|
En la fenestro staris
rozarbo, antaŭnelonge ĝi estis junece freŝa, nun mizere
aspektis, ĝi suferis je io.
Ĝi havis gastojn, kiuj formanĝis ĝin,
estis cetere tre ĉarmaj gastoj kun verdaj uniformoj.
Mi parolis kun unu el la gastoj, li aĝis
nur tri tagojn kaj fariĝis jam praavo. Ĉu vi volas scii,
kion li diris? Estis vero, kion li diris, li parolis pri
si mem kaj pri la tuta anaro.
"Ni estas la plej stranga regimento de
estaĵoj de la tero. En la varma sezono ni naskas vivantajn
idojn; la vetero ja belas; ni tuj gefianĉiĝas kaj festas
la geedziĝon. Kiam alproksimiĝas la malvarma sezono, ni
metas niajn ovojn; la etuloj varme kuŝas. La plej klera
besto, la formiko, ni tre estimas ĝin, studas nin, taksas
nin. Ĝi ne manĝas nin tuj, ĝi prenas niajn ovojn kaj metas
ilin en sian ejon, en la malsupran etaĝon, metas nin kun
informo pri speco kaj numero - unu apud la alia, unu super
la alia, por ke ĉiutage novulo saltu el la ovo; poste ĝi
metas nin en stalon, pinĉpremas nin je la malantaŭaj
gamboj, melkas nin, ĝis ni mortas. Estas granda ĝuo. Ĉe ĝi
ni portas la plej ĉarman nomon: "Dolĉa, eta melkbovino".
Ĉiuj bestoj kun saĝeco kiel formikoj nomas nin tiel, nur
la homoj - kaj tio estas al ni ofendo, pro tio oni perdas
la dolĉon - argumentu vi kontraŭ tio, montru al la homoj
kiel konduti! - ili tiel stulte rigardas nin, per minacaj
okuloj, ĉar ni manĝas etan rozfolion, dum ili mem manĝas
ĉion vivantan, ĉion, kio verdiĝas kaj kreskas. Ili donas
al ni la plej aĉan nomon, la plej teruran nomon, - mi ne
diros, huh - ĝi naŭzas min! Mi ne povas ĝin eldiri,
almenaŭ ne uniformvestita, kaj mi ĉiam portas uniformon.
Mi naskiĝis sur rozfolio, mi kaj la tuta regimento nin
vivtenas de la rozarbo, sed aliflanke ĝi vivas en ni,
kiuj apartenas al pli alta kreaĵo. Homoj ne toleras nin,
ili nin mortigas per sapakvo, aĉa trinkaĵo! - ŝajnas al
mi, ke odoras ĉi tie je sapo. Estas terure esti lavata,
se oni ne naskiĝis por esti lavata.
Homo! Vi, kiu rigardas min per severaj
sapakvaj okuloj, pensu pri nia situo en la naturo, pri
nia mistera kapablo meti ovojn kaj liveri vivantajn
idojn! Ni estas benataj per la tasko "plenigi kaj
pliiĝi"! Ni naskiĝas en rozoj, ni mortas en rozoj, nia
tuta vivo estas poezio! Ne donu al ni la plej malbelan
nomon, la nomon - mi ne diros, ne mencios ĝin! Nomu nin
la Melkbovino de la Formiko, la Regimento de la Rozarbo,
la Verduletoj!"
Kaj mi, la homo, rigardis la arbon kaj
la verduletojn, kies nomon mi ne diros, ne insultu
rozcivitanon, grandan familion kun ovoj kaj vivantaj
idoj. La sapakvon, per kiu mi volis lavi ilin, ĉar mi
venis kun sapakvo kaj malicaj intencoj, mi nun kirlos
kaj blovos en ŝaŭmon, blovos sapvezikojn, rigardos la
belecon, eble kuŝas en ĉiu veziko fabelo.
Kaj la veziko iĝis vere granda kun
belegaj koloroj, kaj en ĝi kuŝis sur la fundo kvazaŭ
arĝenta perlo. Ĝi ŝvebis, flugis al la pordo kaj
rompiĝis, sed la pordo malfermiĝis, kaj tie staris la
Fabelpatrino.
"Jes, nun ŝi rakontu pli bone ol mi
pri - mi ne diros la nomon - la verduletoj."
"Aĉaj folilaŭsoj," diris Fabelpatrino.
"Oni nomu ĉion je la ĝusta nomo, kaj se oni ne kuraĝas
en la realeco, oni devas en la fabelo."
|
|
Fabelo el
1867.
Traduko:
Kopenhagaj
Esperantistoj. Desegnaĵo de Helen
Claesson.

|