"Ne rigardu tiom al mi!" diris la soldato. "Vi povus damaĝi viajn okulojn!"
Nun li metis la hundon sur la antaŭtukon, sed kiam li vidis
la multajn arĝentmonerojn, ĵetis li ĉiujn la kupromonerojn, kiujn li havis, kaj plenigis la poŝon kaj sian tornistron per pura arĝento.
Nun li eniris en la trian ĉambron. Ne! Tio estis naŭza! La hundo tie havis vere du okulojn tiom grandaj kiom Ronda Turego! Kaj ili rotaciis kiel radoj!
"Bonan vesperon!" diris la soldato kaj salutis, ĉar tian hundon li neniam vidis; sed kiam li nun rigardetis ĝin, pensis li: "Nun sufiĉas", portis ĝin malsupren sur la plankon kaj malfermis la keston.
Ne! Dio helpu nin! Kiom da oro! Li povus aĉeti per ĝi la tutan Kopenhagon kaj la sukerporkidojn ĉe la kukvendistinoj, ĉiujn stansoldatojn, vipojn kaj balanc-ĉevalojn, kiuj estas en la mondo, Ja, tio estis vere mono!
Nun ĵetis la soldato ĉiujn la arĝentmonerojn, per kiuj li plenigis siajn poŝojn kaj sian tornistron, kaj prenis anstataŭe oron, ja, ĉiuj la poŝoj, la tornistro, la ĉapo kaj la botoj plenigis, tiel ke li preskaŭ ne povis iri!
Nun havis li monon! La hundon li resuprenmetis sur la keston ĵetfermis la pordon kaj kriis tiam supren tra la arbo: "Suprenhisu min nun, vi maljuna sorĉistino!"
"Ĉu vi kunportas la fajrilon?" demandis la sorĉistino.
"Vere!" diris la soldato. "Tion mi tute forgesis", kaj nun li iris kaj prenis ĝin. La sorĉistino suprenhisis lin, kaj tiam li staris ree sur la ŝoseo kun poŝoj, botoj, tornistro kaj ĉapo plenaj de mono.
"Kion vi volas per tiu fajrilo?" demandis la soldato.
"Tio ne koncernas vin!" diris la sorĉistino. "Nun vi ja ricevis monon. Donu nur al mi la fajrilon!"
"Sensencaĵo!" li diris la soldato. "Volu tuj diri al mi, kion vi volas per ĝi, aŭ mi eltiros mian sabron kaj dehakos vian kapon!"
"Ne!" diris la sorĉistino.
Tiam dehakis la soldato la kapon de ŝi. Jen ŝi! Sed li enpakis ĉiujn la monerojn en ŝian bluan antaŭtukon, prenis ĝin kiel pakaĵon sur la dorson, enmetis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte al la urbo. Estis belega urbo, kaj en la plej belegan hotelon li eniris kaj demandis la plej-plej bonajn ĉambrojn kaj manĝaĵon, kiun li ŝatis, ĉar nun li estis riĉa, ĉar li havis tiom da mono.
La servisto, kiu devis brosi liajn botojn, trovis ja, ke estas, iuj strangaj, malnovaj botoj por tia riĉa sinjoro. Sed li ankoraŭ ne aĉetis al si novajn.
La sekvontan tagon ricevis li botojn kaj vestojn, kiuj estis belaj.
Nun la soldato estis nobla sinjoro, kaj oni rakontis al li pri ĉiu lukso, kiu estis en la urbo, kaj pri la reĝo, kaj kia belega princino lia filino estas.
"Kie povas oni vidi ŝin?" demandis la soldato. "Estas absolute neniu ebleco por vidi ŝin", diris ĉiuj. "Ŝi loĝas en granda, kupra kastelo kun tiom da muroj kaj turoj ĉirkaŭe. Neniu alia ol la reĝo rajtas eniri kaj eliri ĉe ŝi, ĉar estas antaŭdirite, ke ŝi edziniĝos kun simpla soldato, kaj tion ne ŝatas la reĝo.
"Ŝin mi ŝatus vidi", pensis la soldato, sed tio ja povis tute ne permesiĝi al li. Nun li vivis tiom ĝoje ĉe komedio, veturadis en la ĝardeno de la reĝo kaj donacis al la malriĉuloj tiom da mono, kaj tio estis bele farita!
Li sciis sufiĉe ek de antaŭaj tagoj kiom malbone estas ne posedi unu moneron. - Li estis nun riĉa, havis belajn vestojn kaj ricevis tiom
da amikoj, kiuj ĉiuj diradis, ke li estas afabla ulo, vera kavaliro, kaj tion ŝatis la soldato. Sed ĉar li ĉiutage elspezis monon kaj tute neniun enspezis havis li fine ne plu ol du monerojn restantajn kaj devis loĝiĝi for el la belaj ĉambroj kaj supren en malgrandan ĉambreton ĝuste sub la tegmento.
Li devis persone brosi siajn botojn kaj prikudri ilin per kudrilego, kaj neniu el liaj amikoj venis al li, ĉar estis tiom da ŝtuparoj.
Estis tute malhela vespero, kaj li povis eĉ ne aĉeti al si kandelon, sed tiam li rememoris, ke kuŝis malgranda peceto en tiu fajrilo, kiun li prenis en la kava arbo, en kiun la sorĉistino igis lin enrampi. Li trovis la fajrilon kaj la kandelpecon, sed ĝuste en la momento, kiam li batfajrigis kaj la fajreroj flugis el la fajroŝtono, malfermiĝis la pordo, kaj la hundo, kiu havis okulojn tiomgrandaj kiom teotasoj, kaj kiun li vidis, sube sub la arbo, staris antaŭ li kaj diris: "Kion ordonas mia mastro?"
"Kio!!!" diris la soldato. "Ĝi estas ja plezura fajrilo! Povas mi tiel ricevi, kion mi deziras! Portu al mi iom da mono!" diris li al la hundo, kaj jen ĝi forestis, kaj jen ĝi revenis kaj tenis grandan sakon plenan de moneroj en sia buŝo.
Nun sciis la soldato, kiom bonega la fajrilo estis! Se li batus unu fojon, venus la hundo, kiu sidis sur la kesto kun kupromoneroj; se li batus du fojojn, venus tiu, kiu havis arĝentmonon; se li batus, tri fojojn, venus tiu, kiu havis oron. Nun malsuprenloĝiĝis la soldato en la belajn ĉambrojn ree, akiris bonajn vestojn, kaj tiam konis tuj ĉiuj liaj amikoj lin, kaj ili amegis lin.
Tiam foje pensis li: Estas tamen strangaĵo, ke oni ne rajtas, vidi tiun princinon! Ŝi estas tiom belega, diras ĉiuj! Sed kion valoras ĝi, se ŝi ĉiam devas sidi en la granda kupra kastelo kun la multaj turoj!
"Povas mi do tute ne atingi vidi ŝin? Kie estas nun mia fajrilo? Kaj tiam li batfajrigis, kaj jen venis la hundo kun okuloj tiom grandaj kiom teotasoj. "Estas vere meze en la nokto", diris la soldato. "Sed mi tiom ŝategus vidi la princinon, nur momenton".
La hundo estis tuj ekster la pordo, kaj antaŭ ol la soldato pensis pri ĝi, li vidis ĝin ree kun la princino; ŝi sidis dormante sur la dorso de la hundo kaj estis tiom belega, ke ĉiu povus vidi, ke ŝi estas vera princino. La soldato povis tute ne preterlasi. Li devis kisi ŝin; ĉar li estis vera soldato. La hundo rekuris kun la princino.
Sed kiam fariĝis mateno kaj la reĝo kaj la reĝino versis teon, diris
la princino, ke ŝi sonĝis tiom strangan sonĝon lastnokte pri hundo kaj soldato. Ŝi rajdis sur la hundo, kaj la soldato kisis ŝin. "Tio estis vere belega rakonto!" diris la reĝino.
Nun devis unu el la maljunaj korteganinoj maldormi ĉe la lito de la princino dum la venonta nokto por vidi, ĉu estis vera sonĝo, ĉu kio ĝi povus esti. -
La soldato sopiris tiom terure revidi la belegan princinon, kaj tiam venis la hundo nokte, prenis ŝin kaj kuris plenforte, sed la maljuna korteganino surmetis vadbotegojn kaj kuris same rapide malantaŭe; kiam ŝi nun vidis, ke ili malaperis en grandan domon, pensis ŝi: Nun mi scias, kie ĝi estas, kaj desegnis grandan krucon sur la pordegon per peco da kreto. Tiam ŝi hejmeniris kaj kuŝigis sin, kaj la hundo revenis ankaŭ kun la princino; sed kiam ĝi vidis, ke estas desegnita kruco sur la pordego, kie la soldato loĝis, prenis ĝi ankaŭ pecon da kreto kaj metis krucon sur ĉiujn pordegojn en la tuta urbo, kaj ĝi estis lerte farita, ĉar nun povis ja la korteganino ne trovi la veran pordegon, kiam estis, kruco sur ĉiuj. -
Matene frue venis la reĝo kaj la reĝino, la maljuna korteganino kaj ĉiuj la oficiroj por vidi, kie la princino estis estinta. "Jen!" diris la reĝo, kiam li vidis la unuan pordegon kun kruco. "Ne, estas tie, paĉjo" diris la reĝino, kiu vidis alian pordegon kun kruco.
"Sed tie estas unu, kaj tie estas unu", diris ili ĉiuj; kien ili rigardis, estis kruco sur la pordoj. Tiam ili ja povis vidi, ke estas neutile serĉi. Sed la reĝino estis ja tre lerta virino, kiu kapablis pluon ol luksveturi. Ŝi prenis sian grandan oran tondilon, distondis grandan pecon da silkoŝtofo kaj kudris malgrandan, beletan saketon. Tiun ŝi plenigis per malgrandaj fagopirogrioj, ligis ĝin sur la dorson de la princino, kaj kiam tio estis farita, tondis ŝi trueton je la sako, tiel ke la grioj povis faladeti laŭ la tuta vojo, kie la princino venis. -
Nokte do la hundo revenis, prenis la princinon sur sian dorson kaj kuris kun ŝi al la soldato, kiu amis ŝin tiom kaj tiom deziris, ke li estus princo por akiri ŝin kiel edzino. La hundo observis tute ne, ke la grioj faladetis ek de la palaco ĝis la fenestro de la soldato, kie ĝi kuris supren laŭ la muro kun la princino. Matene vidis do la reĝo kaj la reĝino bone, kie ilia filino estis estinta, kaj tiam prenis ili la soldaton kaj metis lin en la malliberejon.
Jen li! Ho! Kiom malhele kaj enue, kaj oni diris al li: "Morgaŭ vi pendiĝos". Ne estis plezure aŭdi tion, kaj sian fajrilon li estis forgesinta en la hotelo. Matene li povis inter la ferbaroj en la malgranda fenestro vidi la homojn rapidi el la urbo por vidi lin pendiĝi. Li aŭdis
la tamburilojn kaj vidis la soldatojn marŝi. Ĉiuj homoj kuregis; Estis ankaŭ ŝuistbubo kun antaŭfelo kaj pantofloj; li kuregis tiom, ke unu el siaj pantofloj forflugis ĝis la muro, kie la soldato sidis kaj rigardetis inter la ferbaroj. "He! Vi ŝuistbubo! Ne havu tiom da urĝeco!" diris la soldato al li; "Estos nenio, antaŭ ol mi venos; sed ĉu vi volas kuri tien, kie mi loĝis, kaj porti al mi mian fajrilon, tiam vi ricevos kvar oerojn, sed bonvolu kuregi!"
La ŝuistbubo ŝatis ricevi la kvar oerojn kaj kuregis portonte
la fajrilon, donis ĝin al la soldato kaj, - jes, nun ni aŭdos!
Ekster la urbo estis masonita granda pendigilo. Ĉirkaŭe staris la soldatoj kaj multaj centmiloj da homoj. La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono kontraŭ la juĝisto kaj la tuta konsilantaro. La soldato staris jam supre sur la ŝtuparo, sed kiam ili volis ligi la ŝnuron ĉirkaŭ lian kolon, diris li, ke oni ja ĉiam donacas al kulpulo la plenumon de senkulpa deziro, antaŭ ol li suferos sian punon. Li tiom ŝatus fumi plenpipon da tabako. Estus ja la lasta pipo, kiun li ricevus en tiu ĉi mondo.
Tion la reĝo ja ne volis rifuzi, kaj tiam la soldato prenis sian fajrilon kaj batfajrigis, unu, du, tri! Kaj tie staris ĉiuj la hundoj, tiu kun okuloj tiom grandaj kiom teotasoj, tiu kun okuloj kiel muelilradoj kaj tiu, kiu havis okulojn tiom grandaj kiom Ronda Turego. "Helpu min nun, ke mi ne pendiĝu!" diris la soldato, kaj tiam rapidegis la hundoj al la juĝistoj, prenis unu per la kruroj kaj alian per la nazo kaj ĵetis ilin multajn klaftojn supren en la aeron, tiel ke ili malsuprenfalis kaj tute dispeciĝis.
"Mi ne volas!" diris la reĝo, sed la plej granda, hundo prenis kaj lin kaj la reĝinon kaj ĵetis ilin post la aliaj; tiam la soldatoj timiĝis, kaj ĉiuj kriis:
"Eta soldato! Vi estu nia reĝo kaj havu la belegan princinon!"
Tiam ili metis la soldaton en la pomp-veturilon de la reĝo, kaj ĉiuj tri hundoj dancis antaŭe, kaj la knaboj fajfis inter la fingroj, kaj la soldatoj pafilsalutis.
La princino alvenis el la kupra kastelo kaj fariĝis reĝino, kaj tion ŝi ŝatis! La edziĝfesto daŭris ok tagojn, kaj la hundoj kunsidis ĉe la tablo kaj faris grandajn okulojn.