H.C.Andersen
La plej nekredebla

Dane: Det Utroligste
Traduko: H. E. Jensen

 

Tiu, kiu kapablis fari la plej nekredeblan, povis gajni la reĝidinon kaj la duonon de la regno.

La junuloj, jes ankaŭ la maljunuloj, streĉis ĉiujn siajn fortojn, tendenojn kaj muskolojn. Du el ili manĝegis ĝismorte, unu trinkis sin morta por fari la plej nekredeblan laŭ sia gusto, sed ne estis en tiu maniero, ke estu farate. Malgrandaj stratbuboj ekzercis sin kraĉi sur sian propran dorson; tion ili konsideris la plej nekredebla.

En fiksita tago ĉiu devis prezenti, kion li havas elmontri kiel la plej nekredeblan. Deĵoris kiel juĝistoj infanoj de la trijara aĝo ĝis homoj je la naŭdeka. Estis kompleta ekspozicio de nekredeblaĵoj; sed baldaŭ oni interkonsentis, ke la plej nekredebla ĉi tie estas granda salonhorloĝo en ujo, strange elpensita ekstere kaj interne. Je ĉiu horo venis vivantaj figuroj, kiuj montris, kioma horo estas. Estis entute dek du prezentaĵoj kun moveblaj figuroj kaj kun kantado kaj parolado.

"Tio estas la plej nekredebla!" diris la homoj.

La horloĝo batis la unuan horon, kaj Moseo staris sur la monto kaj skribis sur la tabulojn de la leĝo la unuan ordonon: "Ekzistas nur unu vera Dio."

Estis la dua horo; tiam prezentis sin la paradiza ĝardeno, kie renkontiĝis Adamo kaj Evo, ambaŭ feliĉaj - sen posedi tiom, kiom vesto-ŝranko; ili ankaŭ ne bezonis ĝin.

Je la 3-a aperis la tri sanktaj reĝoj, unu el ili estis karbe nigra, en tio li ne kulpis, la suno estis lin nigriginta. Ili kunportis incenson kaj trezorojn.

Je la 4-a venis la sezonoj: La printempo kun la kukolo sur ĵus verdiĝinta fagobranĉo, la somero kun akrido sur matura grenspiko, la aŭtuno venis kun senbirda cikonio-nesto; la birdo estis forfluginta; la vintro kun maljuna korniko, kiu povis rakonti historiojn en la fornangulo, malnovajn memoraĵojn.

Se estis je la 5-a, aperis la kvin sensoj: la vido venis kiel optikisto, la aŭdo kiel kuproforĝisto, la flaro vendis violojn kaj asperulojn, la gusto estis kuiristo, kaj la sento estis funebristo kun nigra vualo ĝis la kalkanumoj.

Estis la 6-a: tie sidis ludanto; li ĵetis la ludkubon; ĝi prezentis la plej valoran flankon; ĝi montris ses.

Nun venis la sep tagoj de l'semajno - aŭ la sep morto-pekoj; en tio la homoj ne povis interkonsenti; ili ja estas kunligitaj kaj ne facile distingeblaj.

Nun venis monaĥaro kaj kantis la "8-a-kanton".*)

Je la 9-a sekvis la naŭ muzoj; unu deĵoris ĉe la astronomio, alia en la historia arkivo, la ceteraj apartenis al la teatro.

Je la 10-a ree venis Moseo kun la tabuloj de l'leĝo; ili prezentis ĉiujn ordonojn de Dio, kaj estis dek.

La horloĝo denove batis: jen ĉirkaŭsaltetis malgrandaj geknaboj, ili prezentis ludon kaj kantis:
 

"Bro, bro, brua -
jam la dekunua!"

Kaj tion montris la horloĝo.

Nun estis la 12-a, tiam aperis la nokta gardisto kun ĉapo kaj "matenostelo", li kantis la malnovan gardistokanton:

"Estis je noktmezo,
naskiĝis la Savanto!"

kaj dum li kantis, elkreskis rozoj, kaj ili transformiĝis en anĝelokapojn, kiujn portis ĉielark-koloraj flugiloj.

Tio sonis ĉarme, aspektis belege. La tuto estis nekomparebla artaĵo, la plej nekredebla, diris ĉiuj.

La artisto estis junulo, bonkora, infanĝoja, fidela amiko kaj helpema al siaj malriĉaj gepatroj; li meritis la reĝidinon kaj la duonon de la regno.


Venis la tago de decido; la tuta urbo staris en plena pompo, kaj la reĝidino sidis sur la regna trono, kiu estis nove remburita per ĉevalharoj, sed tamen ne fariĝis pli komforta. La juĝistoj en la rondo rigardetis ruze al li, kiu venkos, kaj li staris kuraĝa kaj ĝoja, lia sukceso estis garantiata, li estis farinta la plej nekredeblan.

"Ne, tion mi nun faros!" kriis en la sama momento longa, osta fortulo. "Mi estas la majstro, de la plej nekredebla!" kaj li svingis grandan hakilon kontraŭ la artaĵon.

"Krisk! krask! kvaŝ!" tie kuŝis la tuto. Radoj kaj risortoj flugis ĉirkaŭen, ĉio estis detruita!

"Tiom kapablis mi!" diris la viro; "mia faro venkis la lian, kaj venkis vin ĉiujn; mi faris la plej nekredeblan!"

"Detrui tian artaĵon!" diris la juĝistoj. "Jes, tio estas la plej nekredebla!"

La tuta popolo juĝis same, kaj do li havu la reĝidinon kaj la duonon de la regno - ĉar leĝo estas leĝo, eĉ se ĝi estas la plej nekredebla.

Oni kornblovis de la remparo kaj el ĉiuj turoj: "La geedziĝo estu festota!" -

La reĝidino tute ne estis kontenta pri tio, sed belege ŝi aspektis, kaj tre pompe ŝi estis vestita. La preĝejo brilis de lumo, malfrue en la vespero, tiel aspektas plej bone. La nobelaj junulinoj de l'urbo kantis kaj antaŭenkondukis la fianĉinon, la kavaliraro kantis kaj sekvis la fianĉon; li fieris, kvazaŭ li estus tute nevenkebla.

Nun la kanto ĉesis; silentiĝis tiel, ke estus aŭdebla la sono de falinta pinglo, sed meze en la silento la preĝeja pordego kun bruo kaj krako malfermiĝis kaj -,,Bum, bum!" jen venis la tuta horloĝ-artaĵo marŝanta meze tra la preĝejo kaj haltis inter la gefianĉoj. Mortintoj ne povas reveni, tion ni bone scias; sed artaĵo povas reaperi. La korpo estis detruita, sed ne la spirito, la arto-spirito fantomis, kaj tio ne estis ŝerco.

La artaĵo staris tie plenviva, kvazaŭ nerompita kaj netuŝita. Sonis la batoj de l'sonorilo, unu post la alia ĝis la 12-a, kaj la figuroj are aperis. Unue venis Moseo; flirtis kvazaŭ fajroflamoj de lia frunto, li ĵetis la pezajn ŝtontabulojn de l'leĝaro sur la piedojn de la fianĉo kaj ligis ilin al la preĝeja planko.

"Mi ne povas ilin ree levi!" diris Moseo. "Vi rompis miajn brakojn! Staru, kiel vi staras!" -

Nun venis Adamo kaj Evo, la saĝeguloj de la oriento kaj la kvar sezonoj, ĉiu diris al li malagrablajn veraĵojn.

"Hontu!"

Sed li ne hontis.

Ĉiuj la figuroj, aperigitaj de la diversaj horoj, eliris el la horloĝo, kaj ili ĉiuj kreskis ĝis terura grandeco, kvazaŭ ne plu estas loko por la veraj homoj. Kaj kiam je la 12-a bato la noktogardisto aperis kun ĉapo kaj matenostelo, ekestis stranga moviĝo; la gardisto iris rekte al la fianĉo kaj fruntbatis lin per la stelo.

"Kuŝu tie!" li kriis, "jen rekompenco! Ni estas venĝitaj, kaj nia majstro ankaŭ! Ni malaperas!"

Kaj tiam malaperis la tuta artaĵo; sed la kandeloj ĉie en la preĝejo fariĝis grandaj lumfloroj, kaj la orumitaj steloj en la plafono elsendis longajn, klarajn radiojn, la orgeno muzikis per si mem. Ĉiuj homoj diris, ke tio estas la plej nekredebla ĝis nun travivita de ili.

"Bonvolu voki la ĝustan!" diris la reĝidino. "Li, kiu faris la artaĵon, li estu mia edzo kaj mastro!"

Kaj li staris en la preĝejo, la tuta popolo estis lia sekvantaro; ĉiuj ĝojis, ĉiuj benis lin; eĉ ne unu estis envia. -

Jes, tio estis la plej nekredebla!


*) Rimarko: La dana vorto "ottesang" signifas ne: "kanton je la oka horo" (otte = 8), kiel ŝajne kredis H. C. Andersen, sed estas antikva vorto por frumatena kanto.


El: "Dana Antologio", eld. 1961 de Libro-Servo de Centra Dana Esperantista Ligo. La fabelo estas el 1870.
Tradukis: H. E. Jensen. Desegnaĵo el 2004 de Helen Claesson.
Traduko de la sama fabelo de Sten Johansson: Ĉi-tie: Plej malkredinda