H.C.Andersen
La sinkigita klostro

Dane: Det sjunkne Kloster
(laŭ germana folklora legendo de Gottschalk)
Traduko: Esperanto Unuiĝo Nęstved (EUN)

 

Proksime de la vilaĝo Neuenkirch situas, meze en la malluma arbaro, soleca herbejo kun lageto; ĉi tiu loko estas nur iomete vizitata, nur malmultaj konas ĝin. La ĉirkaŭanta nigra abio-arbaro posedas ion melankolian, ion, kiu vekas timtremon, ĉar ĝi kvazaŭ ĵetas sekretan vualon sur la lokon, kie kvivitas neniu birdo, neniu sunradio trovas sian vojon. La lago mem estas senlime profunda, kaj tio estas kroma kaŭzo timi ĝin. Antaŭ multaj jarcentoj ĉi tie situis monaĥina klostro, kun altaj turoj kaj skulptitaj ŝtonaj figuroj en la ruĝa muro.

Iam en malluma, ŝtormoplena vintra nokto alvenis maljuna, mizera viro; malsana kaj senfortigita. Li ĉi tie intencis peti ŝirmon kaj dormolokon; li frapis la pordegon, sed la pordistino estis flegma, malmolkora virino; estis por ŝi tro malvarme kaj tro streĉe movi sin por malŝlosi kaj malfermi tiom da seruroj kaj fenestrokovriloj; tial ŝi kurte kaj malĝentile kriis al li, ke li iru aliloken serĉi dormolokon, sed estis por la maljunulo, pro malfortiĝo kaj malvarmo, neeble plien marŝi; li ankoraŭfoje petis, lamentis kaj ploris, sed vane; eĉ la priorino kaj ĉiuj aliaj monaĥinoj ne cedis al lia mizero. Nur unu sola, kiu ankoraŭ ne faris la promeson de la ordeno, emociiĝis kaj propetis lin; sed ili priridis ŝin, mokis ŝiajn bonintencojn kaj lasis la maljunulon resti ekstere.

Tiam furiozis la vetero pli kaj pli; la maljunulo tuŝis la muron per sia bastono, kaj en la sama momento la nobla klostro sinkis en la profundon. Fumo kaj fajro ondis el la terura abismo, kiu tuj poste pleniĝis per akvo. Kiam en la mateno la ŝtorma vetero trankviliĝis, oni vidis lagon en la loko, kie la tagon antaŭe brilegis en la sunlumo la orumita kruco sur la altaj sonorilaj turoj.

Tiu bonanima monaĥino, kiu sola kompatis la maljunulon, sentis sinceran, veran amon al unu el la plej noblaj kavaliroj de la ĉirkaŭaĵo; tial la klostro estis por ŝi malliberejo. Sed ofte en noktoj horoj la kavaliro ŝteliradis tra la arbaro al la soleca klostro. Kiam ĉio dormetis ĉirkaŭe, ili interparolis tra la krado de la ĉelo, kaj ofte la mateniĝo jam aperis sur la ĉielo antaŭ ol ili disiĝis.

Ankaŭ en ĉi tiu ŝtorma nokto li venis. Ho, kiel lia koro tremis pro timo kaj doloro, kiam li ne plu vidis la klostron tie, sed aŭdis nur, kiel muĝis kaj bolis la akvo tra la densa fumo. Li tordis siajn manojn, lamentis kaj kriis la nomon de la amatino, tiel ke tio aŭdiĝis vaste tra la ŝtormo.

"Nur unu fojon, nur unusolan fojon," li ĝemis, "revenu en miajn brakojn!"

Tiam li aŭdis voĉon el la profundo, el kie la lago levis siajn ŝaŭmantajn ondojn.

"Revenu morgaŭ nokte je la dekunua horo ĉi tien! Sur la akvosurfaco vi tiam vidos sangoruĝan silkan ŝnuron, prenu ĝin kaj tiru supren!"

La voĉo silentis. Plena de malĝojo kaj doloro la kavaliro iris hejmen, malcerta pri tio, kio iĝos lia sorto. Sed je la fiksita horo li revenis kaj faris, kion ordonis al li la voĉo.

Tremante li kaptis la sangoruĝan ŝnuron, eltiris ĝin kaj - tiam staris antaŭ li lia amatino.

"La nekomprenebla sorto", ŝi diris, "kiu igis min senkulpan sinki en la profundon kun la kulpulinoj, permesis al mi, ke ĉiun nokton, inter la dekunua kaj dekdua horoj, mi kuraĝas paroli kun vi; sed neniam mi kuraĝas transiri tiun difinitan tempon; se mi farus tion, vi neniam plu vidus min; krome neniu alia viro, krom vi, rajtas vidi min, alie nevidebla mano tranĉos mian vivŝnuron."

Dum longa, longa tempo la kavaliro daŭrigis siajn noktajn vizitojn, kaj ĉiam la amatino leviĝis el la bluaj ondoj, kiam li tiris la sangoruĝan ŝnuron. Ili ambaŭ estis tiel feliĉaj pro ĉi tiuj sekretaj renkontiĝoj, kaj ankaŭ ne timis esti surprizigitaj ĉi tie en la soleca, timiga loko. Sed envio kaj malico kaŝe rigardis la paŝojn de la kavaliro kaj fremdulo vidis la geamantojn brak-en-brake promeni ĉe la bordo de la lago. Kiam la kavaliro la postan nokton en la brila lunlumo alproksimiĝis al la ŝatata lago, tiam la akvo estis sangoruĝa, tremanta li kaptis la ŝnuron, sed - ĝi estis paliĝinta kaj tratranĉita.

Lamentante li kuris ĉirkaŭ la lagon, tordis siajn manojn kaj kriis la nomon de sia amatino. Sed ĉio restis kvieta. Tiam la senkonsolebla junulo ĵetis sin en la lagon kaj la akvo fermiĝis super li.
 


Fabelo el 1831.
Tradukita, febr-marto 2004 de la Esperanto Unuiĝo de Nęstved, Danio, (EUN) kun helpo de s-ino Saliko, Finnlando. Ilustraĵo de Helen Claesson (2004).
 


Enhavo: