![]() Svend Dragsted: H. C. Andersen (Artikolo el 1975) |
|---|
|
Hans Christian Andersen naskiĝis en 1805, kaj li mortis la 4-an de aŭgusto 1875. Andersen naskiĝis en la urbo Odense sur la granda dana insulo Fueno, en eksterordinare malriĉaj cirkonstancoj. La patro estis ŝuisto, kaj li mortis, kiam Andersen estis 11-jara. La patrino edziniĝis denove, ŝi lavis por la homoj en la urbo, kaj ŝia nova edzo ne okupiĝis multe pri la infano. Per helpo de diversaj altranguloj li sukcesis edukiĝi, kaj li verkis diversajn poemojn kaj romanojn. En 1835 aperis lia granda romano "La improvizisto", kiun la kritikistoj laŭdis. En la sama jaro li aperigis malgrandan kajeron kun "Fabeloj rakontitaj por infanoj". Unu el liaj amikoj, la natursciencisto H. C. Ørsted, diris pri ili: "Se 'La improvizisto' faris lin konata, la fabeloj faros lin senmorta". Pri tio Ørsted pravis. La fabeloj estis destinitaj por la infanoj, sed samtempe ankaŭ por la plenkreskuloj: en ili la poeto kortuŝe rakontas pri la amo de Dio kaj homoj, kaj kun granda fantazio li vivigas la ludilojn de infanoj kaj pentras bildojn de la fabela mondo kun elfoj, marvirinoj, koboldoj, anĝeloj kaj princinoj. Sed samtempe li akre satiris, kaj la fabeloj certe ankaŭ celis la plenkreskulojn, kiuj en ili povis trovi "oron kaj perlojn".
Per la fabelo "La malbela anasido" Andersen donas kortuŝan bildon pri si mem, pri sia batalo kaj pri la venko.
Andersen restis fraŭlo dum sia tuta vivo, kvankam li sincere deziris edziĝi. Sed li estis timema antaŭ la bela sekso; cetere li estis granda strangulo. Lia vanteco estis senlima, kaj lia kondutmaniero ofte estis pli ol kurioza kaj ridinda. Dum siaj multaj vojaĝoj li ĉiam kunportis grandan ŝnuregon, ĉar li timis brulon. Oni rakontas pri li jenan anekdoton: Iam li loĝis en dana bieno, kie interalie vivis du vivgajaj junaj grafidinoj, kiuj faris al H. C. Andersen multajn petolaĵojn, ekzemple disŝutis porkharojn en lian liton kaj metis ranidojn en lian lavujon. Unu nokton la poeto ne povis dormi pro tio, ke sub la lito estis lokita papago, kiu - de tempo al tempo kriis: "Trankviliĝu, vi maljunulo!" Fine la koleriĝinta poeto decidis venĝi sin. Vestita en blanka subpantalono, ĉemizo kaj noktĉapo, kaj blankiginte per kreto la vizaĝon, li iun vesperon metis sin en la liton de unu el la junaj fraŭlinoj por "ludi fantomon". La fraŭlinoj venis, sed anstataŭ rigardi al la litoj, kion Andersen estis atendinta, ili tuj komencis senvestiĝi. La verkisto, kiu estis preskaŭ tro hontema, suferis terure. Subite unu el la junaj virinoj faris rimarkon, kiu supozigis, ke ŝi intencis ŝanĝi tre intiman tolaĵon. Tio estis jam tro multe por la poeto; tremante pro timo li flankentiris la antaŭkurtenon kaj rimarkigis sin. La fraŭlinoj ekkriegis kaj rifuĝis. H. C. Andersen "neniigita", restis denove sola. Oni ankaŭ rakontas tion: Iam H. C.Andersen troviĝis en malgranda urbo en Jutlando. En la sama tempo la bonhumora reĝo, Frederiko la 7-a, vizitis la saman urbon, kaj senceremonie partoprenis ekskursojn kaj festojn. Iun tagon la reĝo promenis fumante sian pipon. Malantaŭe iris la poeto en sia longa nigra redingoto kun alta kolumo. La gaja reĝo, kiu konis la ridetindajn inklinojn de Andersen, sentis emon fari ŝercon pri li. Ĉe la vojo staris du malriĉaj infanoj. Ili ne konis la reĝon, kiu donis al ili arĝentan moneron. (La poeto estis haltinta kaj nun staris kun la brakoj sur la dorso rigardante la plejzaĝon, tute okupata pri siaj propraj pensoj). "Ĉu vi povas vidi tiun viron, kiu staras tie, infanoj?" - demandis la reĝo montrante H. C. Andersen. - "Kiam li nun venos al vi kaj demandos, kiu li estas, tiam vi devas diri: "Vi estas la malbela anasido!" Ĉu vi povas memori tion?" Post tio la reĝo revenis, ekscitita, por scii, kiel H. C. Andersen, kiun oni konsideris konvinkita pri sia propra beleco, akceptos tiun naivan eldiron de knabetoj. La poeto ankoraŭ staris enprofundiĝinte en siaj meditadoj, kiam la reĝo venis al li kaj frapis lian ŝultron dirante: - "Nu, Andersen, pri kio vi pensas tie starante? Ĉu vi denove faras al ni genian fabelon?" "Ho, via reĝa moŝto, nun vi flatas aŭ vi mokas." "Ne, tute ne" - kaj la reĝo denove komencis iri laŭlonge de la vojo, dum la poeto sekvis lin. - "Vi vere estas inter niaj plej grandaj, kies laboroj ne nur estas konataj en la tuta civilizita mondo, sed kies figuro estas engravurita eĉ en la konscio de ĉiu infano en la lando." - "Ho, nun via reĝa moŝto denove flatas. Mi ja certe estas bone konata, sed mi tamen ne kredas, ke mi estas tiom konata." - "Ĉu vi antaŭe estis ĉi tie?" - "Ne, estas la unua fojo, se mi ĝuste memoras." - "Bone, do ni faru provon!" - Ili dume estis venintaj al la du bubetoj, kiuj rigardetis al la longa, maldika viro, iom timemaj. - "Jen staras du buboj, vidu kiel ili palpebrumas al vi, ĉu vi ne kredas, ke ili scias, kiu vi estas?" - "Ĉu ili vere konus min?" - "Jes, vi povas esti certa pri tio, nur demandu ilin." H. C. Andersen timis, ke lia vanteco malvenkos, kiam la knaboj nur stulte miros pri li. Fine li decidiĝis. - "Ĉu vi konas min, amiketoj" - li demandis malcerte. - "Jes," diris la pli malgranda, kiu kuraĝiĝis pro la amika alparolo. - "Kiu mi do estas?" - "Vi estas la malbela anasido!" La aliaj ĝuis la miran vizaĝon de Andersen, kaj la reĝo pene subpremis ridon. Sed la poeto nenion rimarkis. Lia vizaĝo serioziĝis, kaj larmo briletis en lia okulo. Li prenis la infanon sur sian brakon rigardante ĝin kun preskaŭ patra karesemo. - "Jes, mia infano; vi pravas. Mi estas la aĉa, malbela anasido, kiu fine fariĝis cigno. Tio eble ankaŭ okazos al vi." - Kaj singarde metante la infanon sur la teron, li karesis ĝian kapon dirante pli multe al si mem ol al ĝi: "Mirinde, ke vi povis tion kompreni."
Estis neniu, kiu havis koron por diri ion al H. C. Andersen, kiu la tutan vesperon estis plena de strange mola sento, kaj kiu dum sia tuta vivo kredis, ke la nudpieda knabeto sur la jutlanda vojo komprenis la kunrilaton inter la historio de lia vivo kaj tiu pri "La malbela anasido".
|
| Notoj |
|---|
Svend Dragsted - (27.3.1923 - 30.04.2007). Dum jaroj li estis UEA-delegito. Li estis prezidanto de Centra Dana Esperantista Ligo 1954-62 (la nuna DEA) kaj de KEK 1955-57, iama prezidanto de Studenta Esperanto-Klubo, redaktoro de Kontaktilo 1947-1953 kaj de Dansk Esperanto-Blad 1963-65. Li fondis la korespondajn kursojn en Dansk Esperanto-Institut. Li multe kontribuis per skribaĵoj en la gazetoj kaj revuoj, en- kaj eksterlandaj.
Li lernis esperanton per memstudado en 1936. El: Heroldo de Esperanto, Belgio. N-ro 4-5 (1575-76), 51-a jarkolekto, 18-an de marto 1975. Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska. |