H.C.Andersen
La mortanta infaneto

Det døende Barn.
1827

 

Panjo, ho ripozon mi sopiras,
dormi volas mi ĉe via kor';
mi pro via brula larmo miras,
Panjo kara, ĉesu via plor' -
Estas vintro, vent' malice ridas,
sed en sonĝo vivas mi en bel',
kaj ferminte la okulon vidas,
mi la anĝeletojn de l'ĉiel'.
 

Vidu, Panjo, venas la anĝelo,
sonas nun belega melodi',
per flugiloj blankaj de l'ĉielo
li kun floroj venas nun al mi.
Verdaj, flavaj, ruĝaj ili ŝvebas,
ilin antaŭ min disĵetas li;
ĉu flugilojn jam mi nun ricevos,
aŭ ĉu eble, kiam mortos mi?
 

Kial vi la manon, mian premas?
via vango, kial brulas ĝi?
kaj mi sentas, ke en plor' vi tremas -
Panjo - ĉiam restu mi ĉe vi!
Sed domaĝe, ke vi tiel ĝemas,
se vi ploras, ankaŭ ploros mi.
Mi laciĝas, dormi nun mi emas
- la anĝelo - nun min kisas li. -
 


El: Dana Antologio, eldonis: Libro-Servo de Centra Dana Esperantista Ligo, 1961.
Tradukis: H.E.Jensen. Ilustraĵo de Helen Claesson (2004).


Enhavo: