
Al talentulo necesas
kuraĝo. Oni devas havi kuraĝon fidi al sia inspiro, oni devas fidi
al sia inspiro, oni devas fidi pri tio, ke la ekpenso, kiu estiĝas
en la cerbo de oni, estas sana; ke la formo, kiu estas al oni
natura, rajtas ekzisti, eĉ se ĝi estas nova; oni devas posedi
aŭdacon riski esti nomata afekta aŭ konfuza, antaŭ ol oni povas
fidi sian instinkton kaj sekvi ĝin, kien ajn ĝi kondukas kaj
ordonas.
Kiam siatempe Armand Carrel(1) estante juna ĵurnalisto, ricevis
riproĉojn de sia redaktoro, kiu montrante al loko en lia artikolo
ekdiris: "Tiel oni ne skribas", li respondis: "Mi ne skribas, kiel
oni skribas, sed kiel mi skribas", kaj tio estas la
kutima formulo de la talento. Ĝi pledas nek por fuŝsverko nek por
afektaĵo, sed ĝi plenfide esprimas tiun rajton, kiun havas la
talento, kie neniu kutima formo kaj neniu decidita materialo
kontentigas la specialajn postulojn de ĝia naturo, por elekti
novajn materialojn, krei novajn formojn, ĝis kiam ĝi trovos novan
konstruejon el tia kvalito, ke ĝi sen trostreĉo de iu el siaj
fortoj povas utiligi ilin ĉiujn kaj elvolvi ilin facile kaj
libere. Tian konstruejon la poeto H. C. Andersen trovis en la
fabelmondo.
Oni en la fabeloj renkontas komencojn kiel ĉi tiun: "Oni
efektive devus kredi, ke io okazis en la vilaĝa lageto, sed ne
okazis io grava! Ĉiuj la anasoj, ĝuste kiam ili trankvile kuŝis
sur la akvo - kelkaj staris kapmalsupre, ĉar tion ili kapablis -
subite rapidis rekte al la bordo; oni povis vidi en la malseka
argilo la spurojn de iliaj piedoj, kaj oni de malproksime povis
aŭdi, ke ili krias", - aŭ kiel ĉi tiun: "Jen! nun ni komencas.
Kiam ni atingos la finon de l'historio, ni scios pli multe, ol ni
scias nun, ĉar estis malica ogro, estis unu el la plej malicaj,
estis la diablo." La konstrukcio, la vortordo en la apartaj
frazoj, la tuta aranĝo kontestas al la plej simplaj reguloj de la
sintakso. "Tiel oni ne skribas." Estas vere; sed tiel oni parolas.
Ĉu al plenaĝuloj? Ne, sed al infanoj; kaj kial oni ne rajtus
skribi la vortojn laŭ tiu ordo, en kiu oni diras ilin al infanoj?
Oni ĉi tie ŝanĝas la kutiman normon por alia; ne la reguloj de la
abstrakta skriba lingvo, sed la percepto de la infano ĉi tie estas
la decida faktoro; estas metodo en tiu malordo, same kiel estas
metodo en lingvaj eraroj de la infano, kiam ĝi diras: "Du lyvede"
anstataŭ "Du løj" (2).
Anstataŭi la tradician skriblingvon per libera parollingvo,
ŝanĝi la pli rigidan esprimmanieron de la plenaĝulo per tiu, kiun
uzas kaj komprenas la infano, tio fariĝas la celo de la poeto,
sammomente kiam li decidas rakonti "Fabelojn por infanoj". Li
havas la aŭdacan pretendemon esprimi sin parole, kvankam
perlitere, li ne volas skribi, li volas paroli, kaj li volonte
skribas kvazaŭ lerneja infano, se nur li per tio evitas paroli
kvazaŭ libro. La skribita vorto estas malriĉa kaj forlasita, la
buŝa havas armeon da alianculoj en tiu moviĝo de la buŝo, kiu imitas
la aferon, pri kiu temas, en la mangesto, kiu pentras ĝin, en la
longeco aŭ mallongeco de la tono, ĝia akra aŭ milda, serioza aŭ
ŝerca karaktero, en la tuta mimiko kaj en la tuta sinteno. Ju pli
origina estas la estaĵo, al kiu estas parolate, des pli ĝi
komprenas per tiu ĉi rimedoj.
Tiu, kiu rakontas al infano historion, nepre rakontas kun
multaj gestoj kaj grimacoj; ĉar la infano laŭ sama grado vidas kaj
aŭdas la historion; ĝi, preskaŭ same kiel la hundo, pli multe
atentas la amplenan aŭ akran nuancon ol la faktan esprimon de
mildeco aŭ kolero en la vortoj. Tiu, kiu skribe turnas sin al la
infano, do devas klopodi enfandi la alternan tonon, la subitajn
paŭzojn, la ilustrajn mangestojn, la timigan mienon, la rideton
anoncantan la ŝanĝon, la ŝercon, la kareson kaj la alvokon, kiu
vekas la atenton endormiĝintan, - enfandi ĉion tion en la
rakontmanieron, kaj ĉar li ne simple povas kanti, pentri aŭ danci
la okazaĵo antaŭ la infano, li devas ensorĉi la kanton, la
pentraĵon kaj la mimikon en sian prozon, tiel ke ili troviĝas en
ĝi kiel latentaj fortoj kaj leviĝas, tuj kiam la libro estas
malfermata. Unue: neniuj parafrazoj, ĉio estu rekte dirata, jes
pli ol dirata, estu murmurata, kantetata, ululata: "Venis soldato
marŝante laŭ la ŝoseo, unu, du, unu-du!" - "Kaj la skulptitaj
trompetistoj blovis: Trateratra! Jen la knabeto, tratera,tra!" -
"Aŭdu", diris la helikopatro, "kiel tambu-rambu-ramburas sur la
petasitoj!" Oni komencas kiel en "La lekanteto" per "Nun aŭdu
vi!", kio tuj okupas la atenton. Oni ŝercas en la maniero de la
infano: "Do la soldato dehakis de la sorĉistino la kapon. Jen
ŝi kuŝis."
Oni aŭdas la infanan ridadon, kiu sekvas tiun resuman, ne tre
senteman, sed ilustran rakontmanieron pri la mortigo. Oni sonigas
tonojn tiel molajn kiel tiun: "La suno brilis sur la linon, kaj la
pluvnuboj akvumis ĝin; estis same bone al ĝi, kiel estas al la
infanetoj, kiuj estis lavataj kaj poste ricevi kison de Panjo, ili ja
fariĝas multe pli ĉarmaj per tio." Ke en tiu loko okazas paŭzo en
la rakontado, en kiu la infano ricevas la kison priparolitan en la
teksto, tio estas io, kion ĉiu patrino volas atesti, kaj kio estas
memkomprenebla; ĉar la kiso kuŝas en la libro. La konsidero al la
juna leganto estas pli realigebla nur, kiam la poeto pere de sia
elasta simpatio tute egaligas sin kun la infano kaj enigas sin
tiel perfekte en ĝian idearon, en ĝian vidmanieron, jes en ĝian
vere korpan vidpunkton, ke li trovas frazon kiel ĉi tiun sub sia
plumo: "La plej granda folio ĉilande ja vere estas tiu de
petasito; se oni tenas ĝin antaŭe sur sia eta ventro; ĝi estas
kvazaŭ vera antaŭtuko, kaj se oni metas ĝin sur sian kapon, ĝi
estas dum pluva vetero preskaŭ same taŭga kiel pluvombrelo, ĉar ĝi
estas tiom grandega." Estas vortoj kompreneblaj de infano, kaj ĉiu
infano. Kiel feliĉa do estas poeto kiel Andersen! Kiu verkisto
havas tian publikon, kian havas li! Kion diru la sciencisto, kiu,
precipe en malgranda lando, verkas por publiko, kiu nek legas nek
bone pritaksas lin, kaj kiu estas legata de kvar aŭ kvin - rivaloj
kaj antagonistoj. Poeto ĝenerale estas pli bonŝanca; sed kvankam
estas feliĉo esti legata de viroj, kaj kvankam estas enviinda
sorto scii, ke la verkoj de oni estas trafoliumataj de delikataj
fingroj, kiuj aplikas silkajn fadenojn kiel paĝosignojn, tamen
estas neniu, kies legantaro estas eĉ nur proksimume tiom freŝa kaj
vigla kiom tiu, pri kiu Andersen povas esti certa.
Lia fabelaro estas la sola libro, kiun ni literumis, kaj kiun
ni ankoraŭ legas. Estas inter la fabeloj kelkaj, en kiuj la
literoj daŭre ŝajnas al ni pli grandaj, la vortoj pli pezaj ol la
ceteraj, pro tio, ke oni la unuan fojon ekkonis ilin literon post
litero, vorton post vorto. - Kaj kia ĝojego certe estis al Andersen
ensonĝe vidi ĉirkaŭ sia lampo tiun svarmon da infanvizaĝoj
milnombran, tiun pelmelon de florantaj rozvangaj, krispaj kapetoj,
kiel en la nuboj de l'katolikaj altarbildoj, blankharajn danajn
knabetojn, delikatajn anglajn bebojn, nigraokulajn hindajn
knabetojn, vidi ilin antaŭ si, riĉajn kaj malriĉajn,
literumantajn, legantajn, aŭskultantajn, en ĉiuj landoj, en ĉiuj
idiomoj, jen sanaj kaj ĝojaj, lacaj post la ludado, jen malfortaj,
palaj kun diafana haŭto post unu el la sennombraj malsanoj, per
kiuj la infanoj de l'tero estas dotitaj, kaj vidi ilin avide
etendi tiun pelmelon de blankaj kaj malhele brunaj manoj al ĉiu
nova plenskribita paperfolio. Tiom kredantan, tiom profunde
atentan, tiom nelacigeblan publikon neniu alia havas. Ankaŭ neniu
alia havas tiom dignan; ĉar eĉ ne la maljunaĝo estas tiom digna
kaj sankta kiom la infanaĝo. Jen tuta vico da pacaj kaj idiliaj
vizioj: Oni voĉlegas, kaj la infanoj sindoneme aŭskultas, aŭ la
etulo sidas enprofundiĝinta kun ambaŭ kubutoj sur la tablo, kaj la
patrino preterpasante partoprenas trans la ŝultron de l'infano. Ĉu
nesufiĉe valoras la peno de skribado por tia aŭskultanta rondo,
kaj ĉu eble troviĝas iu, kiu havas pli netuŝitan kaj pli volontan
fantazion?
Troviĝas neniu, kaj sufiĉas studi nur la fantazion de la
aŭskultantoj por ekkoni tiun de l'rakontanto. La elirpunkto de lia
arto estas la ludo de l'infano, kiu transformas ĉion en ĉion; tial
la kaprica humuro de l'artisto faras la ludilojn naturaj kreaĵoj,
supernaturaj estaĵoj (la ogro), herooj, kaj renverse uzas la tutan
naturon kaj ĉion supernaturan, heroojn, ogrojn, feinojn kiel
ludilojn, t. e. kiel artajn rimedojn, kiuj en ĉiu nova arta rilato
estas transstampataj kaj ekhavas novan valoron. La nervo de tiu ĉi
arto estas la imagforto de l'infano, kiu animas kaj faras ĉion
personeca; per tio ĝi vivigas meblon same kiel planton, floron
same kiel birdon aŭ katon, kaj la beston samgrade kiel la pupon,
kiel la portreton, kiel la nubojn, la sunradiojn, la ventojn kaj
la sezonojn. Eĉ "saltansero"(3) tiam al la infano fariĝas vivanta
tuto, volanta estaĵo. La modelo de tia poezio estas la sonĝo de
l'infano, en kiu la infanaj imagoj alternas eĉ pli rapide kaj kun
eĉ pli aŭdacaj metamorfozoj ol en la ludo; tial la poeto (kiel
ekz. en "La floroj de l'eta Ida", "Ole Dormigulo" (La eta Oĉjo),
"Malgranda Tuk", "La sambuko-virineto") ofte helpas sin per la
sonĝo kiel sia arsenalo; tial li ofte, kiam li igas la infansonĝon
okupi sin pri tiuj imagoj, kiuj plenigas kaj timigas la infanan
animon, trovas siajn plej altrangajn inspirojn, kiel ekz. kiam la
eta Hjalmar en sonĝo aŭdas, kiel lamentas en lia skribkajero la
malrektaj literoj, kiuj kuŝas nazantaŭe: "Jen kiel vi devas teni
vin!" diris la modelskribo, "jen tiel flanken, kun kuraĝa
svingiĝo!" "Ho, ni tre volonte farus," diris la literoj de
Hjalmar, "sed ni ne kapablas, ni estas tiom malsanaj!"(4) "Do vi
ricevu "kinderpulvoron!"(5) diris Ole Dormigulo.(6) "Ho ne!" ili
kriis, kaj nun ili staris tiel rektaj, ke estis pIezuro. Tiel
sonĝas infano, kaj tiamaniere poeto pentras al ni la sonĝon de
l'infano. Sed la animo en tiu poezio tamen estas nek la sonĝo, nek
la ludo; estas certa, denove infana, sed eĉ pli ol infana kapablo:
ne nur anstataŭi la unu per alia, do ŝanĝi ĉion, aŭ lasi la unu
vivi en la alia, do vivigi ĉion, sed por per la efemera memorigo
de unu pri alia, retrovante la unu en la alia, ĝeneraligi, fari la
bildon simbolo, fari la sonĝon mito, kaj per arta transformigo
ŝanĝi la detalan fabelan trajton al fokuso de la tuta vivo. Tia
fantazio ne multe penetras en la kernon de l'afero, ĝi okupas sin
pri bagatelaĵoj; ĝi observas la krudajn difektojn, ne la gravajn;
ĝi trafas, sed ne profunden; ĝi vundas, sed ne sange; ĝi flugas
kvazaŭ flugilhava insekto de loko al loko, restante ĉe la plej
malegalaj punktoj, kaj ĝi ŝpinas kiel saĝa insekto sian delikatan
reton de multaj elirpunktoj kvazaŭ en tuton. Nenio estas al ĝi tro
altnivela, nenio tro malgrava. Tio, kion ĝi produktas, ne estas
animpentraĵo, ne rekta homprezentado, sed verko, kiu per sia tuta
arta perfekteco jam estis preparita en la malbelaj kaj konfuzaj
arabeskoj de l' "Piedvojago"(7).
Dum nome la fabelpoezio per sia enhavo memorigas pri antikvaj
mitokreaĵoj (Sambuko-virineto, Neĝa reĝino), pri la popolfabeloj,
baze de kiuj ĝi ofte estas konstruita, pri proverboj kaj pratempaj
fabloj, jes pri la paraboloj de la nova testamento (la poligono
estas punata same kiel la figarbo); dum ĝi ĉiam do estas tutigita
de ideo, ĝi koncerne sian formon estas komparebla kun la fantaziaj
dekoraciaj pentraĵoj (ekz. de Hilker (8) ) en kiuj kurioze
stiligitaj plantoj, vivplenaj floroj, kolomboj, pavoj kaj
homfiguroj kunvolviĝas kaj interplektiĝas: Formo, kiu al ĉiu ajn
aliulo estus kromvojo al la celo, baro kaj kaŝvesto, al li fariĝas
la masko, sub kiu li ĝuste sentas sin vere libera, tute vigla kaj
sentima, lia infaneca genio ludas - same kiel la konataj antikvaj
infanfiguroj - per la masko, ridigas, amuzas kaj timigas sub ĝi.
Tiel la esprimmaniero de l'fabelo en sia tuta simpleco fariĝas la
natura, eĉ klasika tono de lia voĉo, kiu tre malofte trostreĉiĝas
aŭ misagordiĝas. La sola io, kiu jen kaj jen povas okazi, estas,
ke la tono fariĝas iom tro sentimenta kaj kompata ("La kompatinda
Johano!", "La kompatinda birdo", "La kompatinda Colulino"), kio
cetere nur malofte okazas en la temoj prenitaj el la popolfabeloj
- kiel ekz. "La fajroŝtalo", "Malgranda Niko kaj Granda Niko",
kie la naiva gajeco, la freŝa kaj malmola rakontmaniero,
kiu sen eĉ malplej kompatema aŭ ploretema frazo rakontas pri
malbonfaroj kaj mortigoj, estas en favoro de Andersen kaj donacas
al liaj figuroj pli da efiko. Malpli klasika male estas la tono en
lirikaj sentesprimoj enkondukitaj en la fabelojn, en kiuj la poeto
en sentplena patosa prozo ĵetas preterflugan kaj ampleksan
rigardon sur vastan epokon de l'historio ("Dorna vojo de la
Honoro", "Cikonioj"). Tie estas certa vervo, certa rapidanta
entuziasmo, kiu ŝajnas al mi esti en malakordo al la ne tre valora
pensenhavo; ĉar penso kaj esprimo estas kvazaŭ geamantoj, la penso
prefere estu iom pli grandioza, pli altnivela ol la esprimo, same
kiel la viro estu pli alta ol la virino, en la mala proporcio
estas io malbela. Kun la nun cititaj malmultaj esceptoj la
rakontmaniero en la fabeloj estas laŭ sia speco perfekta.
Piednotoj:(1) Armand Carrel: Franca politikisto kaj
ĵurnalisto, 1800-1836.
(2) "Vi mensogis" - la erara infana
imperfekta formo de "vi mensogas" ne estas imitebla en
esperanto.
(3) Saltansero: Malnovmoda ludilo, farita el ansera
brustosto kaj bastoneto
(4) En la dana lingvo "malsana" kaj
"malbona" ofte estas esprimita per la sama vorto.
(5) Germana:
"Kinder" = Infanoj; laksiga pulvoro.
(6) Genio de l'dormo en
Danlando, = eta, kobolda estaĵo kun ŝprucilo kaj ombrelo kun
bildoj.
(7) "La Piedvojaĝo" = titolo de la unua publikaĵo de
Andersen.
(8) Hilker = Georg Hilker, 1807-1875, dana dekoracia
pentristo en Kopenhago.
Rimarko 1:
GEORG BRANDES
(1842-1929)
La aŭtoro, fama dana verkisto, naskiĝis en Kopenhago en spirite
altranga hebrea familio kaj elkreskis sub favoraj kondiĉoj kaj
materie kaj spirite.
Jam estante junulo li studis eŭropan literaturon, filozofion
kaj moralon, kaj lia kapablo absorbi la produktaĵojn de grandaj
alilanduloj estis grandega.
En 1870 li fariĝis doktoro, kaj li nun vojaĝis al eksterlando
por persone ekkoni la plej eminentajn poetojn, filozofojn kaj
scienculojn.
Reveninte hejmen li faris en 1871 vicon da prelegoj "Ĉefaj
fluoj en la eŭropa literaturo", kiu vekis grandegan atenton kaj
poste aperis presita. Per la prelegoj li havigis al si ne nur
grandan aron da disĉiploj, kiuj adoris lin preskaŭ kiel dion, sed
ankaŭ malamikaron, kiu akre kalumniis lin. Sed ambaŭ partoj devis
konsenti, ke lia influo sur la dana spirita vivo estas grandega
kaj grava, kaj ĉie oni multe atentis pri liaj vortoj. Li klopodis
utiligi sian influon profite al la subjugigitaj popoloj, ekz. al
la danoj en Slesvigo, la finnoj kaj la poloj.
Li estis eminenta kritikulo, kaj lia stilo eleganta kaj vigla,
ofte arda aŭ akra - kelkfoje eĉ moka, precipe kiam ĝi celas la
kristanismon, kiun li malamis.
Lia verkaro estas ege ampleksa. Krom la "Ĉefaj fluoj" plej
konataj estas "Danaj poetoj" kaj libroj pri Kierkegaard, Holberg
kaj Shakespeare. Ankaŭ en la norvega literaturo lia influo estis
epokfaranta.
Rimarko 2:
H.E.Jensen tradukis ĉi tiun artikolon. La
desegnaĵo, kiu estas portreto de Georg Brandes, ankaŭ faris
H.E.Jensen.
El: Dana Antologio, kiun eldonis Libro
Servo de Centra Dana Esperantista Ligo en 1961.