"Estas terura
historio!" diris kokino, kaj ŝi parolis en tiu parto de
la urbo, kie la historio ne okazis. "Estas terura
historio en la kokina budo! Mi ne kuraĝas dormi sola
ĉi-nokte! estas bone, ke ni estas multaj kune sur la
stango!" -kaj tiam ŝi rakontis tiel, ke la plumoj
hirtiĝis sur la aliaj kokinoj, kaj la virkoko mallevis
la kreston. Estas tute certe!
Sed ni komencu ĉe la komenco, kaj ĝi
okazis en kokina budo en la alia parto de la urbo. La
suno malleviĝis kaj la kokinoj flugis supren; unu el
ili, ŝi havis blankajn plumojn kaj malaltajn gambojn,
metis siajn laŭprogramajn ovojn kaj laŭ ĉiuj manieroj
estis respektinda kiel kokino; veninte sur la stangon,
ŝi gratis sin per la beko kaj per tio perdis etan
plumon.
"Tie ĝi foriĝis!" ŝi diris, "ju pli mi
gratas min, des pli rava mi certe fariĝas." Kaj tion ŝi
diris ŝerce, ĉar inter tiuj kokinoj ŝi estis la gaja
animo, kaj cetere, kiel dirite, tre respektinda, kaj
tiam ŝi ekdormis.
Ĉirkaŭe estis mallume, kokino sidis
apud kokino, kaj tiu, kiu sidis plej proksime al ŝi, ne
dormis; ŝi aŭdis kaj ŝi ne aŭdis, kiel en ĉi tiu mondo
oni ja devas por vivi en sia bona trankvilo; sed al sia
alia najbarino ŝi tamen ne povis ne diri tion: "Ĉu vi
aŭdis, kion oni diris?"
Mi mencias neniun, sed estas kokino,
kiu volas pluki sin por bele aspekti; se mi estus
virkoko, mi malestimus ŝin."
Kaj ĝuste super la kokinoj sidis la
strigino kun striga edzo kaj strigaj infanoj; ili havis
akrajn orelojn en tiu familio, ili aŭdis ĉiun vorton,
kiun diris la najbara kokino, kaj ili ruladis la
okulojn, kaj striga panjo gestis per la flugiloj:
"Simple ne aŭskultu! sed vi certe aŭdis, kion oni diris?
Mi aŭdis tion per miaj propraj oreloj, kaj oni devas
multon aŭdi, antaŭ oni perdas ilin! Estas unu el la
kokinoj, kiu tiom forgesis, kio decas por kokino, ke ŝi
sidas kaj elŝiras de si ĉiujn plumojn kaj lasas la
virkokon rigardi tion."
"Prenez garde aux enfants!"
diris striga paĉjo, "tio ne estas io por infanoj!"
"Mi tamen volas rakonti tion al la
strigo, kiu loĝas kontraŭe! Ĝi estas tiel respektinda en
societa vivo!" kaj tiam panjo forflugis.
"Hu-huu! uhuu!" ili ambaŭ ululis kaj
eĉ rekte malsupren en la kolombejon de la
kontraŭloĝanto. "Ĉu vi aŭdis tion! ĉu vi aŭdis tion!
uhuu! estas kokino, kiu plukis de si ĉiujn plumojn pro
la virkoko! ŝi mortos pro frosto, se Ŝi ne jam faris,
uhuu!" "Kie? Kie?" kveris la kolomboj.
"En la kontraŭa korto! mi preskaŭ mem
vidis tion! estas preskaŭ maldeca historio por rakonti!
sed estas tute certe!"
"Kredas, kredas ĉiun unuopan vorton!" diris la
kolomboj kaj kveris malsupren al sia kokinejo: "Estas
kokino, jes iuj diras, ke estas du, kiuj plukis de si
ĉiujn plumojn por ne aspekti kiel la aliaj kaj tiel
veki la atenton de la virkoko. Tio estas aŭdaca ludo,
oni povas malvarmumiĝi kaj morti pro febro, kaj ili
ambaŭ mortis!"
"Vekiĝu! vekiĝu!" blekis la virkoko
kaj flugis supren sur la bretobarilon, la dormo
ankoraŭ sidis en liaj okuloj, sed tamen li blekis:
"Tri kokinoj mortis pro malfeliĉa
amo al iu virkoko, ili plukis de si ĉiujn plumojn;
estas aĉa historio, mi ne volas konservi ĝin,
pludiru!"
"Pludiru!" pepis la vespertoj, kaj
la kokinoj klukis kaj la virkokoj blekis: "Pludiru!
pludiru!" kaj tiam la historio rapidis de kokinejo al
kokinejo kaj finfine reen al la loko, de kie ĝi
efektive eliris.
"Estas kvin kokinoj," oni diris,
"kiuj ĉiuj plukis de si la plumojn por montri, kiu el
ili fariĝis plej magra pro amo al la virkoko, kaj tiam
ili hakis unu la alian ĝissange kaj mortintaj ili
falis malsupren je malhonoro kaj hontego al sia
familio kaj je granda perdo al la posedanto."
Kaj la kokino, kiu perdis la
malfiksan etan plumon kompreneble ne rekonis sian
propran historion, kaj ĉar ŝi estis respektinda
kokino, ŝi diris: "Mi malestimas tiujn kokinojn! Sed
estas pliaj de tiu speco! Tian aferon oni ne
prisilentu, kaj mi faros, kion mi povas, por ke tiu
historio aperu en la gazeto kaj tiel disvastiĝu tra la
lando; tion meritas tiuj kokinoj kaj ankaŭ la
familio!"
Kaj tio aperis en la gazeto kaj
estis presita kaj estas tute certe: Eta plumo kredeble
povas fariĝi kvin kokinoj.