Patrino sidis ĉe sia
infaneto, ŝi estis tiel malĝoja, ŝi tiom timis, ke ĝi
mortos. La infaneto estis pala, ĝiaj okuletoj malfermiĝis;
nur malforte ĝi spiris, kaj kelkafoje profunde kvazaŭ
ekĝemante kaj ankoraŭ pli malĝoje la patrino rigardis sian
karuleton.
Jen iu frapis la pordon, kaj venis
malriĉa, grandaĝa viro, envolvita en ĉevala kovrilo, ĉar
ĝi varmigas, kaj tion li bezonis; estis ja malvarma
vintro; ĉio ekstere estis kovrita je glacio kaj neĝo, kaj
la vento akre blovis tiel ke la vizaĝo doloris.
Ĉar la viro tremis pro malvarmo, kaj la
infaneto momenton dormis la patrino verŝis bieron en
kruĉon kaj ŝi metis ĝin en la fornon por ĝin varmigi por
li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino sidiĝis
sur seĝon apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu
tiel profunde spiris, kaj ŝi levi la maneton.
"Ĉu ne ankaŭ vi kredas, ke mi lin
konservos ?" ŝi diris, "Dio ne forprenos lin de mi!"
Kaj la viro - kiu estis la Morto mem -
strange balancis la kapon, kaj tio povus signifi jes aŭ ne
egale. La patrino malsupren rigardis, kaj la larmoj fluis
sur ŝiaj vangoj; - ŝia kapo fariĝis tiel peza! Tri noktojn
kaj tri tagojn ŝi ne fermis la okulojn, kaj nun ŝi
ekdormis, sed nur unu momenton, tiam ŝi subite
suprensaltis, tremante pro malvarmo. Kio estas tio! ŝi
kriis rigardante ĉirkaŭ si, sed la viro estis for, ŝia
infaneto malaperis, li estis ĝin preninta kun si, kaj en
la angulo de la ĉambro senĉese la radaro de l' antikva
horloĝo zumante turniĝis, la granda plumbopezilo subiris
rekte ĝis la planko, bum! Kaj jen ankaŭ la horloĝo ĉesis
funkcii.
Sed la malfeliĉa patrino forkuris el la
domo kaj vokis sian infaneton.
Ekstere, meze de l'neĝamasoj, sidis
virino en longa, nigra vestaĵo, kaj ŝi diris: "La Morto
estis en via ĉambro; mi vidis, ke ĝi rapidege forkuris kun
via infaneto; ĝi iras pli rapide ol la vento; ĝi neniam
reportos kion ĝi prenis !"
"Diru nur, kiun vojon ĝi iris!" petis la
patrino, "nomu sole la vojon, kaj mi retrovos ĝin!"
"Mi konas la vojon", respondis la virino
en la nigra vestaĵo, "sed antaŭ ol mi nomos ĝin, vi devas
kanti al mi ĉiujn kantetojn, kiujn vi kantis al via
infaneto; mi ŝatas aŭdi ilin, mi jam ilin aŭdis antaŭe; mi
estas la nokto, mi vidis vian ploron dum vi kantis!"
"Ĉiujn, ĉiujn mi kantos !" diris la
patrino, "sed ne haltigu min, tiel ke mi povos ĝin atingi
kaj trovi mian infaneton!"
Sed la nokto sidis mute kaj silente;
tiam la patrino tordis siajn manojn, ŝi kantis kaj ploris,
kaj estis multe da kantetoj sed ankoraŭ pli multe da
larmoj, kaj jen diris la nokto: "Iru dekstren, en la
malluman abiaron, tien la Morto forportis vian infaneton!"
Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis,
kaj ŝi ne sciis plu kiun vojon ŝi devas sekvi; tie staris
dornarbetaĵo, nek foliojn nek florojn ĝi havis, estis ja
ankaŭ malvarma vintro, kaj sur la branĉoj pendis glaciaj
kristaloj.
"Ĉu vi ne vidis la Morton preterpasi kun
mia infaneto?"
"Certe", respondis la dornarbetaĵo, "sed
mi ne diros, kiun vojon ĝi pasis, se vi ne antaŭe min
varmigas ĉe via koro; mi mortas pro la frosto, mi tute
glaciiĝas!"
Kaj ŝi premis la dornarbetaĵon al sia
koro, tiel firme, por ke ĝi bone varmiĝu, kaj la dornoj
trapikis ŝian korpon kaj grandaj sangogutoj elfluis, sed
en la frosta vintronokto freŝaj verdaj folioj kaj floroj
ekkreskis, tiel varme estis ĉe la koro de l' malĝoja
patrino, kaj la dornarbetaĵo montris al ŝi la vojon, kiun
ŝi devas iri.
Ŝi foriris kaj atingis grandan lagon,
kie troviĝis nek ŝipo, nek boato. La glacio ne estis
sufiĉe forta por porti ŝin kaj la lago estis tiel profunda
ke ŝi ne povus ĝin trapasi, tamen ŝi devis, por retrovi
sian infaneton; jen ŝi kuŝiĝis por eltrinki la tutan akvon
de la lago, kaj tio ja estas neebla al homo; sed la
malĝoja patrino pensis, ke povus okazi ia miraklo.
"Ne, tio neniam prosperos al vi!" diris
la lago. "pli bone estos se mi povos fari interkonsenton
kun vi. Mi amas perlojn, kaj viaj okuloj estas la plej
brilaj kiujn mi vidis. Ploru ĝis ili elfalos kaj donacu
ilin al mi; se vi volas tion fari mi rekompence portos vin
al la granda florujo, kie la Morto loĝas kaj prizorgas
florojn kaj arbojn; ĉiu el ili estas homa vivo!"
"Ho! ĉion mi donos por veni al mia
infaneto!" diris la ploranta patrino, kaj ŝi ploregis
ankoraŭ pli multe kaj ŝiaj okuloj elfalis ĝis la fundo de
l' lago kaj fariĝis du multekostaj perloj; sed la lago ŝin
levis kvazaŭ ŝi estus sidanta en balancilo, kaj ŝi flugis
al la kontraŭa bordo. Tie staris stranga domo, grandega;
oni ne sciis, ĉu ĝi estas ia monto kun arbaroj kaj
kavaĵoj, aŭ ĉu ĝi estas konstruita el ĉarpentaĵo, sed la
malfeliĉa patrino ne povis tion vidi; ŝi ja estis plorinta
ĝis la okuloj elfalis.
"Kie mi povos trovi la Morton, kiu
foriris kun mia infaneto?" ŝi diris.
"Ĉi-tien ĝi ankoraŭ ne alvenis !" diris
la maljuna sarkistino, kiu gardis la grandan florujon de
l'Morto.
"Kiamaniere do vi povis trovi ĉi-tiun
lokon, kaj kiu vin helpis?"
"Dio min helpis !" ŝi respondis. "Li
estas kompatema, kaj tia certe ankaŭ vi estos ! Diru, kie
mi povos trovi mian infaneton ?"
"Mi ne scias," diris la sarkistino, "kaj
vi ja ne povas vidi! Multe da floroj kaj arboj velkis
ĉi-tiun nokton, la Morto baldaŭ venos por ilin replanti !
Vi certe scias, ke ĉiu homo posedas sian propran vivarbon
aŭ floron, kiu estas konforma al ĝia animo; ili aspektas
kiel aliaj kreskaĵoj sed ili havas koron frapantan; infana
koro povas ankaŭ frapi! Serĉu laŭ tiu informo, eble vi
povos rekoni la korfrapon de via infaneto; sed kion vi
volas doni al mi se mi diras nun; kion plie vi devas
fari?"
"Mi ne posedas ion por fordoni", diris
la malĝoja patrino, ,,sed mi estas preta iri por vi ĝis la
fino de l' mondo."
"Bone, sed tie mi havas nenion por
fari," diris la sarkistino; "donu al mi viajn longajn,
nigrajn harplektojn; vi mem certe scias, ke ili estas
belaj !" Rekompence vi ricevos miajn blankajn, estas io
almenaŭ!"
"Se vi nur postulas tion de mi," ŝi
diris, "mi ĝin fordonos kun ĝojo!". Kaj ŝi donis al la
sarkistino siajn belajn, nigrajn harplektojn kaj ricevis
interŝanĝe la blankajn de l' maljunulino.
Tiam
ili iris en la grandan florujon de l'Morto, kie floroj
kaj arboj strange interkreskis. Belaj hiacintoj staris
sub vitrokloŝoj, kaj grandaj, fortegaj peonioj; oni
vidis akvokreskaĵojn ; unuj estis tute freŝaj, aliaj
aspektis malsanete; limakoj rampis sur la folioj, kaj
nigraj kankroj ĉirkaŭpremis la trunketojn; kreskis ankaŭ
belegaj palmarboj, kverkoj kaj platanoj, kaj plie
petroselo kaj floranta timiano; ĉiu arbo, ĉiu floro
havis sian nomon, ĉiu estis la vivo de iu homo; la homo
ankoraŭ estis vivanta, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando,
en ĉiuj lokoj de la mondo. Troviĝis altaj arboj
kreskantaj en kuvoj malgrandaj; ili aspektis tute
premitaj kaj estis pretaj por krevigi la kuvon; ankaŭ en
multe da aliaj lokoj staris malsanaj floretoj en grasa
tero, kun musko ĉirkaŭe kaj dorlote flegitaj. Sed la
malĝoja patrino kliniĝis super ĉiu el la plej malgrandaj
kreskaĵoj, kaj ŝi aŭdis, kiel frapas la homa koro
interne de ili. Fine, fine el milionoj da kreskaĵetoj ŝi
rekonis la koron de sia infaneto.
"Jen ĝi estas!" ŝi kriis etendante la
manon super blua krokuseto, kiu tute kurbiĝis kontraŭ la
tero, malsanete kaj lace.
"Ne tuŝu la floron!" diris la
sarkistino, "sed atendu ĉi-tie, kaj kiam la Morto venos,
vi zorgu ke ĝi ne forŝiru la kreskaĵon; minacu ĝin, ke
vi forŝiros la aliajn florojn, tiam ĝi ektimiĝos; ĝi
havas respondecon antaŭ Dio pri ili; neniu el ili povas
esti forŝirata sen la permeso de Dio!"
Subite glacia vento trablovis la
ĝardenon, kaj la blinda patrino sentis, ke estas la
Morto, kiu venas.
"Kiamaniere vi povis trovi la vojon
ĉi-tien ?" ĝi demandis, "kiel vi povis alveni pli rapide
ol mi?"
"Mi estas patrino !" ŝi diris. Kaj la
Morto etendis sian longan brakon kontraŭ la malsaneta
floreto, sed ŝi tenis siajn manojn ĉirkaŭ ĝi tiel firme
kaj tamen zorgante por ne ektuŝi la foliojn. Sed la
Morto blovis sur ŝiaj manoj, kaj ŝi sentis, ke estas
akre, pli akre ol la plej malvarma vento, kaj senforte
ŝiaj manoj subfalis.
"Vi ne povas ion fari kontraŭ mi!"
diris la Morto. - "Sed la bona Dio povas!" ŝi respondis.
"Mi nur plenumas Lian volon!" diris la
Morto. "Mi estas Lia ĝardenisto! Mi prenas ĉiujn Liajn
florojn kaj arbojn kaj replantas ilin en la ĝardenon de
l' Paradizo, en la nekonata lando, sed kiel ili tie
kreskas, kaj kio ili fariĝos, mi ne povas rakonti!"
"Redonu al mi mian infaneton!" diris
la patrino, kaj ŝi ploris kaj petegis; sed subite per
ĉiu mano ŝi ekkaptis du belajn floretojn kiuj kreskis en
la proksimeco, kaj ŝi kriis al la Morto: "Mi forŝiros
ĉiujn viajn florojn, ĉar mia koro malesperas!"
"Ne tuŝetu ilin" diris la Morto. ,,Vi
diras, ke vi estas malfeliĉa, kaj nun vi volas, ke alia
patrino fariĝu egale malfeliĉa kiel vi!"
"Alia patrino !" ŝi diris lasante la
florojn en la sama momento.
"Jen estas viaj okuloj!" diris la
Morto, mi trovis ilin en la lago, ili tiel bele brilis;
mi ne sciis ke estas la viaj, reprenu ilin, ili estas
ankoraŭ pli brilaj ol antaŭe. Rigardu nun en la
profundan puton tie; mi diros al vi la nomojn de la du
floroj, kiujn vi volis forŝiri; kaj vi vidos ilian tutan
estontecon, ilian homan vivon; vi vidos, kion vi volis
detrui!"
Ŝi rigardis en la puton, kaj ŝi sentis
sinceran feliĉon ĉar ŝi vidis, kiel la vivo de unu el
ili fariĝas granda beno al la mondo; ho! kia feliĉo kaj
ĝojo! Kaj ŝi vidis la vivon de l' alia; ĝi estas plena
je mizero, doloro kaj teruro.
"Ambaŭ sortoj estas laŭ la volo de
Dio!" diris la Morto.
"Kiu el ili estas la floro de l'
mizero, kaj kiu estas tiu de l' feliĉo ?', ŝi demandis.
"Tion mi ne diras!" respondis la
Morto, "sed unu el ili estis la floro de via propra
infaneto; la sorton, la estontecon de via infaneto, vi
vidis!"
Terurigite la patrino kriis: "Ho,
diru, kiu el ambaŭ estis mia infaneto! Savu la senkulpan
estaĵon, savu ĝin el la mizero! Forprenu ĝin nun mi
petegas! Ho, konduku ĝin en la regnon de Dio! Forgesu
mian ploron, mian doloron, ĉion, kion mi faris kaj
diris!"
"Mi ne vin komprenas!" diris la Morto.
"Ĉu vi volas, ke via infaneto revenu al vi, aŭ ĉu mi
devas ĝin forpreni kun mi?"
Tiam la patrino tordis siajn manojn
kaj genufleksante ŝi preĝis al Dio:
"Ne aŭskultu min, se mi postulis ion
kio estas kontraŭ Via volo! Vi sola estas superega kaj
saĝa! Ne aŭskultu min, ne aŭskultu min!"
Kaj ŝi apogis la vizaĝon sur sia
genuo, kaj la Morto kondukis la infaneton, for, for en
la nekonatan landon.