H.C.Andersen
Pupo mia, dancu vi!

Dandse, dandse Dukke min!
1872


"Jes, tio estas kanzono por tre malgrandaj infanoj", asertis Onklino Malle, "per mia plej bona volo mi ne povas sekvi ĝin!"

Sed eta Amalie povis, ŝi estis nur trijara, ludis kun pupoj kaj edukis ilin fariĝi tiel saĝaj kiel Onklino Malle.

Venis studento al la domo, li faris hejman laboron kune kun la fratoj, li alparolis etan Amalie kaj ŝiajn pupojn, parolis tute alie ol ĉiuj aliaj, tio estis tiel amuze, la etulino trovis, sed tamen Onklino Malle diris, ke li tute ne sciis interrilati kun infanoj, la etaj cerboj tute ne povis elteni tiun babilaĉon. Eta Amalie scipovis tion, lernis eĉ parkere de la studento tutan kanzonon "Pupo mia, dancu vi!", kaj ŝi kantis ĝin por siaj tri pupoj, du el ili ,estis novaj,unu fraŭlino, alia viro, sed la tria pupo estis maljuna kaj nomiĝis Lise. Ŝi ankaŭ aŭdis la kanton, kaj partoprenis en ĝi:

 

Pupo mia, dancu vi!
Kiel bela estas ĝi,
la fraŭlin'! Kaj ankaŭ la
kavalir' aspektas ja
en la blua frako tre
elegante, aŭ ĉu ne?
Estas belaj li kaj ŝi.
Pupo mia, dancu vi!

Jen la pup' de l' lasta jar',
kun la flava kapharar'!
Estas ĝi la Lizinet',
la malnova lud-pupet'.
Venu, olda amikin',
mi nun volas lavi vin.
Vi nun dancu ĉiuj tri!
Rigardindas tio ĉi!

Dancu, mia pupo kun
la aliaj pupoj nun!
Paŝu flanken, unu klin'!
Ĉiam tenu rekte vin!
Vi turniĝu kiel rad',
tre sanigas la dancad'!
Plaĉas tio ĉi, ĉar vi
estas ĉarmaj ĉiuj tri.


Kaj la pupoj komprenis la kanzonon, eta Amalie komprenis ĝin. La studento komprenis ĝin, li ja mem verkis ĝin kaj diris, ke ĝi estas tiel bonega, nur Onklino Malle ne komprenis ĝin, ŝi jam pasis la "tabulbarilon de la infaneco". "Babilaĉo!", ŝi diris, sed tio ne estis eta Amalie, ŝi ĝin kantas.

De ŝi ni ricevis ĝin.


Rimarkoj:
Esperantigis laŭ la dana originalo:
- - prozo : Grete Nielsen, Næstved,
- - poezio: Manfred Retzlaff. (El "Dana Fervojisto", n-ro 3/2005).
Desegnaĵo: Helen Claesson (2005).