H.C.Andersen
Danlando estas mia hejmo ĉarma

I Danmark er jeg født, dér har jeg hjemme.
1850


 

 

Danlando estas mia hejmo ĉarma
en ĝia ter' radikon havas mi.
Patrina voĉo! Mia lingvo varma,
al mia koro dolĉe iras vi.
Karega dana land'
kun tombegara ĉeno
ĉe kampo de lupol' kaj pomĝardeno;
mi amas vin, mia patruj', Danland'!

Ĉu la somero kreas florojn ie
pli riĉe ol ĉi-tie ĉe la mar'?
Pli hele brilas la plenlun' nenie
ol en la hejmo de la fagarbar'!
Karega dana land'
kun *)Dannebrog' ondante,
ĝi venis al ni de l'ĉiel' falante;
mi amas vin, mia patruj', Danland'!

Ho lando bela, kie mi naskiĝis,
en kies ter' radikon havas mi,
kaj kie la patrina voĉ' kuniĝas
je l'ĉarma lingv' en dolĉa melodi'.
Karega dana land'
herbfreŝa insularo
kun nest' de l'cign' sovaĝa ĉe la maro;
mi amas vin, mia patruj', Danland'.

 


*)Rimarko: Dannebrog estas la dana nomo de la dana, nacia flago.
Trad.: J.Wulff
El: Esperanto-Sangbogen 1941, eldonis: DLEA & Dansk Esp. Selskab, 1941.
Desegnaĵo el 2005 de Helen Claesson.


Enhavo: