Estis terure malvarme;
neĝis, kaj malluma vespero komenciĝis; estis ankaŭ la lasta
vespero de la jaro, la novjaro. En tiu malvarmo kaj en tiu
mallumo iris sur la strato eta, malriĉa knabino kun nuda
kapo kaj nudaj piedoj: Jes ŝi ja certe havis pantoflojn
sur la piedoj, kiam ŝi venis de la hejmo; sed al kio tio
helpas! Estis ege grandaj pantofloj. Ŝia patrino lastfoje
uzis ilin, tiel grandaj ili estis, kaj ilin la eta knabino
perdis, kiam ŝi urĝis trans la straton, dum du veturiloj
terure rapide trapasis; la unuan pantoflon oni ne povis
trovi, kaj la alian iu knabo kaptis; li diris, ke li povas
uzi ĝin kiel lulilo, kiam li mem ricevos infanojn.
Tie
nun la knabineto iris sur la nudaj, malgrandaj piedoj,
kiuj estis ruĝaj kaj bluaj pro malvarmo; en malnova
antaŭtuko ŝi havis amason da alumetoj kaj unu faskon ŝi
havis en la mano; Neniu aĉetis de ŝi dum la tuta tago;
neniu donis al ŝi etan ŝilingon; malsata kaj frostanta, ŝi
iris kaj aspektis tiel senkuraĝigita, la eta
kompatindulino! La neĝeroj falis sur ŝian longan, flavan
hararon, kiu buklis sin tiel bele ĉe la nuko, sed pri tiu
pompo ŝi certe ne pensis. De ĉiuj fenestroj la lumoj
brilis kaj sur la strato odoris de bongusta anserrostaĵo;
estis ja novjarvespero. Jes pri tio ŝi pensis.
Je angulo inter du domoj, la unua situis
pli proksime al la strato ol la alia, tie ŝi sidiĝis kaj
kurbis sin; la etajn krurojn ŝi supertiris sub sin, sed ŝi
frostis ankoraŭ pli, kaj iri hejmen ŝi ne kuraĝis, ŝi ja
neniun alumeton vendis, ricevis neniun ŝilingon, ŝia patro
batos ŝin kaj malvarme estis ja ankaŭ hejme, ili nur havis
tegmenton ĝuste super si kaj la vento eniris, malgraŭ tio,
ke la plej grandaj fendoj estis ŝtopitaj per pajleroj kaj
ĉifonoj. Ŝiaj malgrandaj manoj estis preskaŭ tute mortaj
pro malvarmo. Ho! eta alumeto povus fari bonon. Se ŝi nur
kuraĝus eltiri unu el la fasko, froti ĝin kontraŭ la muron
kaj varmigi la fingrojn. Ŝi eltiris unu, "ritsch" kiel ĝi
ŝprucis, kiel ĝi brulis! Estis varma, klara flamo, kiel
eta kandelo kiam ŝi tenis la manon ĉirkaŭ ĝi; estis
stranga lumo! La eta knabino opiniis ke ŝi sidu antaŭ
granda feroforno kun blankaj flavkupraj globoj kaj
flavkupraj cilindroj; La fajro brulis tiel bene, varmiĝis
tiel bone! ne, kio estis tio! -La etulino jam etendis
siajn piedojn por ankaŭ varmigi ilin, - tiam la flamo
estingiĝis. La forno malaperis - ŝi sidis kun stumpo de la
bruligita alumeto en la mano.
Nova fariĝis frotita, ĝi brulis, ĝi
lumis, kaj tie la lumo trafis la muron, ĝi fariĝis
travidebla, kiel krepo; ŝi guste vidis en la ĉambron, kiel
la tablo estis surtabligita kun brila, blanka tuko, kun
bela porcelano, kaj agrable la fritita ansero vaporis
plenita je sekprunoj kaj pomoj! Kaj tio, kio estis pli
grandioza, la ansero kuris de la plado, anseriris al la
planko kun forko kaj tranŝilo en la dorso, ĝuste al la
malriĉa knabino ĝi venis; tiam la alumeto estingiĝis kaj
nur restis la dika, malvarma muro por vidi, kiun oni povis
vidi.
Ŝi lumigis novan. Tiam ŝi sidis sub la
plej bela kristnaskarbo; ĝi estis pli granda kaj pli
ornamita, ol tiu kiun ŝi tra la vitropordo vidis ĉe la
riĉa vendisto, nun la lasta kristnasko; miloj da kandeloj
brulis sur la verdaj branĉoj kaj buntaj bildoj, kiel tiuj
kiuj ornamis la vendejfenestrojn, vidis suben al ŝi. La
etulino etendis la ambaŭ manojn supren - tiam la alumeto
estingiĝis; la multaj kristnasklumoj iris pli kaj pli
alten, ŝi vidis ke ili nun estis la klaraj steloj, unu el
ili falis kaj faris longan fajrostrion sur la ĉielo.
"Nun iu mortas!" la eta knabino diris,
ĉar la maljuna avino kiu estis la nura kiu estis bonkora
al ŝi, sed nun estas morta, diris: kiam stelo falas, animo
iras al Dio.
Ŝi denove frotis alumeton kontraŭ la
muron, ĝi ĉirkaŭlumis kaj en la gloro la maljuna avino
staris, tiel klare, tiel brile, tiel milde kaj bene.
"Avino!" la etulino kriis "kunprenu min!
mi sĉias, ke vi estas for, kiam la alumeto estingiĝas, for
kiel la varma forno, la bongusta ansersteko kaj la granda
benata kristnaskarbo!" - kaj ŝi ekfrotis la tutan ceteron
de alumetoj, kiuj estis en la fadio, ŝi volis teni la
avinon kaj la alumetoj brilis kun tiom granda gloro, ke
estis pli klare ol la luma tago. La avino neniam antaŭe
estis tiel bela, tiom granda; ŝi levis la etan knabinon al
sia brako, kaj ili flugis en gloro kaj ĝojo, tiom alte,
tiom alte kaj ne estis iu malvarmo, neniu malsato, neniu
angoro - ili estis ĉe Dio!
Sed en la angulo ĉe la domo sidis en la
malvarma mateno la eta knabino kun ruĝaj vangoj, kun
rideto sur la buŝo - morta, forfrostigita dum la lasta
vespero en la malnova jaro. La novjarmateno superiris
super la etan kadavron, kiu ŝidis kun la alumetoj, el kiu
unu fadio preskaŭ estis bruliĝita. ŝi volis varmigi Ŝin,
oni diris; Neniu sciis, kiun belon ŝi vidis, en kia gloro
ŝi kun ŝia avino eniris al novjarĝojo!