Ĉiufoje kiam bona infano mortas, anĝelo de Dio venas sur la teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn, etendas la grandajn blankajn flugilojn, flugas super ĉiujn lokojn, kiujn la infano amis, kaj kolektas tutan manplenon de floroj, kiun ĝi portas al Dio, por ke ili tie povu flori multe pli ĉarme ol sur la tero. La bona Dio premas ĉiujn florojn ĉe sia koro, sed al tiu floro, kiun li pleje amas, li donas kison, kaj tiam ĝi ricevas voĉon kaj povas kunkanti en la granda feliĉegeco.
Tion-ĉi rakontis anĝelo de Dio, portanta mortintan infanon en la ĉielon, kaj la infano aŭskultis, kvazaŭ en sonĝo; kaj ili flugis super tiujn lokojn de la hejmo, kie la infaneto estis ludinta, kaj ili pasis tra ĝardenoj kun ĉarmaj floroj.
"Kiajn vi devas kunpreni por planti en la ĉielo? demandis la anĝelo.
Kaj staris gracia, ĉarmega rozarbo, sed malbona mano disrompis la trunkon, tiamaniere ke ĉiuj branĉoj, kiuj estis plenaj je grandaj burĝonoj, kiuj preskaŭ ekfloris, pendis velkintaj.
"Malfeliĉa arbo!" diris la infano, "prenu ĝin, por ke ĝi povu flori supre ĉe Dio."
Kaj la anĝelo kunprenis ĝin, sed kisis la infanon pro tio, kaj la infaneto duone malfermis siajn okulojn. Ili derompis el la riĉaj pompofloroj, sed ili ankaŭ kunprenis la malestimatan kalendulon kaj la sovaĝan trikoloreton.
"Nun ni havas florojn", diris la infano, kaj la anĝelo kapjesis, sed ili ankoraŭ ne flugis supren al Dio.
Estis nokte, estis tute trankvile; ili restis en la granda urbo, ili ĉirkaŭflugis en unu el la plej malvastaj stratoj, kie kuŝis grandaj pajlamasoj, cindro kaj neuzitaĵo; tie estis domŝanĝa tago, kuŝis pecoj de teleroj, gipsopecetoj, ĉifonoj kaj malnovaj ĉapeloj, ĉio, kio estas nebela vidaĵo.
Kaj la anĝelo almontris inter tiu-ĉi konfuzo kelkajn pecojn de florpoto, kaj almontris terobulon, kiu elfalis ĝin kaj estis kunligata per la radikoj de granda velkinta kampofloro, kiu tute ne taŭgas kaj tial estas elĵetita sur la straton.
"Tiun ni volas kunpreni!" diris la anĝelo. "Mi rakontos al vi, kial ni tion faras, dum ni flugas!"
Kaj tiam ili flugis, kaj la anĝelo rakontis:
"Tie sube en la malvasta strato, en malalta kelo, loĝis malriĉa, malsana knabo; de la tempo kiam li estis infaneto, li ĉiam estis kuŝinta en la lito; kiam li estis plej sana, li povis per lambastonoj iri kelkafoje tra la ĉambreto, nenion plu. Je kelkaj tagoj dum la somera brilis la sunradioj preskaŭ duonon da horo en la kelo-ĉambreton, kaj kiam la knabeto sidis tie kaj lasis la varman sunon brili sur si, kaj rigardis la ruĝan sangon tra siaj malgrasaj fingroj, oni diris: "Jes, hodiaŭ li estis ekstere!"
Li konis la arbaron, ĝian ĉarman verdan printempopompon nur per tio, ke la filo de la najbaro portis al li la plej fruan fagobranĉon, kaj li tenis ĝin super sia kapo, kaj revis tiam, ke li ĉeestas sub la fagoj, kie la suno brilas kaj la birdoj kantas.
Je printempotago la knabo de la najbaro portis ankaŭ kampoflorojn al li, kaj inter ili estas, okaze, unu, kiu havis radikon, kaj tial ĝi estis plantata en florpoto kaj estis lokata en la enkadraĵon, kiu estas apud la lito. Kaj la floro estis plantita per feliĉa mano, ĝi vegetis, kreskis kaj floris ĉiujare; ĝi iĝis la plej ĉarma ĝardeno de la malsana knabo, lia trezoreto tie-ĉi sur la tero; li malsekigis kaj konservis ĝin, kaj li zorgis pri ĝi, tiel ke ĝi ricevis ĉiun sunradion ĝis la plej lasta, kiu englitis tra la malalta fenestro; kaj la floro mem kreskis en liaj revoj, ĉar por li ĝi floris, disvastigis sian odoron, kaj ĝojigis la okulojn; al ĝi mortanta turnis sin, tiam la Sinjoro lin al si vokis.
Unu jaron li nun estis ĉe Dio; unu jaron estis la floro staranta forgesite, velkinte en la enkadraĵo, kaj tial, pro la domŝanĝo, elĵetata en la koton sur la strato. Kaj tiu floro estas la malriĉa, velkinta floro, kiun ni kunprenis inter la aliaj en la bukedo, ĉar tiu-ĉi floro ĝojigis multe pli ol la plej riĉa floro en ĝardeno de reĝino."
"Sed de kie vi scias la tuton" demandis la infano, kiun la anĝelo portis supren al la ĉielo.
"Mi tion scias", diris la anĝelo, "mi mem estis ja la malsana knabeto, kiu iris per lambastonoj! Mian floron mi vere konas!"
Kaj la infano malfermis siajn okulojn tute kaj rigardis la belegan, ĝojan vizaĝon de la anĝelo, kaj je la sama momento ili estis ĉe Dio en la ĉielo, kie estas ĝojo kaj feliĉego. Kaj Dio premis la mortintan infanon ĉe sia koro, kaj tiam ĝi ricevis flugilojn kiel la alia anĝelo kaj ili flugis kun manoj interplektitaj; kaj Dio premis ĉiujn florojn ĉe sia koro, sed la malriĉan, velkintan kampofloron li kisis, kaj ĝi ricevis voĉon kaj kantis kun ĉiuj la anĝeloj, kiuj ŝvebis ĉirkaŭ Dio, kelkaj tute proksime, aliaj ekster tiuj en grandaj rondoj, ĉiam pli malproksime je la infiniteco; sed ĉiuj estis egalaj pri feliĉego. Kaj ĉiuj kantadis, malgranduloj kaj granduloj, la bona, benata infano kaj la malriĉa kampofloro, kiu estis kuŝinta velkinte, forgesite inter la neuzitaĵoj de la domŝanĝa tago en la malvasta, malluma strato.