Estis iam junulo, kiu studis por fariĝi poeto. Li volis antaŭ Pasko, atingi sian celon, edziĝi kaj vivi per poezia verkado, kaj tio signifis - li sciis - simple elpensi, sed li ne kapablis elpensi: Li estis naskita tro malfrue. Ĉio estis jam pritraktita antaŭ lia enmondiĝo, ĉio estis priskribita proze kaj verse.
"Jen feliĉuloj, kiuj naskiĝis antaŭ mil jaroj!", li suspiris. - Ili facile povis fariĝi senmortaj! Feliĉaj eĉ tiuj, kiuj naskiĝis antaŭ centjaroj, kiam ankoraŭ estis io priverkinda, nun la mondo estas pritraktita, nenion mi kapablus enversigi!
La kompatindulo studis tiom, ke li fariĝis malsana kaj malbonfarta. Neniu kuracisto povis helpi lin, krom eble la saĝa virino. Ŝi logis en eta domo ĉe la vilaĝa pordego, kiun ŝi malfermis por veturantoj kaj rajdantoj. Verdire ŝi kapablis pli ol malfermi la pordegon, ŝi estis pli saĝa ol la kuracisto, kiu veturas en sia propra kaleŝo kaj pagas imposton.
"Mi devos viziti ŝin!", diris la junulo.
Ŝia domo estis eta kaj gracia, sed tute neinteresa. Mankis arboj kaj floroj, sed estis abelujo apud la pordo tre utila! Estis eta terpomkampo - tre utila! Kaj estis kavaĵo kun prunelujo, kiu ĵus finfloris kaj jam havis berojn, kiuj kurbigas la buŝon de tiu, kiu manĝas ilin antaŭ la aŭtuna frosto.
"Ĝuste nian senpoezian tempon mi vidas ĉi tie!", pensis la junulo, kaj tio estis penso, kvazaŭ orero, kiun li trovis ĉe la pordo de la saĝa virino.
"Skribu tion!" ŝi diris. "El paneroj konsistas pano! Mi scias, kial vi venis, vi ne povas elpensi ion, kaj tamen vi volas fariĝi poeto antaŭ Pasko! "
"Ĉio jam estas skribita! " li diris. "Nia tempo ne estas malnova tempo!"
"Ne!" diris la virino. "En la malnova tempo oni bruligis saĝajn virinojn, la poetoj havis malplenan ventron kaj truon ĉe la kubuto. Nia tempo ne nur estas bona, ĝi estas la plej bona. Vi simple ne akrigis vian aŭdkapablon kaj certe vi ne legas Patronian antaŭ la dormo. Ĉio estas tute preta por poemoj kaj rakontoj, se oni kapablas rakonti. Vi povas malplekti tion el la kreskaĵoj kaj rikoltaĵoj de la tero, ĉerpi el la fluanta kaj trankvila akvo, sed vi devas kompreni tion, vi devas havi la kapablon kapti sunradion. Surmetu do miajn okulvitrojn kaj uzu mian aŭdotubon, poste preĝu al la bona Dio kaj ne plu pensu pri vi mem!"
Speciale la lasta estis malfacila, eĉ pli ol saĝa virino rajtas postuli.
Li ricevis la okulvitrojn kaj la tubon kaj estis kondukita en la terpomkampeto. Ŝi metis en lian manon grandan terpomon, kaj ĝi eksonis. Sonis kanto kun vortoj, la historio de la terpomoj, interesa - ĉiutaga historio en dek partoj, kvankam sufiĉus dek linioj.
Kion kantis la terpomo? Ĝi kantis pri sia familio: Pri la alveno de la terpomoj al Eŭropo, pri la misaprezo, kiun ili spertis, antaŭ esti rekonitaj kiel beno pli granda ol oro.
"Laŭ ordono de la reĝo, en ĉiuj urbodomoj de la lando oni disdonis nin. Nia granda signifo estis anoncita, sed neniu kredis pri ni, eĉ neniu sciis, kiel necesas planti nin. Iuj fosis truon kaj
ĵetis sian tutan provizon en ĝin, aliaj metis terpomojn tie kaj ĉi tie, kaj atendis, ke kreskos terpom-arbo, por poste skui la terpomojn de ĝi. Ja venis kreskado kaj florado, poste akvoplena frukto, sed ĉio velkis. Neniu pensis pri tio, kio estis en la fundo, pri la beno: terpomoj. Jes, ni spertis kaj suferis tion, pli ĝuste: niaj prapatroj; ili aŭ ni, estas egale, sed kia historio!
"Sufiĉas " diris la virino. " Rigardu la prunelujon!"
"Ankaŭ ni," diris la pruneloj, "havas proksiman familion en la hejmlando de la terpomoj, sed iom pli norde ol ili. Tiam venis norduloj de Norvegujo, kiuj celis okcidenten al nekonata lando, kaj malantaŭ glacio kaj neĝo ili trovis herbojn kaj arbustojn kun nigrabluaj beroj de la vino: la prunelojn. Ili kreskis en frosto ĝis maturaj beroj, same kiel ni. Kaj la lando ricevis la nomon Vinlando, aŭ Verdlando, do Prunellando.
"Kia romantika rakonto!" diris la junulo.
"Jes, venu!" diris la saĝa virino kaj iris kun li al la abelujo. Li rigardis en ĝin: kia viglado kaj maltrankvilo! En ĉiuj koridoroj abeloj aerumis per siaj flugiloj, ĉar tio estis saniga en la fabrikego. Tio estis ilia okupo. Poste abeloj venis de ekstere kun poleno, kiu estis skuita, apartigita kaj transformita en mielon kaj vakson. Ili flugis, ankaŭ la abelreĝino volis flugi, sed tiam ĉiuj devus akompani ŝin, kaj nun ne estis tempo por tio. Tamen ŝi volis flugi, kaj ili mordis la flugilojn de ŝia Reĝina Moŝto, kaj pro tio ŝi devis resti en la abelujo.
"Nun grimpu sur la fosaĵon" ,diris la saĝa virino, "kaj vidu la ŝoseon kun ĉiuj ordinaraj homoj!"
"Tio ja estas svarmanta amaso!", diris la junulo. "Unu historio post la alia! Tio zumas kaj bruas! Jam estas tro bunte por mi! Mi tuj falos!"
"Ne, iru rekte!", diris la virino, "iru rekte en la homan svarmon, kapablu vidi kaj aŭskulti ilin kaj ne forgesu vian koron! Kaj tiam vi certe elpensos, sed antaŭ via foriro mi deziras rehavi miajn okulvitrojn kaj mian aŭdotubon!", ŝi diris kaj prenis ilin.
"Mi ne plu vidas ion ajn!", diris la junulo," kaj ne plu aŭdas!"
"Vi do ne povos farigi poeto antaŭ Pasko! " ,diris la saĝa virino.
"Sed kiam do?" li demandis.
"Nek antaŭ Pasko, nek antaŭ Pentekosto! Vi ne lernos, kiel elpensi".
"Kion mi faru por vivteni min per poezio?"
"Tion vi povas jam nun! Simple forpuŝu poetojn de sur la piedestalo! Forpuŝu iliajn verkojn, ĉar tio estas kvazaŭ puŝi ilin mem. Nur ne tro emociiĝu, kaj tiam vi havos kukojn por nutri vin kaj vian edzinon!"
"Kion do eblas elpensi!" diris la junulo kaj forpuŝis de la piedestalo ĉiun duan poeton, ĉar li mem ne kapablis fariĝi poeto.
La saĝa virino diris tion al ni; ŝi scias, kion eblas elpensi.
Fabelo el la jaro 1869.
Traduko: Wolfgang Kirschstein, Danio.
Ilustraĵo: Helen Claesson.
El: La Ondo de Esperanto, n-ro 5/2005.
Rimarko:
Ĉi-tiu
eldono nur estas malneto, kaj tial eble enhavas diversajn erarojn!
Baldaŭ venos
korektitan ekzempleron de la fabelo.
(24.07.2005)