Soldato iris marŝante
sur la vojo; unu, du! unu, du! li forvojaĝis kun tornistro
sur la dorso kaj glavo ĉe la koksoj, ĉar li revenis de la
milito, kaj nun li hejmen marŝis. Jen li renkontis maljunan
sorĉistinon sur la vojo; ŝi estis treege abomeninda, ŝia
sublipo pendis tute ĝis la brusto.
Ŝi diris: "Bonan vesperon, soldato! Kian
belan glavon, kian grandan tornistron vi havas! Vi estas
vera soldato, kaj nun vi ricevos tiom da mono kiom vi
deziras!"
"Multan dankon al vi, sorĉistino!" la
soldato respondis.
"Ĉu vi vidas la grandan arbon tie?" diris
la sorĉistino montrante al li tiun arbon, kiu flanke staris
ĉe la vojo. "Interne ĝi estas tute kava! Vi rampu nur ĝis la
pinto, jen vi vidos truon kaj tra ĝi vi povos gliti ĝis vi
venos profunde en la arbo. Mi ligas nun ŝnuregon ĉirkaŭ vi
kaj tiel mi povos suprentiri vin tuj kiam vi min vokos."
"Sed kion mi devas fari en la arbo ?"
demandis la soldato.
"Alporti monon", la sorĉistino diris, "ĉar
kiam vi venos al la fundo de l'arbo, vi troviĝos en granda
subtera ĉambro; ĝi estas tute luma, ĉar pli ol cent lampoj
tie brilas. Jen vi vidos tri pordojn, vi povos ilin
malfermi, ĉar estas ŝlosilo en ĉiu seruro. Irante en la
unuan ĉambreton vi vidos grandan keston meze de la planko;
sur la kesto sidas hundo, ĝi havas okulojn tiel grandajn
kiel tetasojn, sed tio ne devas vin timigi! Mi donas al vi
mian bluan antaŭtukon, vi povos ĝin malfaldi sur la planko;
tiam vi rapide iru al la hundo, forprenu ĝin, metu ĝin sur
la antaŭtukon, malfermu la keston kaj prenu tiom da moneroj
kiom vi volas. Ili estas ĉiuj el kupro; sed se vi preferas
havi arĝentajn, vi nur bezonas iri en la duan ĉambreton; tie
vi vidos ankaŭ hundon; ĝi havas okulojn tiel grandajn kiel
muelejajn radojn, sed tio ne devas vin timigi, vi metu ĝin
trankvile sur la antaŭtukon kaj prenu el la mono! Sed se vi
volas oran monon, vi povos ankaŭ tian havi, kaj tiel multe
kiel vi povas porti; vi nur bezonas iri en la trian
ĉambreton. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto, havas
du okulojn tiel grandajn kiel la "Ronda Turo" en Kopenhago.
Ĝi estas vera hundo, vi povas pensi, sed tio ne devas vin
timigi! Vi nur metu ĝin sur la antaŭtukon, tiam ĝi tute
nenion malbonan faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da
oro, kiom vi volas!"
"Estas efektive bonege!" diris la soldato,
"sed kion mi devas doni al vi, sorĉistino, ĉar certe ankaŭ
vi volas ion havi, mi pensas?"
"Ne," la sorĉistino diris, "eĉ ne iun
monereton mi deziras! Nur prenu por mi malnovan fajroŝtalon,
kiun forgesis mia avino, kiam ŝi laste tie estis!"
"Nu, donu al mi la ŝnuregon!" diris la
soldato,
"Jen ĝi estas," respondis la sorĉistino,
"kaj jen mia blua antaŭtuko!"
Nun la soldato suprenrampis la arbon,
glitis tra la truo kaj tuj poste li staris en la granda
subtera ĉambro, kie brilis pli ol cent lampoj.
Li malfermis la unuan pordon. Hu! Jen li
vidis la hundon kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, kaj
ĝi strange lin rigardis. "Vi estas bela bubo!" diris la
soldato, kaj li metis la hundon sur la tukon de
l'sorĉistino, prenis tiom da kupraj moneretoj, kiom li povis
havi en la poŝo, fermis la keston, remetis la hundon sur ĝin
kaj iris en la duan ĉambron. Eja! Jen la hundo kun okuloj
tiel grandaj kiel muelejaj radoj!
"Ne rigardu min tiel persiste, mi konsilas
al vi!" diris la soldato, "viaj okuloj povus dolori!" kaj
tuj li metis la hundon sur la tukon de l' sorĉistino, sed
ekvidante la arĝentajn moneretojn en la kesto, li forĵetis
la kuprajn, kiujn li jam havis, kaj rapide li plenigis sian
poŝon kaj tornistron per pura arĝento. Fine li iris en la
trian ĉambreton.
Hu! - Estis terure! La hundo tie efektive
havis du okulojn tiel grandajn kiel la "Ronda Turo", kaj en
la kapo ili turniĝis kvazaŭ radoj!
"Bonan vesperon", diris la soldato kaj li
salutis militiste per la mano, ĉar tian hundon li neniam
antaŭe estis vidinta; sed post kiam li iomete ĝin rigardis,
li pensis ke povas esti sufiĉe. Li metis la hundon sur la
plankon, kaj malfermis la keston. Ho! Granda Dio! Kia amaso
da mono! Li ja povus aĉeti la tutan urbon Kopenhago, la
sukerajn porkidojn de la kukvendistinoj, ĉiujn
stansoldatojn, vipojn kaj ludĉevalojn de la tuta mondo. Jen
efektive multego da mono! La soldato nun forĵetis ĉiujn
arĝentajn monerojn, kiujn li havis en la poŝo kaj tornistro,
kaj anstataŭe li prenis oron, kaj plenigis la poŝojn, la
tornistron, la ĉapon kaj la botojn, tiel ke li preskaŭ ne
povis iri: Nun li havis monon! La hundon li remetis sur la
keston, la pordon li brue fermis kaj kriis tra la arbo:
"Nun, suprentiru min, sorĉistino!"
"Ĉu vi havas la fajroŝtalon?" ŝi demandis.
"Ne", li diris," estas bone, ke vi memorigas min pri tio; mi
tute ĝin forgesis!" Kaj li denove iris en la fundon de l'
arbo kaj prenis la ŝtalon. La sorĉistino suprentiris lin,
kaj jen li ree staris sur la vojo kun poŝoj, tornistro, ĉapo
kaj botoj tute plenaj je mono. "Kion vi intencas fari per la
fajroŝtalo?" demandis la soldato.
"Tio ne koncernas vin!" respondis la
sorĉistino, "nun vi ja ricevis la monon! Donu vi nur al mi
la fajroŝtalon !"
"Tute ne!" la soldato diris, "rakontu tuj
por kio vi intencas uzi ĝin, alie mi eltiras mian glavon kaj
detranĉas vian kapon!"
"Ne, mi ne volas ion diri", estis la
respondo de l'sorĉistino.
Tiam la soldato detranĉis ŝian kapon, kaj
jen ŝi kuŝis! Sed la monon li kolektis en ŝia antaŭtuko,
prenis la pakaĵon sur la dorson, metis la fajroŝtalon en
sian poŝon kaj marŝis rekte al la urbo.
Estis belega urbo, kaj en la plej komforta
gastejo li loĝiĝis; tie li havis la plej bonajn ĉambrojn kaj
delikatan manĝaĵon, ĉar nun li estis riĉa, li ja posedis
tiom da mono.
La servisto, kiu devis ciri liajn botojn,
pensis, ke estas strange, ke tia riĉa sinjoro havas nur tiel
mirinde malnovajn botojn, sed la soldato ankoraŭ ne estis
aĉetinta al si novajn; la proksiman tagon li ricevis bonajn
botojn kaj veston elegantan. Nun la soldato estis vere nobla
sinjoro, kaj oni rakontis al li pri ĉiuj belaj aferoj de la
urbo, pri la reĝo kaj lia ĉarma filino, la princino.
"Kie oni povas vidi ŝin ?" demandis la
soldato.
"Oni tute ne povas vidi ŝin!" ili ĉiuj
diris, "ŝi loĝas en granda kupropalaco, kiu estas ĉirkaŭita
de multaj turoj kaj muroj! Neniu krom la reĝo povas iri en
la palacon, ĉar estas antaŭdirite, ke ŝi iam edziniĝos kun
tute simpla soldato, kaj tion la reĝo ne volas!"
"Mi tre dezirus vidi ŝin!" pensis la
soldato, sed li ja ne povis havi la permeson.
Li komencis nun tre gajan vivon, ofte li
vizitis la teatron, veturis en la ĝardeno de la reĝo kaj
donis multe da mono al malriĉaj homoj, kaj tio estis bone
farita! Li memoris de antaŭaj tagoj, kiel mizere estas ne
posedi monereton! - Li ja estis riĉa, portis belajn vestojn
kaj havis baldaŭ multajn amikojn, kaj ili ĉiuj diris, ke li
estas ĉarma viro, vere nobla Moŝto, kaj tion la soldato tre
plezure aŭdis. Sed ĉar li ĉiun tagon elspezis multe da mono
sen havi ian enspezon, li fine posedis nur du denarojn, kaj
li devis forlasi la belan apartamenton, kie li havis sian
loĝejon, kaj loĝiĝi en malvasta ĉambreto rekte sub la
tegmento. Tie li mem devis purigi siajn botojn kaj fliki
ilin per kudrilo, kaj neniu el la amikoj vizitis lin, ĉar la
ŝtuparo estis al ili tro alta.
Estis tute malluma vespero, kaj li povis
eĉ ne aĉeti kandelon, sed tiam li memoris, ke en la
fajroŝtalo, kiun li prenis en la kava arbo, kuŝas peceto de
kandelo. Li ekprenis la fajroŝtalon kun la kandelpeceto, sed
en la sama momento kiam li provis ekflamigi kaj fajreroj
flugis el la siliketo, la pordo subite malfermiĝis, kaj tiu
hundo kiu havis okulojn tiel grandajn kiel tetasojn kaj kiun
li estis vidinta malsupre en la arbo, staris antaŭ li kaj
diris: "Kion ordonas mia majstro?"
"Kion mi vidas!" diris la soldato, "estas
ja stranga fajroŝtalo. Ĉu mi tiel povos havi kion mi
deziras? Nu, bone, havigu al mi iom da mono", li diris al la
hundo, - kaj tuj ĝi foriĝis! Baldaŭ ĝi revenis, tenante en
la buŝo grandan sakon da mono.
Nun la soldato komprenis, kian bonegan
fajroŝtalon li posedas. Se li unufoje flamigos, alvenos la
hundo, kiu sidis sur la kesto kun kupromono; se li dufoje
flamigos, alvenos tiu hundo, kiu havis arĝenton, kaj se li
trifoje flamigos, alvenos tiu, kiu havis puran oron. - Nun
la soldato reloĝiĝis en la bela apartamento, denove li
portis elegantajn vestojn, kaj tuj la amikoj lin rekonis kaj
tiel multe lin ŝatadis. -
Iam li pensis: Estas vere stranga afero ke
oni ne povas vidi la princinon! Ili diras, ke ŝi estas tiel
belega! Sed kion povas tio helpi, se ŝi devas ĉiam sidi en
la granda kupropalaco kun la multaj turoj. - Ĉu mi do tute
ne povos vidi ŝin? - Nu, kie estas mia fajroŝtalo? Li
flamigis per ĝi, kaj tuj alvenis la hundo kiu havis okulojn
tiel grandajn kiel tetasojn.
"Estas meze de la nokto", diris la
soldato, "sed mi tre sincere deziras vidi la princinon, nur
unu minuton!"
Tuj la hundo kuregis tra la pordo kaj
antaŭ ol la soldato povis pripensi, ĝi revenis kun la
princino; ŝi sidis dormante sur la dorso de la hundo, kaj ŝi
estis tiel belega, ke ĉiu povus vidi ke ŝi estas vera
princino; la soldato kisis ŝin, li tute ne povis sin deteni,
ĉar li estis vera soldato.
La hundo forkuris kun la princino, sed
kiam fariĝis mateno kaj la gereĝoj trinkis teon, la princino
diris, ke ŝi nokte havis tiel strangan sonĝon pri hundo kaj
soldato. Ŝi rajdis sur la hundo, kaj la soldato kisis ŝin.
"Estas ja bela historio, mi devas
konfesi!" diris la reĝino, kaj la sekvantan nokton maljuna
korteganino devis sendorme pasigi apud la lito de l'
princino por vidi, ĉu reale estus sonĝo aŭ kio povus alie
esti.
La soldato terure sopiris je la belega
princino, kaj denove la hundo venis dum la nokto, forprenis
ŝin el la lito kaj kuris tiel rapide kiel eble, sed la
maljuna korteganino surmetis grandajn botojn kaj egale
rapide ŝi kuradis post ili. Vidante ke ili malaperas en
grandan domon ŝi pensis: Nun mi scias, kie estas la loko!
kaj per kreto ŝi desegnis grandan krucon sur la pordego.
Tiam ŝi iris domen kaj kuŝiĝis, kaj la hundo ankaŭ revenis
kun la princino, sed kiam ĝi vidis, ke granda kruco estas
desegnita sur la pordego de l'domo kie loĝas la soldato, ĝi
mem prenis kreton kaj desegnis krucojn sur ĉiuj pordegoj de
la urbo, kaj tio estis saĝe farita, ĉar nun la korteganino
ja ne povos retrovi la ĝustan pordegon.
Frue matene venis la reĝo kaj reĝino, la
maljuna korteganino kaj la oficiroj por vidi la domon, kien
la princino estis alportita.
"Jen ĝi estas!", diris la reĝo, kiam li
vidis unu pordegon kun kruco. "Ne - estas tie, edzeto!"
diris la reĝino, vidante alian kun kruco.
"Sed jen estas unu, kaj ankaŭ jen unu!",
diris la ceteraj; kien ajn ili rigardis, ili trovis krucojn
sur la pordegoj: Tiam ili bone povis kompreni, ke estas tute
senutile plue serĉi.
Tamen la reĝino estis saĝa virino, kiu
povis aranĝi multe da aferoj. Ŝi prenis sian oran tondilon,
distranĉis grandan silkotukon kaj kudris el ĝi belan
saketon; la saketon ŝi plenigis per greneretoj, ŝi fiksis
ĝin sur la dorso de l'princino, kaj kiam tio estis preta, ŝi
faris tre malgrandan truon en la saketo, tiel ke la
greneretoj povos elŝutiĝi la tutan vojon, kiun sekvos la
princino.
En la nokto la hundo revenis, prenis la
princinon sur la dorson kaj kuregis kun ŝi al la soldato,
kiu tiom amis ŝin kaj deziris, ke li estu princo por edziĝi
kun ŝi.
La hundo tute ne rimarkis ke elŝutiĝis la
greneretoj sur la vojo de l'palaco kaj rekte ĝis la fenestro
de la soldato. Je la mateno la gereĝoj facile vidis, kien la
princino estis alportita, kaj ili ekkaptis la soldaton kaj
metis lin en malliberejon.
Jen li sidis. Hu! Kiel mallume kaj enuige
estis tie, kaj tiam oni diris al li: "Morgaŭ vi estos
pendigata!". Ne estis agrable al li tion aŭdi, kaj sian
fajroŝtalon li estis forgesinta en la gastejo.
Matene, inter la ferstangoj de
l'fenestreto, li povis vidi kiel rapidis la popolo el la
urbo por ĉeesti la ekzekutadon. Li aŭdis la tamburadon kaj
vidis marŝi la soldatojn. Ĉiuj homoj forkuris; estis inter
ili ankaŭ ŝuistlernanto kun leda antaŭtuko kaj pantoflon,
kiu falante trafis la muron, post kiu sidis la soldato,
rigardante en la fenestreto!
"Hej, ŝuisteto! Vi ne bezonas tiel
rapidegi", diris la soldato, "ĉar nenio okazos antaŭ ol
alvenos mi; sed, aŭskultu, faru al mi serveton: Iru en mian
loĝejon kaj alportu ĉi-tien mian fajroŝtalon, vi havos
rekompence dek monerojn! Sed - rapidegu!" La ŝuisteto tre
volonte deziris la promesitan rekompencon, li rapidege kuris
por alporti la fajroŝtalon, donis ĝin al la soldato kaj -
aŭskultu bone kio nun okazas!
Ekster la urbo estis starigita granda
pendigilo; ĉirkaŭe atendis la soldatoj kaj multaj miloj da
rigardantoj. La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono
antaŭ la juĝisto kaj la tuta konsilantaro.
La soldato jam staris supre sur la
eŝafodo, sed kiam la ekzekutisto komencis meti la
pendŝnuregon ĉirkaŭ lian kolon, li diris, ke oni ja ĉiam
permesas al krimulo esprimi modestan deziron kaj ĝin
plenumi. Li treege dezirus fumi pipon da tabako; estus ja la
lasta pipo, kiun li povus fumi en ĉi-tiu mondo.
Tion la reĝo ne volis rifuzi, kaj jen la
soldato prenis sian fajroŝtaIon kaj flamigis: unu, du, tri!
tuj alvenis ĉiuj tri hundoj, unu kun okuloj tiel grandaj
kiel tetasoj, unu kun okuloj kiel muelejaj radoj kaj unu kun
okuloj tiel grandaj kiel la "Ronda Turo" !
"Vi helpu min rapide, por ke mi ne estu
pendigata!" diris la soldato, kaj tuj la hundoj furioze
saltegis kontraŭ la juĝisto kaj la tuta konsilantaro, unu
estas ekprenita ĉe la piedoj, alia ĉe la nazo, kaj ĉiuj
ĵetitaj alten en la aero kaj tute frakasitaj ili disfalis
sur la teron.
"Mi ne volas! Mi ne volas!" kriis la reĝo,
sed la plej granda hundo prenis lin kaj la reĝinon kaj ilin
ĵetis post la ceteraj; eĉ la soldatoj teruriĝis kaj la
popolo kriegadis: "Kara soldateto, vi fariĝu nia reĝo kaj
edziĝu kun la belega princino!". Tiam ili sidigis la
soldaton en la kaleŝon de la reĝo, la tri hundoj gaje dancis
antaŭ ĝi, ili kriis Hura! kaj la knaboj fingrefajfis, kaj
ĉiuj soldatoj salutis. Sed la princino forlasis la
kupropalacon kaj fariĝis reĝino. La geedziĝa festo daŭris ok
tagojn, kaj la hundoj ĉeestis la festenadon, kaj ili faris
grandajn okulojn.