H.C.Andersen
En la arbaro

Hvor skoven dog er frisk og stor.
1850

 

 

Ho, kiel bela la arbar',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kun bela, verda foliar',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
La junular' en amebri'
promenas ofte tie ĉi.
:: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera...
 

En luna brilo iras ni,
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kaj ankaŭ sub la sunradi',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
De la kukol' ekscias vi,
ĉu pli da kisoj havos vi.
:: Kuk-kuk, kuk-kuk. falera.::
 

Nur pensu pri gajec' kaj ĝoj',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kaj iru laŭ la hela voj'.
Kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
Kaj la kukolo kantas pri
la amo inter li kaj ŝi.
:: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. ::

 


Traduko: S. K. Nielsen. Ilustraĵo de Helen Claesson (2004).
El:"Kantante Antaŭen" Centra Dana Esperantista Ligo 1941