a
muzo de la nova jarcento, kiel la infanoj de niaj nepoj, eble
pli fora generacio, konos ŝin, sed ni ne, kiam ŝi aperos? Kiel
ŝi aspektos? Kion ŝi kantos? Kiujn kordojn de la animo ŝi
tuŝos? Al kiu pinto ŝi levos sian eraon?
Tiom da demandoj en nia streĉa tempo, kie la
poezio kvazaŭ baras, kaj kie oni klare scias, ke la "nemorteblaj"
verkoj de nuntempaj poetoj estonte ekzistos nur kiel
karbo-skribaĵoj sur muroj de malliberejoj, vidataj kaj legataj
nur de kelkaj scivolemaj homoj.
La poezio devas kunagi, almenaŭ kiel municio
al la partibataloj, kie fluas inko kaj sango.
Estas unuokula vido, diras multaj. La poezio
ne estas forgesita en nia tempo.
Ne, ekzistas ankoraŭ homoj, kiuj dum la "libera
tempo" sopiras je poezio, kaj kiuj, kiam ili sentas tiun
animan malsaton, sendas mesaĝon al la librejo kaj aĉetas iom
da poezio, la plej bone rekomendita. Kelkaj kontentas per tio,
kion oni povas "aldone" havi, aŭ ili kontentas legi
poeziaĵeton sur la paperkonuso de la spicvendisto; estas
malpli koste, kaj en nia streĉa tempo oni devas konsideri la
prezon. Sufiĉas la sopiro al tio, kion ni havas! Poezio de
estonteco, kiel muziko de estonteco, apartenas al donkiĥotaĵoj,
paroli pri ĝi, estas kiel paroli pri vojaĝ-esploroj sur Urano.
La tempo estas tro mallonga kaj tro kara por
fantazi-ludoj, kaj kio estas, se ni parolu prudente, kio estas
poezio? Tiuj tintantaj elĵetaĵoj de emocio kaj pensoj estas
nur movoj kaj vibradoj de la nervoj! ĉiu entuziasmo, ĝojo,
doloro, eĉ la materia strebo estas, diras al ni la kleruloj,
vibradoj de la nervoj. ĉiu el ni estas kordinstrumento. Sed
kiu sonigas tiujn kordojn? Kiuj igas ilin svingi kaj vibri? La
Spirito, la nevidebla dia spirito, kiu, per ili, lasas tinti
sian emocion, sian etoson, kaj ĝin komprenas la aliaj kordoj,
tiel ke ili vibras en kunplektitaj tonoj kaj disonancoj. Tiel
estis, tiel estos je la antaŭeniro de la granda homaro en
konscio de libero!
Oni povas diri ankaŭ, ke ĉiu jarcento, eĉ
ĉiu jarmilo, havas la esprimon de sia grandeco en la poezio,
naskita en la lasta tempo, ĝi antaŭenpaŝas kaj regas en la
venonta tempo.
Meze de nia streĉa maŝinbrua tempo ŝi
naskiĝis jam, la muzo de la nova jarcento. Nian saluton ni
sendu al ŝi! ŝi aŭdu ĝin, aŭ legu ĝin iam, eble inter la
karbo-skribaĵoj, kiujn ni ĵus menciis.
Ŝia lulilbalancilo etendiĝis de la plej
ekstrema punkto, kiun homoj surtretis dum la nordpolusaj
esploroj, ĝis kien rigardis vivanta okulo en la "nigraj
karbosakoj" de la polusa ĉielo. Ni ne aŭdis la balancilon pro
bruaj maŝinoj, pro la fajfado de la lokomotivo, pro eksplodigo
de materiaj rokoj kaj pro malnovaj spiritkatenoj.
En la fabriko de nia granda nuntempo ŝi
naskiĝis, kie la vaporo praktikas sian forton, kie Majstro
Sensanga 1) kaj liaj helpantoj laboregas tage kaj nokte.
Posedas ŝi la grandan koron de Virino,
plenan de amo, kun la ardo de vestalo kaj la flamo de pasio.
Lumon de klereco ŝi ekhavis, en ĉiuj dum jarmiloj ŝanĝiĝantaj
koloroj de la prismo, kiuj estis prijuĝataj laŭ la moda koloro.
La grandioza cigno-plumaro de fantazio estas
ŝiaj pompo kaj forto, la scienco teksis ĝin, "la prafortoj"
donis al ĝi svingoforton.
Ŝi estas infano de la popolo (la patra
flanko), sana anime kaj pense, serioza okule, humura surlipe.
Ŝia patrino estas la nobela, akademiece edukita, filino de la
elmigranto kun la oraj rokokaj memoroj. La muzo de la nova
jarcento havas en si sangon kaj animon de tiuj du.
Belajn donacojn oni metis en ŝian lulilon.
Amase estas disĵetitaj kiel bombonoj la
kaŝitaj enigmoj de la naturo kun solvoj, de la subakva kloŝo
estas ĵetitaj belaj ornamfiguretoj el la profundo de la maro.
La ĉiela mapo, tiu pendigita, kvieta oceano kun la multegaj
insuloj, ĉiu en si mem unu mondo, estis metita kiel
lulilkovrilo. La suno kreas al ŝi pentraĵojn, la foto-arto
donas al ŝi ludilojn.
Ŝia mamnutristino kantis por ŝi kantojn de
Ejvind Skaldespiller 2) kaj Firdůůsi 3), de la iamaj
trobadoroj kaj kion Heine gajpetole kantis de sia poeta animo.
Multon, multe tro rakontis al ŝi la mamnutristino, ŝi konas la
Eddon, la terurajn sagaojn de la pra-pra-avino, kie la
kondamnoj susuras per sangaj flugiloj. La tutan rakonton "Mil
kaj unu noktoj" ŝi aŭskultis dum kvarona horo.
La muzo de la nova jarcento estas ankoraŭ
infano, tamen ŝi saltis el la lulilo, ŝi plenas de volo sen
scii, kion ŝi volas.
Ankoraŭ ŝi ludas en la virina klaĉejo, kiu
plenas de artaĵoj kaj rokoko-aĵoj. La greka tragedio kaj la
romia komedio staras ĉizitaj el marmoro, la popolkantoj de la
nacioj pendas kiel sekigitaj plantoj sur la vando, unu kiso
kaj ili reviviĝas, freŝaj kaj odorantaj. Ŝi estas ĉirkaŭata de
eternaj akordoj de Beethoven, Gluck, Mozart kaj ĉiuj aliaj
majstroj. Sur la librobreto kuŝas verkoj de multaj, kiuj
siatempe ŝajnis neforgeseblaj, kaj restas loko por multaj
aliaj, kies nomojn ni aŭdas tra la telegrafa fadeno de la
senmorteco, sed kiuj mortas per la telegramo.
Multon ŝi legis, multe tro, ŝi ja naskiĝis
en nia tempo, multon ŝi devos denove forgesi, kaj la muzo
scios forgesi.
Ŝi ne pensas pri sia kanto, kiu vivos tra
novaj jarmiloj kiel vivas la poezio de Moseo kaj la Bidpais-a
4) orkronita fabelo pri la ruzo kaj feliĉo de la vulpo.
Ŝi ne pensas pri sia misio, pri sia proksima
estonto, ŝi ankoraŭ ludas, dum nacioj batalas - batalo, kiu
skuas la aeron, kiu metas postsignojn de plumskribiloj kaj
kanonoj, ĉiudirekten, - enigmojn malfacile solveblajn.
Ŝi portas ĉapelon de Garibaldi 5), tamen
legas Shakespeare kaj pensas dum momento: "Oni povas prezenti
liajn teatraĵojn, ankaŭ kiam mi plenkreskiĝos".
Calderon 6) ripozu en la sarkofago de siaj
verkoj, kun enskribo pri famo. Holberg, jes, la muzo estas
kosmopolito, ŝi metis liajn verkojn kune kun tiuj de Moličre,
Plautus 7) kaj Aristophanes, sed pleje ŝi legas Moličre.
Ŝi estas liberigita de tiu maltrankvilo, kiu
pelas la ĉamojn de la Alpoj, kaj tamen ŝia animo sopiras je la
Salo de Vivo, kiel la ĉamoj je tiu de la monto; en ŝia koro
restas trankvilo, kiel en la antikvaj sagaoj de la hebreoj,
tiu voĉo de la nomado sur la verdaj stepoj en la kvietaj
stelklaraj noktoj, kaj tamen per la kanto ŝveliĝas la koro pli
forte ol ĉe la entuziasma batalanto de la tesaliaj montoj dum
la greka pratempo.
Kiel estas pri ŝia kristana kredo?
Ŝi lernis filozofion por komencantoj kaj
progresantoj; la praelementoj frakasis unu el ŝiaj infandentoj,
sed elkreskis novaj, la frukton de scio ŝi mordis en la lulilo,
manĝis kaj saĝiĝis – kaj "senmorteco" aperis por ŝi kiel la
plej genia ideo elpensita de la homaro.
Kiam komenciĝos la nova jarcento de poezio?
Kiam aperos la muzo? Kiam oni aŭdos ŝin?
Dum bela printempa mateno ŝi venos fulme per
la drako de la lokomotivo tra tuneloj kaj sur viaduktoj, aŭ
super la mola, forta oceano, surdorse de anhelanta delfeno, aŭ
aere per la birdo Rok de Montgolfier 8) kaj surteriĝos tie, de
kie unuafoje ŝia diina voĉo salutos la homaron. De kie?
Ĉu de la trovaĵo de Kolumbo, la lando de
libero, kie la indiĝenojn oni ĉasis kaj la afrikanojn oni
sklavigis, la lando, de kie oni aŭdis la kanton "Hiawatha" 9)?
Ĉu de la mondoparto de antipodoj, la trezoro de la Suda Maro,
lando de kontraŭoj, kie tagas dum nia nokto kaj kie kantas
nigraj cignoj en arbaroj de mimozoj?
Aŭ ĉu de la lando, kie sonis kaj sonas la
Memnon-kolosoj 10), sed ni ne komprenis la sfinkson de la
kanto en la dezerto.
Ĉu de la insulo de ŝtonkarbo, kie regas de
la Elisabetha tempo Shakespeare?
Ĉu de la hejmo de Tycho Brahe, kie oni lin
ne toleris, aŭ de la fabela Kalifornio, kie la Wellington-arbo
levas sian kronon kiel reĝo de la mondarbaro.
Kiam ekbrilos la stelo, la stelo surfrunte
de la muzo, la floro, sur kies folioj estas ĉizitaj esprimoj
de la jarcento pri La Belo en formo, koloro kaj odoro?
"Kia estas la programo de la nova muzo?",
demandas la niatempaj spertaj parlamentanoj. "Kion ŝi volas?"
Prefere demandu, kion ŝi NE volas!
Ne agos ŝi kiel reaperanto de la pasinteco!
Ne kreos ŝi dramojn el la eluzitaj scenejaj belaĵoj aŭ kovros
mankojn de drama arkitekturo per la gloraj drapiraĵoj de
poezio! ŝia apero antaŭ ni similos la evoluon de la Tespisa
ĉaro 11) al la marmora amfiteatro.
Ne detruos ŝi la sanan homan parolon por
kunmeti la pecojn en artefaritan kariljonon kun alloga sono de
la trobador-konkuroj. Ne juĝos ŝi poezion kiel nobelon kaj
prozon kiel burĝon.
Egalaj ili estas en sono, volumo, forto.
Ne elĉizos ŝi de la Islandaj Sagaoj la
malnovajn diojn! Ili jam mortis, en la nova tempo ekzistas nek
simpatio por ili, nek parenceco.
Ne postulos ŝi al siaj samtempuloj enigi
siajn pensojn en francajn romanaĉojn.
Ne mildigos ŝi per la kloroformo de ĉiutagaj
historioj. Viv-eliksiron ŝi portos! Ŝia kanto, poezie kaj
proze, estos mallonga, klara, riĉa! La korbato de naciecoj,
ĉiu estas nur unu litero en la granda alfabeto de evoluo, sed
ĉiun literon ŝi kaptos per sama amo, vortigos ilin kaj ritme
disĵetos la vortojn konforme al la himno de sia nuntempo. Kaj
kiam venos la tempo?
Daŭros longe por ni, kiuj restas, mallonge
por tiuj, kiuj antaŭis nin!
Baldaŭ falos la ĉina Muro, la fervojoj de
Eŭropo atingos la fermitan kultur-arkivon de Azio – la du
kultur-fluoj renkontiĝos! Tiam eble ŝaŭmos la torento per sia
malhela sono, ni, la maljunuloj de la nuno, tremos pro la
fortaj tonoj kaj sentos en tio la apokalipson, falon de
malnovaj dioj, forgesos, ke ĉi tie moroj kaj gentoj malaperos,
kaj nur eta imago de ĉio, metita en la vortokapsulon, drivos
sur la fluo de eterneco kiel lotusa floro, kaj rakontos al ni,
ke ĉiuj estas kaj estos karno de nia karno, vestitaj
diversmaniere; la bildo de judoj brilas el la Biblio, tiu de
grekoj el Iliado kaj Odiseo, kaj la nia?
Demandu la muzon de la nova jarcento, en
apokalipso de la dioj, kiam la nova Valhalo sin levos en klaro
kaj kompreno.
Ĉiu povo de vaporo, ĉiu premo de nuntempo
estis levilstangoj! Majstro Sensanga kaj liaj laboremaj
helpantoj, kiuj ŝajne estas la ĉiopovaj regantoj de nia tempo,
estas nur servistoj, nigraj sklavoj, kiuj ornamas la festan
halon, alportas la trezorojn, preparas la tablojn por la
granda festo, dum kiu la muzo, senkulpa kiel infano,
entuziasma kiel junulino kaj trankvila kaj scia kiel matrono
levas la mirindan lampon de poetiko, tiu riĉa, plena homkoro
kun la dia flamo.
Estu salutata, vi, la muzo de la novjarcenta
poezio! Nia saluto sin levas kaj aŭdiĝas, kiel aŭdiĝas la
penso-himno de vermoj, la vermo, kiu sub la plugilo
distranĉiĝas, dum nova printempo lumas, kaj la plugilo tranĉas
sulkojn, distranĉas nin vermojn, por ke la beno kresku por la
estonta nova generacio.
Estu salutata, vi la muzo de la nova
jarcento!
Rimarkoj:
1) Majstro Sensanga
La esprimon "Mester Blodlřs" pri la maŝinoj Andersen uzas
kelkfoje, precipe dum la lastaj jaroj de sia vivo ... la
esprimon li pruntis de la biografio pri Attenbom (de la sveda
verkisto Adolf Törneros).
2) Eyvind Skaldespiller
Eyvind "Skaldespiller" Finsson, 920-990, norvega skaldo, kies
ĉefverko "Hákonarmál" prirakontas la morton de norvega reĝo.
3) Firdúúsi
Firdausi (fur-dou'se), aŭ Firdusi. Unu el la plej famaj persaj
poetoj. Li vivis 940-1020. Li jam vivanta estis tre fama kaj
ĝuis la protekton de la sultano Mahmud. Lian ĉefan poemon, "Shah-Namah,"
aŭ "Libro de Reĝoj", spertulo nomis "la plej glora monumento
pri geniulo kaj pensado de la Oriento".
Heinrich Heine (1797-1856) verkis poemon pri li.
4) Bidpais
La fikcia verkisto de la t.n. Bidpais-aj fabeloj, antikva
orienta saga-verkaro, Kalila va-Di'mna (Kalila kaj Dimna). La
verko estas tradukita en multajn lingvojn.
5) Garibaldi Hat
"Ĉapelo de Garibaldi" - tipo de ĉapelo uzita de la itala
liberbatala heroo Giuseppe Garibaldi (1807-1892). La virinoj
en Londono "adoptis" tiun ĉapeltipon, kaj ĝi fariĝis modo.
6) Pedro Calderon de la Barca
Verkisto (1600-1681), verkis dramojn kaj prozon.
7) Titus Maccius Plautus
Romia poeto - verkis komediojn (254-184 a.K.)
8) Montgolfier
La du fratoj Montgolfier flugigis la unuan varm-aer-balonon
5/6-1773.
9) Hiawatha
Parte mita mohawk-indiana gvidanto, kiu vivis en la 14a aŭ 15a
jarcento. Li simbolis pacon, civilizon kaj progreson, kaj
multaj gvidantoj portis la nomon laŭ li.
10) Memnon-kolosoj
La du 18 m altaj figuroj en Egiptio. Kiam la vento blovas, la
statuoj kvazaŭ "kantas".
11) Tespisa ĉaro
Tespiso: Helena poeto, rigardata kiel kreinto de la teatro;
"La ĉaro de Tespiso" (laŭ Zamenhof) = ĉaro de migranta trupo
de aktoroj. Vidu NPIV p. 1153.