H.C.Andersen
La fagopiro.

Dane: Boghveden.
Traduko: Helen Claesson kaj EUN.

 

Plurfoje kaj ofte, kiam oni post fulmotondro preterpasas kampon, kie la fagopiro kreskas, oni povas vidi, ke ĝi iĝis tute nigra kaj bruldifektita. Estas kvazaŭ fajroflamego preterpasus ĝin, kaj la kamparano tiam diras: "Tion ĝi ricevis de fulmotondro!" Sed kial? - Mi volas rakonti, kion pasero diris al mi, kaj la pasero aŭdis la historion de maljuna saliko, kiu staris apud la fagopira kampo kaj ankoraŭ staras tie. Estas tiel respektinda, granda saliko, sed sulkhava kaj maljuna. Ĝi fendiĝis ekzakte en la mezo, kaj kreskas herbo kaj rubuso-sarmentoj de la fendo! La arbo kurbas sin suben kaj la branĉoj pendas direkte al la tero, kvazaŭ ili estus verda, longa hararo.

Sur ĉiuj kampoj en la ĉirkaŭaĵo kreskis greno, kaj sekalo, hordeo kaj aveno, jes, - tiu bonega aveno, kiu aspektas, kiam ĝi estas matura, kvazaŭ granda amaso de malgrandaj, flavaj kanarioj sur branĉo. La greno staris tiom benite, kaj ju pli peza ĝi estis, des pli profunde ĝi klinis sin, en mildanima humilo.

Sed troviĝas ankaŭ kampo kun fagopiro, kaj tiu kampo situis apud la maljuna saliko. La fagopiro tute ne klinis sin, kiel la alia greno, ĝi paradis fiere kaj obstine.

"Ĉu mi ne estas same riĉa kiel la spiko," ĝi diris. "Krom tio mi estas pli bela. Miaj floroj estas ravaj kiel la pomarbaj floroj. Estas plezuro vidi min kaj la miajn; ĉu vi konas iun pli pompan ol ni, vi, maljuna saliko?"

Kaj la saliko balancis la kapon, kvazaŭ ĝi volus diri: "Jes, tion mi vere faras!" sed la fagopiro estis plenega de malhumileco kaj diris: "Tiu stulta arbo! ĝi estas tiom maljuna, ke kreskas herbo el ĝia stomako".

Nun aperis furioza, malbona vetero. Ĉiuj floroj de la kampo faldis siajn foliojn, aŭ klinis siajn delikatajn kapojn, dum la ŝtormo trapasis, sed la fagopiro paradis en sia fiero.

"Klinu vian kapon, kiel ni!" la floroj diris.

"Tion mi tute ne bezonas!" diris la fagopiro.

"Klinu vian kapon, kiel ni!" kriis la greno; "nun venas la anĝelo de la ŝtormo! Li havas flugilojn, kiuj etendiĝas de la nuboj kaj rekte ĝis la tero, kaj li hakas vin rekte en vian mezon, antaŭ ol vi povas peti lin esti al vi favora!"

"Jes, sed mi ne volas klini min!" la fagopiro diris.

"Fermu viajn florojn kaj klinu viajn foliojn!" la maljuna saliko diris, "ne rigardu supren al la fulmo, kiam la nuboj rompiĝas! Eĉ ne homoj kapablas tion fari, ĉar en la fulmo oni povas rigardi en la ĉielon de Dio. Sed tiu vido povas blindigi eĉ homojn. Kio tiam povus okazi al ni kreskaĵoj de la tero, se ni kuraĝus tion, ni, kiuj estas multe malpli gravaj!"

"Multe malpli gravaj?" diris la fagopiro. "Nun mi fakte volas enrigardi en la ĉielon de Dio", kaj tion ĝi faris pro tromemfido kaj fiero. Estis kvazaŭ la tuta mondo fajroflamis, tiel fulmis.

Kiam la malbona vetero estis for, la floroj kaj la greno staris tre refreŝigitaj de la pluvo en la senmova, pura aero, sed la fagopiro estis tute nigre bruligita de la fulmo. Ĝi nun estis morta, senutila herbo sur la kampo.

Kaj la maljuna saliko movis siajn branĉojn en la vento, kaj falis grandaj gutoj de akvo de la verdaj folioj, kvazaŭ la arbo plorus. Kaj la paseroj demandis: "Kial vi ploras?" Ĉi-tie estas ja tiel benite: "Vidu kiel la suno brilas, vidu kiel la nuboj moviĝas - ĉu vi povas rimarki la odoron de la floroj kaj la arbustoj? Kial vi ploras, vi maljuna saliko?"

Kaj la saliko rakontis pri la fagopira fiero, memfido kaj puno. Tiu ĉiam sekvas. Mi, kiu rakontas la historion, aŭdis ĝin de la paseroj! - Ili rakontis ĝin al mi iun vesperon, kiam mi petis de ili fabelon.


Rimarkoj: Fabelo el 1841.
Traduko: Helen Claesson kaj Esperanto-Unuiĝo de Næstved.
Ilustraĵo: Helen Claesson.
Traduko de la fabelo fare de L.L.Zamenhof, vidu ĉi-tie:
Poligono.


Enhavo: