
ĉiu fenestro staris tri skribistoj kaj unu plejaĝulo,
kiuj enskribis ĉion, kion oni diris, por ke tio tuj
aperu en la gazeto por esti vendata ĉe la angulo por du
moneroj. Estis terure, kaj krome oni tiel hejtis en la
forno, ke ĝia cilindro estis ruĝa.
"Estas varmege ĉi tie!" diris la
svatanto.
"Estas pro tio, ke hodiaŭ mia patro
rostas virkokidojn!" diris la reĝofilino.
Bee! tie li staris, tiun parolon li ne
atendis; neniun vorton li povis trovi, ĉar ion amuzan li
volis diri. Bee!
"Ne taŭgas!" diris la reĝofilino.
"For!" kaj tiam li devis foriĝi. Nun venis la alia
frato.
"Ĉi tie estas terura varmego!" - li
diris.
"Jes, ni rostas virkokidojn hodiaŭ!"
diris la reĝofilino.
"Kion Vi.. kion?" li diris, kaj ĉiuj
skribistoj skribis kion Vi.. kion!
"Ne taŭgas!" diris la reĝofilino.
"For!"
Nun venis Hans-fuŝulo, li rajdis sur
la kapro rekte en la ĉambron. "Estas ja arda varmego!"
li diris.
"Tio estas, ĉar mi rostas
virkokidojn!" diris la reĝofilino.
"Tio estas ja bonega!" diris
Hans-fuŝulo, "do kredeble mi povas rosti kornikon?"
"Tion vi tre bone povas!" diris la
reĝofilino, "sed ĉu vi havas ion, en kio rosti ĝin, ĉar
mi havas nek poton nek paton!"
"Sed tion mi havas!" diris
Hans-fuŝulo. "Jen estas kuirilo kun stana tenilo!" kaj
tiam li eltiris la malnovan lignoŝuon kaj metis la
kornikon meze en ĝin.
"Ĝi estas tuta manĝo!" diris la
reĝofilino, "sed de kie ni ricevos trempaĵon?