H. C. Andersen
Kolumo

Dane: Flipperne.
Traduko: H. Th. Thomsen.

 

Iam estis eleganta kavaliro, kies tuta, meblaro konsistis el bota surtirilo kaj kombilo, sed li posedis la plej belan kolumon en la mondo, kaj pri la kolumo raportas nia historio.

Ĝi estis tiel matura, ke ĝi pensis pri edziĝo, kaj okazis, ke ĝi venis en lavado kun ŝtrumpligilo.

"Ne," diris la kolumo, neniam ĝis nun mi vidis ion tiel gracian kaj delikatan, tiel molan kaj ĉarmetan. Permesu al mi demandi pri via nomo!"

"Tion mi ne diras," respondis la ŝtrumpligilo.

"De kie vi estas?" demandis la kolumo.

Sed la ŝtrumpligilo estis tiel ĝenema, kaj tio ŝajnis al ŝi esti io kurioza por respondi.

"Supozeble vi estas taliligilo?" diris la kolumo, "tia surkorpa taliligilo! Mi ja vidas, ke vi estas kaj utila kaj ornama, fraŭlineto."

"Vi ne devas paroli al mi," diris la ŝtrumpligilo, al mi ŝajnas, ke mi tute ne donis kaŭzon."

"Esti bela kiel vi," diris la ŝtrumpligilo, "sufiĉas por doni kaŭzon."

"Ne venu tiel proksime," diris la ŝtrumpligilo, vi havas tian vir-similan aspekton."

"Mi estas efektive eleganta kavaliro,"diris la kolumo, ,,mi posedas botan surtirilon kaj kombilon." Tio ja ne estis vero, do estis ĝia mastro, kiu posedis tiujn, sed li nur fanfaronis.

"Ne proksimiĝu al mi!" diris la ŝtrumpligilo, ,tion mi ne kutimis."

"Prudulino!" diris la kolumo, kaj jen oni prenis ĝin el lavado, ĝin provizis per amelo, kaj ĝin pendis sur seĝo en sunbrilo, post tio oni metis ĝin sur gladan tabuleton; nun la varma gladilo venis.

"Sinjorino!" diris la kolumo, "sinjorino vidvineto! Mi fariĝas tute varma! mi fariĝas iu tute alia, mi plene sensulketiĝas! vi bruligas truon en min! Hu! - mi petas, vian manon!"

"Ĉifono!" diris la gladilo kaj pasis super la kolumon, ĉar ĝi kredis esti lokomotivo, aliranta la fervojon por tiri vagonaron.

"Ĉifono!" ĝi diris.

La kolumo fariĝis iom franĝa en la randoj, kaj nun alvenas la papertondilo por detondi la franĝojn.

"Oh" diris al ĝi la kolumo, "certe vi estas unuaklasa dancistino! kiel vi povas, barakti! Tio do estas la plej ĉarma, kion mi iam vidis! En tio neniu homo povos simili al vi!"

"Tion mi scias!" diris la tondilo.

"Vi meritis esti grafino!" diris la kolumo. "Ĉio, kion mi posedas, estas eleganta kavaliro, bota surtirilo kaj kombilo! - Se mi nur estus havinta graflandon!"

"Ĉu estas amesprimo?" diris la tondilo; ĉar ĝi koleris kaj tondis en ĝin gravan fendon; jen oni kasacis la kolumon.

"Ŝajne mi devas peti la manon de la kombilo!" diris la kolumo. "Estas mirige, kiel bone vi konservas ĉiujn viajn dentojn, fraŭlineto! "Ĉu vi neniam pensis pri fianĉiĝo?"

"Tion vi ja povas scii!" diris la kombilo, "mi estas ja fianĉita kun la bota surtirilo."

"Fianĉita!" diris la kolumo; nun neniu estas, al kiu, ĝi povas svati sin, tial ĝi malestimis tion.

Longa tempo pasis, la kolumo enujiĝis ĉe la paperofaristo; granda ĉifonsocieto estas tie, unuflanke la elegantaj, aliflanke la malelegantaj tiel, kiel devas esti. Ili ĉiuj multe babiladis, la kolumo plejmulte, ĝi estis ĝusta fanfarulo.

"Mi estas havinta tiel nekredeble multajn fianĉinojn!" diris la kolumo, "mi neniam estas lasita en paco! Mi ankaŭ estis eleganta kavaliro, kun amelo! Mi posedis kaj botan surtirilon kaj kombilon, kiujn mi neniam uzis! - Vi estus vidinta min tiufoje, kiam mi laŭflanke kuŝis! Neniam mi forgesos mian unuan fianĉinon! Ŝi estis taliligilo, tiel delikata, tiel mola kaj tiel ĉarmeta, ŝi sin ĵetegis en lavkuvon pro mi! Ankaŭ vidvino estis, kiu varmegiĝis, sed ŝin mi lasis stari nigriĝante! Jen estis unuaklasa dancistino, ŝi donis al mi la fendeton, kun kiu mi iras, ĝi estis tiel malkvieta! Mia propra kombilo enamiĝis en min, ŝi perdis siajn ĉiujn dentojn pro amdoloro. Jes, mi travivis multon da tiu speco! Plejmulte mi sentas doloron por la ŝtrumpligilo - mi opinias la taliligilo, kiu sin dronis. Multe pezas, sur mia konscienco, mi bezonus fariĝi blanka papero!"

Kaj tio, ili fariĝis; ĉiuj ĉifonoj fariĝis blanka papero, - sed la kolumo fariĝis okaze tiu peco da blanka papero, kiun vi vidas tie-ĉi, sur kiu la historio estas presita, kaj tio okazis tial, ke ĝi tiel terure fanfaronis pri tio, kio ĝi neniam estis; kaj ni pripensu, ke ni ne faru la saman; ĉar vere ni neniam povas scii, ĉu ni ankaŭ unufoje venus en la ĉifonujon kaj fariĝus blanka papero kun nia tuta historio surpresite, eĉ la plej sekreta el ĉio, kaj estus devigata ĉirkaŭkuri ĝin rakontante mem, same kiel la kolumo.
 


Rimarkoj:
Fabelo el 1847.
Traduko de H. Th. Thomsen. Ilustraĵo de Helen Claesson (2004).
El: "Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj". Esperanto-Forlaget, Kristiania, v/Andr.Fred. Høst & Søn, 1908.

Alia traduko de la fabelo el L.L.Zamenhof, vidu ĉi-tie: Kolumo.
 


Enhavo: