|
Estis iam dudek
kvin stansoldatoj, ili ĉiuj estis fratoj, ĉar ili devenis de
malnova stankulero. La pafilon ili tenis per la brako, la
vizaĝo rigardis rekte antaŭen; ruĝa kaj blua, vere bela estis
la uniformo. La unua parolo, kiun ili aŭdis en ĉi-tiu mondo,
kiam estis forprenita la kovrilo de l' skatoleto kie ili kuŝis,
estis la vorto: "Stansoldatoj!" ĝin kriis knabeto kaj
kunfrapis la manojn; li donace ricevis la soldatojn, ĉar estis
lia naskiĝotago, kaj nun li starigis ilin sur la tablo. Ĉiuj
soldatoj tute egale aspektis; nur unu iomete diferencis de l'
aliaj; li havis unu solan piedon, ĉar li estis fandita laste,
kaj tiam ne restis sufiĉe da stano; tamen li staris tiel firme
sur unu piedo kiel la aliaj sur du, kaj estas precipe li, kiu
fariĝis fama.
Sur
la tablo, kie ili staris, troviĝis multe da diversaj ludiloj,
sed la plej rimarkinda estis bela palaco el papero. Tra la
fenestretoj oni povis rigardi en la salonojn. Ekstere kreskis
arbetoj ĉirkaŭ speguleto, kiu reprezentis lagon; cignoj el
vakso naĝis sur ĝi kaj sin spegulis. Ĉio estis ĉarma, sed la
plej ĉarma tamen estis fraŭlineto, kiu staris en la malfermita
pordo de l' palaco ankaŭ ŝi estis farita el papero, sed ŝi
havis belan jupeton el la plej hela stamino kaj bluan
rubandeton kiel mantelon ĉirkaŭ la ŝultroj; meze de l' mantelo
estis alkudrita brilanta ora perlo, kiu estis tiel granda kiel
ŝia vizaĝo. La fraŭlineto etendis siajn brakojn supren, ĉar ŝi
estis dancistino, kaj unu piedon ŝi tiel alten levis, ke la
stansoldato ne povis ĝin trovi kaj kredis, ke ŝi havas nur unu
piedon kiel li.
"Certe, ŝi estus vera edzino por mi!" pensis
la stansoldato, "sed ŝi estas tre nobla, ŝi loĝas en palaco,
mi havas nur skatoleton, kaj en ĝi ni estas jam dudek kvin, ne
estas deca loko por ŝi! Tamen, mi deziras konatiĝi kun ŝi!"
Kaj jen li sin kuŝigis, tute longa kiel li estis, post
flartabakujo, kiu staris sur la tablo; de tie li povis bone
rigardi la noblan fraŭlineton, kiu senĉese staradis sur unu
piedo sen malekvilibriĝi.
Kiam fariĝis vespero, oni metis la ceterajn
stansoldatojn en la skatoleton, kaj la loĝantoj de l' domo
kuŝiĝis por dormi. Tuj la ludiloj komencis ludi, ricevi
gastojn, fari militon kaj aranĝi balon; la stansoldatoj
kraketis en la skatoleto, ĉar ili volis ludi kun la aliaj, sed
ili ne povis forpreni la kovrilon. La nuksrompilo faris
renversojn, kaj la grifelo petoladis sur la tabulo; estis tiom
da bruego, ke la kanario vekiĝis kaj komencis interbabili, kaj
tion ĝi faris eĉ verse. La solaj du kiuj tute ne moviĝis el
sia loko, estis la stansoldato kaj la dancistino; ŝi staris
tiel rekte sur la piedpintoj, kun ambaŭ brakoj etenditaj, kaj
li restis egale firma sur unu piedo; eĉ unu momenton li ne
ĉesis ŝin rigardi.
Nun, el la horloĝo sonoris la dekdua, kaj
klask! Jen malfermiĝis la kovrilo de la flar-tabakujo, sed ne
estis flartabako en ĝi, tute ne, sed nigra koboldo; ĉi-tio
estis amuzaĵo.
"Stansoldato!" diris la koboldo; "gardu
viajn okulojn, ne uzu ilin tiom!" Sed la stansoldato ŝajnigis,
kvazaŭ li nenion aŭdus.
"Nu, atendu nur ĝis morgaŭ!" diris la
koboldo.
Kiam fariĝis mateno kaj la infanoj leviĝis
el lito, la stansoldato estis metita sur la fenestro-breton,
kaj ĉu estis la koboldo aŭ trablovo, oni tion ne scias, sed
subite la fenestro malfermiĝis kaj la soldato renverse elfalis
de la tria etaĝo.Estis terura rapideco, li tenis la piedon
rekte supren kaj staris sur la ĉapo kun la bajoneto inter la
pavimŝtonoj.
La servistino kaj la knabeto tuj venis por
serĉi lin; sed kvankam ili preskaŭ marŝis sur li, ili tamen ne
rimarkis lin. Se la stansoldato estus kriinta: jen mi estas!
ili certe lin estus trovintaj, sed ne ŝajnis al li dece tiel
laŭte krii, ĉar li portas uniformon.
Baldaŭ komencis pluvi, la gutoj falis pli
kaj pli dense, kvazaŭ rivere; kiam finiĝis la pluvego, alvenis
du stratbuboj.
"Rigardu!" diris unu, "jen kuŝas stansoldato!
Li devas ŝipveturi!" Kaj el malnova gazeto ili faris ŝipeton,
starigis en ĝi la stansoldaton, kaj jen li navigis tra la
pluvakvo de l'defluejo; la du knaboj flanke kuris kaj
kunfrapis la manojn! Granda Dio! kiaj ondoj en tiu defluejo!
kaj kia fluo! Certe, sed ja pluvegas! La paperŝipeto forte
balanciĝis, kaj kelkafoje ĝi tute kliniĝis, tiel ke la
stansoldato estis skuegita, sed li restis firma, ne ŝanĝis la
mienon, rigardis rekte antaŭen kaj tenis la pafilon per la
brako.
Subite la ŝipeto ennaĝis sub longan
piedbreton de la defluejo, kie fariĝis tiel mallume kvazaŭ li
estus en sia skatoleto.
"Kien do nun mi alvenas ?" li pensis; certe,
ĉi-tio estas la kulpo de l' koboldo! Ho, se nur la fraŭlineto
estus ĉi-tie en la ŝipeto, tiam sen malagrablaĵo povus esti
trifoje pli mallume!"
En la sama momento venis granda rato; kiu
loĝis sub la breto.
"Ĉu vi havas pasporton?" demandis la rato, "montru
la pasporton!" -
Sed la stansoldato restis silenta kaj tenis
pli firme la pafilon. La ŝipeto rapidege forrapidis kaj post
ĝi kuregis la rato. Hu! kiel ĝi grincigis la dentojn, kaj ĝi
kriis al bastonetoj kaj pajlo:
"Haltigu lin! Haltigu lin! Li ne pagis
dogan-imposton! Li ne montris pasporton!"
Sed la fluo fariĝis pli kaj pli forta, la
stansoldato jam povis vidi la helan lumon antaŭe, kie finiĝis
la breto, sed li ankaŭ aŭdis sonon de muĝado, kiu tre bone
povus timigi bravulon; imagu nur: kie finiĝis la breto, la
pluvakvo elverŝiĝis en grandan kanalon, tio estis al li same
danĝera, kiel estus al ni veturi tra granda akvofalo.
Li nun jam tiel alproksimiĝis, ke li ne
povis haltiĝi. La ŝipeto elsaltis, la stansoldato sin tenis
tiel rigida kiel li povis; neniu povus diri pri li, ke li eĉ
palpebrumas. Tri - aŭ kvarfoje la ŝipeto renversiĝis kaj ĝi
estis plena je akvo ĝis la rando; ĝi nepre devis subakviĝi;
jam l'akvo atingis la kolon de l'soldato, pli kaj pli profunde
la ŝipeto subiĝis, kaj la papero sin disvolvis. Nun la akvo
leviĝis ĝis super la kapo de l'soldato; tiam li pensis pri la
ĉarma dancistino, kiun neniam plu li revidos, kaj en la oreloj
de l' stansoldato sonoris la verseto:
For, for,
soldato!
For al la morto!
Nun la papero disŝiriĝis, kaj la stansoldato
trafalis, - sed tuj granda fiŝo lin englutis.
Ho! Kia mallumo interne! Estis multe pli
malbone ol sub la breto de l' defluejo, kaj tiel malvaste! Sed
la stansoldato restis firma, kaj li kuŝis tie kun la pafilo en
la brako.
La fiŝo ĉirkaŭe naĝis, movante sin plej
terure; fine ĝi fariĝis tute senmova, ekbrilo kvazaŭ fulmo ĝin
trakuris, jen brilis tute hele kaj iu laŭte kriis: "Stansoldato!"
La fiŝo estis kaptita, sendita al la vendejo, vendita kaj
portita al kuirejo, kie la servistino ĝin distranĉis per
granda tranĉilo. Per du fingroj ŝi prenis la soldaton ĉirkaŭ
la korpo kaj portis lin en la ĉambron, kie ĉiuj volis vidi
tian mirindan personon, kiu vojaĝis en la stomako de fiŝo; sed
la stansoldato estis tute ne fiera. Ili starigis lin sur la
tablo, kaj tie - vidu, kiel mirindaj aferoj povas okazi en la
mondo - la soldato troviĝis en la sama ĉambro, kie li antaŭe
estis, li vidis la samajn infanojn, kaj la ludiloj staris sur
la tablo, la bela palaco kun la ĉarma dancistino; ŝi staris
ankoraŭ sur unu piedo, kaj tenis la alian alte en l'aero,
ankaŭ ŝi estis firma; tio kortuŝis la stansoldaton, li volonte
estus plorinta stanlarmojn, sed tio ne decus al li. Li
rigardis ŝin, kaj ŝi rigardis lin, sed ili diris nenion.
Sed subite unu el la knabetoj ĵetis la
stansoldaton en la fornon, eĉ sen diri la kaŭzon; sendube la
koboldo en la skatoleto estis kulpa pri ĉi-tio.
La stansoldato staris hele lumigita, kaj li
sentis teruran varmegon, sed ĉu ĝi devenis de la fajro aŭ de
amo li ne sciis. La kolorojn li tute perdis; neniu povus diri,
ĉu tio okazis dum la vojaĝo aŭ pro doloro. Li rigardis la
fraŭlineton, ŝi rigardis lin, kaj li sentis, ke li fandiĝas;
tamen ankoraŭ li restis firma kun la pafilo en la brako. Tiam
ia pordo malfermiĝis, la vento forblovis la dancistinon, kaj
senpeze kiel eltuno ŝi flugis en la fornon al la stansoldato,
ekflamiĝis kaj malaperis; tuj la stansoldato fandiĝis kaj
fariĝis buleto, kaj kiam la sekvantan tagon la servistino
elprenis la cindron, ŝi retrovis lin en formo de stankoreto;
sed el la dancistino restis nur la ora perlo, kaj ĝi fariĝis
tute nigra en la flamoj. |