|
Vivis iam malbonvola kaj
senbrida princo, kiu konstante celadis venki ĉiujn landojn
en la mondo kaj timegigi ilin per sia nomo. Li invadis ilin
fajre kaj glave. Liaj soldatoj tretdetruis la grenon sur la
kampoj kaj ekbruligis la domojn de la vilaĝanoj, tiel ke la
ruĝa flamo lekis la foliojn for de la arboj kaj la fruktoj
pendis rostitaj sur la nigraj bruldifektitaj branĉoj. Pli ol
unu kompatinda patrino kaŝis sin kun sia nuda mamsuĉanta
infano malantaŭ fumanta muro. Sed la soldatoj serĉis ŝin,
kaj se ili trovis ŝin kaj ŝian bebon, komenciĝis ilia satana
ĝojo. Eĉ ne malicaj fantomoj kapablas fari pli grandan
malbonon. Sed la princo mem opiniis, ke ĉio progresas
ĝustmaniere. De unu tago al la alia pliiĝis lia potenco.
Ĉiuj timadis lin, kaj la feliĉo akompanis lin en ĉiu el liaj
agadoj. El la konkeritaj urboj li forrabis oron kaj grandajn
trezorojn. En lia regno amasiĝis riĉeco nekomparebla al iu
aliloke. Nun li igis konstrui pompajn kastelojn, preĝejojn
kaj arkadojn, kaj ĉiu homo, kiu vidis tiujn belegaĵojn,
ekdiris "Kia granda princo!" Ili tute ne pensis pri la
mizero, kiun li estis aldoninta al aliaj landoj, ĉar ili ne
aŭdis ekĝemojn kaj la plendojn en la forbrulitaj urboj.
La princo rigardis al sia oro kaj siaj
belegaj konstruaĵoj kaj pensis la saman kiel la popolamaso:
"Kia granda princo! Sed mi devas havi pli, multe pli. Neniu
potenco estu egala aŭ pli granda ol mia". Li militis kontraŭ
siaj najbaroj kaj venkis ilin ĉiujn. Kiam li veturis tra la
stratoj, li katenigis la subigitajn reĝojn per oraj ĉenoj al
sia veturilo; kaj kiam li kaj liaj korteganoj sidis ĉe la
manĝotablo, ili devis kuŝi antaŭ iliaj piedoj kaj preni la
pecojn da pano, kiujn oni alĵetis al ili.
La princo starigis sian statuon sur ĉiuj
foirejoj kaj en la reĝaj kasteloj. Li eĉ volis, ke ĝi staru
en la preĝejoj antaŭ la altaro de Dio. Sed la pastroj diris:
"Princo, vi estas granda, sed Dio estas pli granda, ni ne
kuraĝas fari tion."
"Bone", diris la malica princo."Tiam mi
subigos ankaŭ Dion!" Kaj en sia aroganteco kaj stulteco li
konstruigis komplikitan ŝipon, per kiu li povis veturi tra
la aero. Ĝi estis tiel multkolora kiel la vosto de pavo kaj
ŝajnis estis garnita de mil okuloj, sed ĉiu okulo estis
pafiltubo. La princo sidis en la mezo de la ŝipo; li nur
bezonis premi risorton, tiam elflugis mil kugloj, kaj la
pafiloj estis tuj reŝargataj. Cent fortaj agloj estis
jungataj al la ŝipo, kaj tiamaniere li flugis kontraŭ la
sunon. La tero kuŝis jam profunde malsupre; en la komenco ĝi
kun siaj montoj kaj arbaroj aspektis nur kiel plugita kampo,
kie iom da verdaĵo rigardetas el sub renversita herboteraĵo;
poste ĝi similis al ebena landkarto, sed baldaŭ ĝi estis
tute kaŝita de nebulo kaj nuboj. Alten pli kaj pli flugis la
agloj. Jen Dio elsendis ununuran el siaj sennombraj anĝeloj,
kaj la malica princo pafis mil kuglojn kontraŭ lin, sed ili
kiel hajlo puŝiĝis returne de la brilaj flugiloj de la
anĝelo. Unu sangoguto, vere nur unu sola, degutis de la
blanka ĉefplumo, kaj tiu guto falis sur la ŝipon en kiu la
princo sidis. Ĝi enbruliĝis neforviŝeble, pezis tiel multe
kiel funtocento da plumbo kaj tiregis la ŝipon malsupren al
la tero. La fortaj flugiloj de la agloj disrompiĝis, la
vento muĝis ĉirkaŭ la kapo de la princo, kaj la nuboj
ĉirkaŭe, ekestintaj de el la forbruligitaj urboj, ekhavis
formon de minacantaj estaĵoj similaj al mejlgrandaj kankroj,
kiuj etendis siajn fortajn prenilojn kontraŭ li, same kiel
terenruliĝantaj rokpecoj kaj fajroŝprucantaj drakoj.
Duonmorta li kuŝis en la ŝipo, kiu fine restis pendanta
inter dikaj branĉoj en la arbaro.
"Mi volas venki Dion", li diris, "mi ĵuris tion, mia volo
estu plenumota!". Dum sep jaroj li nun konstruigis
komplikitajn ŝipojn por veturi tra la aero, kaj li
forĝigis fulmoradiojn el la plej malmola ŝtalo: ĉar li
volis eksplodigi la fortikaĵon de la ĉielo. El ĉiuj siaj
landoj li kunigis militarmeojn tiel grandajn, ke ili
kovris kelkajn kvadratmejlojn, se ili staris viron apud
viro. Ili eniris la strangajn ŝipojn, kaj la reĝo estis
alproksimiĝanta al sia ŝipo.
Tiam Dio
elsendis aron da kuloj, nur unu etan kularon. Ĝi ekzumis
ĉirkaŭ la reĝo kaj pikis liajn vizaĝon kaj manojn. Kolere
li elingis sian glavon, sed li frapis nur en la malplena
aero, la kulojn li ne povis trafi. Nun li ordonis, ke oni
alportu altvalorajn tapiŝojn, kiujn oni devis volvi ĉirkaŭ
li. Tra tiuj neniu kula pikilo povis penetri. Oni faris,
kion li estis ordoninta. Sed unu kulo sidiĝis sur la plej
internan tapiŝon, rampis en la orelon de la reĝo kaj pikis
lin en ĝi. Tio brulis kiel fajro. La veneno penetris en
lian cerbon. Li liberigis sin, perforte detiris la
tapiŝojn, deŝiris siajn vestojn kaj dancis nuda antaŭ la
brutalaj sovaĝaj soldatoj. Sed tiuj mokis la frenezan
princon, kiu volis ataki Dion kaj estis venkita de unu
sola kuleto.
|
|
Tradukis: K. Knopf,
desegnaĵo de Helen Claesson (2004)
El "Dansk Esperanto-Blad" november 1942. - Fabelo el 1840.
L.L.Zamenhof ankaŭ tradukis la fabelon, vidu ĉi-tie:
Malbona Princo.
Enhavo:

|