Ĉe la riĉa biendomo
estis ĉarma, bone flegita ĝardeno kun eksterordinaraj arboj
kaj floroj; la gastoj de la biendomo esprimis sian ravon
koncerne al tiuj; la loĝantoj de la kamparo kaj la proksimaj
urboj venis ĉiujn dimanĉojn kaj festajn tagojn petante
permeson rigardi la ĝardenon, kaj eĉ la lernantoj alvenis
por tiaj-ĉi vizitoj.
Ekster la ĝardeno, ĉe la palisaro kontraŭ
la vojo, staris grandega kardo; ĝi estis tiel granda, ke ĝi
bone povus esti nomata kardoarbeto, tiom ĝi etendis sin el
la radiko en diversajn branĉojn. Neniu ĝin rigardis escepte
de la maljuna azeno, kiu tiris la veturilon de la
melkistinoj. Ĝi etendis la kolon kontraŭ la kardo, dirante:
"Vi estas bela. Mi povus manĝi vin." Sed la ligilo ne esti
tiel longa, ke la azeno povis atingi ĝin.
En la biendomo estis granda societo,
nobela parencaro de la ĉefurbo, junaj, ĉarmaj knabinoj, kaj
inter ili fraŭlino de malproksime; ŝi venis de Skotujo, ŝi
estis de alta deveno, riĉa pri bieno kaj oro, - fianĉino
dezirinda, diris pli ol unu juna sinjoro kaj ankaŭ la
patrinoj.
La junaj sinjoroj kaj sinjorinoj bruegis
sur la herbobedo ludante kroketon; ili promenis inter la
floroj, kaj ĉiu de la junaj knabinoj prenis floron kaj metis
ĝin en la butontruon de unu el la junaj sinjoroj. Sed la
juna, skota fraŭlino rigardis longtempe ĉirkaŭen, rifuzis
kaj rifuzis; neniu de la floroj ŝajnis plaĉi al ŝi.
Tiam ŝi rigardis super la balustradon;
ekstere staris la granda kardoarbeto kun siaj ruĝ-bluaj
floroj. Ŝi vidis ilin, ridetis kaj petis al la filo de la
biendomo preni unu de ili por ŝi.
"Ĝi estas la floro de Skotujo", ŝi diris;
"ĝi brilas en la blazono de mia lando, donu ĝin al mi."
Kaj li alportis la plej belan, pikinte
siajn fingrojn kvazaŭ sur la plej akra dorno de rozo.
La kardofloron ŝi metis en la butontruon
de la junulo, kaj li sentis sin tre honorata. Ĉiu de la
aliaj junaj sinjoroj estus volonte donanta sian pompan
floron por porti tiun-ĉi, donita de la belaj manoj de la
skota fraŭlino.
Kaj kiel la filo de la biendomo sin sentis
honorita, tiel ankaŭ la kardoarbeto; ĝi sentis kvazaŭ rozo
kaj suno trairis ĝin.
"Mi estas iom pli, ol kiom mi kredas", ĝi
diris interne. "Mi certe devus esti interne de la palisaro
kaj ne ekstere. Oni estas lokita strange en tiu-ĉi mondo,
sed nun mi havas almenaŭ unu de la miaj interne de la
palisaro kaj eĉ en la butontruo."
Al ĉiu burĝono, kiu aperis kaj ekfloris,
ĝi rakontis ĉi-tiun okazaĵon. Post kelkaj tagoj la
kardoarbeto aŭdis ion - nek de homoj, nek de birdpepado, sed
de la aero mem, kiu kaptas kaj vasten redonas la sonon, eĉ
de la plej sekretaj vojetoj de la ĝardeno kaj de la ĉambroj
de la biendomo, kie fenestroj kaj pordoj estas malfermitaj.
Tio, kion aŭdis la kardoarbeto, estis, ke la juna sinjoro,
kiu ricevis la kardofloron de la mano de la bela, skota
fraŭlino, nun ankaŭ estas ricevinta la manon kaj la koron.
Estas bela paro, bona partio.
"Tion mi kunmetis", opiniis la
kardoarbeto, pensante je la floro, kiun ĝi donis al la
butontruo. Ĉiu floro, kiu aperis, eksciis tiun-ĉi okazaĵon.
"Mi certe estos plantata en la ĝardenon",
pensis la kardo, "eble mi estos metata en poton, kiu premas;
tio certe estas la plej honoriga."
Kaj la kardoarbeto pensis tiel vigle je
tio, ke ĝi diris plene konvinkite: "Mi venos en poton."
Ĝi promesis al ĉiu malgranda kardofloro,
kiu aperis, ke ĝi ankaŭ venos en poton, eble en butontruon,
la plej alta pozicio, kiun ili povus atingi; sed neniu venis
nek en poton, nek en butontruon. Ili trinkis aeron kaj
lumon, lekis sunbrilon dum la tago kaj roson nokte, floris
kaj ricevis viziton de la abeloj kaj de la ojstroj, kiuj
serĉis la doton - la mielon de la floro. Ili prenis la
mielon, sed forlasis la floron.
"Rabistkanajlaro", diris la kardoarbeto,
"se mi nur povus trapiki ilin - sed mi ne povas."
La floroj klinis la kapojn kaj
malfortiĝis, sed novaj floroj aperis. "Vi venas kiel
alvokitaj", diris la kardoarbeto. "Mi atendas dum ĉiu
minuto, ke ni venos interne de la palisaro."
Kelkaj naivaj lekantoj kaj plantagoj
aŭskultis je ĝi kun profunda admiro, kredante ĉion, kion ĝi
diris.
La maljuna azeno je la veturilo de la
melkistinoj ŝtelrigardis la florantan kardoarbeton ĉe la
vojbordo, sed la ligilo estis tro mallonga por ke ĝi povu
atingi ĝin.
Kaj la kardo pensis tiel longtempe je la
kardo de Skotujo, al kies parencaro ĝi sin kalkulis, ke ĝi
fine imagis, ke ĝi estas veninta de Skotujo, kaj ke ĝiaj
prapatroj mem estas kreskintaj en la blazonon de la regno.
Estis granda penso - sed granda kardo ja rajtas havi grandan
penson.
"Oni estas ofte de tiel altranga familio,
ke oni ne kuraĝas scii tion", diris la urtiko kiu kreskis
proksime; ĝi ankaŭ havis senton, ke ĝi povus fariĝi iu
noblaĵo, se ĝi estus traktata ĝuste.
La somero pasis, kaj la aŭtuno pasis; la
folioj falis de la arboj, la floroj ekhavis fortajn
kolorojn, sed malfortan odoron.
La junaj abioj en la arbaro ekhavis
sopiron je kristnasko - sed estis longa tempo ĝis
kristnasko.
"Jen mi estas ankoraŭ", diris la kardo.
"Estas kvazaŭ neniu pensas, pri mi - kaj tamen estas mi, kiu
kunigis la partion; ŝi fianĉiniĝis - kaj edziniĝis antaŭ ok
tagoj. Sed mi ne faras paŝon, ĉar mi ne povas."
Kelkaj semajnoj pasis. La kardo nun portis
sian lastan, solan floron. Ĝi estis granda kaj dika; ĝi
estis ĝerminta proksime de la radiko. La vento blovis
malvarme, la koloroj kaj la pompo malaperis; sed la kaliko
aperis kiel arĝentumita sunfloro, granda kiel la kaliko de
la artiŝoko.
Tiam la juna paro venis en la ĝardenon;
ili nun estis edzo kaj edzino. Ili iradis laŭlonge de la
palisaro, kaj la juna edzino rigardis super ĝin.