|
Tre
malproksime en la maro la akvo estas tiel blua kiel la folioj
de la plej rava cejano, kaj tiel klara kiel la plej pura vitro,
sed ĝi estas tre profunda, pli profunda ol atingas iu
ankroĉeno; multaj preĝejaj turoj devus esti starigitaj unu sur
alia por atingi de la fundo ĝis super la akvo. Tie malsupre
loĝas la mara popolo.
Sed oni tute ne kredu, ke tie troviĝas nur
la nuda blanka sablofundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj
arboj kaj plantoj, kiuj estas tiel flekseblaj en tigo kaj
folioj, ke ĉe la plej eta fluo de la akvo ili moviĝas, kvazaŭ
ili estus vivaj. Ĉiuj el la fiŝoj, etaj kaj grandaj, traglitas
inter la branĉoj same kiel ĉi tie supre la birdoj en la aero.
En la plej profunda loko kuŝas la palaco de la mara reĝo. La
muroj estas el koraloj, kaj la longaj pintaj fenestroj estas
el la plej klarega sukceno; sed la tegmento estas el konkoj,
kiuj sin fermas kaj malfermas laŭ la fluo de la akvo; tio
aspektas belege, ĉar en ĉiu kuŝas brilaj perloj. Unu sola
estus vera beligaĵo en krono de reĝino.
La mara reĝo tie malsupre jam dum multaj
jaroj estis vidvo, sed lia maljuna patrino mastrumadis por li.
Ŝi estis saĝa virino, sed fiera pri sia nobeleco, tial ŝi
portis dekdu ostrojn sur la vosto, la aliaj altranguloj rajtis
porti nur ses. Cetere ŝi meritis multan laŭdon, precipe ĉar ŝi
tiel amis la malgrandajn marprincinojn, la filinojn de ŝia
filo. Ili estis ses ĉarmaj infanoj, sed la plej juna estis la
plej bela el ili ĉiuj, ŝia haŭto estis tiel klara kaj delikata
kiel roza folio, ŝiaj okuloj tiel bluaj kiel la profunda maro,
sed same kiel la aliaj ŝi ne havis piedojn; la korpo finiĝis
per fiŝa vosto.
La tutan tagon ili povis ludi malsupre en la
palaco, en la grandaj salonegoj, kie vivaj floroj kreskis el
la vandoj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermitaj,
kaj tiam la fiŝoj ennaĝis al ili, same kiel ĉe ni la hirundoj
enflugas, kiam ni malfermas, sed la fiŝoj naĝis al la
malgrandaj princinoj, manĝis el iliaj manoj kaj lasis sin
karesi.
Ekster la palaco estis granda ĝardeno kun
fajre ruĝaj kaj malhele bluaj arboj; la fruktoj brilis kiel
oro, kaj la floroj kiel brulanta fajro, ĉar tigoj kaj folioj
senĉese moviĝis. La tero mem estis la plej delikata sablo, sed
blua, kiel sulfura flamo. Ĉie, tie malsupre, serenis mirinde
blua brilo. Oni pli kredus stari alte supre en la aero kaj
vidi sube kaj super si nur ĉielon, ol oni kredus esti sur la
mara fundo. En senventa vetero oni povis vidi la sunon, ĝi
aspektis kvazaŭ purpura floro, el kies kaliko la tuta lumo
disradiis.
Ĉiu el la etaj princinoj havis en la ĝardeno
sian loketon, kie ŝi povis fosi kaj planti, kiel ŝi mem volis.
Unu donis al sia florejo formon de balenfiŝo, alia pli ŝatis,
ke ŝia similu marvirineton, sed la plej juna faris sian tute
simila al la suno kaj havis nur florojn, kiuj brilis ruĝe kiel
ĝi. Ŝi estis stranga infano, kvieta kaj pripensema, kaj kiam
la aliaj fratinoj ornamadis per la plej mirindaj objektoj
ricevitaj de pereintaj ŝipoj, ŝi volis - krom la roze ruĝajn
florojn, kiuj similis la sunon tie alte supre - havi nur belan
marmoran statuon; rava knabo ĝi estis, hakita el la blanka
klara ŝtono kaj ĉe ŝipa pereo veninta malsupren sur la maran
fundon. Apud la statuo ŝi plantis roze ruĝan plorsalikon, kiu
kreskis belege kaj etendis siajn freŝajn branĉojn super ĝi kaj
malsupren kontraŭ la blua sablofundo, kie la ombro montris sin
violkolora kaj moviĝadis same kiel la branĉoj. Aspektis kvazaŭ
arbopinto kaj radikoj ludus interkisadon.
Neniu ĝojo estis al ŝi pli granda ol aŭdi
pri la homa mondo tie supre; la maljuna avino devis rakontadi
ĉion, kion ŝi scias pri ŝipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj; kaj
precipe ŝajnis al ŝi mirinde rave, ke supre sur la tero la
floroj odoras, tion ili ne faras sur la mara fundo, kaj ke la
arbaroj estas verdaj kaj ke la fiŝoj, kiuj vidiĝas inter la
branĉoj, povas kanti tiel laŭte kaj rave, ke estas vera
plezuro; estas la malgrandaj birdoj, kiujn la avino nomis
fiŝoj, ĉar alie ili ne povus kompreni ŝin, ĉar birdon ili
neniam vidis.
"Kiam vi atingos la aĝon de dekkvin jaroj",
diris la avino, "tiam vi ricevos permeson supreniĝi el la maro,
sidi en luna lumo sur la rokoj kaj rigardi la grandajn ŝipojn,
kiuj preterveturas; ankaŭ arbarojn kaj urbojn vi vidos!"
En la sekvanta jaro unu el la fratinoj
fariĝis dekkvin-jara, sed la aliaj - nu, sinsekve unu estis
unu jaron pli juna ol alia, kaj al la plej juna do mankis
ankoraŭ plenaj kvin jaroj, ĝis ŝi kuraĝus veni supren de la
mara fundo por vidi, kiel aspektas ĉe ni. Sed unu promesis
rakonti al alia, kion ŝi vidis kaj trovis plej rava en la unua
tago, ĉar ilia avino ne rakontis al ili sufiĉe. Estis tiel
multe, pri kio ili volus ekscii.
Neniu estis tiel sopirplena, kiel la plej
juna, ĝuste ŝi, kiu havis la plej longan tempon por atendi,
kaj kiu estis tiel kvieta kaj pensoplena. En multaj noktoj ŝi
staris ĉe la malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la
malhele blua akvo, kie la fiŝoj batis per siaj naĝiloj kaj
vosto. Lunon kaj stelojn ŝi povis vidi, kvankam nur palaj ili
brilis, sed tra la akvo ili aspektis multe pli grandaj ol por
niaj okuloj. Se tiam glitis kvazaŭ nigra nubo sub ili, ŝi
sciis, ke estas aŭ balenfiŝo, kiu preternaĝas super ŝi, aŭ
estas ŝipo kun multe da homoj; ili certe ne pensis pri tio, ke
rava marvirineto staras sube kaj etendas siajn blankajn manojn
supren kontraŭ la kilo.
Jen la plej aĝa princino estis dekkvin-jara
kaj kuraĝis leviĝi super la maran surfacon.
Kiam ŝi revenis, ŝi havis centojn da aferoj
por rakonti, sed la plej mirinda estas, ŝi diris, kuŝi en luna
lumo sur sabloduno en la kvieta maro, kaj de proksime ĉe la
bordo rigardi la grandan urbon, kie la lumoj brile flagretis
kvazaŭ centoj da steloj, aŭdi la muzikon kaj la tumulton kaj
bruon de ĉaroj kaj homoj, vidi la multajn preĝejajn turojn kaj
turajn pintojn, kaj aŭdi kiel sonoras la sonoriloj. Ĝuste ĉar
ŝi ne povis veni tien supren, ŝi pleje sopiris pri ĉi tio.
Ho! Kiel atente la plej juna fratino
aŭskultis! Kaj kiam post tio ŝi staris en la vesperoj ĉe la
malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la malhele blua
akvo, ŝi pensis pri la granda urbo kun ĝiaj tumulto kaj bruo,
kaj tiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi povas aŭdi la preĝejajn
sonorilojn sonori malsupren al ŝi.
En la posta jaro la dua fratino ricevis
permeson leviĝi supren tra la akvo kaj naĝi, kien Ŝi volas. ŝi
venis supren, ĝuste kiam la suno malleviĝis, kaj tiun vidon ŝi
trovis la plej rava. La tuta ĉielo aspektis kiel oro, ŝi diris,
kaj la nuboj, jes, ilian ravecon ŝi ne povas sufiĉe priskribi!
Ruĝaj kaj violkoloraj ili transnaĝis super ŝi;sed multe pli
rapide ol ili, kaj kiel longa blanka vualo, transflugis aro da
sovaĝaj cignoj super la akvo, kie la suno staris. ŝi naĝis
direkte al ĝi, sed ĝi malleviĝis, kaj la roza brilo estingiĝis
sur la marsurfaco kaj la nuboj.
En la sekvanta jaro la tria fratino venis
tien supren. Ŝi estis la plej kuraĝa el ili ĉiuj, kaj tial ŝi
naĝis supren en larĝan riveron fluantan en la maron. Belegajn
verdajn altaĵojn kun vinplantoj ŝi vidis, kaj palacoj kaj
bienoj vidiĝis inter belegaj arbaroj. Ŝi aŭdis, kiel kantis
ĉiuj birdoj, kaj la suno brilis tiel varme, ke ofte ŝi devis
subakviĝi por malvarmetigi sian ardan vizaĝon. En malgranda
golfo ŝi renkontis tutan aron da etaj homidoj; tute nudaj ili
kuris kaj plaŭdis en la akvo. Ŝi volis ludi kun ili, sed
timiĝitaj ili forkuris, kaj venis eta nigra besto, estis hundo,
sed neniam antaŭe ŝi vidis hundon. Tiel terure ĝi bojis
kontraŭ ŝi, ke ŝi ektimis kaj fuĝis en la liberan maron, sed
neniam ŝi povis forgesi la belegajn arbarojn, la verdajn
altaĵojn kaj la belajn infanojn, kiuj povis naĝi sur la akvo,
kvankam ili ne havis fiŝan voston.
La kvara fratino ne estis tiel kuraĝa, ŝi
restis meze sur la sovaĝa maro kaj rakontis, ke ĝuste tio
estas la plej rava; tiel multajn mejlojn oni povas rigardi
ĉirkaŭe, kaj la ĉielo staras super la maro kiel granda vitra
kloŝo. Ŝipojn ŝi vidis, sed tre malproksime, kaj ili aspektis
kiel strandaj mevoj; la amuzaj delfenoj faris saltoturnojn,
kaj la grandaj balenfiŝoj ŝprucigis akvon el siaj naztruoj
tiel, ke aspektis kiel centoj da fontanoj ĉirkaŭe.
Nun venis la vico al la kvina fratino. Ŝia
naskiĝotago estis ĝuste en la vintro, kaj tial ŝi vidis, kion
la unuan fojon la aliaj ne vidis. La maro aspektis tute verda,
kaj ĉirkaŭe naĝis grandaj glacimontoj; ĉiu aspektis kiel perlo,
ŝi diris, kaj tamen estis multe pli grandaj ol la preĝejaj
turoj, kiujn konstruas la homoj. En plej mirindaj figuroj ili
sin montris kaj brilis kiel diamantoj. Ŝi sidiĝis sur unu el
la plej grandaj, kaj timiĝite ĉiuj ŝipoj evite ĉirkaŭveturis
la lokon, kie ŝi sidis kaj lasis la venton flugigi ŝian longan
hararon; sed poste en la vespero la ĉielo kovriĝis per nuboj,
fulmis kaj tondris, dum la nigra maro levis la grandajn
glaciblokegojn alte supren kaj lasis ilin rebriligi la fortajn
fulmojn. Sur ĉiuj ŝipoj oni mallevis la velojn. Estis timego
kaj teruro; sed ŝi sidis trankvile sur sia naĝanta glacimonto
kaj vidis la bluan fulmoradion zigzagi malsupren en la brilan
maron.
La unuan fojon veninte super la akvon, ĉiu
el la fratinoj raviĝis pro la nova kaj bela, kiun ŝi vidis,
sed ĉar kiel plenkreskaj knabinoj ili nun rajtis leviĝi tien,
kiam ajn ili volas, tio fariĝis al ili seninteresa, ili denove
sopiris pri la hejmo, kaj post la paso de unu monato ili diris,
ke plej belege tamen estas malsupre ĉe ili, kaj tie oni sentas
sin tiel agrable hejme.
Multajn vesperojn la kvin fratinoj prenis
unu la alian ĉe la brakoj kaj en vico leviĝis super la akvon;
ravajn voĉojn ili havis, pli belajn ol iu homo, kaj kiam
prepariĝis ŝtormo tiel, ke ili supozas, ke ŝipoj povos perei,
ili naĝis antaŭ la ŝipoj kaj kantis tiel rave pri la beleco
sur la mara fundo kaj petis la maristojn ne timi veni tien;
sed la maristoj ne povis kompreni la vortojn; ili kredis, ke
estas la ŝtormo, kaj ili ankaŭ ne ricevis okazon vidi la
ravecon malsupre, ĉar kiam la ŝipo subakviĝis, la homoj dronis
kaj nur kiel mortintoj venis al la palaco de la mara reĝo.
Dum iu vespero la fratinoj, brakon ĉe brako,
leviĝis alte supren tra la maro, la eta fratino restis tute
sola kaj rigardis post ili, kaj tiam estis, kvazaŭ ŝi devus
plori, sed marvirino ne havas larmojn, kaj sekve ŝi suferas
multe pli.
"Ho, se mi nur estus dekkvin-jara!" ŝi diris,
"mi scias, ke mi vere amos la mondon tie supre kaj la homojn,
kiuj konstruas kaj loĝas tie!"
Sed finfine ŝi fariĝis dekkvin-jara.
"Jen ni finzorgis pri vi", diris ŝia avino,
la maljuna vidvina reĝino. "Venu nun, lasu min ornami vin,
same kiel viajn fratinojn!" kaj ŝi metis kronon el blankaj
lilioj sur ŝian hararon, kaj ĉiu folio en la floro estis la
duono de perlo; kaj la maljunulino lasis ok grandajn ostrojn
fiksiĝi sur la vosto de la princino por montri ŝian altan
rangon.
"Tiel doloras!" diris la marvirineto.
"Jes, oni devas iom suferi pro la belaĵo!"
diris la maljunulino.
Ho, kiel volonte ŝi skuus for de si tiun
tutan brilaĵon kaj demetus la pezan kronon! Ŝiaj ruĝaj floroj
en la ĝardeno multe pli beligus ŝin, sed ŝi ne kuraĝis ŝanĝi.
"Adiaŭ" ŝi diris, kaj malpeza kaj klara kiel veziko ŝi
supreniĝis tra la akvo.
La suno estis ĵus malleviĝinta, kiam ŝi
levis sian kapon el la maro, sed ĉiuj nuboj ankoraŭ brilis
kiel rozoj kaj oro, kaj meze en la pale ruĝa aero la vespera
stelo brilis tiel klare kaj belege; la aero estis milda kaj
freŝa kaj la maro tute senmova. Kuŝis granda ŝipo kun tri
mastoj, nur unu sola velo estis supre, ĉar neniu vento moviĝis,
kaj ĉirkaŭe en la ŝnuraro kaj sur la stangoj sidis maristoj.
Estis muziko kaj kantado, kaj kiam iom post iom malheliĝis la
vespero centoj da diverskoloraj lanternoj eklumiĝis. Ili
aspektis, kvazaŭ flirtus en la aero la flagoj de ĉiuj nacioj.
La marvirineto naĝis al la kajuta fenestro, kaj ĉiufoje, kiam
la akvo levis ŝin, ŝi povis enrigardi tra la spegule klaraj
fenestroj kie estis tiel multe da feste vestitaj homoj, sed la
plej bela tamen estis la juna princo kun la grandaj nigraj
okuloj, li certe ne estis multe pli ol dekses-jara. Estis lia
naskiĝotago, kaj tial okazis tiu tuta festado. La maristoj
dancis sur la ferdeko, kaj kiam la juna princo tien elpaŝis,
leviĝis en la aeron pli ol cent raketoj, ili lumis kiel klara
tago tiel, ke la marvirineto tute ektimis kaj subakviĝis, sed
baldaŭ ŝi denove suprenŝovis la kapon, kaj tiam estis, kvazaŭ
ĉiuj ĉielaj steloj falas malsupren al ĉi. Neniam antaŭe ŝi
vidis tiajn fajraĵojn. Grandaj sunoj turniĝis, belegaj fajraj
fiŝoj svingis sin en la blua aero, kaj io rebrilis de la klara
kvieta maro. Sur la ŝipo mem estis tiel lume, ke oni povis
vidi ĉiun malgrandan ŝnuron kaj tre facile la homojn. Ho, kiel
bela la juna princo ja estis, kaj li premis la manon de la
homoj, ridis kaj ridetis, dum la muziko sonoris en la rava
nokto.
Fariĝis
malfrue, sed la marvirineto ne povis deturni siajn okulojn de
la ŝipo kaj de la ĉarmega princo. La diverskoloraj lanternoj
estingiĝis, la raketoj ne plu leviĝis en la aeron, ankaŭ ne
sonis plu la kanonaj pafoj, sed profunde malsupre en la maro
zumis kaj murmuris. Dume ŝi sidis sur la akvo kaj balanciĝis
supren kaj malsupren tiel, ke ŝi povis rigardi en la kajuton;
sed la ŝipo plirapidiĝis, unu velo streĉiĝis post alia, nun la
ondoj pli rapide moviĝis, grandaj nuboj kuntiriĝis, fulmis en
la malproksimo.
Ho, fariĝos terura vetero! Tial la maristoj
enprenis la velojn. Kun fluga rapido la granda ŝipo balanciĝis
sur la sovaĝa ondado, la akvo leviĝis kvazaŭ grandaj nigraj
montoj pretaj renversiĝi kontraŭ la maston, sed kiel cigno la
ŝipo malleviĝis inter la altaj ondoj kaj denove lasis sin levi
sur la ture leviĝantajn akvojn. Ĝuste tio ŝajnis al la
marvirineto amuza veturado, sed tion la maristoj ne opiniis;
la ŝipo knaris kaj krakis, la dikaj bretegoj kurbiĝis ĉe la
fortaj puŝegoj, kiujn la maro donis al la ŝipo, la masto
rompiĝis, kvazaŭ ĝi estus tubeto, kaj la ŝipo ŝanceliĝe
renversiĝis, dum la akvo eniris en la ambron. Nun la
marvirineto vidis, ke ili estas en danĝero; ŝi mem devis gardi
ŝin antaŭ traboj kaj rompitaĵoj de la ŝipo, kiuj flosis sur la
akvo. En unu momento estis tiel karbe mallume, ke ŝi tute
nenion povis vidi, sed kiam fulmis, denove fariĝis tiel klare,
ke ŝi povis rekoni ĉiujn sur la ŝipo, kaj ĉiu luktadis laŭ sia
kapablo.
Ŝi serĉis precipe la junan princon, kaj kiam
la ŝipo disrompiĝis, ŝi vidis lin malleviĝi en la profundan
maron. Unuamomente ŝi tre ĝojis, ĉar nun li venos malsupren al
ŝi, sed tiam ŝi tuj memoris, ke la homoj ne povas vivi en la
akvo, kaj ke nur kiel mortinto li povas veni malsupren al la
palaco de ŝia patro. Morti, ne, tion li ne devas; tial ŝi
naĝis inter trabojn kaj bretegojn, kiuj flosis sur la maro,
tute forgesante, ke ili povus frakasi ŝin; ŝi malleviĝis
profunden en la akvo kaj denove leviĝis alte supren inter la
ondoj kaj finfine alvenis ĉe la juna princo, kiu preskaŭ ne
plu kapablis naĝi en la furioza ondado; liaj brakoj kaj gamboj
komencis laciĝi, la belaj okuloj fermiĝis. Li estus mortonta,
se ne la marvirineto estus alveninta. Ŝi tenis lian kapon
super la akvo kaj cetere lasis la ondojn puŝi ŝin kun li, kien
ili volis.
En la mateno la malbona vetero estis for; eĉ
ne unu lignero de la ŝipo estis videbla, la suno leviĝis tiel
ruĝa kaj brila el la akvo, estis kvazaŭ la vangoj de la princo
viviĝus per tio, sed la okuloj restis fermitaj; la marvirineto
kisis lian altan belan frunton kaj ŝovis lian malsekan hararon
malantaŭen; ŝi opiniis, ke li similas la marmoran statuon
malsupre en ŝia malgranda ĝardeno; ŝi kisis lin denove kaj
deziris, ke li nepre vivu.
Nun ŝi vidis antaŭ si la firman teron,
altajn bluajn montojn, sur kies supro brilis la blanka neĝo
kvazaŭ estus kuŝantaj cignoj; malsupre ĉe la bordo estis
belegaj verdaj arbaroj, kaj antaŭe staris preĝejo aŭ monaĥejo,
ŝi tion ne sciis precize, sed konstruaĵo ĝi estis. Citronaj
kaj oranĝaj arboj kreskis en la ĝardeno, kaj antaŭ la pordego
staris altaj palmoj. La maro havis ĉi tie malgrandan golfon,
ĝi estis kvietega, sed tre profunda, kaj atingis ĝuste ĝis la
roko, kie la delikata blanka sablo estis suprenverŝita; ĉi
tien ŝi naĝis kun la bela princo, metis lin sur la sablon, sed
zorgis precipe pri tio, ke lia kapo kuŝu alte en la varma
sunbrilo.
Nun sonoris la sonoriloj en la granda blanka
konstruaĵo, kaj multe da junaj knabinoj venis tra la ĝardeno.
Tiam la marvirineto fornaĝis kaj kaŝis sin malantaŭ iuj altaj
ŝtonoj, kiuj elstaris el la akvo, metis marŝaŭmon sur sian
hararon kaj sian bruston tiel, ke neniuj povis vidi ŝian etan
vizaĝon, kaj tiam ŝi atente observis, kiuj venos al la
kompatinda princo.
Ne daŭris longe, antaŭ ol juna knabino venis
tien; ŝajnis, ke ŝi tute ektimis, sed nur momenton; tiam ŝi
venigis pli da homoj, kaj la marvirineto vidis, ke la princo
viviĝas, kaj ke li ridetas al ĉiuj ĉirkaŭe, sed al ŝi li ne
ridetis, li ja eĉ ne sciis, ke ŝi savis lin; ŝi sentis sin
tiel malgaja, ke kiam oni kondukis lin en la grandan
konstruaĵon, ŝi malĝoja malsupreniĝis en la akvon kaj fuĝis
hejmen al la palaco de sia patro.
Ĉiam ŝi estis kvieta kaj pensoplena, sed nun
ŝi fariĝis pli multe. La fratinoj demandis de ŝi, kion la
unuan fojon ŝi vidis tie supre, sed nenion ŝi rakontis.
Multajn vesperojn kaj matenojn ŝi leviĝis
tien supren, kie ŝi forlasis la princon. Ŝi vidis, kiel
fruktoj de la ĝardeno maturiĝis kaj estis plukitaj, ŝi vidis,
kiel la neĝo degelis sur la altaj montoj, sed la princon ŝi ne
vidis, kaj tial ŝi ĉiufoje venis hejmen ankoraŭ pli malgaja.
Ŝia sola konsolo estis sidi en la malgranda ĝardeno kaj
ĉirkaŭbraki la belan marmoran statuon, kiu similas la princon,
sed siajn florojn ŝi ne prizorgis, ili kreskis kiel en
sovaĝejo, trans la vojetojn, kaj plektis siajn longajn tigojn
kaj foliojn inter la branĉojn de la arboj tiel, ke fariĝis
tute malhele.
Finfine ŝi ne plu povis elteni, sed diris
tion al unu el siaj fratinoj, kaj tiam tuj eksciis la aliaj,
sed tamen neniuj pli ol ili kaj kelkaj aliaj marvirinoj, kiuj
pludiris nur al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili sciis,
kiu estas la princo; ankaŭ ŝi vidis la festaĵon sur la ŝipo,
sciis, de kie li devenas kaj kie troviĝas lia reĝoregno.
"Venu, fratineto!" diris la aliaj princinoj,
kaj kun la brakoj ĉirkaŭ la ŝultroj unu de alia ili leviĝis en
longa vico supren el la maro antaŭ la loko, kie ili sciis, ke
troviĝas la palaco de la princo.
Tiu palaco estis konstruita el hele flava
brilanta speco de ŝtono kaj havis grandajn marmorajn ŝtuparojn.
Unu kondukis rekte malsupren en la maron. Pompaj orumitaj
kupoloj leviĝis super la tegmento, kaj inter la kolonoj, kiuj
ĉirkaŭis la tutan konstruaĵon, staris marmoraj figuroj, kiuj
aspektis kvazaŭ vivaj. Tra la klara vitro en la altaj
fenestroj oni rigardis en la grandiozajn salonegojn, kie estis
pendiĝitaj luksaj silkaj kurtenoj kaj tapiŝoj, kaj kie ĉiuj
vandoj estis ornamitaj per grandaj pentraĵoj, kiujn rigardi
estis vera plezuro. Meze en la plej granda salonego plaŭdis
granda fontano; la radioj ŝprucis alten kontraŭ la vitran
kupolon en la plafono, tra kiu la suno brilis sur la akvon kaj
sur la ravajn plantojn, kiuj kreskis en la granda baseno.
Nun ŝi sciis, kie li loĝas, kaj multajn
vesperojn kaj noktojn ŝi venis tien sur la akvo; ŝi naĝis
multe pli proksimen al la bordo, ol aŭdacis iuj el la aliaj;
ŝi eĉ iris en la mallarĝan kanalon sub la belega marmora
balkono, kiu ĵetis longan ombron sur la akvon. Ĉi tie ŝi sidis
kaj rigardis la junan princon, kiu kredis, ke li estas tute
sola en la klara luna lumo.
Multajn vesperojn ŝi vidis lin ŝipi kun
muziko en lia belega ŝipeto, kie la flagoj flirtis; ŝi
elrigardetis inter la verdaj junkoj, kaj se la vento kaptis
ŝian longan arĝente blankan vualon kaj iuj vidus tion, do ili
pensus, ke estas cigno, kiu levas la flugilojn.
En multaj noktoj, dum la fiŝkaptistoj kuŝis
kun torĉoj sur la maro. Ŝi aŭdis ilin rakonti tiel multe pri
la bono pri la juna princo, kaj ŝi ĝojis pro tio, ke ŝi savis
lian vivon, kiam duonmortinta li flosis sur la ondoj, kaj ŝi
pensis pri tio, kiel firme lia kapo ripozis sur ŝia brusto,
kaj kiel sincere ŝi tiam kisis lin; li tute ne sciis pri tio,
eĉ ne povis sonĝi pri ŝi.
Pli kaj pli ŝi komencis ami la homojn, pli
kaj pli ŝi deziris veni supren inter ilin; ilia mondo ŝajnis
al ŝi multe pli granda ol la ŝia; ili ja povas sur ŝipoj flugi
trans la maron, sur la altaj montoj grimpi alte super la
nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, vastas kun arbaroj
kaj kampoj pli malproksime, ol ŝi povas rigardi. Estis tiel
multe, kion ŝi ŝatus scii, sed la fratinoj ne sciis respondi
pri ĉio, kaj tial ŝi demandis la maljunan avinon, kiu bone
konas la superan mondon, kiel tre ĝuste ŝi nomis la landojn
supre super la maro.
"Kiam la homoj ne dronas", demandis la
marvirineto, "ĉu ili do ĉiam povas vivi, ĉu ili ne mortas kiel
ni ĉi tie en la maro?"
"Jes!" diris la maljunulino, "ankaŭ ili
devas morti, kaj ilia vivotempo estas eĉ pli mallonga ol la
nia. Ni povas atingi la aĝon de tricent jaroj, sed kiam do ni
ĉesos ekzisti ĉi tie, ni fariĝos nur ŝaŭmo sur la akvo, eĉ ne
havas tombon ĉi tie malsupre inter niaj karuloj. Ni ne havas
senmortan animon, neniam plu ni ricevos vivon, ni estas kiel
la verda junko, unu fojon tranĉita ĝi ne plu povas verdiĝi! La
homoj, kontraŭe, havas animon, kiu ĉiam vivas, vivas, kiam la
korpo jam fariĝis tero; ĝi leviĝas supren tra la klara aero,
supren al la brilaj steloj! Same kiel ni leviĝas el la maro
kaj vidas la landojn de la homoj, tiel ili leviĝas al ravaj
nekonataj lokoj, kiujn ni neniam vidos."
"Kial ni ne ricevis senmortan animon?" diris la marvirineto
malgaje, "mi donus ĉiujn miajn centojn da jaroj, en kiuj mi
povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste partopreni
la ĉielan mondon!"
"Pri tio ne pensu!" diris la maljunulino,
"ni vivas multe pli feliĉe kaj bone ol la homoj tie supre!"
"Do mi devos morti kaj naĝi kiel ŝaŭmo sur
la maro, ne aŭdi la muzikon de la ondoj, ne vidi la belegajn
florojn kaj la ruĝan sunon! ĉu envere mi povas fari tute
nenion por akiri eternan animon?"
"Ne!" diris la maljunulino, "nur se iu
homo ekamus vin tiom, ke por li vi valorus pli ol patro kaj
patrino, kaj se per siaj tuta pensado kaj amo li ligiĝus al
vi kaj kun promeso pri fidelo ĉi tie kaj en la tuta eterno
igus la pastron meti lian dekstran manon en la vian, tiam
lia animo fluus en vian korpon, kaj ankaŭ vi partoprenus la
feliĉon de la homoj. Li donus al vi animon kaj tamen
konservus la sian. Sed neniam tio povos okazi! Ĝuste tion,
kio estas rava ĉi tie en la maro, vian fiŝan voston, oni
trovas abomena tie supre sur la tero. Pri tio ili ja ne
havas pli bonan komprenon; por esti bela oni devas havi du
malgraciajn fostojn, kiujn ili nomas gamboj!"
Tiam ĝemis la marvirineto kaj malgaje
rigardis sian fiŝan voston.
"Ni estu gajaj," diris la maljunulino, "salti
kaj danci ni volas en la tricent jaroj, en kiuj ni povas
vivi, efektive tio estas sufiĉe bona afero, poste oni povos
des pli ĝoje elripozi en sia tombo. Hodiaŭ vespere ni havos
kortegan balon!"
Efektive estis luksa beleco, kiel oni
neniam vidas sur la tero. Vandoj kaj plafono en la granda
dancosalonego estis el dika, sed klara vitro. Kelkaj centoj
da kolosaj konkoj, roze ruĝaj kaj herbe verdaj, staris sur
ĉiu flanko en vicoj kun blua brulanta fajro, kiu lumigis la
tutan salonegon kaj tiel brilis tra la vandoj, ke ekstere la
maro estis tute prilumata; oni povis vidi la sennombrajn
fiŝojn, grandajn kaj etajn, kiuj naĝis al la vitra muro; sur
iuj la skvamoj brilis purpure ruĝe, sur aliaj ili ŝajnis oro
kaj arĝento. - Tra la mezo de la salonego fluis larĝa kvieta
rivero, kaj sur ĝi dancis marviroj kaj marvirinoj laŭ propra
rava kantado. Tiel belajn voĉojn la homoj sur la tero ne
havas. La marvirineto kantis plej bele el ili ĉiuj, kaj ili
manfrapadis al ŝi, kaj unu momenton ŝi sentis ĝojon en sia
koro, ĉar ŝi sciis, ke ŝi havas la plej belan voĉon el ĉiuj
sur la tero kaj en la maro. Sed baldaŭ ŝi tamen denove
ekpensis pri la mondo supre super si; ŝi ne povis forgesi la
belan princon kaj sian malĝojon pro tio, ke ŝi ne posedas
senmortan animon kiel li. Tial ŝi kaŝe eliris el la palaco
de sia patro, kaj dum tie ene ĉio estis kantado kaj gajeco,
ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto. Tiam ŝi aŭdis ĉaskornon
sonori malsupren tra la akvo, kaj ŝi pensis: "Nun li certe
ŝipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon,
li, ĉe kiu mia penso estas ligita kaj en kies manon mi metus
la feliĉon de mia vivo. Ĉion mi riskos por gajni lin kaj
senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas tie en la palaco
de mia patro, mi iros al la marsorĉistino, al ŝi, kiun mi
ĉiam tiel timis, sed eble ŝi povos konsili kaj helpi!"
Nun la marvirineto eliris el sia ĝardeno
kontraŭ la muĝantajn kirlofluojn, malantaŭ kiuj loĝis la
sorĉistino. Ĉi tiun vojon ŝi neniam antaŭe iris, ĉi tie
kreskis neniuj floroj, neniu mara herbo, nur la nuda griza
sablofundo etendis sin al la kirlofluoj, kiuj turniĝis kiel
muĝantaj muelilaj radoj kaj ŝiris kun si en la profundon
ĉion kapteblan. Meze inter tiuj frakasantaj kirloj ŝi devis
iri por veni en la distrikton de la marsorĉistino, kaj
longan distancon ŝi devis iri nur sur varma vezikiĝanta
ŝlimo, ĝin la sorĉistino nomis sia torfejo. Malantaŭ ĝi ŝia
domo staris meze en stranga arbaro. Ĉiuj arboj kaj arbetoj
estis polipoj, duone besto kaj duone planto; ili aspektis
kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; ĉiuj
branĉoj estis longaj, mukaj brakoj kun fingroj kiel
flekseblaj vermoj, kaj de la radiko ĝis la plej ekstrema
pinto ĉiu membro movis sin aparte. Ĉirkaŭ ĉio, kion ili
povis kapti en la maro, ili firme sin tordis kaj neniam plu
ellasis. Tute timigita la marvirineto haltis ekstere tie;
ŝia koro frapadis pro timego, ŝi estis preskaŭ preta iri
returne, sed tiam ŝi ekpensis pri la princo kaj pri la homa
animo, kaj do ŝi denove kuraĝiĝis. Sian longan flirtantan
hararon ŝi firme ligis al la kapo, por ke la polipoj ne povu
kapti ĝin; ambaŭ manojn ŝi kunmetis sur sia brusto, kaj kiel
fiŝo povas flugi tra la akvo, ŝi tiam ekflugis inter la
abomenajn polipojn, kiuj etendis siajn flekseblajn brakojn
kaj fingrojn post ŝi. Ŝi vidis, ke ĉiu el ili havis ion
kaptitan, centoj da malgrandaj brakoj tenis tion kiel fortaj
feraj bendoj. Homoj pereintaj sur la maro kaj tien
profundiĝintaj videtiĝis kiel malgrandaj blankaj ostaroj en
la brakoj de la polipoj. Ŝipdirektilojn kaj kestojn ili
firme tenis, skeletojn de teraj bestoj, kaj marvirineton,
kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj, tio estis al si
preskaŭ la plej terura.
Nun ŝi venis al granda ŝlima placo en la
arbaro, kie tumultis grandaj grasaj akvokolubroj montrante
sian naŭzan blanke flavan ventron. Domo el ostoj de
pereintaj homoj estis starigita meze sur la placo; tie sidis
la marsorĉistino kaj lasis bufon manĝi el ŝia buŝo, same
kiel la homoj lasas etan kanarion manĝi sukeron. La naŭzajn
grasajn akvokolubrojn ŝi nomis siaj etaj kokidoj kaj lasis
ilin movaĉi sur sia granda spongeca brusto.
"Mi bone scias, kion vi volas!" diris la
marsorĉistino, "vi agas malsaĝe! Tamen via volo plenumiĝu,
ĉar ĝi kondukos vin en malfeliĉon, mia rava princino! Vi
deziras liberiĝi de via fiŝa vosto, por same kiel la homoj
havi anstataŭ sin du stumpojn, sur kiuj iri, por ke la juna
princo enamiĝu en vin, kaj vi ricevu lin kaj senmortan
animon!"
Kaj tiam la sorĉistino ridis tiel laŭte
kaj fie, ke la bufo kaj la kolubroj falis sur la teron kaj
aĉe renversadis sin tie. "Vi venas ĝuste en oportuna tempo",
diris la sorĉistino, "morgaŭ, kiam la suno leviĝos, mi ne
povus helpi vin antaŭ la paso de ankoraŭ unu jaro. Mi faros
por vi trinkaĵon, kaj antaŭ ol la suno leviĝos, vi devas
naĝi kun ĝi al la lando, sidiĝi tie sur la bordo kaj trinki
ĝin, tiam via vosto fendiĝos kaj ŝrumpos al tio, kion la
homoj nomas belaj gamboj, sed tio doloros, estos kvazaŭ akra
glavo trairus vin. Ĉiuj, kiuj vidos vin, diros, ke vi estas
la plej rava homa estaĵo, kiun ili vidis! Vi konservos vian
ŝveban irmanieron, neniu dancistino povas ŝvebi kiel vi, sed
ĉiu paŝo, kiun vi faros, estos kvazaŭ vi tretus sur akra
tranĉilo, ke via sango fluu. Se vi estas preta suferi ĉi
ĉion, mi helpos vin."
"Jes!" diris la marvirineto kun tremanta
voĉo kaj pensis pri la princo kaj pri gajno de senmorta
animo.
"Sed memoru", diris la sorĉistino, "ricevinte
homan figuron vi neniam plu povos fariĝi marvirino! Neniam
plu vi povos malleviĝi tra la al akvo al viaj fratinoj kaj
al la palaco de via patro, kaj se vi ne gajnos la amon de la
princo, ke pro vi li forgesos patron kaj patrinon, ligiĝos
al vi per sia tuta pensado kaj igos la pastron kunmeti viajn
manojn, ke vi fariĝu edzo kaj edzino, do vi ne ricevos
senmortan animon! La unuan matenon post lia edziĝo kun iu
alia, via koro rompiĝos kaj vi fariĝos ŝaŭmo sur la akvo".
"Mi volas tion!" diris la marvirineto
estante pala kiel mortinto.
"Sed ankaŭ al mi vi devas pagi!", diris la
sorĉistino, "kaj mia postulo ne estas malgranda. Vi havas la
plej ravan voĉon el ĉiuj ĉi tie malsupre sur la fundo de la
maro, vi certe kredas, ke per ĝi vi ensorĉos lin, sed tiun
voĉon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas,
tion mi volas ricevi por mia reĝa trinkaĵo! En ĝin mi ja
devas doni al vi el mia propra sango, por ke la trinkaĵo
fariĝu tiel akra kiel dutranĉa glavo!"
"Sed kiam vi prenos mian voĉon," diris la
marvirineto, "kion mi konservos ?"
"Vian ravan figuron", diris la sorĉistino,
"vian ŝveban irmanieron kaj viajn esprimplenajn okulojn, per
ili vi certe povos ensorĉi homan koron. Nu, ĉu vi perdis la
kuraĝon? Eletendu vian etan langon, kaj mi detranĉos ĝin
kiel pagon, kaj vi ricevos la fortan trinkaĵon!"
"Tio okazu!" diris la marvirineto, kaj la
sorĉistino surmetis sian kaldronon por kuiri la sorĉan
trinkaĵon. "Pureco estas bona afero!" ŝi diris kaj frotlavis
la kaldronon per la kolubroj, kiujn ŝi kunligis en nodo; nun
si tranĉetis sian bruston kaj igis sian nigran sangon guti
en la kaldronon; la vaporo faris la plej strangajn figurojn
tiel, ke oni nepre sentus timon kaj teruron. Ĉiumomente la
sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam
ĉio bone bolis, tiam estis, kvazaŭ krokodilo plorus. Finfine
la trinkaĵo estis preta, ĝi aspektis kiel la plej klara akvo!
"Jen vi havas ĝin!" diris la sorĉistino
kaj detranĉis la langon de la marvirineto, kiu nun estis
muta, povis nek kanti nek paroli.
"Se la polipoj kaptos vin, kiam vi reiros
tra mia arbaro," diris la sorĉistino, "do ĵetu sur ilin nur
unu solan guton de tiu trinkaĵo, kaj iliaj brakoj kaj
fingroj rompiĝos en mil pecojn!" Sed tion la marvirineto ne
bezonis, timigitaj la polipoj retiriĝis de ŝi, kiam ili
vidis la brilan trinkaĵon, kiu lumis en ŝia mano, kvazaŭ ĝi
estus trembrilanta stelo. Tiel ŝi rapide trairis la arbaron,
la marĉon kaj la muĝantajn kirlofluojn.
Ŝi povis vidi la palacon de sia patro; la
fajrolumoj en la granda dancosalonego estis estingitaj; ĉiuj
ene tie certe dormis, sed ŝi ne kuraĝis iri al ili nun
estante muta kaj ilin forlasante por ĉiam. Estis, kvazaŭ sia
koro rompiĝus pro malfeliĉo. Ŝi kaŝiris en la ĝardenon,
prenis unu floron el la florbedo de ĉiu el siaj fratinoj,
ĵetis per la fingroj mil kisojn kontraŭ la palacon kaj
leviĝis tra la malhele blua maro.
La suno ankoraŭ ne estis aperinta, kiam ŝi
vidis la palacon de la princo kaj suriris la belegan
marmoran ŝtuparon. La luno brilis rave klare. La marvirineto
trinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al ŝi, kvazaŭ
dutranĉa glavo trairus sian delikatan korpon, ŝi svenis pro
tio kaj kuŝis kiel mortinta. Kiam la suno brilis super la
maro, ŝi vekiĝis, kaj ŝi sentis akran doloron, sed ĝuste
antaŭ ŝi staris la rava juna princo, li fiksis siajn karbe
nigrajn okulojn sur ŝi tiel, ke ŝi mallevis sian rigardon
kaj vidis, ke ŝia fiŝa vosto estas for, kaj ke ŝi havas la
plej belajn etajn blankajn gambojn, kiujn iu knabineto povas
havi; sed ŝi estis tute nuda, tial ŝi volvis sin en sian
densan longan hararon. La princo demandis, kiu ŝi estas, kaj
kiel ŝi venis ĉi tien; kaj per siaj malhele bluaj okuloj ŝi
rigardis lin tiel milde kaj tamen tiel malgaje, paroli ŝi ja
ne povis. Tiam li prenis ŝin ĉe la mano kaj kondukis ŝin en
la palacon. Ĉiu paŝo, kiun ŝi faris, estis, kiel antaŭe
diris al ŝi la sorĉistino, kvazaŭ ŝi tretus sur pintaj
alenoj kaj akraj tranĉiloj, sed tion ŝi volonte toleris; ĉe
la mano de la princo ŝi leviĝis tiel facile kiel veziko, kaj
li kaj ĉiuj miris pri ŝia ĉarma ŝveba irmaniero.
Per multekostaj vestoj el silko kaj
muslino ŝi vestiĝis; en la palaco ŝi estis la plej bela el
ĉiuj, sed ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. Ravaj
sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, aperis kaj kantis por
la princo kaj liaj reĝaj gepatroj; unu kantis pli bele ol
ĉiuj aliaj, kaj la princo mane aplaŭdis kaj ridetis al ŝi;
tiam la marvirineto malgajiĝis; ŝi sciis, ke ŝi mem kantus
multe pli bele; ŝi pensis: "Ho, li devus nur scii, ke por
esti ĉe li mi fordonis mian voĉon por la tuta eterno!"
Nun la sklavinoj dancis en graciaj ŝvebaj
dancoj laŭ la plej mirinda muziko, tiam la marvirineto levis
siajn belajn blankajn brakojn, levis sin sur la piedpintoj
kaj ŝvebis trans la plankon, dancis kiel ankoraŭ neniu iam
dancis; ĉe ĉiu movo ŝia raveco fariĝis ankoraŭ pli videbla,
kaj ŝiaj okuloj parolis al la koro pli profunde ol la
kantado de la sklavinoj.
Ĉiuj raviĝis pri tio, precipe la princo,
kiu nomis ŝin sia trovitineto, kaj ŝi dancis pli kaj pli,
kvankam ĉiufoje kiam ŝia piedo tuŝis la teron, tio sentiĝis
kvazaŭ ŝi tretus sur akraj tranĉiloj. La princo diris, ke
ĉiam ŝi devas resti ĉe li, kaj ŝi ricevis permeson dormi sur
velura kuseno ekster lia pordo.
Li igis kudri por ŝi viran vestaĵon, por
ke ŝi povu akompani lin sur ĉevalo. Ili rajdis tra la
bonodoraj arbaroj, kie la verdaj branĉoj frapis ŝiajn
ŝultrojn, kaj la etaj birdoj kantis malantaŭ la freŝaj
folioj. ŝi grimpis kun la princo sur la altajn montojn, kaj
kvankam ŝiaj delikataj piedoj sangis tiel, ke la aliaj povis
vidi tion, ŝi tamen ridis pri tio kaj akompanis lin, ĝis ili
vidis la nubojn ŝvebi sube kvazaŭ aro da birdoj vojaĝantaj
al fremdaj landoj.
Hejme en la palaco de la princo, kiam en
la nokto la aliaj dormis, ŝi eliris sur la larĝan marmoran
ŝtuparon. Stari en la malvarma mara akvo malvarmetiĝis ŝiajn
brulajn piedojn, kaj tiam ŝi pensis pri tiuj malsupre en la
profundo. Iun nokton ŝiaj fratinoj venis brakon ĉe brako,
ili kantis tiel malĝojplene, naĝante sur la akvo; kaj ŝi
mangestis al ili, kaj ili rekonis ŝin kaj rakontis, kiel ŝi
malgajigis ilin ĉiujn. Poste ili vizitis ŝin ĉiunokte, kaj
en unu nokto ŝi vidis tre malproksime la maljunan avinon,
kiu en multaj jaroj ne estis super la maro, kaj ankaŭ la
maran reĝon kun lia krono sur la kapo; ili etendis la manojn
kontraŭ ŝin, sed ne kuraĝis veni tiel proksimen al la bordo,
kiel la fratinoj.
Tagon post tago ŝi fariĝis al la princo
pli kara, li amis ŝin, kiel oni povas ami bonan karan
infanon, sed fari ŝin sia reĝino, tio ne venis al li en la
kapon, kaj al ŝi estas necese fariĝi lia edzino, alie ŝi ne
ricevus senmortan animon, sed en la mateno post lia edziĝo
fariĝus ŝaŭmo sur la maro.
"Ĉu ne el ĉiuj vi pleje amas min?" ŝajnis
diri la okuloj de la marvirineto, kiam li prenis ŝin en
siajn brakojn kaj kisis ŝian belan frunton.
"Jes, vi estas al mi plej kara", diris la
princo, "ĉar vi havas la plej bonan koron el ili ĉiuj, vi
estas al mi la plej sindona, kaj vi similas junan knabinon,
kiun mi iam vidis, sed verŝajne neniam plu revidos. Mi estis
sur ŝipo, kiu pereis, la ondoj pelis min sur la bordon apud
sankta templo, kie deĵoris kelkaj junaj knabinoj; la plej
juna trovis min ĉe la strando kaj savis mian vivon; mi vidis
ŝin nur du fojojn; ŝi estas la sola, kiun mi povus ami en ĉi
tiu mondo, sed vi similas ŝin, vi preskaŭ forŝovas ŝian
bildon el mia animo; ŝi apartenas al la sankta templo, kaj
tial la bona feliĉo sendis vin al mi, neniam ni disiĝu!"
-"Ve, li ne scias, ke mi savis lian vivon!" pensis la
marvirineto, "mi portis lin trans la maron al la arbaro, kie
staras la templo, mi sidis malantaŭ la ŝaŭmo kaj rigardis,
ĉu venos homoj. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli
ol min!" Kaj la marvirineto ĝemis profunde, plori ŝi ne
povis. "Li diris, ke la knabino apartenas al la sankta
templo; neniam ŝi elvenos en la mondon, ili ne plu
renkontiĝos, mi estas ĉe li, vidas lin ĉiutage, mi prizorgos
lin, amos lin, oferos al li mian vivon!"
Sed nun oni rakontis, ke la princo edziĝos
kaj ricevos la ravan filinon de la najbara reĝo, kaj ke tial
li ekipas tiel mirinde belan ŝipon. Laŭdire la princo
vojaĝos por vidi la landojn de la najbara reĝo, sed efektive
li faros tion por vidi filinon de la reĝo; grandan
sekvantaron li kunprenos, sed la marvirineto skuis la kapon
kaj ridis; pli bone ol la aliaj ŝi konas la pensojn de la
princo. "Mi devas vojaĝi!" li jam diris al ŝi, "mi devas
vidi la belan princinon, miaj gepatroj postulas tion, sed
devigi min konduki ŝin hejmen kiel mian fianĉinon, tion ili
ne volas; mi ne povas ami ŝin! ŝi ne similas la belan
knabinon en la templo, kiun similas vi. Se iam mi devus
elekti fianĉinon, do prefere fariĝus vi, mia muta
trovitineto kun la esprimplenaj okuloj!" Kaj li kisis ŝian
ruĝan buŝon, ludis per ŝia longa hararo kaj metis sian kapon
al ŝia koro tiel, ke tiu revis pri homa feliĉo kaj senmorta
animo.
"Vi ja ne timas la maron, mia muta infano!" li diris, kiam
ili staris sur la belega ŝipo kondukanta lin al la landoj
de la najbara reĝo; kaj li rakontis al ŝi pri ŝtormo kaj
senventeco, pri kuriozaj fiŝoj en la profundo, kaj pri tio,
kion tie vidis la subakviĝisto, kaj ŝi ridetis pro lia
rakontado; pri la fundo de la maro ŝi ja sciis pli bone ol
ĉiu alia.
En la lune klara nokto, dum ĉiuj dormis,
escepte de la direktisto, kiu staris ĉe la direktilo, ŝi
sidis apud la ferdeka barilo kaj rigardis malsupren tra la
klara akvo, kaj ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidus la palacon
de sia patro; plej supre staris la maljuna avino kun la
arĝenta krono sur la kapo kaj tra la torentaj fluoj ŝi
rigardis supren al la kilo de la ŝipo. Tiam ŝiaj fratinoj
venis super la akvon; plenaj de malĝojo ili rigardis ŝin
kaj tordis siajn blankajn manojn. Ŝi mangestis al ili,
ridetis kaj volis rakonti, ke ĉio okazas bone kaj feliĉe
por ŝi, sed la ŝiplernanto proksimiĝis al ŝi, kaj la
fratinoj subakviĝis tiel, ke li restis kredanta, ke la
blankaĵo, kiun li vidis, estas ŝaŭmo sur la maro.
La sekvintan matenon la ŝipo eniris en
la havenon ĉe la grandioza ĉefurbo de la najbara reĝo.
Ĉiuj preĝejaj sonoriloj sonoradis, kaj sur la altaj turoj
sonoris trumpetoj, dum la soldatoj staris kun flirtantaj
standardoj kaj trembrilantaj bajonetoj. En ĉiu tago okazis
festo. Baloj kaj regaloj sekvis unu la alian, sed ankoraŭ
la princino ne estis tie, ŝi estis edukata en sankta
templo tre malproksima oni diris; tie ŝi lernis ĉiujn
reĝajn virtojn. Finfine ŝi alvenis.
La marvirineto arde deziris vidi ŝian
belecon, kaj ĝin ŝi devis konfesi, figuron pli bele
gracian ŝi neniam antaŭe vidis. La haŭto estis tiel
delikata kaj klara, kaj malantaŭ la longaj malhelaj
okulharoj ridetis paro da nigre bluaj fidelaj okuloj.
"Estas vi!" diris la princo, "vi, kiu
savis min, kiam mi kuŝis kiel kadavro ĉe la bordo!" Kaj li
premis sian ruĝiĝantan fianĉinon en siajn brakojn. "Ho, mi
estas tro feliĉa!" li diris al la marvirineto. "La plej
bona, tio, kion mi neniam kuraĝis esperi, estas plenumita
por mi. Vi certe ĝojos pro mia feliĉo, ĉar el ĉiuj vi amas
min pleje!"
Kaj la marvirineto kisis lian manon, kaj
jam ŝajnis al ŝi, ke ŝi sentas sian koron rompiĝi. Lia
geedziĝa mateno ja donos al ŝi la morton kaj ŝanĝos ŝin en
ŝaŭmon sur la maro.
Ĉiuj preĝejaj sonoriloj sonoris, la
heroldoj rajdadis tra la stratoj kaj proklamis la
gefianĉiĝon. Sur ĉiuj altaroj brulis bonodoranta oleo en
multekostaj arĝentaj lampoj. La pastroj svingadis
incensilojn, kaj la fianĉino kaj la fianĉo donis la manon
unu al la alia kaj ricevis la benon de la episkopo. La
marvirineto staris en silko kaj oro kaj tenis la trenaĵon
de la fianĉino, sed ŝiaj oreloj ne aŭdis la festan muzikon,
ŝiaj okuloj ne vidis la sanktan ceremonion, ŝi pensis pri
sia nokto de morto, pri ĉio, kion ŝi perdis en ĉi tiu
mondo.
Jam la saman vesperon la novedzino kaj
la novedzo suriris la ŝipon, la kanonoj tondris, ĉiuj
flagoj flirtis, kaj meze sur la ŝipo estis starigita reĝa
tendo el oro kaj purpuro kaj kun la plej ravaj kuŝejoj,
tie la novgeedza paro devis dormi en la kvieta malvarmeta
nokto.
La veloj ŝvelis en la vento, kaj sen
granda movo la ŝipo facile glitis sur la klara maro.
En la mallumiĝo lumiĝis diverskoloraj
lampoj, kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la
ferdeko. La marvirineto pensis pri la unua fojo, kiam ŝi
supreniĝis el la maro kaj vidis tiujn brilan belecon kaj
ĝojon, kaj ŝi turnadis sin en la dancadon, ŝvebe, kiel
ŝvebas hirundo dum persekutado, kaj ĉiuj admire ĝojkriis
al ŝi, neniam antaŭe ŝi dancis tiel brile; sed tranĉiĝis
en la belaj piedoj kvazaŭ per akraj tranĉiloj, sed ŝi ne
sentis tion; pli dolore tranĉiĝis al ŝi en la koro. Ŝi
sciis, ke estas la lasta vespero, en kiu ŝi vidas lin, pro
kiu ŝi forlasis sian familion kaj sian hejmon, fordonis
sian ravan voĉon kaj ĉiutage suferas senfinan doloron sen
tio, ke li havas pri tio ideon.
Estis la lasta nokto por ŝi enspiri la
saman aeron kiel ni kaj vidi la profundan maron kaj la
bluan stelplenan ĉielon; eterna nokto sen penso kaj sonĝo
atendis ŝin, kiu ne havas animon kaj ne povos gajni ĝin.
Ĉio sur la ŝipo estis ĝojo kaj gajeco ĝis malfrue post la
noktomezo; ŝi ridis kaj dancis kun la penso pri morto en
sia koro. La princo kisis sian ravan novedzinon, kaj ŝi
ludis per lia nigra hararo, kaj brakon ĉe brako ili iris
ripozi en la brile bela tendo.
Silentiĝis kaj kvietiĝis sur la ŝipo;
restis nur la direktisto, kiu staris ĉe la direktilo; la
marvirineto metis siajn brakojn sur la ferdekan barilon
kaj atende rigardis orienten al la matena ruĝo; la unua
sunradio mortigos ŝin, ŝi sciis. Tiam ŝi vidis siajn
fratinojn leviĝi el la maro, ili estis palaj kiel ŝi;
iliaj longaj belaj hararoj ne plu flagris en la vento, sed
estis detranĉitaj.
"Ni donis ilin al la sorĉistino, por ke
ŝi zorgu, ke vi ne mortu en ĉi tiu nokto! ŝi donis al ni
tranĉilon, jen ĝi estas! Ĉu vi vidas kiel akra?"
Antaŭ ol la suno leviĝos, vi devos piki
ĝin en la koron de la princo, kaj kiam lia varma sango
gutos sur viajn piedojn, tiam ili kunkreskos en fiŝan
voston, kaj denove vi fariĝos marvirino, povos
malsupreniĝi en la akvon al ni kaj vivi viajn tricent
jarojn antaŭ ol vi fariĝos senviva sala marŝaŭmo. Rapidu!
li aŭ vi devas morti antaŭ ol la suno leviĝos! Nia maljuna
avino funebras tiel, ke ŝia blanka hararo defalis, kiel
defalis la nia sub la tondilo de la sorĉistino. Mortigu la
princon kaj revenu! Rapidu. Ĉu vi vidas la ruĝan strion
sur la ĉielo? Post kelkaj minutoj la suno leviĝos, kaj
tiam vi devos morti!" Kaj ili eligis strangan profundan
ĝemon kaj subiĝis en la ondojn.
La marvirineto flankentiris la purpuran
kurtenon de la tendo, kaj ŝi vidis la ravan novedzinon
dormi kun sia kapo sur la brusto de la princo, kaj ŝi
kliniĝis, kisis lian belan frunton, rigardis la ĉielon,
kie la matena ruĝo lumis pli kaj pli, rigardis la akran
tranĉilon kaj denove fiksis la okulojn sur la princo, kiu
en sonĝo eldiris la nomon de sia novedzino; nur ŝi estis
en liaj pensoj, kaj la tranĉilo tremetis en la mano de la
marvirino, - sed tiam ŝi ĵetis ĝin malproksimen en la
ondojn, ili brilis tiel ruĝe tie, kie ŝi falis, aspektis,
kvazaŭ sangogutoj fluetus el la akvo. Kun duone rompiĝinta
rigardo ŝi ankoraŭ unu fojon rigardis la princon, elĵetis
ŝin de la ŝipo malsupren en la maron, kaj ŝi sentis, kiel
solviĝas ŝia korpo en ŝaŭmon.
Nun la suno leviĝis el la maro, la
radioj falis tiel milde kaj varme sur la morte malvarman
marŝaŭmon, kaj la marvirineto ne sentis la morton, ŝi
vidis la klaran sunon, kaj super ŝi ŝvebis centoj da
travideblaj ravaj estaĵoj; tra ili ŝi povis vidi la
blankajn velojn de la ŝipo kaj la ruĝajn nubojn de la
ĉielo; ilia voĉo estis melodio, sed tiel spirita, ke neniu
homa orelo povas aŭdi ĝin, kiel ankaŭ neniu tera okulo
povas ilin vidi; sen flugiloj ili ŝvebis tra la aero per
sia propra malpezeco. La marvirineto vidis, ke ŝi havas
korpon kiel ili, ĝi pli kaj pli levis sin el la ŝaŭmo.
"Al kiu mi venos?", ŝi diris, kaj ŝia
voĉo sonoris kiel tiu de la aliaj estaĵoj, tiel spirite,
ke neniu tera muziko povas imiti ĝin.
"Al la filinoj de la aero!" respondis la
aliaj. "Marvirino ne havas senmortan animon, povas neniam
ricevi ĝin sen tio, ke ŝi gajnos la amon de homo! De
fremda potenco dependas ŝia eterna vivo. Ankaŭ la filinoj
de la aero ne havas eternan animon, sed per bonaj agoj ili
mem povas krei al si tian. Ni flugas al la varmaj landoj,
kie la varma pesta haladzo mortigas la homojn, kaj tie ni
blovetos malvarmeton. Ni dissendos bonodoron de floroj tra
la aero kaj alportos refreŝiĝon kaj kuracon. Kiam en
tricent jaroj ni faris tiel multe da bono, kiel ni
kapablis, tiam ni ricevos senmortan animon kaj partoprenos
la eternan feliĉon de la homoj. Vi, kompatinda marvirineto,
strebis per via tuta koro pri la samo kiel ni; vi suferis
kaj toleris, levis vin al la mondo de la aerspiritoj, pere
de bonaj faroj vi nun mem povas krei al vi senmortan
animon post tricent jaroj."
Kaj la marvirineto levis siajn klarajn
brakojn kontraŭ la sunon de Dio, kaj por la unua fojo ŝi
sentis larmojn. - Sur la ŝipo denove estis bruo kaj
vigleco; ŝi vidis, ke kune kun sia bela novedzino la
princo serĉis ŝin, melankoliete ili fiksrigardis la
vezikiĝantan ŝaŭmon, kvazaŭ ili scius, ke ŝi ĵetis sin en
la ondojn. Nevideble ŝi kisis la frunton de la novedzino,
ridetis al li kaj kune kun la aliaj infanoj de la aero ŝi
leviĝis sur la roze ruĝan nuban, kiu ŝvebis en la aero.
"Post tricent jaroj ni tiele ŝvebos en la regnon de Dio!"

"Ankaŭ pli frue ni povas tien veni!"
flustris unu. "Nevideblaj ni ŝvebos en tiujn domajn de la
homoj, kie estas infanoj; kaj por ĉiu tago, en kiu ni
trovos bonan infanon, kiu ĝojigas siajn gepatrojn kaj
meritas ilian amon, Dio malplilongigos nian provotempon.
La infano ne scias, kiam ni traflugos la ĉambron, kaj kiam
pro ĝojo ni ridetas pro ĝi, tiam depreniĝos unu jaro de la
tricent, sed se ni vidos malbone kondutan kaj malican
infanon, tiam ni devas plori funebran ploron, kaj ĉiu
larmo aldonos unu tagon al nia provotempo!" -
|